Flavbrova filoskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Senmarka filoskopo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrova filoskopo
Flavbrova filoskopo, plenkreskulo vintrumanta en Hongkongo, Ĉinio, montras la tipan flugilon kaj kapbildon
Flavbrova filoskopo, plenkreskulo vintrumanta en Hongkongo, Ĉinio, montras la tipan flugilon kaj kapbildon
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Specio: 'Ph. inornatus'
Phylloscopus inornatus
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Flavbrova filoskopo, Dustria filoskopoSenmarka filoskopo (Phylloscopus inornatus) estas specio de la genro de filoskopojPhylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Azio. Tiu palearktisa specio estas tre migranta kaj vintrumas en tropika Sudorienta Azio.

    Ĝi estis iam konsiderata kiel enhavanta tri subspeciojn, sed humei kaj mandellii estas nuntempe disigitaj kiel separata specio (Humea filoskopo), lasante P. inornatus kiel monotipa. La du frataj specioj diferenciĝas iomete sed certige laŭ morfologio, bioakustiko, kaj molekulaj karakteroj.[1]

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas unu el plej malgrandaj silviecaj birdoj, 9.5–10 cm longa kaj la plej malgranda filoskopo troviĝanta en Eŭropo. Kiel plej parto de aliaj filoskopoj, ĝi havas verdecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn kun iom da flava nuanco ĉe flankoj. Tamen la rimarkinda duobla flugilstrio, unu longa meze kaj unu mallonga supre, pli hela strio en la nigreca krono, flavecbordaj triarangaj plumoj kaj longa superokula strio estas tre distingaj. La unua kaj dua ecoj nomigas la specion per alternativaj nomoj.

    La kanto estas malforta kaj altatona; la alvoko estas milde dusilaba.

    La ununura vera eblo de konfuzo estas kun la similaspekta Humea filoskopo (P. humei), kiu en la limigita areo de koincido havas pli senbrilan koloron, malfortan duan flugilstrion, pli malhelajn krurojn kaj suban makzelon. Ties voĉoj estas klare distingaj.

    Ekologio kaj evoluado[redakti | redakti fonton]

    Tiu estas abunda birdo de malaltaj teroj kaj montararbaroj; ĉefe ĉe vintrejoj ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe areoj de agrikulturo. Ties reprodukta teritorio etendas el Uraloj orienten al Ĉinio, tre norde de Himalajo kaj ĝi asociiĝas al montaraj teritorioj. Ties vintraj habitatoj estas foliarbaroj de malaltaj teroj kaj vintre ĝi estas rare vidata norde de orienta Barato kaj apenaŭ super altitudoj de ĉirkaŭ 1,000 m super marnivelo.[2]

    Tiu eta filoskopo pretas vaganteci tiom malproksime kiom ĝis okcidenta Eŭropo fine de septembro kaj oktobro, spite la distancon de 3,000 km el siaj reproduktaj teritorioj. Ekzemple, tiu specio ĉestas fine de aŭtuno en Britio sufiĉe regule kio ne estas konsiderata rara tie.

    Tiu birdo ne estas timida, sed ĝi havas arboreman vivstilon kaj tio malfaciligas ties observadon. Ĝi estas konstante en movo. Kiel plej parto de silviecaj birdoj ankaŭ tiu malgranda paserino estas insektovora. La nesto estas konstruita en arbo.

    Komuna specio en plej parto de sia ampleksa teritorio, la Flavbrova filoskopo ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[3]

    La teritorio de la Humea filoskopo koincidas kun tiu de la Flavbrova filoskopo en okcidento de Montoj Sajaoj, sed tiuj specioj ŝajne ne hibridiĝas. Ties stirpoj diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 2.5 milionoj da jaroj.[4]

    Notoj[redakti | redakti fonton]

    1. Alström & Olsson (1988), Shirihai & Madge (1993), Irwin et al. (2001), Sangster et al. (2002)
    2. Inskipp et al. (2000)
    3. BLI (2008)
    4. Ernst (1996), Irwin et al. (2001)

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • Alström, Per & Olsson, U. (1988): Taxonomy of Yellow-browed Warblers. British Birds 81: 656–657.
    • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 148495, Phylloscopus inornatus, 6a Junio 2009.
    • Ernst, S. (1996): Zweiter Beitrag zur Vogelwelt des Östlichen Altai ["Second contribution regarding the avifauna of the Sayan Mountains"]. Mitteilungen aus dem Zoologischen Museum Berlin 72, Suppl. Ann. Ornithol. 20: 123–180 [en germana].
    • Inskipp, Carol; Inskipp, Tim & Sherub (2000): The ornithological importance of Thrumshingla National Park, Bhutan. Forktail 14: 147-162. PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
    • Irwin, D.E.; Alström, Per; Olsson, U. & Benowitz-Fredericks, Z.M. (2001): Cryptic species in the genus Phylloscopus (Old World leaf warblers). Ibis 143(2): 233–247. doi |10.1111/j.1474-919X.2001.tb04479.x PDF plena teksto
    • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x (HTML resumo)
    • Shirihai, H. & Madge, S. (1993): Identification of Hume's Yellow-browed Warbler. Birding World 6: 439–443.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    • Avibase[rompita ligilo] Ligoj ĉe Flickr Handguide