Fiez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vers chez Patthey)
Fiez
Blazono de Fiez
Blazono de Fiez
Blazono de Fiez
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 49′ 34″ N 6° 37′ 24″ O / 46.82611 °N, 6.62333 °O / 46.82611; 6.62333 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 34″ N 6° 37′ 24″ O / 46.82611 °N, 6.62333 °O / 46.82611; 6.62333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 389
Areo 6,84 km²
Alteco 520 m super marnivelo
Poŝtkodo 1420
Komunumkodo 5556
Mapo de Fiez
Mapo de Fiez
Situa mapo de Fiez
vdr

Fiez estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fiez situas en la Ĵurasa Montaro. La komunuma teritorio konsistas el du partoj. La suda parto kun la vilaĝo Fiez situas ĉe la suda flanko de la Ĵuraso proksimume 2 kilometrojn nordokcidente de la Lago de Neŭŝatelo la alia parto estas montara eksklavo sur la kresto de Chasseron. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Fiez kaj Vers chez Patthey kaj kelkaj izolitaj bienoj en la eksklavo sur la monto Chasseron.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,84 km², de kiuj 23,8% estas kovritaj de arbaro, 72,4% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fiez limas en nordokcidento kaj nordo al Fontaines-sur-Grandson, en oriento al Champagne, en sudoriento al Grandson, kaj en sudokcidento al Giez. La eksklavo la Grandsonne Dessous limas en nordo al Val-de-Travers (NE), en oriento al Fontaines-sur-Grandson, en sudo al Bullet, kaj en okcidento al Sainte-Croix.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fiez situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Grandson al Fontaines-sur-Grandson. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 3 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Grandson.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fiez datiĝas el la jaro 885 kiel Figiaco. En la 9-a jarcento Fiez estis bieno de la burgonja reĝo. Post ĝi fariĝis havaĵo de la episkopo de Laŭzano kaj fine de la Baronejo Grandson. Pere de donaco ĝi estis koncedita al la priorejo Sankta Johano Baptisto en Grandson, al kiu ĝi apartenis ĝis la reformacio. Sub la berna regado ek de la Batalo de Grandson de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fiez estis la centro de majorejo kun tribunalo kaj konsilio en la Voktejo Grandson. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Grandson, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]