Uzanto-Diskuto:Josef Hron

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Josef Hron!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 16:21, 8. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Ĉeĥa respubliko kaj Ĉeĥio estas la sama ŝtato. Male sinjoro kaj senjoro, sinjorejo kaj senjorejo estas io alia. Bonvolu rigardi PIV. Krome en Ĉeĥio oni kutimas uzi vorton "senjoro" por malgrava sinjoro, "vladyka". Plue mi dubas, ke iu leganto de la paĝo "Holice" ne scias kio estas fervojo kaj bonvenigos vian ligilon al tiu paĝaro. Por ceteraj korektoj mi kore dankas. Josef Hron

Saluton, mi kialigos miajn korektojn aŭ helpon en la artikolo. Mi jam scias ke Ĉeĥa respubliko kaj Ĉeĥio estas la sama ŝtato, sed kvankam estas kutima en Ĉeĥio kaj en mia lando la nomigo Ĉeĥa respubliko, tio ne signifas ke en la tuta esperanta komunumo tio estas tia. Ankaŭ Francio estas Franca Respubliko kaj Germanio Germana Respubliko kaj en Esperanto oni preferas la simplan nomon; la oficiala nomo de la ŝtato validus por la propra ŝtato aŭ lingvo, sed ne nepre por la esperanta komunumo. Mi kutime ŝanĝas ekzemple Unuiĝinta Reĝlando al Britio. Pri la uzado de senjoro en Ĉeĥio mi tute ne konsideras, ke ĝi estu decida en Esperanto; fakte mi kutime konsultas kaj konsultis PIV kaj tie aperas la signifojn pri grava kaj bienposedanto, kaj tute nenio pri malgrava: Esperanto estas Esperanto ne estas Esperanto de Ĉeĥio. Mi povas supozi ke ĉiu leganto povas scii kio estas fervojo. Sed la kialo de ligoj ne estas nur por konduki al kroma kaj eble nepra informo, sed ankaŭ por valorigi la artikolon per ligiloj al jam ekzistantaj aliaj artikoloj, ĉar kiu scias? Eble iu subite deziras konsulti tiun artikolon pro alia kialo kaj havas ĉemane la rapidan aliron. Mi kutime korektas ne por trudi mian personan opinion, sed por koherigi la artikolojn kun aliaj en Vikipedio. Tion mi faras ĉiutage al 30 aŭ 40 artikoloj. Ne imagu ke mi havas ion personan kontraŭ Ĉeĥio. Mi havas tre amatajn amikojn en Ĉeĥio, kie ĉiam oni traktis min afablege. Dankon, Ĉehio--kani 22:34, 25. Feb 2010 (UTC)

Artikolo n. 130 000[redakti fonton]

Gratulojn, Josef! Via artikolo Barchov‎ estas la 130 000-a artikolo en nia Vikipedio. Ĉar temas pri vilaĝo proksima al via loĝurbo, eble vi eĉ povus interesigi lokajn gazetojn pri tiu atingaĵo, ĉu? Amike, --WinstonSmith 15:45, 2. Jun 2010 (UTC)

Re: Dankon por la gratulo. Mi provis pri Vikipedio skribi en regionaj gazetoj, bedaŭrinde pri sukceso de E-Vikipedio informis nur niaj esperantaj gazetoj Starto kaj Informilo. Ankoraŭfoje dankas kaj salutas --Josef Hron 09:28, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton. Jen detaleto pri viaj gravaj artikoloj pri vilaĝoj. En la komenca priskribo pri situo foje vi diras : sur la ŝoseo anstataŭ ĉe la ŝoseo ĉar vere aŭtoj aŭ piedirantoj estas sur la ŝoseo dum vilaĝoj estas ĉe. Ĉu ne? Dankon. Ĝis. --kani 22:13, 6. Jun 2010 (UTC)

Saluton, jes vi pravas, "sur ŝoseo" estas ĉeĥismo.

Dankon --Josef Hron 05:32, 7. Jun 2010 (UTC)

Membreco de 'Wikimedia CAT' en Wikimedia-fondaĵo[redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 07:59, 14. Jun 2010 (UTC)

autoŝoseo[redakti fonton]

Saluton. En kelkaj el viaj lastaj artikoloj aperas aŭtostrado kion mi ŝanĝas al aŭtoŝoseo pli uzata kaj PIVa ekzemple ĉe Malé Výkleky. En PIV aperas ankaŭ aŭtovojo, sed nek aŭtostrado nek strado. Mi vidis iam tiun vorton sed mi supozas ĝin nenecesan neologismon devenan el nacilingvoj.--kani 21:19, 19. Jun 2010 (UTC)

Re: Saluton kara Kani. La vorton strado kaj aŭtostrado mi trovis en kelkaj vortaroj, lastfoje en itala granda vortaro. Estas manko de nia movado, ke ne ekzistas iu juĝa korto por prijuĝi tiajn problemojn. Male, en ĉeĥa historio, kiam la ĉeĥa lingvo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj leviĝis el preskaŭ morta stato (antaŭe anstataŭis ĝin la germana), estis kelkaj homoj, kiuj juĝis kiuj vortoj estas "ĉeĥaj" kaj do bonaj kaj kiuj ne rajtas ekzisti kaj elpensadis novajn anstataŭajn vortojn. Tiuj homoj falis en ravinon de la historio kaj nun post ili restis nur ŝercoj. Salutas --Josef Hron 09:23, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Ĉeĥaj vilaĝoj[redakti fonton]

Saluton. En kelkaj el viaj lastaj artikoloj aperas mencioj al bestaj aŭ plantaj specioj, sed vi metas unue la nomon kaj poste la adjekton dum en esperanto kutime (kaj certe en Vikipedio) iras unue la adjekto, tiele ne estus "pino arbara (Pinus sylvestris)" sed "Arbara pino (Pinus sylvestris)". Dankon.--kani 21:54, 27. Jul 2010 (UTC)

Kara Kani, nedankinde. Vian peton mi ne povas plenumi, ĉar mi ne konsentas kun tia maniero, ĉar ĝi estas ege nepraktika, aparte en vortaroj, kie estus ĉiu specio de unu familio aparte, laŭ sia specia nomo (kutime adjektivo). Maniero kun unua familia nomo kaj dua specia nomo estas laŭ scienca biologia nomenklaturo kaj multaj esperantistoj biologoj ĝin praktikas. Ankaŭ en Granda vortaro Esperanta-ĉeĥa, kiun mi kompilas kaj en kiu mi havas kelkdek milojn da biologiaj taksonoj, mi uzas sciencan manieron. Estas ankaŭ vero, ke kelkaj esperantistoj praktikas en esperanto sian nacian manieron en stilo pri kiu vi skribas.--Josef Hron 07:13, 28. Jul 2010 (UTC)

Situoj de ĉeĥaj vilaĝoj[redakti fonton]

Saluton, bonvolu ne aldoni unu mapon de geografia situo por pluraj ĉeĥaj municipoj. Dankon. Jujijo 07:38, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Re: Saluton, vi ne skribas kial mi tion ne faru. Se mezuro de mapo estas tiel malgranda, ke ne eblas ekkoni diferencon, kaj pri tio mi atentas, oni eble tion povas fari kaj ne plenigi superflue la vikipedian diskon. Por pli detala trovo de la municipo mi aldonas adreson de plua, pli detala, mapo. Povas esti,ke sur kelkaj paĝoj mi ĝin ankoraŭ ne aldonis. Bonvolu. --Josef Hron 09:06, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton. Alilingvanojn povus veni al konkludo, ke tio estas erara dosiero, kiu troviĝas en la paĝo. La "vikipedia disko", pri kiu vi skribas, estas senfina, do ne zorgu pri ties plenigo. Anstataŭ pluraj dosieroj kun unu geografia situo uzu malplenan dosieron (eventuale elektu alian mapon el Komunejo) kaj en la paĝo skribu koordinatojn, kiuj montriĝos kiel punkto aŭ alia marko sur la mapo. Kiel tio aspektas kaj funkcias, vidu ekz. la paĝon pri Parizo. Tie, en la paĝo, estas la situo de Parizo sur mapo de Francio, poste klaku sur la mapon kaj vi ekvidos malplenan mapon de tiu ŝtato, kiu estas ligita al multaj minicipoj de Francio. Simile vi povas fari pri la ĉeĥaj vilaĝoj, urboj, kampourboj, ĉu ne? Jujijo 13:47, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, por tiu celo mi kreis ŝablono {{geoĉeĥio}} (geografio Ĉeĥio). Tiu fakte estas kopio de {{geofra}} (geografio Fracio). Necesas iom elserĉi precizajn koordinatojn por konkreta loko. Vi povas trankvile aldoni al la ŝablono randajn geografiajn situojn por limaj lokoj, do intervalo inter la plej okcidenta - la plej orienta lokoj, la plej norda - la plej suda lokoj. Jujijo 15:51, 3. Aŭg 2010 (UTC)

Mi aldonis ĝin al Pardubice. Se la punkto ne estas tute precize en la loko de la urbo, bv korekti ĝin. Jujijo 16:06, 3. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, mi uzis en Dvakačovice alian ŝablonon pri situo de lokoj en Ĉeĥio. Ĝi almenaŭ ne erarigas legantojn pri urboj. En la ŝablono en paĝoj simple aldonu koordinatojn. Jujijo 09:50, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Simple tajpu[redakti fonton]

{{Situo sur mapo
 |Ĉeĥio
 |Floso=center
 |Titolo=
 |Teksto=ĉi tien enskribu nomon de urbo, vilaĝo...
 |Lat-g=49|Lat-m=59|Lat-s=01|Lat-dir=N  
 |Lon-g=15|Lon-m=53|Lon-s=49|Lon-dir=E  
 |Larĝo=300
}}

sed bv korekti la parametron mapo = al mapo2 = (ĉi tien aldonu la tutan kopiitan tekston el la ŝablono). Kelkajn urbojn mi jam korektis. Jujijo 15:43, 7. Aŭg 2010 (UTC)

Aldoneblaj parametroj por la situoj sur la mapo[redakti fonton]

Mi aldonis aldoneblajn parametrojn por la ĉeĥaj municipoj, kiuj skribas la lokon de la municipo. Vi trovos ĉion en {{Situo sur mapo Ĉeĥio}}, kie mi elektis ekzemplon por urbo Opava. Antaŭe mi ne sciis pri ili, bv do akcepti mian senkulpigon, se vi devos fari refojan laboron. Jujijo 19:45, 10. Aŭg 2010 (UTC)

Žamberk[redakti fonton]

Omlouvám se že píšu česky, ale esperanto neovládám. U obrázku Kaple na Rozálce je špatně popis, protože se jedná o bývalou obřadní kapli na židovském hřbitově - jak je správně uvedeno u obrázku v en - Former ceremonial hall of Jewish cemetery in Žamberk. Mělo by tam tedy být v esperantu: Obřadní kaple na židovském hřbitově. --Bohemianroots 07:34, 13. Aŭg 2010 (UTC)

Informkesto[redakti fonton]

Saluton, Josef. Mi ĵus vidis, ke vi ankoraŭ uzas {{Urbokadro}}. Sed tio estas nur alidirektilo al {{Informkesto urbo}}. Do vi povus ŝpari laboron al la vikipedia servilo, se vi estonte uzus la ŝablonan titolon "Informkesto urbo", kvankam ĝi estas pli longa. Sed por tiaj ŝablonoj ekzistas eĉ nomskemo. Amike --Tlustulimu 11:46, 18. Okt 2010 (UTC)

Distrikto ĉe municipoj[redakti fonton]

Saluton Josefo, mi komencis unu distrikto post la alia alinomi la paĝojn, kiu havas en krampoj distrikton. Tio komencis esti necesa, ĉar tiuj urboj kaj vilaĝoj estas fakte partoj de distriktoj, do ili nomiĝu en titoloj [[Urbo (distrikto XYZ)|Urbo]]. Tio signifas, ke urbo estas parto de distrikto XYZ. Se iu urbo havas aliajn partojn, ili nomiĝu [[Parto (Urbo)|Parto]]. Antaŭ tia sistemo ne estis necesa, ĉar ne estis paĝoj pri partoj de urboj, sed nun jes. Vi povas kompari tion laŭ la ĉeĥaj paĝoj aŭ ekz. Poruba (Ostrava). Poruba do estas parto de Ostrava. Same ekz. en [[Doubravice (Pardubice)|Doubravice]] Doubravice estas rekte parto de Pardubice. Tio ne estas memstara municipo en distrikto Pardubice. Dankon por via kompreno. Petr Tomasovsky 07:06, 11. Dec 2010 (UTC)

Saluton, mi trovis, ke vi alinomis Králíky al nomo kun distrikto enkrampe. Sed, kiam vi estos alidirektanta iun ĉeĥan municipon, bv kompari tion kun la ĉeĥa. Se ekzistas nur unu urbo kaj unu aŭ pluraj vilaĝoj de la sama nomo, poste la simpla nomo de urbo preferas antaŭ la nomo de vilaĝo(j), kiuj estas kun nomo de distrikto enkrampe. Bv ankaŭ atenti alinomadojn de urbopartoj, vilaĝopartoj. Ekzemplo povas esti ankaŭ Josefov (Jaroměř), kio signifas, ke Josefov estas parto de Jaroměř. Dankon. Petr Tomasovsky 07:01, 20. Dec 2010 (UTC)
Nuntempe estas ĉiuj ĉi titoloj alinomitaj, do nun ne necesas alinomi ilin. La rilataj ŝablonoj estas korektitaj al novaj titoloj. Petr Tomasovsky 11:05, 20. Dec 2010 (UTC)

La samaj informoj[redakti fonton]

Saluton, bv ne aldoni kelkfoje la samajn informojn en paĝojn. La ŝablono enhavas ilin - kaj la mapon, kaj la retpaĝon de municipo kaj la ligilon al Komunejo. Dankon. Petr Tomasovsky 09:10, 14 Mar. 2011 (UTC)

Rojoj kaj riveroj en Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton, vi kreis kelkaj artikolojn pri ĉeĥaj rojoj. Sed, tradukoj kiel Luhačovický rojo aŭ Luhačovický rivereto estas ne bone elektitaj formoj por esprimi la nomon de rojo. Prefere uzu la plenan ĉeĥan nomon, do Luhačovický potok... Simple uzu vorton potok. La germana vikipedio uzas tiajn formojn. Vidu ekz. de:Luhačovický potok, de:Ludkovický potok, de:Bezdrevský potok, por lagoj ili uzas ekz. de:Prášilské jezero ktp. Se ekz germanoj uzas la plenajn ĉeĥajn nomojn por geografiaĵoj, kial simple ankaŭ ni ne uzu ilin? Plu noto estas al rivero Elbo. Bonvolu rimarki, ke por Elbo estas pluraj esprimoj kaj la rivero havas ĉi tie nomon Elbo (rivero), do skribu: [[Elbo (rivero)|Elbo]]. Dankon. Petro@diskkont 11:11, 9 Apr. 2011 (UTC)

Ĉu ankaŭ ĉe vi estas fuŝitaj redaktiloj?[redakti fonton]

Saluton, mi devas demandi vin, kiel vi vidas la paĝojn en Vikipedio. Ĉu estas videblaj redaktilaj butonoj? Ĉe mi jam duan aŭ trian tagon ne ĉio estas videbla. Mankas iu redaktilaj butonoj kaj aliaj. Petr Tomasovsky 09:35, 7 Maj. 2011 (UTC)

Ĵus mi eksciis, ke tio okazas nur kiel mi estas ensalutinta. Kiel elsalutinto mi vidas ĉion bone. Petr Tomasovsky 09:37, 7 Maj. 2011 (UTC)

Tra - Trans[redakti fonton]

Saluton, vi uzas mise prepozicion trans en signifo tra. Ni povas salti trans obstakloj aŭ transsalti obstaklojn, sed vojo kondukas ĉiam tra urbo. Neniam akvo povas flui trans urbo. Petr Tomasovsky 07:16, 4 Sep. 2011 (UTC)

Reflekso[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis en via artikolo Medea (mitologio) el Reflekso en arto al Montro en arto. Aliaj vortoj eblas, ekzemple Respegulo, Montrado, Apero ktp. Sed certe laŭ PIV reflekso estas iu movo ktp., tio estas io rilate al fiziologio kaj ne al via celo.--kani (diskuto) 17:38, 2 Jun. 2012 (UTC)

Citado de fonto[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas ke vi aldonas multajn artikolojn tradukitajn de la ĉeĥa Vikipedio. Mi tre laŭdas vin pro menciado de fonto, tio estas grava (kaj multaj vikipediistoj tion forgesas). Ĉu vi konas Ŝablono:Tradukita? Ĝi estas uzata por plifaciligi kaj unuecigi menciadon de fonto por tiaj tradukoj. Vidu ekzemplon en Erigono. Amike. --KuboF (diskuto) 10:24, 16 Feb. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon por via atentigo. En la novaj paĝoj mi eluzos la ŝablonon kaj iom post iom mi korektos la faritajn.--Josef Hron (diskuto) 15:51, 17 Feb. 2013 (UTC)
Dankon! Amike. --KuboF (diskuto) 13:55, 18 Feb. 2013 (UTC)

Aristaio[redakti fonton]

Saluton! Unue, kiel ŝatanto de greka mitologio, mi elkore dankas vian kontribuon al ĉi tiu enciklopedio pere de multnombraj kaj altkvalitaj artikoloj tiurilate, kiujn mi tre valoras. Mi komencis verki artikolon pri la rolulo Aristeo, kaj nur poste rimarkis ke vi jam verkis pri li, sed laŭ la titolo «Aristaio». Do mi uzis la informon de vi verkita kaj, se vi ne kontraŭas, alidirektis ĝin al Aristeo, kiun mi konsideras pli bone esperantigita nomo. Amike,--Fimako (diskuto) 21:09, 8 Aŭg. 2013 (UTC).

Saluton, en kelkaj lingvoj, ankaŭ en la ĉeĥa, germana, pola oni uzas finaĵon aio, en kelkaj - itala, hispana finaĵon eo. Mi ne estas tiel bona "internacia lingvisto", ke mi povus decidi, kio estas pli ĝusta (?). Do, se al vi pli plaĉas -eo, ŝanĝu la nomon. Vikipedio trovos la paĝon ankaŭ, se iu skribos originalan "Aristaio". Josefo.

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. La nova sistemo por aldoni la alilingvajn ligilojn estas plej ofte sufiĉe facila. Mi montros kiel mi faras: vi metas frazon En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kapaneus en la ĉeĥa Vikipedio.. Do mi klakas ĉe Kapaneus kaj aperas la ĉeĥa paĝo, vi eĉ tion ne bezonas, ĉar vi iris el tie. En la ĉeĥa paĝo estas longa listo de lingvoj kaj fine la diraĵo Upravit odkazy, kiun mi ne komprenas ĉar mi ne regas la ĉeĥan, sed kies signifon mi supozas. Vi klaku tie ĉu al alia fenestro aŭ en la sama kaj aperos anglalingva paĝo ege facile uzebla. Sub la sama listo de lingvoj (kaj ties artikoloj) aperas fine add, klaku tie kaj aperos nova linio, en la unua kadro metu esperanton kaj en la dua la artikoltitolon. Poste klaku save kaj atendu iomete. Jam ĉio estas farita. Se vi reŝarĝas la paĝon esperantan aperos la ligiloj; se vi klakas la ĉeĥan, aperos ankaŭ esperanto.--kani (diskuto) 10:37, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton kaj dankon. Via uzinstrukcio funkcias bone - vidu "Idaia". Josef Hron (diskuto) 10:46, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton. Mi jam konsilis foje, ke indas trovi unue la koresponda alilingva artikolo kaj kontroli ĉu jam ekzistas tiu artikolo en Esperanto. Se vi estus atente rigardante tion, vi estus konstatante, ke jam tio ekzistis kaj vi faris eble ne tiom utilan laboron. Mia persona opinio estas, ke nun indas forviŝi vian novan artikolon kaj konverti ĝin en alidirektilo de la jam ekzistinta, krome ĉar vortaro montras Cefeon kaj ne Kefeon. Se estas io savebla el via artikolo kaj ankoraŭ ne estanta en la malnova, bonvolu elpreni ĝin kaj meti ĝin en tiu. Alia eblo (ne solvo) estus lasi ĉion tie kaj eĉ marki en la malnova artikolo la ekziston de aparta artikolo pri unu el la samnomaj roluloj, tamen tiu restus sen alilingvaj ligiloj. Bonvolu respondi. Krome, laŭ mia sperto estas alia vikipediisto kiu faras tiajn artikolojn pri grek-latina mitologio, nome Vikipediisto:Fimako. Eble vi devus kontakti kun li kaj interkonsenti pri farota laboro, ĉu ne? Dankon.--kani (diskuto) 21:28, 9 Sep. 2014 (UTC)

Saluton Kani kaj dankon por via atentigo. Mi bedaŭrinde preterrigardis la aferon, ĉar mi por la sama persono uzis alian formon de la nomo. Mi kompreneble konsentas při nuligo de la artikolo "Kefeo", sed mi bedaŭrinde ne scias kiel tion fari. Ĉu vi bonvolas tion fari mem?

Malgraŭ tio, ke formon "Cefeo" uzis eĉ Zamenhof, mi ne povas konseti, ĉar tiu formo ne estas ĝuste grekdevena, sed latindevena. Pro tio por la persono mi uzis Kefeo kaj por stelaro Cefeo. Josef Hron (diskuto) 21:19, 11 Sep. 2014 (UTC)

Saluton al vi du. Ankaŭ mi konsentas pri la propono de Kani, pardonu ke mi nek respondis nek helpis en la laboro (mi jam konstatis ke la alidirektigo estas farita), ĝis nun mi ne havis tempon prilabori ĉi tie. Laŭ mi, ambaŭ nomoj taŭgas, sed ne unu por la stelaro kaj la alia por la mita rolulo, ĉar origine ambaŭ pritraktas la saman miteron. Oni konsideru la nomon «Kefeo» rekta transliterigo de la greka vorto, kaj «Cefeo»n la kutima maniero nomi ĝin, post evoluo pere de la latina kaj latinidaj lingvoj. Do, mi ŝatas la nuntempan solvon. --Fimako (diskuto) 14:29, 19 Sep. 2014 (UTC)

Mi klopodis meti la alilingvajn ligilojn sed vi diras fine de la artikolo ke temas pri traduko el la ĉeĥa artikolo Klytios, tio sonas strange kaj aspektas alia temo. Krome ĝi estas ligita al la esperanta Klitio (mitologio). Do, mi supozas, ke temas pri eraro. Tiukaze ĉu vi povas diri al mi kiu estas la ĉeĥa aŭ alilingva korespondo al Linkeo?--kani (diskuto) 19:57, 17 Mar. 2015 (UTC)

Soluton. Kompreneble temis pri eraro. Eble mi la mankojn korektis. Dankon por Via atentigo. Josef Hron (diskuto) 12:19, 20 Mart. 2015 (UTC)

Saluton. Ĉu vi povas diri al mi kie vi prenas la numeron kiu aperas en la ŝablono de la ĉeĥaj korespondaj artikoloj? Mi klopodas uzi tiun ŝablonon, sed ne scias kiel fari? Dankon.--kani (diskuto) 23:36, 28 Mar. 2015 (UTC)

Soluton. Se mi bone komprenas vian demandon, temas při numero de daŭra referenco. Ekzemple se mi redaktas artikolon "Oineo", ĉeĥe "Oineus", mi en la ĉeĥa paĝo trovas "Trvalý odkaz - daŭra referenco" kaj en linio supre aperos la serĉata numero, ĉi tie 11053535. Josef Hron (diskuto) 14:53, 29 Mart. 2015 (UTC)
kani, mi ĵus aldonis priskribon al Ŝablono:Tradukita#Numero de revizio. Amike. --KuboF (diskuto) 15:24, 29 Mar. 2015 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 15:52, 29 Mar. 2015 (UTC)

Ĉu mi povas scii kial vi translokigis la artikolon Ĥloriso al la artikolon menciatan supre? Ĉiuĵaŭde Diskuto 17:03, 12 Jun. 2015 (UTC)

Helpo-Diskuton mi uzis erare kaj nun mi ne kapablas reveni al ĝusta "Ĥloriso" Dankon.Diskuto:Josef Hron|diskuto]]) 20:30, 12 Jun. 2015 (UTC)
Kani faris tion por vi. Ĉiuĵaŭde Diskuto 19:46, 12 Jun. 2015 (UTC)

Dosiero:Ev2011 009.JPG[redakti fonton]

Saluton. Mi petus vin aldoni uzopermeson al via foto Dosiero:Ev2011 009.JPG, ekzemple per ŝablono {{GFDL}}. Bonus ankaŭ aldoni klare indiki ke estas via foto, plej bone per plenigo de ŝablono {{informo por dosiero}}. Persone mi ne dubas ke estas via foto, kaj ke vi permesas uzon de la foto, alikaze vi ne alŝutintus ĝin, sed formale necesas mencii tion. Sincere ThomasPusch (diskuto) 09:19, 13 Feb. 2016 (UTC)

Saluton. En la lasta frazo de tiu artikolo oni diras, ke "estis en Sparto adorata kiel heroso". Ĉu vi volis diri heroo? En alilingvaj versioj oni diras en tiu loko ke li havis en Sparto heroonon. La ĉeĥan mi ne scipovas.--kani (diskuto) 16:22, 20 okt. 2017 (UTC)[Respondi]

Soluton. Heroso, cxehxe héros, signifas ion alia ol heroo, cxehxe hrdina. Per klarigo mi kompletigis tekston de la artikolo Pleŭrono (mitologio). Dankon por Via atentigo. Josef Hron (diskuto) 10:12 21 okt. 2017 (UTC)

Administra baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 09:02, 3 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:35, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]