Kabarda lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: <references/> → {{referencoj}} per AWB
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 88: Linio 88:


[[Kategorio:Abĥaz-adigea lingvaro]]
[[Kategorio:Abĥaz-adigea lingvaro]]
[[Kategorio:Lingvoj de Kabardio-Balkario]]
[[Kategorio:Lingvoj de Karaĉajio-Ĉerkesio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Rusio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Rusio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Kartvelio]]
[[Kategorio:Lingvoj de Kartvelio]]
Linio 94: Linio 96:
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Aglutinaj lingvoj]]
[[Kategorio:Aglutinaj lingvoj]]
[[Kategorio:Kabardio-Balkario]]
[[Kategorio:Karaĉajio-Ĉerkesio]]

Kiel registrite je 10:39, 28 jan. 2018

kabarda
адыгэбзэ adəgăbză
lingvo • moderna lingvo
Circassian • Abĥaz-adigea lingvaro
Parolata en regionoj Kabardio-Balkario kaj Karaĉajio-Ĉerkesio de Rusio, nordorienta Turkio
Parolantoj 1 600 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 1,5 milionoj
Skribo Cirila alfabeto
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 kbd
  ISO 639-3 kbd
  SIL KBD
  Glottolog kaba1278
Angla nomo Kabardian
Franca nomo kabarde
Vikipedio
vdr

La kabarda lingvo (адыгэбзэ, adəgăbză), foje ankaŭ nomata kabarda-ĉerkesa lingvo, estas lingvo aŭ kontinua dialektaro el la abĥaz-adigea lingvaro kaj de ties subgrupo cirkasaj lingvoj, parolata en la regionoj Kabardio-Balkario kaj Karaĉajio-Ĉerkesio de Rusio, kaj aldone en nordorienta Turkio. La lingvon uzas proksimume 1,5 milionoj da homoj, sed la nombro de parolantoj konstante malkreskas. Unesko tial konsideras la kabardan vundebla lingvo.[1]

La lingvo havas 48 konsonantajn fonemojn[2], el kiuj 23 estas frikativaj. Kelkaj lingvistoj konsideras la kabardinan kaj adigean lingvojn nuraj dialektoj de la adigea lingvo. La adigeoj, kabardoj kaj ĉerkesoj nomas sian lingvon adigebze, kio signifas adigea lingvo. Tamen en la rusa oni distingas inter la kabarda kaj ĉerkesa lingvoj.

Ĝis 1924 la kabarda skribsistemo funkciis surbaze de la araba kaj cirila alfabetoj, en 1924-1936 — surbaze de la latina alfabeto, ekde 1936 baziĝas sur la cirila alfabeto.

Ekzistas vikipedio en la kabarda lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1900 artikoloj.

Alfabeto

А а Э э Б б В в Г г Гу гу Гъ гъ Гъу гъу
Д д Дж дж Дз дз Е е Ё ё Ж ж Жь жь З з
И и Й й К к Ку ку КӀ кӀ КӀу кӀу Къ къ Къу къу
Кхъ кхъ Кхъу кхъу Л л Лъ лъ ЛӀ лӀ М м Н н О о
П п ПӀ пӀ Р р С с Т т ТӀ тӀ У у Ф ф
ФӀ фӀ Х х Ху ху Хь хь Хъ хъ Хъу хъу Ц ц ЦӀ цӀ
Ч ч Ш ш Щ щ ЩӀ щӀ Ъ ъ Ы ы Ь ь Ю ю
Я я Ӏ Ӏy

Notoj