Masakro de Courcelles

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Masakro de Courcelles (en franca: Tuerie de Courcelles), konata ankaŭ kiel Masakro de Rognac (en franca: Tuerie du Rognac), estis masakro de 20 civiluloj en Belgio fare de ekstrem-dekstraj Reksistanoj en la urbo Courcelles [KURsel'] en aŭgusto 1944 dum la Dua Mondmilito.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Post la germana invado de Belgio en 1940, kelkaj belgaj civiluloj ekdecidis kunlabori kun la germanaj okupaciantaj fortoj, kunigante pro-kunlaboremajn politikajn grupojn. En Valonio, la plej elstaraj el tiuj estis la Reksisma Movado kiu defendis faŝisman pro-katolikan, pro-nazian politikon.[1] Ĉirkaŭ 1944, la nombro de atakoj de la Belga Rezistado estis pliiĝantaj ĉar la armeoj de Aliancanoj estis malfermintaj duan fronton en Normandio.

Masakro[redakti | redakti fonton]

La 17an de aŭgusto 1944, Reksisto de Charleroi, nome Oswald Englebin, estis atakita kaj mortigita kun siaj edzino kaj filo fare de membroj de la Belga Rezistado inter Courcelles kaj Monceau-sur-Sambre en areo konata kiel "Arbaro Rognac".

Kiam la novaĵoj pri la atako alvenis en la sidejoj de Reksistoj en Bruselo kaj Charleroi, du civiluloj estis tuj mortpafitaj kiel reprezalio. Tri membroj de sama familio estis mortpafitaj vespere de la 17a, kaj aliaj du en la nokto de la 17a/18a.[2]

Dum la nokto, Reksistaj paramilitistoj arestis ĉirkaŭ 21 civilajn gravulojn kiuj estis portitaj al Courcelles. El ili 19 estis mortpafitaj ekmateniĝe de la 18a de aŭgusto.[3] Tiuj murditoj estis policanoj, doktoroj, arkitektoj, advokatoj kaj variaj civilaj funkciuloj.[4] La farintoj de la murdoj "revenis al Bruselo, kie ili ricevis drinkadon kaj estis gratulitaj... pro sia agado de revolucia venĝo."[3]

Sekvo[redakti | redakti fonton]

Proceso de la belga ŝtato kontraŭ la respondeculoj de la Masakro de Courcelles, 1944.

El la 150 partoprenantoj de la masakro, 97 estis identigitaj, 80 arestitaj kaj procesitaj el kiuj 27 estis ekzekutitaj la 10an de novembro 1947.[4] Inter ili estis Victor Matthys, kiu estis akuzita je la organizado de la masakro.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brustein, William. "The Political Geography of Belgian Fascism: The Case of Rexism", American Sociological Review 53.1 (Februaro 1988)
  2. Fabrice Maerten, 'Tuerie de Courcelles' en Paul Aron kaj José Gotovitch (dir.), Dictionnaire de la Seconde Guerre mondiale en Belgique, Brussels, André Versaille ed, 2008, 560 p. ((ISBN 978-2-87495-001-8)), p. 119-120
  3. 3,0 3,1 Fox, C.J., "Old wounds reopened, guilty memories revived: Collaboration in Belgium", 3a de marto 1994. Kontrolita 7a de januaro 2013.
  4. 4,0 4,1 Plisnier, Flore (2009). “L’ordre nouveau et le rexisme dans la région de Charleroi”, Société royale d’archéologie, d’histoire et de paléontologie de Charleroi LXIV, p. 201–202. 
  5. Philip Rees, Biographical Dictionary of the Extreme Right Since 1890, Harvester Wheatsheaf, 1990, p. 330.