Distrikto Frislando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Lingveno movis paĝon Distrikto Friesland al Distrikto Frislando anstataŭigante alidirektilon: esperantiigo
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Linio 36: Linio 36:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{EL}} [http://www.friesland.de/ oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj]
* [http://www.friesland.de/ oficiala retaj paĝoj de la distrikto, germanlingvaj]


== Frislando ==
== Frislando ==

Kiel registrite je 18:00, 1 mar. 2017

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Friesland en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Jever
Areo: 607 km²
Loĝantoj: 100277
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 166
Aŭtokodo: FRI
Municipokodo: 03455
Komunumoj: 8
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Friesland (aŭ Frislando, germane Landkreis Friesland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, iom norde de la urbo Oldenburg, kaj tuj okcidente de la urbo Wilhelmshaven. Administra centro estas la tradicia urbo Jever.

La distrikto kulture, sed ne politike, estas parto de la historia regiono Orienta Frislando. Laŭ politika vidpunkto ĝi dum la plejparto de sia historio estis parto de la regiono Oldenburgio. Ĝi havas areon de 607 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 100 277 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Geografio

La distrikto Friesland, kiu estas karakterizita per marĉoj kaj sablaj grundoj, norde kaj oriente limiĝas de la Norda Maro. Al ĝia teritorio apartenas la Orientfrisa insulo Wangerooge. La plej nordan parton de la kontinenta teritorio konsistigas la historia pejzaĝo (kaj nuna komunumo) Wangerland.

Eksteraj ligiloj

Frislando

Indas atenti, ke la tuta historia regiono Frislando - do la teritorio, kie ĝis la mezepoko estis parolata la frisa lingvo - konsistas el okcidenta Frislando (la nordoriento de Nederlando - ĝia nuna provinco Frislando), orienta Frislando (la nordokcidento de Germanio, al kies politika regiono aldoniĝas la distrikto Friesland oriente, kaj la pejzaĝo Saterland sude), plus norda Frislando, kies centro estas la nuna distrikto Nordfriesland de Ŝlesvig-Holstinio, sed kiu kulture ankaŭ ampleksas iom pli vastan teritorion kun inter alie la plej sudokcidenta parto de Danio.

skema mapo de la distriktaj komunumoj

Ŝablono:Ĝermo-Germanio