Turklingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turklingva Vikipedio
Retadreso tr.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo turka
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 27-a de aprilo 2024
Artikolnombro 606 310
Profundeco 165.9
Paĝoj 2 963 020
Redaktoj 32 542 134
Uzantoj 1 581 594
Aktivaj uzantoj 3 174
Administrantoj 20
Dosieroj 40 457
vdr

La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 27-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 606 310 artikolojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj