Uzanto:EsperantoNica/provejo/Testo4
Diplomoj pri Elstara agado kaj Elstara arta agado estas aljuĝitaj de la estraro de UEA al tiuj kiuj multe agadis por la internacia lingvo.
La diplomo pri Elstara Agado estis lanĉita en 2007, poste, en 2010 estis lanĉita la diplomo pri Elstara Arta Agado. Ambaŭ diplomoj estas samrangaj.
Ne estas reguloj, laŭ kiuj oni aljuĝas la diplomon. Ekzistas nur la komitata decido: "La Estraro rajtas rekoni agadon por la internacia lingvo per Diplomo pri Elstara Agado, informante la Komitaton pri la distingitoj kun konciza pravigo."