Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La koncerna ekoregiono havas numeron 153 en la mapo.

La sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Suda Patrinmontaro en suda Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la centramerikaj pinaroj-kverkaroj. La ekoregiono estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo madreaj pinaroj-kverkaroj signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Priskribo

La sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj kovras areon de 61 200 kvadrataj kilometroj, ene de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, kaj Oaĥako.

La pinaroj-kverkaroj okupas la pli altajn deklivojn de Suda Patrinmontaro, kiu disvolviĝas orienten-okcidenten kaj estas paralela al la sud-meksika pacifika marbordo. La arbaroj estas ĉirkaŭataj de tropikaj sekaj arbaroj je pli malaltaj altitudoj; la ĥaliskaj sekaj arbaroj okcidente; la balsasaj sekaj arbaroj norde, en la Balsasa Baseno, kaj la sud-pacifikaj sekaj arbaroj sude kaj oriente laŭlonge de la pacifika marbordo.

Flaŭro

La precipaj plantaj komunumoj estas kverkaroj, nubarbaroj, pinaroj-kverkaroj, kaj abiaroj. La plantaj komunumoj varias laŭ altitudo kaj precipitaĵo.

La kverkaroj troviĝas inter altitudoj de 1 900 kaj 2 500 metroj. Nubarbaroj vegetas ĉe 2 300 metroj; pinaroj-kverkaroj estas ĉe 2 400-2 500 metroj; kaj abiaroj prosperas super 3 000 metroj.

Quercus magnolifolia, Q. castanea kaj iuj Pinus montezumae individuoj estas kumunaj en la kverk-superregataj areoj, kun kaj abundaj herbaj elementoj kaj iuj epifitoj el la familioj de orkidacoj kaj bromeliacoj. Pinaroj-kverkaroj kaj pinaroj ankaŭ gastigas Q. obtusata kaj Arbutus xalapensis. Vaskulaj epifitoj ne abundas, escepte de Tillandsia spp. Herbaj elementoj estas komunaj. Pinaj arboj kiuj superregas en pinaroj estas P. herrerai, P. pseudostrobus, P. pringlei, kaj P. ayacahuite. La endemia Pinus rzedowskii estas klasifikita kiel endanĝerigata specio [1]. Vaskulaj epifitoj estas maloftaj, sed muskoj kaj likenoj abundas. La nubarbaro estas karakterizita de Abies sp., Quercus uxoris, P. ayacahuite kaj Cupressus lindleyi. Tie ĉi, la herba stratumo estas bone disvolvigita, kaj filikoj kaj orkidoj virtuale ĉie vegetas.

Referencoj

  1. Perry 1991

Bibliografio

  • angle Perry, Jesse P. Jr. 1991 : The Pines of Mexico and Central America, Timber Press, Portland, Oregon.
  • hispane Rzedowski, J. 1978. : Vegetación de Mexico, Editorial Limusa, Mexico, D.F., Mexico.

Vidu ankaŭ


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
NT0301 Bahamaj pinaroj  Bahamoj,  Turkoj kaj Kajkoj
NT0303 Centramerikaj miksaj koniferaroj  Gvatemalo,  Honduro,  Meksiko,  Nikaragvo,  Salvadoro
NT0304 Kubaj pinaroj  Kubo
NT0305 Hispaniolaj pinaroj  Dominika Respubliko,  Haitio
NT0307 Laguna-montaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0308 Oaĥak-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0309 Sud-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko
NT0310 Neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj