Pederastio en Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pederastia amindumado. Vazo dekoraciita de nigraj figuroj, ĉ. 530 ake

La greka pederastio (de la greka παιδεραστία), idealigita de la grekoj ekde la arkaika epoko, estis rilato inter juna adoleskanto (ἐρώμενος, 'amato') kaj plenkreska viro ne apartenanta al lia proksima familio (ἐραστής, 'amanto'). Ĝi aperis kiel eduka aristokratia tradicio kaj por morala edukado. La grekoj konsideris ĝin sekve kiel esenca elemento de sia kulturo jam ekde la tempoj de Homero.

La termino devenas de la kombino de du grekaj vortoj: παιδ- (radiko de παῖς, παιδός, 'infano' aŭ 'knabo') kaj ἐραστής (erastēs, 'amanto'; cf. erotismo). Laŭ pli vasta senco, la vorto aludas la erotikan amon inter adoleskantoj kaj plenkreskaj viroj. La grekoj konsideis normale, ke viro sin sentu altirita al la beleco de la junuloj, same aŭ plie ol al tiu de virinoj. Nur ekzistis diskuto pri la formo kiel tiu ĉi deziro devis esti esprimita.

La pederastio estis tre ligita al la atleta kaj arta tradicioj de la nudeco en gimnastiko, al la kutimo de malfruaj geedziĝoj por la viroj kaj al la simpozioj. Ĝi estis ankaŭ fundamenta por la milita trejnado kaj grava elemento en la edukado de la trupoj.

Ŝablono:Portalo Pedofilio

Ŝablono:LigoLeginda