Szentes
Szentes (senteŝ) estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Szentes, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 353 km²
- Loĝantaro: 29780
- Poŝtkodo: 6600
- Telefonprefikso: 63
Situo
La urbo situas sur ebenaĵo, preskaŭ apud Tiso havanta havenon, apud kanalo Kurca, laŭ ĉefvojo Kunszentmárton-Hódmezővásárhely, laŭ la fervojoj Szolnok-Makó kaj Kiskunfélegyháza-Orosháza. Proksime estas Csongrád kaj Szegvár.
Historio
La ĉirkaŭo estas loĝata ekde la praepoko. La komunumo estis unuafoje menciita en 1075. Szentes iĝis urbo en 1730, estis inter 1883 kaj 1950 departementejo de Csongrád, poste distriktejo ĝis 1984. En 1960 televid-turo konstruiĝis por dissendi programojn al Sud-Hungario, kiu estas la plej alta konstruaĵo de la departemento.
En vivo de la urbo gravas la agrikulturo. Nuntempe 5 mezlernejoj kaj 8 bazlernejoj funkcias en la urbo.
Vizitindaĵoj
- Muzeo József Koszta (Koszta József Múzeum), prezentas metiojn
- termala banejo (78°, ekde 1958)
- mezepoka preĝejo omaĝe al Sankta Anna, en 1450 pligandigita, en 1853 escepte la turon tute nova konstruiĝis
- Preĝejo Koro de Jesuo (Szentes)
- romanika Sinagogo (Szentes) el 1872, nun biblioteko
- novrenesanca departementa domo el 1883
- Luterana preĝejo (Szentes)
Famuloj
En Szentes naskiĝis kaj mortis:
En Szentes naskiĝis:
- aktoroj Lajos Őze kaj Sándor Gáspár
- episkopo, ministro Mihály Horváth (historiisto)
- fizikisto György Szigeti
- inventisto Antal Pollák
- kemiisto János Holló
- kuracistoj Kálmán Lissák, Zsigmond Purjesz (pli juna) kaj Zsigmond Purjesz (pli maljuna)
- literaturhistoriistoj László Négyesy, János Barta
- pastro Bálint Kiss
- psikologo Ferenc Pataki
En Szentes mortis:
- pastro István Szalai
Famaj nomportantoj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Bačka Topola, Serbio
- Ŝablono:Flagikono Buñol, Hispanio
- Ŝablono:Flagikono Dumbrăvița, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Hof Aŝkelon, Izraelo
- Ŝablono:Flagikono Kaarina, Suomio
- Ŝablono:Flagikono Markgröningen, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Sankt Augustin, Germanio
- Ŝablono:Flagikono Skierniewice, Pollando
|