Władysław Stanisław Reymont: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 27: Linio 27:
== En Esperanto aperis ==
== En Esperanto aperis ==
[[Dosiero:1910 El la Konstituciaj Tagoj.jpeg|eta|''El la Konstituciaj Tagoj'']]
[[Dosiero:1910 El la Konstituciaj Tagoj.jpeg|eta|''El la Konstituciaj Tagoj'']]
* ''Ave patria, morituri te salutant...'' / El la pola lingvo trad. [[Leono Zamenhof]]. Eld. de [[Jan Günther]]. - Varsovio: Günther, 1909. - 32 p.
* ''[[s:Ave Patria, morituri te salutant…|Ave Patria, morituri te salutant…]]'' / El la pola lingvo trad. [[Leono Zamenhof]]. Eld. de [[Jan Günther]]. - Varsovio: Günther, 1909. - 32 p.
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'' / El la pola lingvo trad. [[Kazimierz Bein]]. - Parizo : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'' / El la pola lingvo trad. [[Kazimierz Bein]]. - Parizo : Presa Esperantista Societo, 1910. - 17 p.
* ''El la Konstituciaj Tagoj'' : memoraĵoj / El la pola lingvo trad. L. Zetel ([[Leono Zamenhof]]). - Varsovio: Günther, 1910. - 32 p. / vidu la foton de la kovrilpaĝo
* ''[[s:El la konstituciaj Tagoj|El la konstituciaj Tagoj]]: memoraĵoj'' / El la pola lingvo trad. L. Zetel ([[Leono Zamenhof]]). - Varsovio: Günther, 1910. - 32 p. / vidu la foton de la kovrilpaĝo
* ''En la Profundaĵoj'' ; ''En Fumejo de l' Opio'' ; ''La Lasta''. - En: ''La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj''. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159
* ''En la Profundaĵoj'' ; ''En Fumejo de l' Opio'' ; ''La Lasta''. - En: ''La Lanternisto : kaj aliaj prozaĵoj de polaj aŭtoroj''. - Pekino: Ĉina Esperanto-Eld., 1982. - p. 128 – 159
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'': rakonto / El la pola lingvo trad. [[K. Bein]] (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: [[Pola Esperanto-Asocio]], 1965. - 15 p.
* ''[[La lasta (libro)|La Lasta]]'': rakonto / El la pola lingvo trad. [[K. Bein]] (Kabe). - 2. eld. - Varsovio: [[Pola Esperanto-Asocio]], 1965. - 15 p.

Kiel registrite je 13:48, 22 maj. 2020

Władysław Stanisław Reymont
Nobel-premiito
Persona informo
Władysław Stanisław Reymont
Naskonomo Władysław Stanisław Rejment
Naskiĝo 7-an de majo 1867 (1867-05-07)
en Kobiele Wielkie
Morto 5-an de decembro 1925 (1925-12-05) (58-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko vd
Partio Ligo Nacia • Pola Partio Popola “Piast” vd
Subskribo Władysław Stanisław Reymont
Familio
Edz(in)o Aurelia Szacnajder Szabłowska vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • scenaristo • prozisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1896– vd
Verkado
Verkoj La Kamparanoj ❦
La Promesita Tero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Władysław Reymont
Monumenteto de Reymont en Lodzo

Władysław Stanisław REYMONT, origine: Władysław Stanisław REJMENT (naskiĝinta la 7-an de majo 1867 en Kobiele Wielkie, proksime al Radomsko, mortinta la 5-an de decembro 1925 en Varsovio) estis Nobelpremiita pola verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique. Entombigita en la pola nekropolo Tombejo Powązki en Varsovio.

Verkista agado

Naskiĝinte kiel la filo de orgenisto li elprovis sin en multaj okupoj kaj aŭtodidakte lernis la verkadon. En la jaro 1893 li transloĝiĝis al Varsovio, kie plene dediĉis sin al la verkado.

En sia unua romano Komediantka (Komediistino) (1896) li ĉerpis el propraj spertoj kiel aktoro. La verko Ziemia Obiecana (Promesita lando) (1899) temigas la industriigon de pola eturbo. Reymont famiĝis per la kvarvoluma romano laŭ la sezonoj de la jaro Chłopi (Kamparanoj) (1904-1909): temas pri en dialekto skribita, viva kroniko de la pola kampara vivo. Por ĝi li ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 1924.

Inter 1913-18 li verkis la historian trilogion Rok 1794 pri la insurekcio de Kościuszko kaj la perfortaj ribelestingo efektivigita fare de Prusio kaj Rusa Imperio en 1794.

Listo de verkoj

  • Pielgrzymka do Jasnej Góry (Pilgrimado al Jasna Góra), (1895)
  • Fermenty (Fermentoj) (romano, 1897)
  • Ziemia obiecana (romano, 1899)
  • Chłopi (popola eposo, 4 vol., 1902-1909)
  • Rok (historia romantrilogio, 1914-1919)
  • Marzyciel (Revanto) (1910) – romanskizo
  • Wampir (Vampiro) (1911) – hororromano
  • Z ziemi chełmskiej. Wrażenia i notatki (El la Chełm-tero. Impresoj kaj notoj) (1916), rakonto
  • Legenda (Legendo) (1924), rakonto (la tuto en Cifereca Nacia Biblioteko Polona).

En Esperanto aperis

El la Konstituciaj Tagoj

Distingoj

  • Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (la 13-an de julio 1921, kiel unu el la unuaj 15 personoj honorigitaj per la Ordeno)
  • Komandoro de la Ordeno Honora legio

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Barbara Kocówna, Reymont: opowieść biograficzna (Reymont. Biografia rakonto), LSW Varsovio 1971
  • Józef Rurawski, Władysław Reymont, Warszawa 1988

Eksteraj ligiloj