Uzanto-Diskuto:Illuminatus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne fuŝu Vikipedion per viaj neenciklopediaĵoj. (Johann Pachter, Vera Tautorat ktp.) Petr Tomasovsky@diskkont 17:26, 18. Feb 2008 (UTC)

Germana Esperantisto[redakti fonton]

Saluton, mi transprenis la informojn pri Germana Esperantisto, kiujn vi metis en vian novan artikolon Möller & Borel, en la artikolon Germana Esperantisto, ĉar tio ŝajnas al mi pli taŭga loko. Mi esperas, ke vi konsentas. -- Ĉu ni konas unu la alian? Mi ja loĝis de 1999 ĝis 2006 en Berlino. -- Robert Weemeyer 08:29, 21. Feb 2008 (UTC)

Kial vi ne uzas en la lastaj artikoloj kaj ĉefe en ties titoloj la vorton "Berlino"? Tiun uzas esperantistoj anstataŭ Berlin, uzebla, sed ne tiom taŭga. Nomoj de nekonataj urboj povas resti laŭ la originala lingvo, sed ne tiom ĉe tiom konataj urboj. Vi povas ŝanĝi viajn antaŭajn artikolojn. Vi povas uzi "alinomu". Dankon. Kani.--80.37.214.159 12:38, 21. Feb 2008 (UTC)

Saluton. Ne forgesu, ke vi devas indiki informoj kiam vi alŝutas, precipe la kopirajtoj. Por la artikoloj, preferu kvaliton, ne kvanton. NicoRay 12:53, 21. Feb 2008 (UTC)

Ĉu estas kvalito aldoni amase tri liniojn pri nekonataj germanaj urboj kaj riveroj? Certe estas taŭga metodo por atingi la 100.000--Illuminatus 09:20, 22. Feb 2008 (UTC)

Jes, tio ĉagrenas min. NicoRay 21:53, 24. Feb 2008 (UTC)

Kategorio:Esperanto en Berlin[redakti fonton]

Saluton Illuminatus,

Dankon pro viaj multaj artikoloj. Bonvolu tamen atenti, ke "Berlino" estas vastege akceptata kaj uzata esperantigo de la urbo Berlin (vidu PIV, Reta Vortaro, ktp...). La formo Berlino, ĉiukaze, estas la formo nuntempe elektita de nia vikipedia komunumo : vi, kiel nova uzanto, devas do respekti tiun elekton. Se vi malkonsentas pri ĝi, ne hezitu diskuti tion ĉe nia diskutejo.

Roboto baldaŭ movos ĉiujn artikolojn de la kategorio "Esperanto en Berlin" al nova kategorio "Esperanto en Berlino". Amike antaŭdankas vin pro via kompreno Thomas Guibal 13:35, 21. Feb 2008 (UTC)

Bedaurinde mi ne povas malhelpi tion. Nur kelkaj fanatikuloj en Berlin uzas la formon Berlino kaj aliaj kripligo de urbaj nomoj.--Illuminatus 14:16, 21. Feb 2008 (UTC)
Ridinde!
* Mi serĉis per Google paĝojn, kiuj enhavas la vortojn, "Berlin", "kaj" kaj "estas", sed ne "Berlino":
Aperas 397.000 paĝoj, sed en multaj el ili la vorto Berlin aperas en germanlingva frazo.
* Mi serĉis per Google paĝojn, kiuj enhavas la vortojn, "Berlino", "kaj" kaj "estas", sed ne "Berlin":
Aperas 452.000 paĝoj.
Do granda parto de la retpaĝoj, eĉ la plejparto, uzas la vorton "Berlino". Ĉu vere ilin verkis "nur kelkaj fanatikuloj"? -- Robert Weemeyer 14:42, 21. Feb 2008 (UTC)
PS. Bonvolu nepre legi la oficialajn regulojn pri titoloj de artikoloj. -- Robert Weemeyer 14:56, 21. Feb 2008 (UTC)

Supozeble ne, la fanatikuloj simple kontrolas la robotojn! --Illuminatus 16:26, 21. Feb 2008 (UTC)

Esperantigo de nomoj de gravaj urboj ekzistas en Esperanto de la komenco de ties ekzisto (de jam 120 jaroj) : Parizo, Berlino, Moskvo, Londono, ktp. Diskutebla estas nur esperantigo de malgravaj lokoj. Arno Lagrange  19:28, 21. Feb 2008 (UTC)

Mirinda argumento. La praavoj jam faris tiele.. Redaktante diversajn tekstojn de aliaj mi sufiĉe ofte la version Berlin. Mi ne deziras partopreni en vana diskuto (landnomoj estas favora temo de fervoraj esperantistoj). Se iu deziras ŝanĝi Berlin als Berlino bv. fari tion. --Illuminatus 19:40, 21. Feb 2008 (UTC)

Laŭ la 15-a regulo de gramatiko de Esperanto, el la fundamento...
Mi petas al ĉiuj, bonvolu esti afablaj kiam vi diskutas. NicoRay 21:53, 24. Feb 2008 (UTC)

Bonvolu ne rekrei antaŭe forigitan artikolon kun la ekzakta sama enhavo. Ni volonte konservos la artikolon, sed kondiĉe ke ĝi estu pli granda kaj pli preciza. Thomas Guibal 16:42, 26. Feb 2008 (UTC)

Bonvolu ne forigi artikolojn, kies enhavo baldaŭ aperos. Oni ne ĉiam povas fari ĉion samtempe. Aŭ ĉu vi estas persona malamiko de nia kara Philippe? Vi akzeptas al enigon de tute ne interesaj hungaraj vilĝoj kaj orientgermanaj urbetoj kun informavoloro preskaŭ nula. --149.234.246.222 18:36, 26. Feb 2008 (UTC)

Kompreneble oni ne ĉion povas fari samtempe. Tamen, se al oni mankas tempo kaj/aŭ scioj por skribi almenaŭ unu frazon, prefere kelkajn liniojn pri iu temo, estas eble preferinde lasi la taskon al alia vikipediisto. - Tamen mi volas jen danki vin pro viaj kontribuoj pri la Esperanto-vivo en Berlino. -- Robert Weemeyer 21:34, 26. Feb 2008 (UTC)

Karl-Liebknecht-Haus[redakti fonton]

Bonvolu ne plu kontesti tiel akre ĉiujn miajn decidojn. Mi ja taksis, ke eblis esperantigi "Karl-Liebknecht-Haus" al "Domo Karl-Liebknecht", sed mi ne estas ĉiopova kaj mi, kontrolante plurajn dekojn da artikoloj po tago, povas erari samkiel ĉiu homo : se vi opinias, ke tia esperantigo estas nekorekta, bonvolu diskuti tion en la diskutejo kaj kolekti la opiniojn de aliaj, pli spertaj uzantoj, sen ataki min persone.

Mi miras pri via rimarko koncerne metrostaciojn : vi facile rimarkos tie ĉi, ke mi ĝuste ne esperantigas ilin. Thomas Guibal 08:13, 1. Mar 2008 (UTC)

Via esperantigo estis tute arbitra kaj individua. Neniu en Berlin sentas la bezonon Esperantigi ĉi tiujn lokojn, kiuj tute ne rilatas al Esperanto. Se oni esperantigas "Esperanto-Domo Michendorf" estas akceptebla.

Tamen mi rimarkis, ke vi esperantigis ekz. Ecole militaire kaj timis ke balaŭ ni havus konkordo, stalingrado, pordo de sankta denizo ktp., kiuj estas absolute ridindaj.

--Illuminatus 10:16, 1. Mar 2008 (UTC)

Nu, mi konforme al via deziro renomis la artikolon "Karl-Liebknecht-Haus", ĉar esperantigo ja estis ekscesa tiukaze. Mi esperas, ke vi ekde nun kondutos pli afable kun aliaj uzantoj. Bonvolu kompreni, ke eĉ pli ridinda ol "pordo de Sankta Denizo" estas la refuto de vastege uzataj kaj zamenhofaj esperantigoj kiel "Berlino". Vikipedio estas komuna projekto, kaj ĝi bezonas la toleremon de ĉiuj por prosperi. Amike vin salutas Thomas Guibal 12:52, 2. Mar 2008 (UTC)

La kvereloj inter la "esperigemuloj" kaj la aliaj estas longdaŭra kaj senĉesa. Mi deziras atentigi pri la fi-ago de iu Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, se vi memoras), kiu tute arbitre, sed sisteme kaj senĉese, transformis nomojn. Tial mia pozicio estas, ke unue oni lasu la nacie konatajn nomojn, escepte se vere estas intima rilato al Esperanto. Sed tio devas esti la decido de lingva-komunumo, ne de iu nebremsebla individuo. Nia kara loka organizo nomiĝas de jardekoj "Esperanto-Ligo Berlin" kaj ne "Berlino", do por mi tio ĉi estas la decido de la loka komunumo de Esperanto-parolantoj. Frenezuloj aŭ fanatikoloj por mi estas la malplimulto, kiu ekzemple tradukas la urbon "Finsterwalde" kiel "mallumarbarejo" kaj uzas tion en ivitiloj.

Ekzemple "Villa Kreuzberg", kiu estis centro de Esperanto vivo sufiĉe longe, neniam estis priskribita kiel "vilao kruĉmonto", eble foje kiel "vilao Kreuzberg". Estas multaj ekzemploj el la praktika vivo.

Mi esperas ke vi komprenas mian ĉagrenon, ĉar ne estas nova problemo. --Illuminatus 13:08, 2. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro viaj klarigoj. Mi konsentas ke la ekzemploj, kiujn vi mencias, kompreneble estas frenezaj kaj kondamneblaj. Nur mirigas min la elekto de "Berlin" fare de via esperanto-ligo. Mi ĵus atenteme legis la jenan retpaĝon pri ELB. La teksto ja uzas la formon "Berlin", sed samtempe kaj plurfoje esperantigas ĝin al la adjektiva formo "Berlina" aŭ "Berlinaj", kio ŝajnas tute paradoksa al mi. Ankaŭ legeblas interalie "Orienta Berlino" aŭ "Esperanto-Asocio Grand-Berlino". Estus miaopinie multe pli logika, simpla kaj laŭregula akcepti la esperantigon. Sed tio estas nur mia vidpunkto, kaj mi juna esperantisto ne volas kontesti la liberecon de via esperanto-asocio. Amike, Thomas Guibal 14:31, 2. Mar 2008 (UTC)

Kiel mi diris, la afero ne estas simpla. Se grupoj en Berlin foje decidis uzi la formon Berlino, mi devas akcepti tion kiel historia fakto. Same mi ne povas korekti la aliajn, kiu preferas uzi alian formon.

La adjektivo kompreneble estas berlina, kiu estus la alternativo?

Via problemo, kaj vi diras, ke vi estas juna esperantisto, estas, insisti pri iu logiko, kiu ne ekzistas en vivanta lingvo. La menciita Schulz ankau insistis, ke li posedis la solan eblan logikon.

La avantaĝo de Vikipedio estas, ke la diversaj formoj povas esti apude kaj tuja decido ne necesas. Kiam oni pritraktas la aferon post kolekto de multaj eroj, oni povas trovi solvon. Estas vivanta sistemo.

Mi rimarkis, aldonante Kraftwerk Klingenberg, ke estas pli granda nigra truo en teknikaj detaloj ol mi supozis. Ĉi tie ni bezonus terminologian subtenon, kiu ja teorie ekzistas.

Sed la koncernaj personoj, kiuj interalie sidas en Berlin(o) rifuzas kunlaboron. --Illuminatus 15:43, 2. Mar 2008 (UTC)

Saluton,

Mi pardonpetas denove lasi mesaĝon al vi, sed nur volas atentigi vin pri la jena regulo : oni principe ne lasu alilingvajn paragrafojn ene de novaj tradukitaj artikoloj, eĉ se vi intencas traduki tiujn paragrafojn poste. Estas preferinda, ke vi progrese aldonu la tradukitajn fragmentojn unu post la alia. Mi konsekvence poluris Kanalo de Bromberg per la forigo de la germanlingvaj sekcioj. Dankas vin pro via kompreno Thomas Guibal 08:39, 10. Mar 2008 (UTC)

Kantono/Konteo[redakti fonton]

La vorto kiun mi uzas por la anglalingva "county" estas "Kantono". Vidu: Kantono Fulton (Georgio), Kantono Whitman (Vaŝingtonio). Ĉar la "County" estas parto de la nomo de la Kantono, ĝi estas tradukinda parto, laŭ mia opinio. Mi ne havas fortan opinion pri la kantono/konteo disputo, sed mi volus unuigitan solvon. -- Yekrats 09:21, 10. Mar 2008 (UTC)

Ĉu vi intencis krei ŝablonon ? Mi renomis la tekston al Ŝablono:Kluzo, kaj vi nun nur bezonos aldoni {{kluzo}} al koncernitaj paĝoj. Bonvolu tamen atenti, ke la ŝablono en sia nuna formo tute ne funkcios. Thomas Guibal 13:23, 11. Mar 2008 (UTC)

respondo[redakti fonton]

Jes, mi iam volas fari ŝablonon. Sed en la momento mi ne sentas, ke mi havas sufiĉe da spertoj kaj mi ankorau ne scias, kiujn informojn mi finfine bezonas aŭ povas utiligi.

Unue mi volas lerni per simpla ŝablono kaj poste redakti komplikan.

Ne necesas re-renomi la ŝablonon. Mi simple kopios la enhavon kaj prilaboras en la antaua loko. Kiam funkcias kontentike, vi povas forviŝi.

Mi preferus, se vi demandus min antaŭe pri miaj intencoj.

--Illuminatus149.234.246.222 14:24, 11. Mar 2008 (UTC)

Ne estas problemo, ke vi nur progrese ellaboru vian ŝablonon. Mi eĉ ĝojas pri tio. La alinomado de mi farita ne estis malamika, sed celis helpi vin : ĉiuj ŝablonoj de Vikipedio nepre komencu per "Ŝablono:" : se ne, la viki-programo simple ne komprenos, ke ĝi estas ŝablono, kaj do ne aplikos ĝin. La titolo, kiun vi unue elektis ("Kluzo Modelo"), estis tiu de artikolo. Bonvolu do poste verki vian ŝablonon sub la titolo "Ŝablono:Kluzo", ne sub la titolo "Kluzo Modelo".
Ve, ni ankoraŭ ne havas bonan informpaĝon pri ŝablonoj en esperanto. Mi tamen trovis por vi la jenan germanlingvan paĝon : de:Hilfe:Vorlagen. Mi kuraĝigas vin legi tion kiel bona enkonduko al vikipediaj ŝablonoj. Kore, Thomas Guibal 15:06, 11. Mar 2008 (UTC)

Viaj eksperimentoj kun kluzoj[redakti fonton]

Ĉu 149.234.246.222 estas simple vi, kiu ne ensalutis? - Pardonu, se vi estis tio, se miaj intervenoj ĝenis vin, sed via anonima eksperimentado kun parte malplenaj paĝoj vekis impreson strangan. Ĉu vi ne povas almenaŭ aldoni la ŝablonon redaktata kaj ensaluti? Tio evitus tiajn miskomprenojn kaj intervenojn antaŭ vi finis. Amike DidiWeidmann 17:28, 11. Mar 2008 (UTC)

dankon por konsiloj[redakti fonton]

Dankon pro la helpo. Mi ne estas tiom malsperta, ke mi ne scias kiu estas ŝablono. Mi foje utiligis ilin, kvankam taŭgaj estas malfacile troveblaj. La nomo ne ĉiam vere helpas. Indus ordigo laŭ funkcioj.

La anonima eksperimentado kun parte malplenaj paĝoj eble estas kaŭzita de fakto, ke datumoj en la dokumento estas ege reduktitaj pro la apliko de ŝablono.

Ensaluti en laborejo ne eblis, ĉar mi tie ne havas la kodvorton, sed havis iomete da tempo.

La helpopaĝo de la germana versio estas certe multe pli bona ol la esperanta, kie mi nenion komprenis. Tamen estas kelkaj malklaraĝoj, precipe se temas pri #if: kaj la eblecoj manipuli tekstojn, kiuj estas en variablo. --Illuminatus 07:12, 12. Mar 2008 (UTC)


  • Kanal=kanalo tiel AB-Kanal = kanalo AB
  • Schleuse=Kluzo, tiel Schleuse AB= Kluzo AB

Wasserstrasse=akvovojo#

Narvalo 09:01, 12. Mar 2008 (UTC)

Pardonu, mi ne komprenas vian intencon.

Se vi volas krei redirektajn paĝojn de la paĝo kluzo XX als Schleuse XX bone, faru. Aŭ verku roboton. Sed bv. ne tuŝi miajn dokumentojn.

Mi ĉiukaze insistas ke la utiligebla informo trovuĝu sub la oficiala nacilinga nomo, kiel ĝi estas legebla en mapoj, nacilingvaj dokumentoj de la administracio ktp. Foje oni devas eĉ telefone aŭ skribi komuniki kun ili.

Estas en praktiko ekstreme teda, traduki de la esperantigita versio al la oficiala. Despli ĉar ne ĉiam ekzistas kohera difino. Tio rilatas ankau al la nomoj de urboj, vilaĝoj, riveroj ktp. Sur mia boato mi ne volas longe serĉi kaj eble iam ankaŭ aliaj uzas la utilaj informojn pri kluzoj kaj akvovojoj, kiuj estas en ĉi tiu densa formo nenie atingebla. --Illuminatus 09:12, 12. Mar 2008 (UTC)

Ĉu alia - negermana - vikipedio uzas la vorton Schleuse? Narvalo 09:28, 12. Mar 2008 (UTC)

Tio ne estas la demando. Eble vi ne volas kompreni, ke la oficala nomo estas "Schleuse XXX" kaj ne "kluzo XXX" kiu estas iospeco de klarigo por homoj kiuj ne scipovas la germanan lingvon.

Kompreneble oni povas esperantigi laŭ dubindaj principoj kaj krei strangajn konstruaĵojn. Sed vi estas kore invitata, se la germana nocio ĝenas vin, krei la koncernajn redirektajn paĝojn.

Nur eta ekzemplo: Ĉiuj en germanio parolas pri Canal du Midi, ne pri Südlicher Kanal, aŭ aliaj strangaĵoj, kiuj ne estas kompreneblaj, ĉar ili reprezentas lokan vidpunkton. Kron la grandaj mondkonataj akvovojoj oni konservas la nacian nomon, se estas en latina alfabeto.

En la koncerna dokumento la kluzoj havas siajn orginalajn francajn nomojn kaj oni povas retrovi ilin facile. Bv. kompari [1]

--Illuminatus 09:34, 12. Mar 2008 (UTC)

Mi atentigas vin pri la jena diskuto koncerne la taŭgecon de viaj kluzo-rilatitaj artikoloj : Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Schleuse_Liebenwalde. Ne hezitu esprimi tie vian vidpunkton. Kore, Thomas Guibal 08:19, 13. Mar 2008 (UTC)

mi klopodis pri kluzo[redakti fonton]

Mi klopodis, korekti erarojn, traduki netradukitajn teksterojn ktp. Sed mi trovis, ke estas tro. Vi devus mem fari la plimulton. Mi scias, kio estas UKW, sed negermanoj ne. ....

nur post kiam la "modelo" funkcias kaj unu kluzo estas klara, tiam vi povos verki pri aliaj kluzoj.

En "modelo" aperas germana versio, sed ne funkcias. Mi ne trovis ĝin en la redakta teksto.--Hans 23:19, 25. Mar 2008 (UTC)


bonvolu analizi Narvalo 10:36, 11. Apr 2008 (UTC)

forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Estas surprize por mi, ke vi miras, ke mi proponis la paĝon por forigi. En la paĝo estis nenia ŝablono, kiu atentigus la ceterajn, ke la artikolo estas redaktata - do ne finita. Por tio servas ŝablono {{redaktata}}. Kiel mi devas ekkoni, ke vi ne finis ĝin? Ĉu laŭflare? Due, la paĝo aspektas kiel reklamilo pri prezoj kaj trie, mi proponis ĝin por forigi, kie la ceteraj havas eblecon esprimi sin. Petr Tomasovsky@diskkont 19:21, 12. Apr 2008 (UTC)

Nova regularo pri alŝuto de bildoj[redakti fonton]

Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. Amike salutas Yekrats 18:57, 28. Apr 2008 (UTC).

Estimata Illuminatus, mi iomete malpligrandigis vian skanaĵon (ĝis la grandeco montrata en via artikolo) kaj aldonis la informon bezonatan en {{Kialo por nelibera justa uzo}}. -- Yekrats 19:56, 28. Apr 2008 (UTC)



Estimata Illuminatus, tiu bildo ne povas esti uzata ĉi tie pro:

  • Ĝi estas kopirajtita dosiero
  • Ĝi ne montras gravan informon pri la tema artikolo (Lotus Notes). Ĝi nur estas sabloskulputro kaj viro.

Ni estu diligenta pri kopirajtitaj bildoj pro la nova regulo. Se vi alŝutos novajn bildojn laŭ justa uzo, bonvolu entajpi en la malplenaj kampoj la kondiĉojn de {{Informkesto justa uzo}}. Se vi havas demandojn aŭ problemojn, bonvolu kontakti al mi. Kore salutas Yekrats 13:39, 29. Apr 2008 (UTC).

Ĉu la bildo Dosiero:Lotusphere2008.jpg ja estas publikdomajna? Ĝi ŝajnas kiel kopirajtaĵo de Roland Schnell 2007. Kiu estas Roland Schnell? Kie vi akiris la bildon? -- Yekrats 12:39, 30. Apr 2008 (UTC)

Bonvolu rigardi en Vikipedio, se ne iu intertempe forviŝis Roland Schnell persone konfidis la foton.

Nu, S-ro Schnell estas la kopirajtposedanto? Se jes, ĉu iu povas kontakti lin por permeso? Ni devas pruvi ke la foto estas uzebla en Vikipedio. De kie vi akiris la dosieron? -- Yekrats 13:00, 1. Maj 2008 (UTC)

Mi ricevis la foton de li kompreneble, kie diable estas la problemo? Li fotis kaj havas ĉiujn rajtojn, ĉu ne? --Illuminatus 13:57, 1. Maj 2008 (UTC)

Nu, li povas sendi al vi foton, sed li ankoraŭ posedas la rajtojn. Bonvolu demandi al li se ni povas libere uzi ĝin. Se vi plusendos tiun permeson al mi, mi plusendos ĝin al la Wikimedia servilo por teni retpoŝtojn pri permesoj. Mi bedaŭras pri la ĝeno. Amike salutas Yekrats 15:27, 5. Maj 2008 (UTC).

Via burokrateca aliro ests por mi plia instigo rezigni pri estonta kunlaboro en la Vikipedia projekto! Mi diras, ke la foto, kiel aliaj, estas por libera uzo kaj mi ne denove volas ĝeni homojn.

Amiko, mi ne volas ĝeni vin. Sed nun ni devas pruvi la kopirajtecon de ĉiu ajn dosiero, aŭ ĝi estos forigita de la pli strikta burokrateco super ni ĉiuj, la administrantaro de la Fondaĵo Wikimedia. Kore, Yekrats 19:40, 5. Maj 2008 (UTC).

Dosiero:ParkurboEsperanto.jpg[redakti fonton]

Saluton, Illuminatus. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. Mi esperas, ke la menciitaj informoj helpos al vi aldoni la mankantan informon al la bildo Dosiero:ParkurboEsperanto.jpg. Alikaze administrantoj devos forigi ĝin. Kore --Tlustulimu 20:17, 23. Nov 2008 (UTC)

Propraj nomoj (via aldono de 2009)[redakti fonton]

Saluton, Illuminatus,

viaj argumentoj kontraŭ la senbrida esperantigo de propraj nomoj, titoloj ktp. estas bonaj kaj kompreneblaj.

Por vi ili eble eĉ estas decidaj. Por mi ekzistas aliaj argumentoj almenaŭ konsiderindaj. Afable konsideru jenajn ekzemplojn pri filmoj (kaj pri mia nekompreno):

  • Legante pri iam furora kinofilmo nomata "ja:ゴジラ" mi absolute ne scias, pri kiu filmo povus temi. Se oni diras aŭ skribas al mi, ke la titolo estas prononcata proksimume "goĝira" aŭ "goĵira", eble mi memoras, ke tion mi jam aŭdis. Kaj se oni skribas "Godzilo", estas ŝanco, ke mi jam legis aŭ aŭdis pri la filmo. Tio koncernas la nuran transskribon. Mi devas konfesi, ke mi scias legi nur tri skribojn (ĉiuj alfabetaj), kaj vere flue nur la latinan.
  • Legante pri kinofilmo nomata hu:Csak semmi pánik mi ja povas prononci ĝian titolon, sed tamen ne komprenas. Legante la tradukon "nur ne paniku" mi almenaŭ povas imagi ion – kaj memori por eventuala relego aŭ reaŭdo.

Vi certe konsentas, ke fremda skribo tre malhelpas la orientiĝon kaj fremda lingvo, eĉ en konata skribo, same. Povas esti, ke inter la motivoj de tradukemuloj rolas ankaŭ la magia volo regi (ne kontroli = ekzameni, ĉu en ordo) la mondon, sed certe ankaŭ la volo kompreni kaj komprenigi.

Mi ne diras, ke miaj argumentoj superas viajn. Sed se la esperanta vikipedio iam havos artikolojn pri la du nomitaj filmoj (ĝi jam havas artikoleton pri la heroo de la unua, Godzilo), ĉu vi preferus havi ilin en la originalaj lingvo kaj skribo?

Umberto 21:26, 27. Dec 2008 (UTC)

respondo al Umberto[redakti fonton]

Pri titoloj de filmoj oni ne povas esti certa, kiu estas la "vera" titolo.

Vidu ekzemple http://de.wikipedia.org/wiki/Nackt_unter_Kannibalen (Pri kiu mi lastatempe hazarde okzpiĝis). Precipe la B-filmoj ofte aperis sub plej diversaj titoloj en diversaj landoj. Stan Laurel kaj Oliver Hardy en Germanio estis longtempe konata kiel Dick und Doof, kaj la titoloj estis tute malsamaj, libere elpensita de iu germana kompanio.

"Godzilla" intertempe estas "kulto", tial konata.

En diskuto pri supersignoj kaj la reprezentado de nelatinliteraj urboj (ekz. rusaj) antaŭ deko da jaroj mi substrekis, ke baldaŭ la tipografia tekniko ebligus miksi diversajn litertipojn. La Esperantistoj ne kredis, de Vikipedio (kaj Unicode) estas la pruvo. Tiam oni decidis esperantigi geografiajn objektojn por redoni almenaŭ la impreson de la orginala vorto. Teknike eblas montri araban kaj japanan skribon. Nur la uzantoj ne ĉion instalas, ĉar ili malofte bezonas. Tutmonde pensanta Esperantisto bezonus.

Sed tiam estis klare, ke la literumado de fremdaj terminoj estas malfacila afero kaj oni devas zorge uzi ĝin. La danĝero, ke iu agemula Esperantisto (kiu nun akumuliĝis ĉe vikipedio) kreas novan vorton sen pripensi la sekvojn, estas granda. Ĉiu scienca aliro al terminologio (bv. kompari Eugen Wüster estas vana.

Oni devus diskuti pri ĉiu vorto aŭ ĉiu filmo, literatura verko, kastelo, kanalo ktp. kaj analizi la fonon de la signifo aŭ titolo.

Mi akceptas, ke oni intertempe uzas proksimuman tradukon de la titolo en Esperanto kiel klarigo de la orginala titolo. Sed se la koncerna filmo, romano, ktp. ne ludas rolon en Esperanto-medio, la esperantigita titolo estas hazarda elekto. Foje estas diversaj tradukeblecoj kaj krome tiuspecaj titoloj ofte estas vortludoj, kiuj ne estas tradukeblaj. La rezulto estas amatora krudaĵo.

Ekzemple Canal du Midi. La kanalo nur estas "suda" por francoj, meza por okcitanio kaj norda pro katalunio. Ofte la nomo respegulas naciajn vidpunktojn, kiuj ne havu lokon en Esperantujo.

Bedaŭrinde ne eblas bremsi homojn verki "historion de Belgio" ekde la ŝtonepoko por lando, kiu ne ekzistis antaŭ la mezo de la 19-a jarcento. Eĉ "Historio de Germanio" estas iomete tikla afero. Dum la plej multa parto de la historio Germanio kovris terenon, kiu intertempe estas alia ŝtato kaj grandaj partoj apartenis al aliaj regionoj.

Tio gvidas al la problemo de urboj kaj terenoj, kiuj de tempo al tempo apartenis al diversaj lingvaj grupoj kaj pro tio havis dum la historio diversajn nomojn. Kelkaj eĉ (Okzitanio, sorabio, belgio) oficiale havas diversajn nomojn. Sufiĉas elekti unu de tiuj (kaj laŭ mia propono laueble proporcie preni la diversajn lingvojn), sed ne arbitre krei esperantan vorton, kiu ne havas kulturan fonon. Alia afero estas, se ekzistas loka tradicio de Esperanto kaj grupo, kiu kutimas mem uzi la nomon en Esperanto. Grupo kiu iomete pripensis pri la nomumado, ne sovaĝa unuopulo.

Sed lokaj Esperantistaj grupoj estas pli maloftaj ol Esperantistoj imagas unuopulo povas disdoni nomojn por tuta svislando.

Ĝemeleco[redakti fonton]

Sekvante ligilon el fr:modèle:jumelage vi trovas {{Ĝemeleco}} AL @ 15:58, 7. Jan 2009 (UTC)

Saluton. Mi trafis vian ĵusan artikolon de tiu titolo kaj mi kuraĝis iomete aranĝi kaj konsili al vi uzadon de tiu materialo jam verkita. La artikolo Libertempo tiele verkita ne taŭgis, ĉar vi diris per unu mallonga frazo kio estas libertempo, sed poste dediĉas sep liniojn al klarigo de traduko pri plaisance, kio ne rilatas al libertempo. Do, temas pri alia temo. Mi ne forigis tiun tekston, sed enmetis ĝin kiel vi povos denove preni kaj uzi. Mi klarigos kion mi faris. Ĉar tiu artikolo ne estis taŭga kaj krome jam ekzistis artikolo pri Ripozolibera tempo, longa kaj prilaborita, mi uzis Libertempo kiel alidirektilo al tiu, ĉar temas pri la sama temo. Samtempe via teksto mi enmetis en la diskutpaĝo de tiu alidirektilo, de kie vi povas repreni por eventuale skribi la artikolon pri Libertempa haveno aŭ pri Libertempa navigado. Ankaŭ la alilingvaj ligiloj de via eksa artikolo ne taŭgis: la germanlingva ĉar temis pri la sama artikolo kiel ĉe Ripozo, la franclingva, ĉar ĝi kondukis al Plaisance kio estas apartigilo kaj ne kongruas kun esperanta nuna artikolo, sed ja de tie vi povas iri al Plaisance (loisir) en la franca vikipedio kaj tiun artikolon vi povas enmeti en la esperanta vikipedio kiel Libertempa navigado kaj tie vi povas uzi vian verkitan tekston. Mi komprenas ke tio estas iome labirinto sed se vi perdiĝas kontaktu min kaj mi helpos por ke vi kreu la taŭgan artikolon. Krome pri navigado mi tute nenion scias, ĉar mi loĝas je 300 km de la maro.--kani 21:49, 11. Jan 2009 (UTC)

Dosieroj[redakti fonton]

Kara Illuminatus,

krom la grafikaĵo kiun antaŭe jam trovis Yekrats (vidu supre), ekzistas ankoraŭ multaj aliaj bildoj de vi, ne provizitaj per licencilo, ekzemple la tute bona kaj konservinda foto Dosiero:BoatoEsperantoBerlin2007.jpg. Mi ne volus, ke iu pro manko de licenco iam forigus viajn verkaĵojn, kaj tial rekomendus al vi provizi la fotojn per la komento {{GDFL}} (aŭ alia licencilo, sed tiu-ĉi je nur ok klavopremoj ŝajne estas la plej mallonga...).

Ĉe skanaĵoj de libroj aŭ broŝuroj eble estas pli komplike, ĉar tie necesas atenti eventualan kopirajton (tiam taŭgas {{justa uzo}} plus {{informkesto justa uzo}}), sed pri mem faritaj fotoj mi principe vidas nenian problemon, kondiĉe ke vi metas licencilon (kiel {{GDFL}}).

Se cetere vi nepre volas eviti, ke iu poste ŝovus viajn verkaĵojn al la vikimedia komunejo (tia singardo povas havi sencon, ĉar iuj fotoj estas forigitaj el la komunejo jam pro plej eta dubero pri jura uzebleco...), vi povas uzi la ŝablonoparon {{GFDL, tamen ne al la komunejo}} kaj {{ne al la komunejo}}. Vi trovas ĉiujn viajn dosierojn iam alŝutitajn al la esperantlingva vikipedio per la jena ilo.

Sincere salutas, ThomasPusch 09:44, 6. Maj 2010 (UTC)

Dosiero:TautoratVera.jpg[redakti fonton]

Saluton, Illuminatus. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

La bilda licenco estas la plej grava parto de la aldonendaj informoj. Se la licenco plu mankos, la bildo bedaŭrinde devos esti forigata. --Tlustulimu 18:44, 14 Okt. 2011 (UTC)

Dosiero:Devjatnin Vasilij 1912.JPG[redakti fonton]

Saluton, Illuminatus. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzebla sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Ne necesas realŝuti la bildojn. Simpla redakto de la bilda paĝo kun aldono de la necesaj informoj sufiĉas. Se vi ne aldonos ion, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildojn pro manko de licencaj kaj aliaj necesaj informoj.

Vi denove forgesis meti licencan kaj fontan informojn, nome ĉe Dosiero:Devjatnin Vasilij 1912.JPG. Se vi ne aldonos tion dum la sekvaj tagoj, mi aŭ alia administranto devos forigi la bildon. --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 14 Maj. 2012 (UTC)

(+) Bedaŭrinde la vorteto "jes" ne sufiĉas kiel permeso. Devas esti uzata ŝablono el la kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:39, 14 Maj. 2012 (UTC)

Dosiero:VanselowLehrbuch.jpg[redakti fonton]

Forigo
Saluton Illuminatus, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robert Weemeyer (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:VanselowLehrbuch.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ŝtrumpopupo?[redakti fonton]

Saluton Illuminatus! Ĉu uzanto "Illuminatus fonto" estas via ŝtrumpopupo, aŭ tute alia uzanto ol vi? Scivoleme --Dominik (diskuto) 19:18, 5 Jun. 2012 (UTC)

Bildoj sen licenco kaj fontindikoj[redakti fonton]

Estimata "Illuminatus", vi lastfoje kontribuis al vikipedio la 16-an de aŭgusto 2013 kaj la 8-an de oktobro 2014 - inter tiuj redaktoj estas 14 monatoj. Se vi venontfoje ensalutas post pliaj 14 monatoj, vi multe tro malfrue vidos mian noton. Tamen mi klopodu: De jaroj multaj bildoj alŝutitaj de vi estas sen ĉia licenco kaj fontindikoj. Laŭ la vikipediaj reguloj ili en tia stato ne povas resti kaj devas esti forigitaj. Tamen principe pluraj el ili estas enhave valoraj aldonoj al la tekstaj informoj de la koncernaj artikoloj, kaj tial la forigo longe prokrastiĝis. Sed tia prokrasto ne estas solvo. Iuj el la bildoj povus uziĝi je la kondiĉoj de "justa uzo", pluraj jam ricevis ŝablonon "libera havaĵo" ĉar ilia ebla kopirajto klare eksdatiĝis pro aĝo, sed pluraj pliaj perdiĝos se administranto fine plenumas la forigon (kaj tiuj kiuj ricevos ŝablonon pri "justa uzo" ĉiam povos esti rediskutataj ĉar la kriterioj pri "justa uzo" striktas). Se vi havas ajnan intereson eviti ke la biloj malaperas el vikipedio, vi aldonu al ili liberan licencon (ekzemple {{GFDL}} aŭ licenco de krea komunaĵo) kaj aldone provizu ĉiujn informojn de ŝablono {{informo por dosiero}}. Post kiam bildo forpreniĝis, administranto povas "reporti" ĝin al vikipedio je via peto kaj promeso tuj aldoni la mankajn informojn, sed sen via kontribuo la bildoj estos for el la projekto. ThomasPusch (diskuto) 19:53, 19 Jan. 2015 (UTC)

PS: Viajn alŝutitajn bildojn vi kolektite povas vidi per la jena ligilo, aŭ se vi post ensaluto supre dekstre elektas la vorton "kontribuoj", je parametro "nomspaco" elekstas eblecon "dosieroj" kaj premas la butonon "serĉi"...

Atentu: dosieroj alŝutitaj de vi eble estos forigitaj![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosierojn Dosiero:Zamenhof-kverko-Berlin.jpg kaj Dosiero:Zamenhof-Platz-Berlin-2008.jpg. Al ĉi tiuj dosieroj mankas informoj pri la permesilo, do ili eble estos forigitaj. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭajn forigojn aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosieroj. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosierojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:20, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:53, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]