Malbork: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 154: Linio 154:


=== ZEO-j en Malborko ===
=== ZEO-j en Malborko ===
En Malborko estas la plej multaj ZEO [[Zamenhof/Esperanto-Objekto]]j - do unua loko en la mondo !!!. Post vizito lastatempa de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito [[Reinhard Selten]] kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, [[Robin Pope]], kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Mijoŝi Ecuo / [[Miyoshi Etsuo]], Prezidanto de Kompanio [[Swany]] el Japanio (la 25an de julio 2003) kaj s-anino [[Margareta Handzlik]], eŭropdeputito (la 21an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo kreskis ĝis 35. La 30an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" omaĝe al MIYOSHI Etsuo (legu: Mijoŝi Ecuo) kaj ĉe tiu ZEO Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Pola Prezidento [[Bronisław Komorowski]] pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio mag. [[Kazimiro Krzyżak]] (legu: Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris mag. [[Francisko Witucki]], la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto / EDE-PL)
En Malborko estas la plej multaj ZEO [[Zamenhof/Esperanto-Objekto]]j - do unua loko en la mondo !!!. Post vizito lastatempa de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito [[Reinhard Selten]] kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, [[Robin Pope]], kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Mijoŝi Ecuo / [[Miyoshi Etsuo]], Prezidanto de Kompanio [[Swany]] el Japanio (la 25an de julio 2003) kaj s-anino [[Margareta Handzlik]], eŭropdeputito (la 21an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo kreskis ĝis 35. La 30an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" omaĝe al MIYOSHI Etsuo (legu: Mijoŝi Ecuo) kaj ĉe tiu ZEO Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de [[Prezidento de Pollando]] [[Bronisław Komorowski]] pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio mag. [[Kazimiro Krzyżak]] (legu: Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris mag. [[Francisko Witucki]], la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto / EDE-PL)


=== La Esperanto-movado en Malborko ===
=== La Esperanto-movado en Malborko ===

Kiel registrite je 19:28, 12 mar. 2012

Malbork
esperante: Malborko, latine: Mariaeburgum, germane: Marienburg, litove: Malborkas
urbo
Vido al Malborko de kastel-turo de la Alta Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Malbork
Deveno de nomo: Urbo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/)
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Pomeria Provinco
Distrikto Distrikto Malborski
Komunumo Malbork (urba tipo)
Konata loko Malborko burgo
Rivero Nogat
Situo Malbork
 - koordinatoj 54° 02′ 00″ N 19° 02′ 00″ O / 54.03333 °N, 19.03333 °O / 54.03333; 19.03333 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 30 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 17,15 km² (1 715 ha)
Loĝantaro 38 175 (2008)
Denseco 2 225,95 loĝ./km²
Urbaj rajtoj 1286
Urbestro Andrzej Rychłowski
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 82-200 ĝis 82-210
Telefona antaŭkodo +48 55
Aŭtokodoj GMB
TERYT 2209011
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Malbork
Retpaĝo: www.malbork.pl

Malbork (ˈmalbɔrk (esperante Malborko ; latine Mariaeburgum, Mariae castrum, Marianopolis ; germane Marienburg ; litove Malborkas; beloruse: Ма́льбарк; ruse: Ма́льборк; ukraine: Ма́льборк; latve: Malborka) estas urbo en Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al distrikto Malborski.

La urbo ĉiujare estas vizitata de preskaŭ miliono da turistoj. Allogas ilin interalie la ege interesa triparta, ruĝbrika kastelo, situanta sur la dekstra bordo de Nogat-rivero, agnoskita en 1994 kiel historia monumento kaj en 1997 honorigita per la enskribo sur la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Historio

La unauaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la Ŝtonepoko. Poste el la Bronzepoko oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn de la t.n. Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. En la 12 jc kaj komence de la 13 jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis la la pomeriaj princoj (t.e. kaŝubiaj princoj). Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko oni konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero. En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la teŭtona ordeno (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la teŭtonoj komencas konstrui la nunan kastelon parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr kaj nomis ĝin Marienburg (la burgo de Maria). Malborko ekde 1309 jaro estis la sidejo de la grandaj majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.

Post la dektrijara milito (1453-1466) Malborkon konkeris Pollando. La Ordeno de germanaj kavaliroj tiam translokis sian sidejon al Kenigsbergo / Kaliningrad. Dum la unua dispartigo de Pollando en 1772 la urbo ekapartenis al Prusio. Ekde 1945 Malborko estas pola urbo kaj la germanaj enloĝantoj estis forpelataj al Germanio. La belega, granda kastelo de la ordeno estis grave domaĝita dum la Dua Mondmilito, sed poste restaŭrita. Nuntempe estas la ĉefa turisma allogaĵo de la urbo.

La kastelo en Malborko

(en la germana Marienburg - la Burgo de Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/) – majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la tarda Mezepoko. La plej granda gotika brik-fortreso en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la totala kub-amplekso pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, ĝi estas la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Malborko estis konstruita etape, parto post parto, komence de la 70aj jaroj de la 13a jc, kaj dum pasado de la tempo ĝi fariĝis la ĉefelemento de defenda sistemo en la teŭtona Prusio. Komence (ĉ. la 1280 j) ĝi funkciis kiel unu el la teŭtonaj komandoraj kasteloj. Jam de la 1309 jaro ĝi estis sidejo de grandaj majstroj de la Ordeno. Danke al plikonstruo en la 14a jc ĝi estas kiel la formo de triparta defend-ensemblo: la Alta Kastelo (klostro, tie unu ZEO), la Meza Kastelo (sidejo de la granda majstro kaj de la granda komandoro, la politika kaj administra centro de la ordena ŝtato) kaj la Antaŭ-kastelo (vasta ekonomia bazo). Kiel ĉefurbo de la ŝtato de la Hospitala Ordeno de Dipatrino Maria de Germana Domo en Jerusalemo la kastelo fariĝis la centro diplomatia, militara, ekonomia kaj religia. Ĝis mezo de la 15a jc Malborko estis konata kiel unu el la bazoj de la kruc-ekspedicioj al Litovio kaj Kurlando kaj tie okazadis la montraj turniroj kaj festenoj kiuj allogis al Prusio la kavaliraron el la tuta Eŭropo. En la jaro 1410 – post la malvenko de la teŭtona armeo en la Batalo de Grunwald (Grünwald) – (la 1-a Batalo de Tannenberg /germane/, Grunwald /pole/, Ĵalgiris /litove/), la pol-litva armeo kun la reĝo Ladislao la 2-a Jogaila / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortreson ĉe la rivero Nogat, tamen sen sukceso, tio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la teŭtona ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (la 1454 j) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando. En la majo 1457 la grandmajstro fuĝis de la Malborka Kastelo al Kenigsbergo, la dungmilitistoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la Kvara JAGELIDO aŭ Kazimiro la Kvara JOGAILIDO / Kazimierz Jagiellończyk. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la fortreso servis kiel portempa rezidejo de polaj reĝoj, militbazo en la Reĝa Prusio kaj kiel sidejo de polaj starostoj kaj por ilia dispono estis: administrado, militistaro, polico kaj justico. Post la unua dispartigo de Pollando (la 1772 j), la nordaj teritorioj de Pollando kun la fortreso de Malborko troviĝis en la limoj de Prusio. Dum la periodo de dominado de Prusio la kastelo servis kiel kazerno kaj magazenoj. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo dum la fino de la 19a jc kaj dum la komenco de la 20a jc fare de fama arkitekto Konrado STEINBRECHT (legu: Ŝtajnbreĥt) / Conrad STEINBRECHT. En la jaro 1945 Malborko revenas al Pollando. La kastelo denove grandparte estis ruinigita en la fino de la Dua Mondmilito. Daŭras ĝis nun la intensiva restaŭrado kaj rekonstruo de la kastelo, fare de interalie de lia direktoro Arkadio Binnebesel / Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, filo de Bernardo Binnebesel / Bernard Binnebesel kiu en la jaro 1909 kunfondis Esperanto-rondon en Malborko). En la 1997 j la arkitektura ensemblo de la kastelo honorigita per la enskribo sur la prestiĝa Registro de Monda Kulturheredaĵo de Unesko. Nun administras la fortreson ĉe la rivero Nogat la Kastela Muzeo en Malborko fondita en la 1961 j. La ĉefaj taskoj de la muzeo estas la protekto de la historiaj valoroj de la kastelo, gvidado de konservadaj kaj esploraj laboroj, kolektado de la valoraĵoj por la konstantaj kaj portempaj ekspozicioj kaj ankaŭ la eduka tasko. La muzeo disponas je 23 kolektoj en kampo de arto, arkitekturo, arta metio kaj historio. La plej interesaj estas la kolektoj de: sukcenelfaraĵoj, armilaro, numismatikaĵoj, skulptarto kaj la detaloj de arkitekturo. Krom la ĉefa aktivado, la muzeo organizas simpoziojn, artajn kaj edukajn aranĝojn ekzemple koncertojn, teatraĵojn, kaj eĉ historiajn spektaklojn subĉielajn – i.a. “La sieĝo de Malborko”. La kastelo ĉe la rivero Nogat ofte servas kiel dekoracio por fari filmojn (televido, kinematografio). Vespere dum la someraj monatoj la vizitantoj povas admiri la spektaklon “Lumo kaj Sono”. En la rekonstruita karavanejo, nun kiel moderna Konferenca Centro “Karwan” /t.e. ”Karavanejo”/ - tie oni organizas laŭ specialaj mendoj – kunvenojn, festenojn, atelierojn kaj la kastelajn aventurajn ludojn. La muzeo funkcias dum la turisma sezono (de la 1a de majo ĝis la 30a de septembro) de la 9 h. ĝis la 20 h. (la ekspoziciojn oni fermas je la 18:30 en la Meza Kastelo kaj je la 19:00 en la Alta Kastelo). Post la sezono la muzeo funkcias de la 10 h. ĝis la 15 h. La spektaklo “Lumo kaj Sono” (NUR EN POLA LINGVO-VERSIO) De la 1a de majo ĝis la 15a de septembro. Okaze de vizito en la kastelo indas rigardi i.a. la parokan preĝejon de Sankta Johan la Baptisto el la 13a jc /tie ZEO - memortabulo honore al s-ano Bernardo BINNEBESEL, la unua polo-esperantisto en Malborko/, la gotikan urbodomon el la 1380 jaro, la fragmentojn de la urbaj fortikaĵoj kun la du pordegaj turoj ankaŭ la preĝejon de Dipatrino de Senĉesa Helpo el la 18a jc. Proksime de Malborko estas la belega katedralo kaj la kastelo en Kwidzyn (legu: Kvidzin) (germane: Marienwerder), la kastelo en Gniew (legu: Gnjev), la ruinaĵoj de la kastelo en Sztum (legu: Ŝtum) kaj la palaco en Waplewo (legu: Vaplevo). Sekve en la ĉirkaŭaĵo estas jenaj la plej interesaj historiaj urboj: Gdansko / Gdańsk (la urbo de la 19a UK de E-o en 1927), Frombork (la urbo de pola astronomo Nikolao KOPERNIKO), Pelplin (la urbo de episkopo Konstanteno DOMINIK / Konstantyn Dominik, esperantisto, la estonta beatulo) kaj Toruno / Toruń /legu: Torunj/ - la naskiĝurbo de Nikolao KOPERNIKO)

Esperanto en Malborko

Ĉar inter vizitantoj de Malborko estas multaj konataj homoj el la mondo, i.a. Nobel-premiitoj, diplomatoj, parlamentanoj, politikistoj, sciencistoj kaj kultur-aktivistoj, kiaj estas esperantistoj aŭ apogantoj de la ideo de interkompreniĝo kaj de la pontlingvo Esperanto, loka E-klubo "Kastelo" kun Urba Konsilantaro de Malborko prenis la ideon, ke ili plantu en parko Esperanto, en la jaro 2000 nomita "Parko de la Mondo" sian arbeton kaj malkovru la E-memorŝtonon nome de sia lando aŭ urbo kreante tiamaniere la unikan Parkon de la Mondo. Tio estas komuna kontribuo por proksimigo de la nacioj jam antaŭ la plivastigo de Eŭropa Unio.

Al la ideo jam aliĝis elstaraj agantoj kaj E-organizoj kaj dum kelkaj solenaĵoj okazis plantado de la arbetoj kaj inaŭguro de la E-memorŝtono. Ekzemple dum publika solenaĵo la 20-22-an de septembro 2002 partoprenis delegacioj el 12 landoj, inter ili ankaŭ delegacio de Ĉeĥa Fervojista Sekcio IFEF-FISAIC ČD.

En Parko de la Mondo, en kies centro staras bela monumento de d-ro Ludoviko Zamenhof (inaŭgurita la 11-an de junio 2000 de la Urbestro de Malborko mag. Mieczysław Roeding kaj Vicurbestrino de Malborko d-ino Danuta Stanek-Gutowska, esperantistino), kverko "Esperanto" (inaŭgurita la 1-an de aprilo 2000) kaj dekdulingva obelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo Seatlo / Seattle kaj Seatla Esperanto-Societo (inaŭgurita de prof. Georgo Dobrzyński / Jerzy Dobrzyński, Honora Civitano de Usono, tio okazis la 24an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18a EEK /Ekumena Espetanto-Kongreso/ en Pelplino / Pelplin). Nuntempe troviĝas apud plantitaj arboj jam pli ol kvardek ŝtonoj kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, inter ili tiuj de Aŭstralio, Barato, Britujo, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉilio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Irlando, Latvio, Litovio, Pollando, Ruslando, San-Marino, Svedio, Japanio, Brazilo, Koreio, Slovenio / Mariboro, Eŭropa Unio, DR Kongo, Usono (omaĝe al Antono Grabowski), Israelo, Hispanio kaj Valencio, Vatikano kaj aliaj ekz. Ŝtono de Romaoj, Ŝtono de Kaŝuboj, tri ŝtonoj: Sölvesborg, Nordhorn, Neubrandenburg - de la partnerurboj de Malborko. Pri lokigo de la ŝtonoj apud plantotaj arbetoj traktis aŭ traktas Aŭstrio, Kanado, Svislando, Ĉinio, Belgio, Slovakio kaj Sorabio.

ZEO-j en Malborko

En Malborko estas la plej multaj ZEO Zamenhof/Esperanto-Objektoj - do unua loko en la mondo !!!. Post vizito lastatempa de du sciencistoj, de germana Nobelpremiito Reinhard Selten kaj aŭstralia kandidato por tiu premio, Robin Pope, kiuj la 9-an de novembro 2002 plantis en la Parko de la Mondo arbetojn de siaj landoj kaj inaŭguris ŝtonojn kun surskriboj ĉizitaj en Esperanto, kaj post la aliaj vizitoj ekz. de s-ano Mijoŝi Ecuo / Miyoshi Etsuo, Prezidanto de Kompanio Swany el Japanio (la 25an de julio 2003) kaj s-anino Margareta Handzlik, eŭropdeputito (la 21an de julio 2005) la nombro de ZEO-j en tiu ĉi urbo kreskis ĝis 35. La 30an de junio 2011 oni inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" omaĝe al MIYOSHI Etsuo (legu: Mijoŝi Ecuo) kaj ĉe tiu ZEO Vojevodo de Pomerio distingis la eminentan japanon per la alta Ŝtata Ordeno dekrete donita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski pro la promociigo de Esperanto kaj pola kulturo en Eŭropo kaj en la tuta mondo. La merita esperantisto el Gdinio mag. Kazimiro Krzyżak (legu: Kĵiĵak) tuj poste kun: Pomeria Vojevodo, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio - ili kvar-persone plantis kverkon "KAŜUBIO" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris mag. Francisko Witucki, la Prezidanto de Pola Societo Eŭropo-Demokratio-Esperanto / EDE-PL)

La Esperanto-movado en Malborko

Esperanto kaj E-movado en Malborko havas longan tradicion. En 1909 dum kunveno de la membroj de Orient-Germana Esperanta Ligo ("Ogelo") fondiĝis grupo esperantista de Malborko (tiame dum la dispartigo de Pollando troviĝis en Prusio kaj oficiala nomo estis: Marienburg), kies prezidanto estiĝis apotekisto H. Mehländer. Nuntempe E-klubo "Kastelo" kun prezidanto d-ro Edward Kozyra kunligas ĉ. 40 esperantistojn. E-kunvenoj okazas unufoje monate, E-kurso ĉiusemajne en la Urbodomo. En la Urbodomo estas E-klubejo kaj E-biblioteko kaj en Publika Biblioteko "Bona Novaĵo" troviĝas riĉa Esperanto-Fako ĉe Kristana Baptista Preĝejo apud la placo Zamenhof. Krome unufoje monate okazas Esperanto-diservo en Katolika Paroĥo de la Descendo de la S-ta Spirito, str. Nogatowa 7, sabate (14-15 h), poste ĉe la preĝeja klubejo E-renkontiĝo (15-17 h) kun pastro, mag. Eŭgeno Grzesik.

La 10-an de septembro 2002 vizitis Parkon de la Mondo ankaŭ prof. d-ro L. C. Zaleski-Zamenhof (nepo de L.L. Zamenhof) kun edzino, li tiutage solene metis florojn ĉe monumento de Ludoviko Zamenhof kaj solene malkovris E-memorŝtonon ĉe arbo de "Francio". Pri la vizitoj en la "PARKO de la MONDO" en 2004 red. Roman Dobrzyński faris filmon "SIEĜOJ de MALBORKO" en la versioj la pola /oficiale por Pola Televido/ kaj en Esperanto. La filmo montras kiel la lokaj esperantistoj kontribuas al evoluo de sia urbo.

Fine de la jaro 2007 (de la 26-a de decembro 2007 ĝis 2-a de januaro 2008) okazis en Malborko la renkontiĝo Ago-Semajno La partoprenantoj tiam povis eniri kastelon senpage, kiam ili montris nomŝildon. La 1-a ĝis 5-a de aŭgusto 2009 okazis en Malborko la Oficiala POST-KONGRESO de UEA , Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz) , unu tago de la postkongreso okazis en Gdinio / Gdynia kie oni memorigis tion plantante la E-kverkon (estas apude E-memortabulo). Dum la postkongreso en Malborko estis inaŭgurita trilingva E-memorŝtono /Esperanto-pola-germana/ en la loko kie antaŭ 100 jaroj oni fondis E-grupon (precize la 16-an de aŭgusto 1909 jaro) kaj krome kavar aliaj ZEO-j, "Vatikano" (omagĥe al pola papo, Johano Paŭlo la 2-a /kiu estis esperantisto), "Barato" (inaŭguris ĝin prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta), "Britio" (inaŭguris ĝin prezidanto de Akademio de Esperanto prof. John C. Wells) kaj "Usono" (inaŭguris ĝin vicprezidanto de Kongreso de Poloj en Usono, prof. Zbigniew Antoni Kruszewski, nepo de Antono Grabowski), , kaj pro tio la E-memorŝtono estas omaĝe la Patro de E-poezio Antono Grabowski).

Transporto

Malborko havas regulan kaj rapidan trajnkonekton al Varsovio (tiuj trajnoj vojaĝas de aŭ al Gdansko / Gdańsk kaj Gdinio / Gdynia) kaj al Elblongo / Elbląg; ankaŭ havas tre bonan ŝosean trafikan kunligon, speciale kun Gdansko (Gdańsk), Elblongo (Elbląg) kaj Varsovio (Warszawa), kaj ankaŭ kun Germanio, Ruslando kaj Skandinavio (i.a. danke al la Lech Wałęsa; (legu: Leĥ Vaŭensa)-flughaveno de la Triurbo / Trójmiasto (t.e. Gdansko-Sopoto-Gdinio) kaj danke al la havenoj en Gdansko / Gdańsk kaj Gdinio /Gdynia/).

Urbaj ĝemeliĝoj

Fotaro


La panoramo de la Teŭtona Kastelo en Malborko, 2004

Ŝablono:Ĝermo-Pollando