Paul Neergaard: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
forigis la esperantigon elpensitan de Pimskrabo
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto homo}}


'''Paul NEERGAARD''', en Esperanto '''Paŭlo Neergardo''' (plennome '''Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard,''' naskiĝis la {{daton|19|februaro|1907}} en [[Nyborg]], mortis la {{daton|13|novembro|1987}} en [[Kopenhago]]) estis [[Danio|dana]] doktoro de [[agronomio]], profesoro, [[esperantologio|esperantologo]] kaj vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto]].
'''Paul NEERGAARD''', plennome '''Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard,''' naskiĝis la {{daton|19|februaro|1907}} en [[Nyborg]], mortis la {{daton|13|novembro|1987}} en [[Kopenhago]]) estis [[Danio|dana]] doktoro de [[agronomio]], profesoro, [[esperantologio|esperantologo]] kaj vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto]].


== Profesia vivo ==
== Profesia vivo ==

Kiel registrite je 17:05, 4 mar. 2020

Paul Neergaard
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1907 (1907-02-19)
en Nyborg
Morto 13-an de novembro 1987 (1987-11-13) (80-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperantodana
Ŝtataneco Danio
Familio
Frat(in)o Ebbe Neergaard
Okupo
Okupo biologoesperantistoesperantologobotanikisto • universitata instruisto
vdr

Paul NEERGAARD, plennome Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard, naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, mortis la 13-an de novembro 1987 en Kopenhago) estis dana doktoro de agronomio, profesoro, esperantologo kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Profesia vivo

Neergaard laboris kiel plantsempatologiisto ekde 1935 ĝis sia morto en Kopenhago, kie li fariĝis en 1966 fondinto kaj direktoro de Dana Registra Sempatologio Instituto por Evolulandoj. Li instruis sian fakon (de kiu li estas konsiderata la ĉefa fondinto [1]) kiel universitata profesoro en Bejruto (Libano) kaj Mysore (Barato)[2] kaj fariĝis membro de pluraj naciaj akademioj kaj internaciaj societoj sciencaj.

Esperanta agado

Li esperantistiĝis en 1924, do kiam li estis nur 17-jara; li tiel entuziasmiĝis, ke kun unu kamarado li biciklis de Kopenhago al la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 1925. Okdekjara, li daŭre laboris por Esperanto ĝis preskaŭ siaj lastaj horoj. Jam kiel junulo li plene konvinkiĝis pri la graveco de Esperanto por scienca progreso, klerigado kaj kunlaborado.[3] En 1939 li estis unu el la organizantoj de la 19a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kopenhago monaton antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito.

Tuj post la dua mondmilito Neergaard helpis organizi je Dana-Nederlanda Esperanto-interhelpo. Tiu projekto kolektis monon, nutraĵojn kaj ilojn por nederlandaj esperantistoj, kiuj suferis malsategon en kaj post la milito. Bas Wels estis la peranto flanke de Nederlando.[4]

Dekomence ĝis sia morto Neergaard estis senatano de AIS (San-Marino) kaj dekano de la naturscienca sekcio. Neergaard fariĝis en 1987 ankaŭ ADoc. de AIS por esperantologio. Ekde 1963 ĝis sia morto Neergaard estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li rolis plurajn jarojn kiel vicprezidanto de Eŭropa Klubo. Li estis iniciatoro kaj fondo-prezidanto de la Internacia Scienca Akademio "Comenius".

Kadre de SAT Neergardo ankaŭ estis grava kontribuanto al PIV, por kiu li prizorgis la botanikan kaj terkulturan partojn.

Ĉefredaktoro de la lingvistika revuo Esperantologio, (1949-1961) kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.

Verkoj (elektaĵo)

Kovrilpaĝo de Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso.
  • Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj
  • La Vivo de la Plantoj
  • Terminaro Hortikultura (seslingva)
  • Eta Krestomatio
  • Tra Densa Mallumo
  • Fremdvortoj en Esperanto
  • Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso [1]
  • La Esperantologio kaj ties Disciplinoj. Taskoj kaj Rezultoj
  • 1.-15. Årsberetning fra J. E. Ohlsens Enkes plantepatologiske laboratorium (dane). 1935-1950. Kun resumoj en Esperanto.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Scientia Agricola
  2. Universitato de Mysore
  3. Biografio de Majorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES) 1999, n-ro 1 (tie pliaj kontribuoj pri Neergaard)
  4. Neergaard, Paul (1946-05-04). “Dana-Nederlanda esperanto-interhelpo”, Laborista Esperantisto (eo), p. 36. 

Bibliografio (elektaĵo)

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.