Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 209: Linio 209:
:::Kion mi faras ĉi tie estas ne malpermesi aliajn diversajn opiniojn, sed kritiki la agadon devigi artikol-nomon ŝanĝi sen aŭdi aliajn opiniojn.
:::Kion mi faras ĉi tie estas ne malpermesi aliajn diversajn opiniojn, sed kritiki la agadon devigi artikol-nomon ŝanĝi sen aŭdi aliajn opiniojn.
:::Kiel mi menciis, la kaŭzo kial mi postulis vian forbaron estis por "la restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj" (ne eterna forbaro). Se vi komprenus la principojn kaj laborus kun aliaj vikipediistoj, vi, kiu skribas vian Esperanton tre bele (eble pli ol mian), estus bonvena ĉe la komuno de la Esperanta Vikipedio. --[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:29, 8 Jul. 2013 (UTC)
:::Kiel mi menciis, la kaŭzo kial mi postulis vian forbaron estis por "la restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj" (ne eterna forbaro). Se vi komprenus la principojn kaj laborus kun aliaj vikipediistoj, vi, kiu skribas vian Esperanton tre bele (eble pli ol mian), estus bonvena ĉe la komuno de la Esperanta Vikipedio. --[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 01:29, 8 Jul. 2013 (UTC)

:::: Kara Salatonbv! Bonvolu pardoni min, se mi ofendis vin per "policano". Mi ne volis ridi, mi simple provas kompreni vian rolon en la komunumo. Nun mi volus respondi al via demando. Unue mi notu, ke pli taŭgaj fonetikaj transskriboj estas "Daniel Inoŭe", "Ono Joko", "Ŭolt'''e'''r Eljas Dizni" kaj "Bil Gejts", kion vi eble scias. Pri Ono Joko: ŝi devenas el Japanio kaj tio estas ŝia '''japana''' nomo, do, kiel mi komprenis E-vikipediaj reguloj, oni devas alinomigi la paĝon al "Ono Joko" aŭ almenaŭ al "Ono Yoko". Tamen eble multaj usonanoj pensas "Ŝi longe vivis en Usono kaj ŝin ni konas kiel Yoko/Joko Ona" kaj ili povas kontraŭi ŝanĝon de la ordo. Pri la ceteraj: oni povas uzi la fonetikan transskribadon por iliaj nomoj en Esperantaj tekstoj, sed por uzi tion por la titoloj de la artikoloj en E-vivkipedio eble multaj bedaŭrinde estos kontraŭ. Eble vi volis diri: "jen estas homoj, kiujn ĉiuj scias sub iliaj anglalingvaj nomoj". Sed tio ne estas vero. Ekzemple mi, ne sciis ke familinomo de Bil Gejts estas skribata kiel "pordegoj" en la angla. Tio okazis pro tio, ke mi ne tre ofte legas angle. Fakte en la mondo estas pli da homoj, kiuj ne parolas en latinlitera lingvo, ol tiuj, kiu parolas. Do, mi ne estas sola. Ĉiuokaze tio estas alia okazo, ĉar la japana ne estas latinlitera lingvo. Almenaŭ mi pensas, ke na Tajto Kubo ni devas rigardi kiel japano kaj ke lia pseŭdonimo estas origine skribita kiel "久保 帯人" (ankoraŭ ne Esperantigita).
:::: Pardonu, sed mi komprenis vian frazon "Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?". Ĉiaokaze, vi petis min ne krei artikolojn ĝis... Ĝis kio mi komprenas. Ĝis ies decido? Se mi ne estus tiom okupita ekster la vikipedio, mi eble sentus min kvazaŭ arestita. Amike, -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 16:54, 9 Jul. 2013 (UTC)


== Vikinovaĵoj ==
== Vikinovaĵoj ==

Kiel registrite je 16:54, 9 jul. 2013


Administrejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Alinomado de artikoloj

Ĉu iu administranto povas traduki la artikolojn pri la naciaj himnoj de Meksiko, Salvadoro kaj Argentino.

Kaj mi proponas alimonigi ĉiuj la artikolojn de la Kategorio:Naciaj himnoj, por ke ĉiuj komencu per "Nacia himno de...." -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 03:16, 4 Maj. 2013 (UTC)

Tradukado de artikoloj tute ne limiĝas al administrantoj. Ĉiu kiu kapablas, povas traduki.
Se estos interkonsento pri nomado de himnoj mi povas tion fari rapide per roboto. Sed nur se estas interkonsento. --KuboF (diskuto) 09:41, 4 Maj. 2013 (UTC)

Eble necesas Listo de naciaj himnoj. -- NoKo (diskuto) 16:05, 4 Maj. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke, se iu himno havas oficialan nomon, ni uzu tiun kaj ne "nacia himno de X". darkweasel94 (diskuto) 16:47, 4 Maj. 2013 (UTC)
Mi aliĝas al la opinio de Darkweasel. Kroma malfacilaĵo estus federacioj kiel Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn. PaulP@diskkont 16:57, 4 Maj. 2013 (UTC)
La problemo estas ke mi ne povas traduki tiujn titolojn ĉar ĝi jam estas uzataj kiel alidirektilo, pro tio oni unue devas forigi la alidirektilon kaj poste ŝanĝi la nomon de la artikolo. Mi pensas ke la nomoj de la artikoloj devus esti "Nacia himno de X-lando", sed kelkaj tre famaj himnoj kiel tiu de Francio, kiuj estas mondkonataj per alia nomo, povas uzi tiujn nomojn, sed tio ne okazas kun la plejmulto da himnoj, eĉ se ili havas oficialajn nomojn -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:55, 5 Maj. 2013 (UTC)
Ekzistas VP:Ĝ6. Sed mi ne konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 08:15, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉiuj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto (ne nur tiuj pri himnoj) devas havi nomojn kompreneblajn por averaĝa Esperanto-leganto, tutegale kiujn lingvojn li aŭ ŝi posedas. Do, ĝenerale la artikoloj estu nomitaj en Esperanto. Escepto eblas nur kiam iu objekto havas nacilingvan titolon, vaste konatan samlingve al diverslingvanoj (ekzemple, Yankee Doodle [angle, ruse]). Se titolo estas vaste konata al diverslingvanoj diverslingve, la artikolo estu nomita per tiu titolo en Esperanto (ekzemple, Marseljezo). Kaj se ne ekzistas vaste konata titolo, la artikolo estu nomita laŭ la ĝenerala skemo (ekzemple, Nacia himno de Irlando). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 15:14, 9 Maj. 2013 (UTC)

Kion proponas Gamliel Fiŝkin estas ekzakte kion mi diris, tio estus la plej bona solvo, ĉu ni devas voĉdoni por ke iu administranto ekŝanĝos la nomojn de la artikoloj? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:10, 9 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne konsentas. Vikipedio ja devas instrui - kaj se ni ne instruas al legantoj, kiel nomiĝas la himnoj de la diversaj landoj, tiam ni iom malsukcesas pri nia instrua celo. Ja tamen povas (kaj devus) ekzisti alidirektiloj de "nacia himno de X". Ĉu kaj kiam Esperantigi la nomojn, estas alia afero. Mi ne sentas tre forte pri tio ĉi, kaj pretas akcepti ĉian interkonsenton (speciale de homoj, kiuj fakte laboras pri himno-artikoloj), sed ja havas iom alian opinion ol vi. darkweasel94 (diskuto) 18:24, 9 Maj. 2013 (UTC)
Vikipedio devas instrui per tekstoj de artikoloj. Nomoj de artikoloj havas alian funkcion: indiki artikolojn en la plej komprenebla kaj plej distingiga maniero. Jen artikolo pri la turka himno İstiklâl Marşı — mi havas ideon nek kion signifas tiu nomo nek eĉ kiel ĝin prononci; renkontinte ĝin, mi he havus ŝancon diveni, pri kio rakontas la artikolo. Kaj, laŭ via logiko, kiam en Esperanto-Vikipedio aperos artikolo pri la himno de Japanio, ĝi estu nomita 君が代 — tre instrue por ne-sciantoj de la japana lingvo! Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:13, 12 Maj. 2013 (UTC)
Kiel mi skribis: ĉu, kiam kaj kiel Esperantigi tiujn nomojn estas alia afero, kaj ekzemple vian turkan ekzemplon eblus nomi "Marŝo de Sendependeco", kion tio ŝajne signifas. La japanan himnon oni nepre almenaŭ transliterigu ("kimi ga jo", kiel statas nun), eble ankaŭ traduku ("via regado"). Ambaŭ ŝajnas al mi pli bonaj ol nura "nacia himno de Japanujo" - tio estas priskribo de la temo de la artikolo, sed ne ĝia nomo. Ja ni ne nomas la artikolon Esperanto "planlingvo de Zamenhof", aŭ la artikolon Berlino "ĉefurbo de Germanujo" - tio estus pli-malpli analoga al tio, kion vi proponas. ;) darkweasel94 (diskuto) 07:55, 12 Maj. 2013 (UTC)
Unu afero estas, kiam himno havas vaste konatan nomon. Sed se tiu nomo ne estas vaste konata, estas tute alia afero — se titoli artikolon pri ĝi laŭ via ideo, tia titolo por averaĝa leganto estos enigmo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 12 Maj. 2013 (UTC)
Mi tute konsentas kun Gamliel, nur mondkonataj himnoj kiuj estas tuje rekoneblaj per iliaj oficialaj nomoj devas aperi ĉi tie kun tiaj nomoj, por la plejmulto da himnoj, devas aperi la titolon kiel "Nacia himno de X-lando", kaj ene de la artikolo oni povas aldoni la oficialan nomon kaj ĝia esperanta traduko. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:40, 12 Maj. 2013 (UTC)
Jes kaj oni povas skribi kategorion en alidirekto, vidi Nacia himno de Angolo. --pino (diskuto) 06:54, 13 Maj. 2013 (UTC)
Nacia himno de Angolo alidirektas al Angola Avante, sed en la artikolo eĉ ne estas informo pri la lingvo de la himno. Eĉ se mi scius, ke tio estas la portugala, mi ne povus kompreni kiel prononci la titolon de la himno. Kiam mi legas Esperantan vikipedion mi volas lerni informon en Esperanto. El tiu artikolo mi ne povas lerni la titolon de la himno, ĉar mi ne povas memori ĝin, ne sciante kiel ĝin prononci. Se mi volus lerni portugalan varianton, mi ĉiam povas iri al portugala paĝo per la interlingva ligilo. Krome vi povas aldoni informon pri originala titolo en la formo "(portugale: Angola Avante)" post la fonetika transskribo de la titolo. Pro reguloj pri la titoloj de artikoloj en Esperanta vivkipedio ne povas nomi la artikolon pri la himno de Rusio en originala formo. Ĉu la internacia lingvo Esperanto postulas diskriminacion de nelatinlitetaj lingvoj? -- NoKo (diskuto) 03:58, 22 Maj. 2013 (UTC)
En la unua frazo aldoni mencion ke la angola nacia himno estas en la portugala, rapide fareblas: mi ĵus faris. Ĉu aldoni "Angola Avante (prononco [Angola Avante])", mi iom hezitas, ĉar la portugala kaj esperanta prononcoj preskaŭ samas, ankaŭ akcentado je ambaŭfoje la antaŭlasta silabo kiel en Esperanto (kaj la artikoloj en pluraj aliaj lingvoj, kiujn mi ĵus kontroletis, ne havis prononcindikon) - post konsidereto mi pensas ke pli klaras tamen aldoni e-lingvan prononcindikon [anGOla aVANte]), por ne lasi dubojn: ankaŭ tiun mencion mi do rapide aldonas en la unua frazo. Ĉiu lingvo devas esti skribata per iu alfabeto, pri Esperanto estas la latina kun signoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ - tion ni ne ŝanĝos. Ke post enkonduko de unikodo en e-lingvaj tekstoj pli simplas skribi nacilingvajn nomojn latinliterajn (eĉ se kun diakritaj signoj aŭ kun signoj q, w, x kaj y, en la titolo "Angola Avante" estas nek la unua nek la dua) ol nacilingvajn nomojn ne-latinliterajn, estas sekvo de tiu latinalfabeteco de Esperanto. Ankaŭ se ni ŝanĝas ĉiujn nomojn de artikoloj pri naciaj himnoj al "Nacia himno de Iks-lando", por ne favorigi latinlingvajn naciajn lingvojn je nelatinlingvaj, restas la demando kiel titoligi historiajn himnojn [ĉu "Nacia himno de Iks-lando (1848-1849, 1919-1933)"] kaj kazojn kiel la federacioj Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn, kiel menciis PaulP. En voĉdono mi tamen subtenus la proponon de Remux kaj NoKo, almenaŭ rilate al la nun aktualaj naciaj himnoj, je kondiĉo ke ĉiam estu alidirektigoj de naci- kaj esperantlingvaj kantotitoloj al la unueca artikola nomo (prefere sen escepto, do sen distingo inter "mondkonataj" kaj "ne-mondkontataj" himnoj). Tamen klaras ke ankaŭ tiu propono ne solvos ĉiujn problemojn. ThomasPusch (diskuto) 12:16, 25 Jun. 2013 (UTC)

Tabelo

Mi volas uzi la jenan tabelon, sed la ŝablonoj "Color box" estas en la angla kaj la enhavo ne montriĝas en la paĝo. Kiujn ŝablonojn uzu en Esperanto por ke la enhavo aperu?--Pangea (diskuto) 15:58, 28 Maj. 2013 (UTC)

Age of consent for heterosexual sex by country
Ŝablono:Color box – puberty
Ŝablono:Color box – less than 12
Ŝablono:Color box – 12
Ŝablono:Color box – 13
Ŝablono:Color box – 14
Ŝablono:Enhavo – 15
     – 16
Ŝablono:Color box – 17
Ŝablono:Color box – 18
Ŝablono:Color box – 19
Ŝablono:Color box – 20
Ŝablono:Color box – 21+
Ŝablono:Color box – varies by state/province/region/territory
Ŝablono:Color box – must be married
Ŝablono:Color box – no law
Ŝablono:Color box – no data available
Solvita. Mi hazarde anstataŭigis la anglan "Color box" per "Kolora kesto" kaj jen la enhavo aperis.--Pangea (diskuto) 16:02, 28 Maj. 2013 (UTC)
Alternativo cetere estas {{priskribo}}, sed ĝi metas la koloran keston tute maldekstren, ne spaceton pli dekstren kiel "kolora kesto", kaj necesus inkludi la postan klarigon inter ŝablonokrampojn, do ne {{priskribo|#FFA07A}} – pubereco, sed {{priskribo|#FFA07A| – pubereco}}. Sed "kolora kesto" kompreneble pli proksimas al la anglalingve celita "color box". ThomasPusch (diskuto) 14:48, 17 Jun. 2013 (UTC)

Kial okazas tio?

Kiam paragrafo entenas citilon al noto aŭ referenco, la spaco inter la linio entenanta la citilon kaj la suba linio interspacigas (ekzemplo:[1]) tiel ke foje oni eĉ ne kapablas distingi la dividon inter paragrafoj, ĉar la interspacigo kaŭzita de pluraj citiloj preskaŭ egaligas la distancon inter ĉiuj linioj. Tio donas al la artikoloj iom strangan aspekton kaj malfaciligas la legadon. Tio ne okazas en aliaj Vikipedioj. Ĉu ne eblas solvi tiun ĉi mankon?--Pangea (diskuto) 04:51, 31 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Pangea. Via mesaĝo pri problemo estas malkompleta. Kiun foliumilon vi uzas? Mi uzas Fajrovulpon 21 sub Vindozo 8 kaj ne estis io malbela pri la ekzempla referenco. Krome via ekzemplo nur montras unu referencon, tiel ke ne eblas vidi, kion vi priskribis. Ĉu eble temas pri iomete tre malsupre lokita sago ĉe la malsupre aperanta referenco? Ne eblas korekti oon sen sufiĉa informo kaj ekzemplo, kiu eble eĉ ne montras la problemon. --Tlustulimu (diskuto) 06:49, 31 Maj. 2013 (UTC)
La probleme estus solvebla, kiam oni fiksus la interspacon inter la linioj en la tekstoj al divinita valoro, ekzemple 1,2. Sen ttio, altigita citilcifero kaŭzas aŭtomate pli vastan spacon inter la aktuala kaj la supra linio. Tio fakte aspektas malbela. La problemo tamen dependas de la hazarda lokiĝo de tiu citilo. Por solvi la problemon tamen oni devus aŭ ĝenerale tion programi por la tuta vikipedio, aŭ eblas individue solvi, kiam difinante la aspekton de la skribo en la propra navigilo. Vi do en via komputilo simple helpe de la navigilaj menuoj difini la skribo- kaj paragrafoparametrojn tiel, ke la afiŝado estonte aspektas laŭ via plaĉo. Memkompreneble sen garantio, ke la solvo de unu specifa problemo ne kaŭzas du novajn ... (en la konkreta kazo ekzemple fiksa linidistanco kaŭzus, ke je apero de pli grandaj skriboj poste la distanco de la linio ne grandiĝintus ...) DidiWeidmann (diskuto) 14:06, 24 Jun. 2013 (UTC)

Referencoj

  1. Ekzemplo.

La alidirektiloj "konifero"/"koniferoj"

Tiuj ĉi alidirektiloj devus aparteni al artikolo Pinofitoj (Pinophyta, Coniferophyta) kaj ne al artikolo Pinacoj. Oni bonvolu aranĝi tiun. Dankon ! (Notu ke la populara termino "koniferoj" jam estis menciata en Vortaro de Esperanto de 1911), p. 83. --Forstbirdo (diskuto) 08:51, 3 Jun. 2013 (UTC)

Nun ĉu estas bone?--pino (diskuto) 20:19, 3 Jun. 2013 (UTC)
En ordo, mi dankas vin ! --Forstbirdo (diskuto) 18:30, 6 Jun. 2013 (UTC)

Rollback flag

Mi ricevis peton de Leitoxx pri koncedo de rollback flag. Laŭ mia scio, tia funkcio ĝis nun ne ekzistas en Esperanto-Vikipedio. Ĉu iu scias pli detale kaj ĉu tia funkcio iam estos antaŭvidita? Amike DidiWeidmann (diskuto) 09:47, 17 Jun. 2013 (UTC)

La funkcio signifas "Tuj malfari la redaktojn de la lasta uzanto kiu redaktis specifan paĝon kaj tiun rajton nuntempe disponas nur administantoj. Ĝi do estas plifortigita malfaro. Ĝi estas tre utila en Vikipedioj, kiuj estas ofte vandalataj, do ne tiom en la Esperanta. Eblas krei novan grupon de uzantoj, kiuj disponus tiun rajton, simile kiel nun Reviziantoj, sekve povus admnistrantoj tiun rajton doni aŭ forpreni de aliaj uzantoj. Laŭ mi tio (nuntempe) ne tre sencas ĉar tie ĉi "funkcias" reviziado kaj precipe ĉar nia Vikipedio ne estas multe vandalata. Tamen por ni tio povus doni ian avantaĝon kaj ne kostus por ni multan tempon kaj energion. Se ni interkonsentos ke ni volas havi tiun ĉi funkcion mi povos ĝin prizorgi, ŝajne necesos peti evoluigistojn en Bugzilla. --KuboF (diskuto) 22:49, 21 Jun. 2013 (UTC)
Mi fakte ne vidas bezonon pri enkonduko de tiu funkcio nur pro peto de unu sola persono. Administrajn rajtojn ni al Leitoxx ne povas koncedi, ĉar li evidente ne regas nian lingvon. La afero de momente restus sen reaga.DidiWeidmann (diskuto) 14:10, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ĉu ni havu plian burokratojn?

Karaj, mi kun granda bedaŭro konstatas, ke nin forlasis Arno kiel aktivulo, kio estas ja granda perdo por nia vikipedio. Nuntempe du personoj disponas pri burokrataj rajtoj, tio tamen estas la suba limo, laŭ mi devus estis almenaŭ tri se ne kvar personoj kun burokrataj rajtoj. Kvankam mi tre malŝatas la titolon burokrato mi tial pretus persone eventuale plenumigi tian funkcion krome mi povas imagi, ke alia taŭga kandidato estus ThomasPusch, se li pretus. Eventuale estus ankaŭ aliaj. Antaŭ mi formale kandidatiĝos kaj demandos al Thomas, mi tamen deziras scii la opinion de la ceteraj uzantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:01, 17 Jun. 2013 (UTC)

Nura demando: kial ni bezonas pli da burokratoj? Ja alinomado de uzantoj estas nun aŭ estos baldaŭ, se mi memoras ĝuste, ne plu loke farebla; kaj novajn administrantojn ni malofte elektas, do ankaŭ por tio ne ŝajnas necesa plia burokrato. Sed eble mi forgesis ion. darkweasel94 (diskuto) 10:35, 17 Jun. 2013 (UTC)
Tamen al burokratoj restas la tasko doni al robotoj la robotan statuson. Mi ankoraŭ ne legis, ke oni iam malinventos burokratojn en la Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:01, 17 Jun. 2013 (UTC)
Ne estas urĝa neceso havi amason da burokratoj, sed estas diversaj etaj taskoj (robotoj, rajtoj de kontrolantoj, rajtigo de administrantoj ktp.), kiuj kelkfoje bezonas respondon. Kun Arno fakte tre diligenta aktivulo forlasis nian vikipedion. Facile unu el la du restantoj povas havi problemon kiel ekzemple akcidenton, malsaniĝon aŭ similan aŭ simple kabei, kion mi nature fortemaldeziras. Tiam ni subite troviĝas en la situacio, ke ni dependas plene de stevardoj eksteraj, kaj tian situacion gravas eviti. Estas simple bone, se ni ĝustatempe antaŭzorgas por eviti subitan paneon, eĉ se malofte ni elektas novajn administrantojn kaj buroktratojn, ni fakte ĉiam estu kapablaj fari tion sen dependi de la aliaj projektoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:53, 17 Jun. 2013 (UTC)
Jes estas grava kaj se DidiWeidmann akceptus iĝi burokrato, estus bone. --pino (diskuto) 13:34, 17 Jun. 2013 (UTC)
En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi, sed ĉar mi ne malofte (vidu la komencajn frazojn de mia diskutpaĝo) havas nur limigitan komputilan tempon kun retkontekto (por patrolado kaj reviziado de novaj paĝoj, sekvado de diskutoj, metado de novaj kategorioj, redaktetoj kaj aliaj plia administraj taskoj), sed kompare pli abundan tekokomputilan tempon sen retkontekto, por verkado de novaj artikoloj laŭ antaŭkolektita materialo kaj similaj taskoj, mi ne protestus se nur Didi iĝus aldona burokrato. Konvinkite mi subtenas lian kandidatiĝon. ThomasPusch (diskuto) 14:42, 17 Jun. 2013 (UTC)
Mi persone vidas neniun danĝeron havi pliajn burokratojn, se homoj volas kaj pretas fariĝi tiuj. Alaŭdo ۩ 07:33, 19 Jun. 2013 (UTC)
Laŭ nia regularo unue devos okazi baloto. La listo de kandidatoj troviĝas sur Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj. Por montri sian kandidatecon al burokrato sufiĉas aldoni la koncernan informon al la sama tabela linio kiel dum kandidateco al administranto. Ne necesas meti novan linion, se la kandidato jam estas administranto. Do, faru kiel faris Alaŭdo, Arno kaj mi. Krome estu kreata subpaĝo por la baloto mem. Mia paĝo estas Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Tlustulimu, por montri ekzemplon kaj la nomskemon. --Tlustulimu (diskuto) 07:45, 19 Jun. 2013 (UTC)

  ŝajne ni havas du volontuloj ke ni bone konas ĉar ili tie fide laboras. Do mi plenigas la tabelon. Kuraĝigu ilin!--pino (diskuto) 11:03, 21 Jun. 2013 (UTC)

Pino, mi pensas, ke nia Vikipedio estas jam sufiĉe matura por ke kandidatoj kandidatiĝu mem kaj ne necesas ilin kandidatigi.
Nuntempe vere ne estas urĝa bezono sed vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn. Darkweasel prave diris ke postnelonge burokratoj ne plu povos alinomigi uzantojn, tion farados nur stivardoj ĉe Meta-Vikio. Por aliaj burokrataj taskoj tamen bonus havi "sekurkopion".
Sed mi pensas ke pli utilus havi pliajn aktivajn administrantojn, ĉar nuntempe ankaŭ tiu situacio iom lamas ĉe ni... --KuboF (diskuto) 23:10, 21 Jun. 2013 (UTC)

  Jes vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn kaj ni ne bezonu ege formali do se ni havas volontulojn organizu rapide baloton kaj ne tro labori kiel administranto estas bonan signon! Ni havas nek vandalismojn nek kverelojn. Amike.--pino (diskuto) 07:07, 22 Jun. 2013 (UTC) El la diskutaj kontribuoj mi konkludas, ke la ĝenerala opinio estas, ke estu almenaŭ tri burokratoj, prefere 4. Se ne multaj aliaj sin anoncas, tiam mi pretas transpreni tian oficon, se mia kandidateco trovas subtenon. Tial mi oficale prezentas mian kandidatecon. Cetere venis ĉi-tie prava rimarko, ke estas ankaŭ neceso de pliaj administrantoj, kaj memkompreneble ankaŭ de pliaj aktivaj kontribuantoj. Kandidatiĝoj de kapablaj kunlaborantoj kiel administrantoj do ankaŭ tre bonvenas. Same ni bezonas amason da novaj kontribuantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 24 Jun. 2013 (UTC)

Per mia antaŭa noto "En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi" mi celis esprimi: Mi subtenas la kandidatiĝon de Didi, kaj mi persone nun ne perceptas urĝan neceson ke aldone ankaŭ mi ricevu la taskon de burokrato. Tial mi ne prezentis mian kandidatiĝon, kaj post mia noto de antaŭ semajno eĉ ĝis nun ne plu rigardis la diskutejon, aktivante aliloke en vikipedio. Nur kaze ke la nunaj burokratoj iam poste konvinkus min ke aldona burokrata stato de mi estus nepra avantaĝo por la projekto, kiu pravigus fortiri energion de aliaj taskoj, kaj ili insistus pri plia divido de tiu tasko, tiam mi kandidatiĝus kaj forprenus la labortempon de aliaj vikipediaj aktivaĵoj. Tial sinceran dankon, Pino, sed KuboF tute pravas ke kandidato kandidatiĝu mem. ThomasPusch (diskuto) 21:27, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ne funkcias ĝuste lingvaj ligiloj de Oruro. Miaj redaktoj ne akceptiĝis. Estas Oruro, kiu estas departemento kaj Oruro (urbo). Same estas 2 artikoloj en ĉiuj lingvoj. La lingvaj ligoj en Esperanto ne funkcias bone.--Crosstor (diskuto) 09:51, 19 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Crosstor. Mi korektis la intervikiojn de Oruro kaj Oruro (urbo). Ĉe ambaŭ estis la malĝustaj. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 19 Jun. 2013 (UTC)

Rotaciaj enhavoj en portaloj

Mi ĵus kreis novan portalon, Portalo:Pedofilio, kaj nun spertas kelkajn malfacilaĵojn por inkludi la enhavojn, ĉar ankoraŭ ne regas la funkciadon. Unu el miaj duboj estas pri tio, se ekzistas la ebleco igi aŭtomate rotacii la enhavojn (artikolo de la monato, bildo de la monato....) por ke ili ŝanĝiĝu solaj ĉiumonate, kaj se anstataŭ ĉiumonataj ili povas esti ĉiusemajnaj. Mi estus danka se iu helpos min por pretigi la portalon, almenaŭ koncerne la menciitajn aferojn.--Pangea (diskuto) 17:50, 20 Jun. 2013 (UTC)

Tre eble oni povas varii la enhavon aŭtomate, mi pensas ke la afero estas simila al ADLS, ĉar tiaj artikoloj ŝanĝas aŭtomate ĉiu semajno, ĉu ne? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:17, 20 Jun. 2013 (UTC)
Jes, oni povas. Kreu subpaĝojn, kiuj iel enhavas la daton, kiam ili aperu - do ekzemple "Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/2013-08". En tiuj subpaĝoj estu la enhavo, kiun vi volas prezenti dum tiu tempo. Tion poste enigu kiel ŝablonon uzante la magian vorton "#time" - iel simile al {{/Artikolo de la semajno/{{#time:Y-m | now}}}}. Se vi volas rotacii ĉiusemajne, atentu, ke por la jaro vi devas uzi "o" kaj ne "Y" - alie ĉirkaŭ la jaroŝanĝiĝo (kie ja ne estas tute klare, kiu semajno apartenas al kiu jaro) okazos ĥaoso. Rigardu la ADLS-fontkodon por ekzemplo. darkweasel94 (diskuto) 18:26, 20 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam kreis la subpaĝon Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../2013-07, sed kie nun mi devas enigi la ŝablonon kaj kion ekzakte devas diri tiu ŝablono?--Pangea (diskuto) 20:33, 20 Jun. 2013 (UTC)
Vi devas enigi ĝin tie, kie sur la portalo vi ĝin volas havi - tion scias vi plej bone. La necesa kodo estas: {{Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../{{#time:Y-m|now}}}}. Sed evidente vi devas unue krei ankaŭ 2013-06, ĉar ankoraŭ ne estas julio, do aperus ruĝa ligilo. darkweasel94 (diskuto) 20:45, 20 Jun. 2013 (UTC)

Mi jam sukcesis igi rotacii la artikolojn, sed mi havas pliajn dubojn. Ekzistas eble sufiĉe da artikoloj por plenigi tutan jaron, igante rotacii ilin ĉiusemajne, sed ne por du jaroj. Mi ŝatus do, ke ili rotaciu dum unu jaro kaj finante aŭtomate rekomencu la rotaciadon. Kion mi devas do skribi en la ŝablono kaj en la titolo de la artikoloj?--Pangea (diskuto) 03:21, 23 Jun. 2013 (UTC)

Simple uzu nur la kalendaran semajnon ({{#time:W}} rezultigas 20), sen jaro, kaj tio funkcios. Atentu, ke iuj jaroj havas 53an semajnon, sed aliaj ne: vi devos do krei ankaŭ 53an paĝon. darkweasel94 (diskuto) 05:37, 23 Jun. 2013 (UTC)
Nu, estis supozebla. Fine mi decidis igi rotacii la artikolojn nur ĉiusemajne, ĉar alie la enhavo de la portalo ne estus sufiĉe kvalita. Kiam mi finos la laboron vi povos forviŝi la paĝojn kun jaro en la titolo (ankoraŭ ne, ĉar mi devas translokiĝi la enhavon al la novaj paĝoj).--Pangea (diskuto) 01:28, 24 Jun. 2013 (UTC)

Mi volas ŝanĝi la koloron de fono de la sekcio "Aliaj portaloj" por ke ĝi estu la sama ol tiu de la ceteraj sekcioj (ĝi estas simila, sed ne la sama). Kiel mi povas fari tion?--Pangea (diskuto) 11:47, 24 Jun. 2013 (UTC)

Lingva dubo

Kiu formo estas korekta: "Bonvenon al la portalo", "Bonvenon en la portalo" aŭ "Bonvenon en la portalon"?--Pangea (diskuto) 11:50, 24 Jun. 2013 (UTC)

La unua estas la ĝusta . "Bonvenon al la portalo". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:42, 25 Jun. 2013 (UTC)
Mi ne rimarkis pri la bonvenigo de la Vikipedio mem. Ĝi estis unu el tiaj duboj kiujn mi havis jam delonge. Dankon.--Pangea (diskuto) 13:11, 25 Jun. 2013 (UTC)

Peto por forigo de kategorio

Bonvolu forigi "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj". Ĝi estas nun malplena kaj anstatauigita de "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj". Dankon --Forstbirdo (diskuto) 14:42, 24 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Estontece por peto pri rapida forigo bonvolu uzi {{Forigu tuj}} --KuboF (diskuto) 23:01, 24 Jun. 2013 (UTC)

Pri la agado de Uzanto:NoKo

Mi havas ion por peti administranton. Mi nun havas argumentojn kun NoKo ĉe pluraj diskutopaĝoj:

  • Diskuto:Radiodramo - Li kreis la artikolon kun simpla eraro de la japana. Mi korektis ĝin ĉar li ne respondis al mia esplorado.
  • Diskuto:Stacio Ŭeno - Mi ekis la diskuton ĉe unu el la plej strangaj titoloj. Ni ne ankoraŭ finis la diskuton.
  • Diskuto:Distrikto Miŝima - Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan.

Malgraŭ ke ni ankoraŭ diskutadas pri transskribo/transliterumo de japanaj fontaj vortoj en e-vikipedio, li ignoras la nunan oficialan regularon por transskribado kaj kreadas artikolojn de japanaj stacidomoj kaj distriktoj (lastatempe). Mi petis lin ke

"bonvolu ne plu dependi nur sur viaj oreloj kiam vi kreas aŭ alinomigas vikipediajn artikolojn, sed ni provu trovi interkonsenton pri la ĝenerala transskribo/transliterumo de la japana en Diskutejo kaj/aŭ Vikipedia diskuto:Alinomendaj artikoloj"[1]

Sed li nur respondis pri tio ke

"Por nomi la paĝon dum ĝia kreado vikipedio ne postulas pridiskuti la nomon antaŭe."[2]

Mi legis malnovan diskuton pri lia agado kaj trovis ke oni propanis lian forbaron. Tie, Burokrato Alaŭdo menciis ke "se li plu faros iun ŝanĝon spite al la komunumo interkonsento aŭ sen ĝi, mi forbaros lin."

Mi ne tre certas, ĉu forbaro estas bona solvo. Sed, mi petas administranton dialogi kun li pri halti mallonga-tempe krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn ĉar la koncernaj diskutoj ne ankoraŭ finis. Alie, ni eble havos pli multajn artikolojn, kiuj estu alinomigataj estonte. Kore,--Salatonbv (diskuto) 03:35, 28 Jun. 2013 (UTC)

Titolomilitoj kondukas al domaĝaj kvereloj. Mi klopodos dialogi kun li kaj vi. --pino (diskuto) 05:40, 28 Jun. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv! Vi ne demandis min persone pri Radiodramo, nur skribis en diskut-paĝo. Mi ne opiniis ne por ne kontraŭ. Mi ne respondis, ĉar mi decidis, ke estas stulte skribi "mi ne estas ne por nek kontraŭ", kaj simple decidis fidi al aliaj uzantoj, aparte al vi. Mi pardonas, se mi ofendis vin, ne respondinte. Eble mi devas ion skribi, sed mi estas ne tre societema kaj lastatempe okupita. Eble pro tio vi komencis militon kontraŭ mi? Vi eĉ priverŝis min per koto: "Li deklaris ke "Mi ĝin ne trovis en la interreto" pri tre facile trovebla afero se oni povas legi la japanan", aŭ pro kio vi skribis tion ĉi-tie, ni ne havis kontraŭdiroj en tiu diskuto. Ĉiaokaze mi pardonpetas, ke mi ne ĉiutage respondas al viaj demandoj. Lastatempe mi havas pli da laboro (en "la reala mondo"). Libertempe mi fakte kreis kelkajn artikolojn dum niaj diskutoj, sed tio ne estis malfacile, ĉar mi simple priskribas, sed ne elpensas. Por mi estas pli malfacile diskuti, ĉar necesas verki ion, sed mi laciĝas en la laboro lastatempe. Ĉu oni rajtas postuli uzanto respondi regule? Eĉ en diskutpaĝoj? Aŭ ĉu vi deziras, ke mi ne plu kreu artikolojn? Eble mi devas serĉi alian aferon por mia libera tempo... Certe necesas diskuti, sed via rapideco ne taŭgas por mi. Vi estas lerta diskutanto kaj pli facile serĉas informon en la interreto. Mi eble kreas pli da artikoloj. Ni estas malsamaj, sed ne necesas militi pro la malsameco. Pro tio Zamenhofo kreis Esperanton, ĉu ne? Amike, --NoKo (diskuto) 17:50, 28 Jun. 2013 (UTC)
Dankon, pino, por via komento en la paĝo. Mi konsentas, ke ni amike kreos japanajn artikolojn estonte.
Dankon, NoKo, pro via rapida respondo. Mi ne kritikas ke vi ne povas tuj respondi diskuton. Tamen, mi pensis probleme ke daŭrigi krei la koncernajn artikolojn, ekzemple, ekde 18 Jun. de la Diskuto:Stacio Ŭeno. Mi ne komencis militon al vi sed mi nur volis interkonsenton. Ekde mi unue vidis vin en radiodramo, mi sciis, ke vi en la estinteco kreis multajn ne-naturajn alidirektilojn (Tomabeĉi-Stacio al Stacio Tomabeĉi (stacio), [3], [4] ktp.).
Ĉiuj estas okupitaj. Mi pensas ke neniu volas preni tempon por ŝanĝi multajn nomojn aŭ redakti detalojn poste, do mi volas, ke vi atendu mallongan tempon krei artikolojn nur pri la koncernaj temoj ĝis la diskutoj finis. Amike,--Salatonbv (diskuto) 02:06, 29 Jun. 2013 (UTC)
Noko ŝajnas ne kompreni, ke li agas detrue en la Esperanta Vikipedio. Oni povus kompreni, ke li verkas novajn artikolojn uzante sian preferatan transskribon, sed li daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj. Tio montras malestimon al la aliaj kontribuantoj. Estas notinde, ke lia amata ĉevalo estas nova, persona transskriba sistemo por lingvo, kiuj jam de longe havas plurajn enradikiĝintajn manierojn por transskribo. Do, nur plia konfuzo pro personaj kapricaj preferoj. --Surfo 09:38, 29 Jun. 2013 (UTC)
Kara, Surfo! Via komento estas maltrafa, ĉar ĉi tie temas ne pri tio, ke mi "daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj", sed pri ŝanĝado de titoloj kaj artikoloj, kreitaj kaj skribitaj de mi mem. Amike, --NoKo (diskuto) 14:19, 29 Jun. 2013 (UTC)

Dankon, Surfo, por via opinio.

NoKo, mi unue ekis ĉi diskuton pri via agado "krei aŭ alidirekti japanajn artikolojn" dum la argumentoj. Alidirekti signifas "ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj" kiel Surfo menciis, kaj de vi mem. Ĉiaokaze, vi ŝajnas halti kreadon kaj alidirektadon de koncernaj artikoloj, kiun mi volis. Do mi fermos ĉi tiun sekcion, dank al vi, krom se la situacio ŝanĝos.--Salatonbv (diskuto) 00:20, 30 Jun. 2013 (UTC)

Kara Salatonbv! Mi dankas vin pro la klarigo de via vorto "alidirekti", mi finfine ĝin komprenis. Tamen, bonvolu uzi anstataŭ tio la vorton "alinomigi", uzata en Esperanta vikipedio, ĉar "alidirekti" signifas alian aferon. Amike --NoKo (diskuto) 06:16, 30 Jun. 2013 (UTC)

Al NoKo: Via aserto "temas ne pri tio, ke mi «daŭrigas la ŝanĝadon de titoloj en artikoloj kreitaj de aliaj», sed pri ŝanĝado de titoloj kaj artikoloj, kreitaj kaj skribitaj de mi mem" estas simple malvera. Sufiĉas rigardi la historion de kelkaj artikoloj, kies titolojn vi ŝanĝis lastatempe, ekz. Distrikto Semboku (Osaka), Distrikto Miŝima, Distrikto Mikata (Hjogo), Kasiopeo (trajno), Hokutosej. Mi tre miras, ke vi eĉ neas tion! --Surfo 12:30, 1 Jul. 2013 (UTC)


Ŝlosenda paĝo aŭ forbarado

Malbona novaĵo: NoKo nuligis mian redakton sen permeso en artikolo [5] poste forĵetis la diskuton.[6]

Nu, mi demandas, kio okazos de nun.

  1. Por la ebleco de titola milito (en:Wikipedia:Edit warring), oni ŝlosos la artikolon de Stacio Ŭeno‎. Tamen, oni pensus, ke ne nur tio estus koncernata.
  2. Kiel la daŭro de restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj, oni forbaros lin kelkajn tagojn. Se tio okazos, mi planas, ke mi ankaŭ eliri el Vikipedio kelkajn tagojn por provi min malvarmigi, kaj por ke mi kredas ke li kaj mi devu esti geamikoj.

Mi atendas viajn konsilojn. Kore, --Salatonbv (diskuto) 07:39, 30 Jun. 2013 (UTC)

Mi protektis la artikolon dum unu semajno. Mi rimarkas ke NoKo kreis li mem la artikolon. Oni vidas la nomon "Ueno" en la artikolo. Mi proponas ke por ĉi tiu artikolo ni ne alinomu. --pino (diskuto) 08:59, 30 Jun. 2013 (UTC)
Mi pardonpetas, ke mi forigis la ŝablonon {{Alinomigu}}. Mi pensis, ke ĝi prezentas nur, ke estas opinio alinomigi. Ĉu ĝi ankaŭ subkomprenas, ke estas opinio ne alinomigi? Amike --NoKo (diskuto) 09:21, 30 Jun. 2013 (UTC)
Dankon Pino pro via rapida procezo. NoKo diris, nur ke li forigis la ŝablonon {{Alinomigu}}, sed li ankaŭ forigis la ŝablonon de "Ŭeno[mankas fonto]" montrinte jen:
  1. tiu vojaĝanto, ke "weno" estas taŭga prononco [7]
  2. Tion diris Japanaj Esperantistoj al mi, klarigante, kial japana "ue" aŭdiĝas kiel "ŭe".
Kial oni povas adopti tion kiel taŭgaj fontoj por titolo de vikipedia artikolo? Eĉ la artikolo (ne oficiala regulo) de Transskribo de la japana lingvo en Esperanton nenie diras pri tia transskribo. Mi ne metus la ŝablonon al artikolo, se mi ne estus ŝokita kiel tio.--Salatonbv (diskuto) 10:13, 30 Jun. 2013 (UTC)

Denove NoKo lastatempe alinomis japanan fonton artikolon [8] kun la komento:

  • Tite Kubo — estas la angla versio de la nomo de la verkisto. Sur siaj mangaoj li subskribas japane: 久保 帯人

Mi ree petas pri lia forbaro (Propono 2).

  • La artikolo estas pri vivanta japana homo, kiu mem elektis sian latinigan nomon[9]. Ĉu aŭ ne ŝanĝi tian literumon en la e-vikipedio sen diskuto estas taŭge, ja estas pri kio ni diskutas nuntempe.
  • Pino konsilis al li kaj mi por antaŭdiskuto. Ankaŭ li protektis artikolon pro lia redakto. La rezulto estis mia Propono 1.
  • Surfo ankaŭ trovas lian agadon problema.
  • Administranto pasintece menciis pri lia forbaro ĉe la simila situacio.

Mi pensas, ke ĉi kialoj sufiĉas por la forbaro, sed se oni respektus lian opinion kaj donus al li liberan redaktadon, bonvolu aliĝi al la diskutoj, subteni lin kaj fini ilin kiel eble plej baldaŭ.--Salatonbv (diskuto) 21:59, 3 Jul. 2013 (UTC)

La nomo "Tite Kubo" estas ne "latiniga nomo", sed anglalingva nomo. Ĝi devas esti prononcata laŭ anglalingvaj reguloj: kiel "tajt kubo". Krome, ĝia ordo estas anglalingva. En Esperanto (almenaŭ en Esperanta vikipedio) oni skribas nomojn laŭ ilia origina ordo. Do devas esti unue "Kubo" kaj poste la persona nomo.
Mi ne tre dubas, ke Kubo Tajto mem ŝatus, ke oni prononcus lian personon nomon kiel "tite" aŭ "ĉite". Eble li skribas "Tite" anstataŭ kutima trasskribado "Taito" por ke anglalingvanoj ne nomu lin "Tejto".
Laŭ la ligilo de Salatonbv, ni devas skribi la nomon kiel "@tite_kubo", ĉu ne?
Preskaŭ ĉiu japano iel skribas sian nomon (laŭ iu transskriba sistemo), sed oni ja ne postulas uzi tion en Esperanta vikipedio. Povas temi nur pri nomoj en Esperanta teksto.
Tamen se iu forbaros min, mi estos ĝoja, ĉar mi havos pli da tempo por labori, legi interesajn librojn kaj spekti filmojn. Oni do forprenos de mi tiun portaĵon zorgi pri la vikipedio. Se vi pensas, ke mi ĝenas al aliaj uzantoj, do forbaru min ne zorgante pri miaj sentoj, mi simple trovos alian aferon. Ankaŭ Policano Salatonbv estos ĝoja. Mia forbaro signifos lian venkon en la milito, kiun li komencis kontraŭ mi. Li havos pli multe da tempo por inspekti aliajn uzantojn, kiuj havas sian opinion, kiel skribi artikolojn, kaj ne adoras Regulojn. Amike --NoKo (diskuto) 20:05, 7 Jul. 2013 (UTC)

alian aferon. Ne


Kara NoKo, mi montris unu fonton, ke li mem elektis sian nomon per la latinaj literumoj, sed vi ne pruvis vian opinion, ke ĝi estas ne "latiniga nomo", sed "anglalingva nomo". Malgraŭ tio, vi dirs,
  • ni devas skribi la nomon kiel "@tite_kubo", ĉu ne?
Bonvolu haltu ironion.
Ankaŭ, se oni povus ŝanĝi tian "anglan nomon" al nomo per via ŝatata literumo, ĉu oni povus alinomi en la e-vikipedio jene?
Ĉu mi devas kompreni, ke nomi min "Policano" estas, ke vi provas ridi kun aliaj vikipediistoj pri mia agado? Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?
Kion mi faras ĉi tie estas ne malpermesi aliajn diversajn opiniojn, sed kritiki la agadon devigi artikol-nomon ŝanĝi sen aŭdi aliajn opiniojn.
Kiel mi menciis, la kaŭzo kial mi postulis vian forbaron estis por "la restado kaj legado de la bazaj reguloj de Vikipedio:Kvin principoj" (ne eterna forbaro). Se vi komprenus la principojn kaj laborus kun aliaj vikipediistoj, vi, kiu skribas vian Esperanton tre bele (eble pli ol mian), estus bonvena ĉe la komuno de la Esperanta Vikipedio. --Salatonbv (diskuto) 01:29, 8 Jul. 2013 (UTC)
Kara Salatonbv! Bonvolu pardoni min, se mi ofendis vin per "policano". Mi ne volis ridi, mi simple provas kompreni vian rolon en la komunumo. Nun mi volus respondi al via demando. Unue mi notu, ke pli taŭgaj fonetikaj transskriboj estas "Daniel Inoŭe", "Ono Joko", "Ŭolter Eljas Dizni" kaj "Bil Gejts", kion vi eble scias. Pri Ono Joko: ŝi devenas el Japanio kaj tio estas ŝia japana nomo, do, kiel mi komprenis E-vikipediaj reguloj, oni devas alinomigi la paĝon al "Ono Joko" aŭ almenaŭ al "Ono Yoko". Tamen eble multaj usonanoj pensas "Ŝi longe vivis en Usono kaj ŝin ni konas kiel Yoko/Joko Ona" kaj ili povas kontraŭi ŝanĝon de la ordo. Pri la ceteraj: oni povas uzi la fonetikan transskribadon por iliaj nomoj en Esperantaj tekstoj, sed por uzi tion por la titoloj de la artikoloj en E-vivkipedio eble multaj bedaŭrinde estos kontraŭ. Eble vi volis diri: "jen estas homoj, kiujn ĉiuj scias sub iliaj anglalingvaj nomoj". Sed tio ne estas vero. Ekzemple mi, ne sciis ke familinomo de Bil Gejts estas skribata kiel "pordegoj" en la angla. Tio okazis pro tio, ke mi ne tre ofte legas angle. Fakte en la mondo estas pli da homoj, kiuj ne parolas en latinlitera lingvo, ol tiuj, kiu parolas. Do, mi ne estas sola. Ĉiuokaze tio estas alia okazo, ĉar la japana ne estas latinlitera lingvo. Almenaŭ mi pensas, ke na Tajto Kubo ni devas rigardi kiel japano kaj ke lia pseŭdonimo estas origine skribita kiel "久保 帯人" (ankoraŭ ne Esperantigita).
Pardonu, sed mi komprenis vian frazon "Ĉu vi konas policanon en la mondo, kiu restus dum kelkaj tagoj post aresti sian amikon?". Ĉiaokaze, vi petis min ne krei artikolojn ĝis... Ĝis kio mi komprenas. Ĝis ies decido? Se mi ne estus tiom okupita ekster la vikipedio, mi eble sentus min kvazaŭ arestita. Amike, -- NoKo (diskuto) 16:54, 9 Jul. 2013 (UTC)

Vikinovaĵoj

Antaŭ nelonge malfermis mi konton de Twitter @Vikinovajhoj kaj en Facebook Vikinovaĵoj. Mi pretas kundividi la pasvorton por ke aliaj uzu la kontojn, kaj disinformu. Kion vi opinias?--Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 01:44, 6 Jul. 2013 (UTC)