Satish Kumar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satish Kumar
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1936 (1936-08-09) (87-jaraĝa)
en Dungargarh
Religio ĝainismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Hartland vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo redaktisto • aktivulo • verkisto • mediprotektulo • ĵurnalistoredaktoropublikigisto • politika aktivisto vd
Laborkampo ĵurnalismo • redaktado • pacismoeldonado vd
Aktiva en AnglioDevon vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Satish Kumar (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1936 en Raĝastano, Barato) estas ekologo, aktivulo favoranta pacon kaj eldonisto loĝanta en Britio. Estinta ĝajnisma monaĥo, adepto de nuklea malarmigo, eldonisto de la revuo Resurgence & Ecologist. Iniciatinto, kunkreinto kaj programa direktoro (1991–2010) de internacia altlernejo pri ekologia ĉefaspekto Schumacher College kaj kunfondinto de loka mezlernejo The Small School. Vicdirektoro de Royal Society for the Prevention of Cruelty to Animals (RSPCA) kaj estrarano de Our Future Planet, posedanto de tri honoraj doktorecoj: edukado (2000), literaturo (2001) kaj jurscienco (2009). Konata de la 8000-mila (12880 km) „pacmarŝo” okazigita en 1962–1964 al ĉefurboj de ŝtatoj posedantaj atombombojn: Moskvo, Parizo, Londono kaj Vaŝingtono.

Konvinkoj[redakti | redakti fonton]

Satish Kumar, simile al Mohandas Karamchand Gandhi, pledas pro senperforto (non violence). Li opinias, ke manko de ekvilibro inter ekonomio kaj ekologio kontribuas al manko de feliĉsento ĉe homoj. La plej feliĉaj homojn, kiujn li vidis en Britio, estas vivantaj proksime al la tero; kaj ankaŭ tiuj, kiuj uzas manojn dum sia laborometiistoj.

Li proponas holisman edukon, en spirito de tri H: Head, Heart, Hands (Kapo, Koro, Manoj). Opinias, ke por evoluo de la homo estas bezonata same scienco kiel ankaŭ spiriteco, kaj citas la penson de Einstein: „Scienco sen spiriteco estas blinda, kaj spiriteco sen scienco nekonvinka” (Science without spirituality is blind, and spirituality without science is lame). Spiriteco kondukas al kredo pri ĝustaj valoroj, sed sen scienco gvidas al detrua dogmismo kaj fundamentalismo.

Li apogas justan komercon, lokan mastrumadon, ekologian agrikulturon, kaj uzon de krudmaterialo. Opinias, ke estimo al la naturo devus esti centre de ĉiuj politikaj negocoj. Respondante al kritiko de siaj celoj kiel nerealismaj, diris: Vidu, kion faris por ni la realistoj. Ili kondukis nin al militoj kaj klimat-ŝanĝoj, mizero je senimagebla skalo kaj tuta ekologia pereo. Duono de la homaro iras dormi malsate pro tiuj ĉi realistaj gvidantoj de la mondo. Mi diras al homoj, kiuj nomas min nerealisma, ke ili montru al mi ilian realismon. Realismo estas malnoviĝinta, troampleksa kaj tute troiga koncepto.

Lia 8000-mila pacmarŝo, eldonado de la revuo Resurgence dum 40 jaroj, gvidado de The Small School kaj Schumacher College en Dartington (Devon) estas pruvoj, la hinda filozofio de simpleco povas montri sin ĝusta en la okcidenta kulturo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]