Simbolo Nicea: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
e movi spacon |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Nicaea icon.jpg|180px|eta|Partoprenantoj de la Nicea koncilio de la jaro [[325]]. La elmontrata teksto estas la liturgia kredokonfeso bazita en la [[Kredokonfeso nicea-konstantinopola |
[[Dosiero:Nicaea icon.jpg|180px|eta|Partoprenantoj de la Nicea koncilio de la jaro [[325]]. La elmontrata teksto estas la liturgia kredokonfeso bazita en la [[Kredokonfeso nicea-konstantinopola]] de la jaro [[381]]]] |
||
La '''Kredo Nicea''' estas, striktasence, tiu mallonga sed preciza resumo de la kredo de la [[kristanismo]], kiun verkis la [[Unua koncilio de Niceo]] en la 325-a jaro p.K. |
La '''Kredo Nicea''' estas, striktasence, tiu mallonga sed preciza resumo de la kredo de la [[kristanismo]], kiun verkis la [[Unua koncilio de Niceo]] en la 325-a jaro p.K. |
||
Kiel registrite je 19:55, 21 dec. 2018
La Kredo Nicea estas, striktasence, tiu mallonga sed preciza resumo de la kredo de la kristanismo, kiun verkis la Unua koncilio de Niceo en la 325-a jaro p.K.
La kredokonfeso, kiun uzas en siaj liturgioj la katolika, ortodoksa, anglikana kaj aliaj protestantaj eklezioj, kaj kiun oni ofte nomas "Kredo Nicea", estas tiu, kiun verkis la Unua koncilio de Konstantinopolo en la jaro 381. Pri tio traktas la artikolo Kredokonfeso nicea-konstantinopola.
Teksto
Teksto de la Unua koncilio de Niceo (325)[1] | Esperanta traduko |
---|---|
Πιστεύομεν εἰς ἕνα Θεόν Πατέρα παντοκράτορα, πάντων ὁρατῶν τε και ἀοράτων ποιητήν. |
Ni kredas je unusola Dio, la Patro ĉiupova, farinto de ĉiuj aferoj kaj videblaj kaj nevideblaj. |
Καὶ εἰς ἕνα κύριον Ἰησοῦν Χριστόν, τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ, γεννηθέντα ἐκ τοῦ Πατρὸς μονογενῆ, τουτέστιν ἐκ τῆς ουσίας τοῦ Πατρός, θεὸν εκ θεοῦ, φῶς ἐκ φωτός, Θεὸν ἀληθινὸν ἐκ Θεοῦ ἀληθινοῦ, γεννηθέντα οὐ ποιηθέντα, ὁμοούσιον τῳ πατρί, δι' οὗ τὰ πάντα ἐγένετο, [τά τε ἐν τῷ οὐρανῷ καὶ τά ἐν τῇ γῆ][2]. |
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio, generita el la Patro, ununaskita tio estas de la esenco/substanco de la Patro, Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro; per kiu ĉio fariĝis, [kaj la enĉielaj kaj la surteraj aferoj].[2] |
Tὸν δι' ἡμᾶς τοὺς ἀνθρώπους καὶ διὰ τὴν ἡμετέραν σωτηρίαν κατελθόντα καὶ σαρκωθέντα, ἐνανθρωπήσαντα, |
Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis kaj enkarniĝis kaj fariĝis homo, |
παθόντα, καὶ ἀναστάντα τῇ τριτῇ ἡμέρᾳ, |
mortis, kaj resurektis la trian tagon, |
καὶ ἀνελθόντα εἰς τοὺς οὐρανούς, ἐρχόμενον κρῖναι ζῶντας καὶ νεκρούς. |
kaj kiu ascendis al la ĉielo, venonta juĝi vivantojn kaj mortintojn. |
Καὶ εἰς τὸ Ἅγιον Πνεῦμα. | Kaj je la Sankta Spirito. |
Τοὺς δὲ λέγοντας• ἦν ποτε ὅτε οὐκ ἦν, καὶ πρὶν γεννηθῆναι οὐκ ἦν, καὶ ὅτι ἐξ οὐκ ὄντων ἐγένετο, ἢ ἐξ ἑτέρας ὑποστάσεως ἢ οὐσίας φάσκοντας εἶναι, ἢ κτιστόν, ἢ τρεπτὸν ἢ ἀλλοιωτὸν τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ, ἀναθεματίζει ἡ καθολικὴ ἐκκλησία. |
Tiujn, kiuj diras: "Estis (epoko,) kiam (Jesuo) ne estis", kaj: "Antaŭ ol Lia generiĝo Li ne estis", aŭ kiuj asertas ke Li fariĝis el neekzisto aŭ estas el alia persono aŭ esenco/substanco aŭ ke la Filo de Dio estas kreita aŭ transformebla aŭ ŝanĝebla, ekskomunikas la Katolika Eklezio. |
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Denzinger-Schönmetzer, 125 (franca traduko)
- ↑ 2,0 2,1 Ne en ĉiuj manuskriptoj troviĝas tiu frazo.
Eksteraj ligiloj
- Dokumentoj de la Unua koncilio de Niceo, la unua ekumena koncilio (angle)
- Originala formo de la Nicea Kredokonfeso kiel adoptita en Niceo, 325 (angle)
- La Nicea Kredokonfeso kompare kun la Konstantinopola (angle)
- Nicea Kredokonfeso greklingve kun angla traduko
|