Romainmôtier-Envy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Romainmôtier)
Romainmôtier-Envy
Blazono de Romainmôtier-Envy
Blazono de Romainmôtier-Envy
Blazono de Romainmôtier-Envy
Romainmôtier
Romainmôtier
Romainmôtier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 41′ 36″ N 6° 27′ 41″ O / 46.69333 °N, 6.46139 °O / 46.69333; 6.46139 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 36″ N 6° 27′ 41″ O / 46.69333 °N, 6.46139 °O / 46.69333; 6.46139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 487
Areo 6,97 km²
Alteco 674 m super marnivelo
Poŝtkodo 1323
Komunumkodo 5761
Mapo de Romainmôtier-Envy
Mapo de Romainmôtier-Envy
Situa mapo de Romainmôtier-Envy
vdr

Romainmôtier-Envy estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 487 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romainmôtier-Envy situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 17 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains kaj 20 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la historia urbeto Romainmôtier, la vilaĝo Envy kaj la setlejo Derrière Croy.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,97 km², de kiuj 65,0% estas kovritaj de arbaro, 28,8% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Romainmôtier-Envy limas en nordnordoriento al Bretonnières, en nordoriento al Bofflens, en okcidento al Croy, en sudoriento al La Sarraz, en sudsudoriento al Moiry, en sudo al eksklavo de Croy, en sudsudokcidento al Ferreyres, en okcidento al Juriens, en nordokcidento al Vaulion, kaj en nordnordokcidento al Premier.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Romainmôtier-Envy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Orbe trans la montopasejo al Pétra Félix al la Lago de Joux. En oriento tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksime 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Chavornay. La stacidomo Croy-Romainmôtier ĉe la trajnlinio de Cossonay al Vallorbe situas sur la komunumlimo al Croy. De Croy tra Romainmôtier-Envy kondukas la poŝtaŭtolinioj al L'Isle kaj al Vaulion.

Abatejo Romainmôtier[redakti | redakti fonton]

La ĉefa vidindaĵo de la komunumo Romainmôtier-Envy estas la historia Abatejo Romainmôtier, kiu estis fondita en la mezo de la 5-a jarcento. Tiu unua monaĥejo estis detruita en la 6-a jarcento. En la jaro 632 Félix Chramnélène fondis duan monaĥejojn laŭ la reguloj de Sankta Kolumbano. En la jaro 753 la papo Stefano la 2-a vizitis la monaĥejon kaj submetis ĝis rekte al la Vatikano. Poste la abatejo perdis sian rangon kaj fariĝis krona monaĥejo de la burgonjaj reĝoj, kiuj ĝin en la jaro 928 koncedis al la reforma Abatejo de Klunizo. Ĝis 1447 Romainmôtier estis nur ankoraŭ priorejo, tiam ĝi denove ricevis la rangon de abatejo. Post la konkero fare de Berno la monaĥejo post la reformacio en la jaro 1536 estis malfondita kaj ĝiaj havaĵoj transprenitaj de la berna ŝtato. El la abateja preĝejo en la jaro 1537 fariĝis reformita pastra preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Romainmôtier datiĝas el la 7-a jarcento kiel monasterio qui […] cognominatur Romanus. La historio de la vilaĝo Romainmôtier estas konektita kun la historio de la Abatejo Romainmôtier, ĉirkaŭ kiu ĝi estiĝis. La vilaĝo estiĝis el la setlejoj ĉirkaŭ la abatejo. En la jaro 1266 ĝi ricevis urborajton. En la jaro 1323 la grafo Ludoviko la 2-a de Savojo kreis jaran merkaton, kiu pluekzistis ĝis la jaro 1901. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Romainmôtier estis la centro de la samnoma berna Voktejo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Orbe, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

La komunumo Romainmôtier-Envy estis fondita en la jaro 1970 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Romainmôtier kaj Envy.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]