Franca lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 242: Linio 242:
La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.


{{Kaŝskatolo komenco | Vortordo }}
{{Kaŝskatolo komenco | }}
Vort'ordo in la tuta frazo S.V.O. krom la pronomoj, pri kiuj S.O.V., kaze de malunueco tiu ĉi ordo : me te nous vous se le la les lui leur y en krom je la imperativo afirmativa voĉo le la les moi toi nous vous lui leur y en.
Vort'ordo in la tuta frazo S.V.O. krom la pronomoj, pri kiuj S.O.V., kaze de malunueco tiu ĉi ordo : me te nous vous se le la les lui leur y en krom je la imperativo afirmativa voĉo le la les moi toi nous vous lui leur y en.

La loko de la epiteta adjektivo estas, se ĝi estus numerala aŭ poseda aŭ ne'defin'a, unuflanke, aŭ ali'flank'e se ĝi estas samtempe mallonga kaj ofta, estas antaŭ la nomo. Alie estas post la nomo.
La loko de la epiteta adjektivo estas, se ĝi estus numerala aŭ poseda aŭ ne'defin'a, unuflanke, aŭ ali'flank'e se ĝi estas samtempe mallonga kaj ofta, estas antaŭ la nomo. Alie estas post la nomo.

La loko de la adverbo, krom ke tiuj je tempo aŭ je loko pri la tuta frazo estas aŭ in la komenco aŭ in la fino de la frazo kaj tiuj pri adjektivo aŭ adverbo estas antaŭ ; pri la komponaj tempoj, la mallongo aŭ la ofto estas inter la du, pri la infinitivo se la adverbo estas unusilaba tio estas antaŭ.
{{Kaŝskatolo fino}}
Alie tio estas post.
Kaŝskatolo fino}}


=== Verbo ===
=== Verbo ===

Kiel registrite je 20:04, 26 feb. 2019

Franca lingvo
Français
Regionoj, kie la franca estas:  la ĉefa lingvo  oficiala lingvo  fremda lingvo  malplimulta lingvo
Regionoj, kie la franca estas:
  •  la ĉefa lingvo
  •  oficiala lingvo
  •  fremda lingvo
  •  malplimulta lingvo
  • moderna lingvonatura lingvo • lingvo
    Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvarolatinida lingvaro
    Parolata en Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj
    Parolantoj 77 200 000
    Denaskaj parolantoj ĉ. 110–128 milionoj
    Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 265–500 milionoj
    Skribo latina alfabeto
    Logobildo de Franclingvio
    Lingvistika klasifiko

    Hindeŭropa lingvaro
    Italika lingvaro
    Latinida lingvaro
    Okcidenta latinida lingvaro
    Franc-latinida lingvaro
    Franca lingvo
    Oficiala statuso
    Oficiala lingvo en 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj
    Reguligita de Académie française
    Lingva statuso 1 sekura
    Lingvaj kodoj
    Lingvaj kodoj
      ISO 639-1 fr
      ISO 639-2
        Bibliografia fre
        Terminologia fra
      ISO 639-3 fra
      SIL FRA
      Glottolog stan1290
    Angla nomo French
    Franca nomo français
    Vikipedio
    vdr

    La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.

    La franca lingvo estas romanida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

    Franclingvio

    Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale, denaske, aŭ kiel dua lingvo). Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:

    Parolantaro Lando IOF‑ano
    62 968 000  Francio Jes
    33 222 000  Demokratia Respubliko Kongo Jes
    11 943 000  Germanio Ne
    11 200 000  Alĝerio Ne
    10 657 000  Maroko Jes
    10 520 000  Britio Ne
    10 470 000  Kanado Jes
    9 394 000  Italio Ne
    9 334 000  Kameruno Jes
    8 088 000  Belgio Jes
    7 218 000  Ebura Bordo Jes
    6 090 000  Tunizio Jes
    5 402 000   Svislando Jes
    5 022 000  Hispanio Ne
    4 847 000  Madagaskaro Jes
    4 454 000  Haitio Jes
    4 277 000  Senegalo Jes
    Minoritataj regionaj kaj parencaj lingvoj en Francio.

    Parencaj lingvoj kaj dialektoj

    Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.

    Historio

    - 100.
    La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
    500.
    Dum 500–1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
    1000.
    En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
    1500.
    Dum 1200–1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝas la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latinon ĝis foje la 19-a jarcento).
    Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
    La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1871 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

    Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo: José-Maria de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp

    Jarcentoj 19-a kaj 20-a.
    La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. La imperio de Britio ankaŭ disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

    Prononco

    Konsonantoj

      Bilabiala Labiodenta Labial-palatala Labial-velara Alveola Postalveola Palatale Velara Uvula
    Plozivo p  b       t  d     k  g
    Nazalo m       n   ɲ ¹ ŋ ²
    Frikativo   f  v     s  z ʃ  ʒ     ʁ ³
    Alproksimiĝo     ɥ 4 w 4 l   j 4  

    ¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo /ɲ/ proksimiĝadas al [nj].
    ² La fonemo /ŋ/ ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata /ɲ/.
    ³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
    4 /ɥ/, /w/ kaj /j/ verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).

    Vokaloj

    Franclingvaj vokaloj

    La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.

      Antaŭa Centra Malantaŭa
    Malvasta i    y   u
    Mezmalvasta e    ø   o
        ə ¹  
    Mezvasta ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹   ɔ  ɔ̃
    Vasta a   ɑ ³  ɑ̃

    ¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.

    ² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.

    ³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

    Sonkunligo

    Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas naza vokalsono foje perdas nazeco (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).

    Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).

    Devigaj kunligoj

    Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:

    • les enfants [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)
    • mon amie [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), mes amis [mɜz‿ami] (miaj amikoj)
    • cet arbre [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)

    Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:

    • vous êtes [vuz‿ɛt] (vi estas)
    • allons-y [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)
    • ont-ils [ɔ̃t‿il] (ili havas)

    En kelkaj kunmetaĵoj:

    • pot-au-feu [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)
    • États-Unis [etaz‿yni] (Usono)
    • petit à petit [pətit‿a pəti] (iom post iom)

    Konsinlindaj kunligoj

    Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)

    Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)

    Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)

    Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)

    Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)

    Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)

    Malpermesitaj kunligoj

    Post et (kaj)

    Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)

    Gramatiko

    Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj

    La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.