Unua Batalo de Alamejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita infanterio defendanta sablosakan defendejon ĉe El Alamein, 17a de Julio 1942.
Veturiloj el la germana Afrika Korps en la dezerta fronto.

La Unua Batalo de Alamejno (1a–27a de Julio 1942) estas batalo de la Dezerta Kampanjo de la Dua Mondmilito, luktita en Egiptio inter fortoj de Akso (partikulare Germanio kaj Italio) de Panzera Armeo Afrika (Panzerarmee Afrika, kiu inkludis la Afrika Korps sub la estreco de feld-marŝalo (Generalfeldmarschall) Erwin Rommel) kaj fortoj de Aliancanoj (Brita Imperio kaj Komunumo de Nacioj) de diversaj landoj (Britio, Brita Hindio, Aŭstralio, Suda Afriko kaj Novzelando) de la Oka Armeo (sub estreco de generalo Claude Auchinleck).

La Britoj evitis duan antaŭeniron fare de la fortoj de Aksoj en Egiption. Aksaj pozicioj ĉe El Alamein, nur je 106 km el Aleksandrio, estis danĝere proksimaj al la havenoj kaj urboj de Egiptio, nome bazaj instalaĵoj de la komunumaj fortoj kaj de la Sueza Kanalo. Tamen, la Aksaj fortoj estis tro for el sia bazo en Tripoli en Libio por resti en El Alamein senfine, kio kondukis ambaŭ flankojn akumuli liveraĵojn por pli da ofensivoj, kontraŭ la postuloj de tempo kaj distanco.

La 96,000 Aksaj trupoj (40,000 Germanoj, 56,000 Italoj) estis multe malpli ol la Aliancanoj, kaj same pri tankoj kaj aviadiloj (multe pli ol duono por la Aliancanoj), kaj tiele tiuj suferis iomete malpli grandajn perdojn, nome 13,250,[1] ol la Aksanoj (nome 10,000 mortintoj aŭ vunditoj,[2] kaj 7,000 prizonuloj.[1][3]

Koordinatoj: 30° 50′ N 28° 57′ O / 30.833 °N, 28.950 °O / 30.833; 28.950 (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Mackenzie 1951, p. 589
  2. Watson 2007, p. 6
  3. Barr, p. 184

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barr, Niall (2005) [2004]. Pendulum of War: The Three Battles of El Alamein. London: Pimlico. ISBN 0-7126-6827-6.
  • Mackenzie, Compton (1951). Eastern Epic: September 1939 – March 1943, Defense. I. London: Chatto & Windus. OCLC 1412578.
  • Watson, Bruce Allen (2007) [1999]. Exit Rommel. Mechanicsburg PA: Stackpole Books. ISBN 978-0-8117-3381-6.