Norda maro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 38: | Linio 38: | ||
=== Urboj ĉe la Norda maro === |
=== Urboj ĉe la Norda maro === |
||
[[Dosiero:Norway_Bergen_port_floyen.jpg|right|270px|eta|[[Bergen (Norvegio)]] ĉe la [[Norda Maro]].]] |
|||
* [[Aberdeen]] |
* [[Aberdeen]] |
||
* [[Bergen (Norvegio)|Bergeno]] |
* [[Bergen (Norvegio)|Bergeno]] |
Kiel registrite je 14:19, 13 okt. 2014
La Norda maro estas malprofunda maro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio.
Oni ĉiam povis multe fiŝkapti en la maro, kaj troviĝas multe da nafto kaj natura gaso ĉi tie.
Geografio
Areo 575.000 km²
Longeco 960 km
Larĝeco 640 km
Meza profundeco 94 m
Plej granda profundeco 725 m
La Norda maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la Atlantiko per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la Norvega fosego estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak.
Je la fino de la lasta glaciepoko partoj de la Norda maro teriĝis kaj parte estis sen glacio. Tiu regiono oni nomas Nordmarlando aŭ Dogerlando. Kiam la glacio pludegelis, tiu regiono subakviĝis dum la ĉeflando de la hodiaŭa Norvegujo leviĝis pro tio ke la glacio ne plu subpremis la teron.
Insuloj en Norda Maro estas Ferooj.
Riveroj kiuj fluas al la Norda maro
Urboj ĉe la Norda maro
Geologio
La Norda maro estiĝis kiam la superkontinento Pangeo fendiĝis je la fino de la paleozoiko. Dum la mezozoiko estis tertremoj kaj vulkanaj agadoj, kaj la tiama tera regiono malleviĝis, kaj estiĝis unu norda kaj unu suda mara golfo kun vulkana altaĵo en la centro de la maro.
Ĝi estas grava fonto de nafto kaj gaso.
Akvomaso
La meza akvotemperaturo en la somero estas 17 °C, kaj en la vintro 6 °C. La akvo en la Norda maro konsistas de saleta akvo de la Balta maro kaj sala akvo de la Golfa marfluo. La saleco estas proksimume de 34-35 gramoj da salo po litro da akvo. La ĉefa fluo de akvo iras kontraŭhorloĝe laŭ la bordoj. La Norda maro estas brako de la Atlantiko, kaj ricevas la plej grandan marfluon de la nordokcidenta malfermo, kaj ankaŭ iom da varma kurento tra la Manika markolo. Tiuj kurentoj foriras laŭ la norvega marbordo.
Biologio
La Norda maro estas tre produktiva. Fitoplanktono, zooplanktono, fiŝoj kiaj moruo, eglefino kaj pleŭronekto estas ekzemplo de la produktoj.
Marbirdoj estas rimarkindaj kiaj norda sulo, fulmaro, trifingra mevo kaj aŭkedoj.
Foje oni vidas cetacojn kiel balenopterojn, balenopterojn nordajn, bluajn balenojn, balenopterojn nanajn, lagenorinĥojn blanknazajn, globicefalojn kaj blankajn balenojn. Relative ofte oni vidas focenojn kaj delfenojn.
Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al nordeŭropa mara provinco de la Mezvarm-nordatlantika Mara Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.