Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2019/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Japanaj futbalistoj[redakti fonton]

Saluton, mi volus demandi, ĉu ni bezonas tiom da paĝoj pri japanaj futbalistoj? Bv vidi Kategorion:Japanaj futbalistoj kaj komparu ĝin kun alilingvaj versioj - ekz. kun la angla - Category:Japanese footballers aŭ aliajn lingvojn laŭplaĉe. En Esperanto nun, ĉimomente estas jam 4630 artikoloj pri la japanaj futbalistoj kaj la angla enhavas nur 4260 paĝojn. Kaj videble ŝajnas, ke alŝutado de la samaj paĝoj estas senfina. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:08, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Interalie, tiu ĉi vikipedio havas en la sama kategorio sume 1 014 paĝojn pri japanaj futbalistoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:32, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ankaŭ mi komence iom dubis pri tio kaj atente esploris la aperintajn paĝojn, supozante plian vandalon (kiel tiu, verkinta plurajn fuŝaĵojn pri komikistoj kaj poste blokita). Tamen mi vidis ke la paĝoj estas bone aranĝitaj, la datumoj koincidas kun tiuj en aliaj vikioj, ĉiam haveblas la samaj artikoloj en aliaj vikipedioj kaj la informoj kvankam koncizaj, tamen estas precizaj kaj sufiĉaj por baza kompreno de la afero. Mi faris kelkajn korektojn kaj petojn kaj la kreinto rapide reagis, plibonigante siajn kreaĵojn. Do mi pensas ke tio povus esti utila por estonta verkado de artikoloj pri futbalo. Almenaŭ rilate futalistojn el Japanio kaj Brazilo ni ne havos ruĝajn ligilojn. RG72 (diskuto) 10:38, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Konkurenco inter 2 kategorioj[redakti fonton]

Ekzistas 2 kategorioj(kaj multaj subkategorioj), kiuj preskaŭ samas:

ili kolizias eĉ en vikidatumoj. Kion fari?

Vere preskaŭ samaj, sed ne plene. Laŭ mi restu ambaŭ.--Crosstor (diskuto) 05:21, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]


Administrejo[redakti fonton]

Listo de havendaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum mia laboro por plibonigo de la artikoloj de tiu listo, mi konstatis, ke de tempo al tempo ne estis precize 1000 artikoloj, sed foje 999, 998 kaj tiel plu. Poste mi konstatis, ankaŭ ke ne ĉiam temas pri la samaj artikoloj, Foje kelkaj malaperas kaj kelkaj aliaj reaperas aŭ por la unua fojo aperas en tiu listo. Mi supozas, ke tio okazas pro du aferoj: unue ĉar foje okazas tajperaroj, iu deziras forviŝi linion kaj forviŝas ankaŭ alian nedezirate ktp. Krome iu ne scias (aŭ ne volas scii) ke tiu listo estas fiksa kaj modifas ĝin laŭ sia bontrovo. Oni supozas, ke tiu listo devenas el tio kio estas markita en la koncerna paĝo kiel "originala listo ĉe Meta". Mi pacience kaj formikece malfermis unu post alia tiun milon kaj poste la esperantan milon kaj mi trovis nekongruaĵojn. Precize, el la origina listo forfalis iam Plasto, Angkor Ŭat, Videoludo, Imperio Malio, Sumero, Majaoj, Internacia Monunua Fonduso, Nagarĝuno, David Hilbert, Spirado, Nematodoj, Moluskoj, Nervo, Kronika obstrukca pneŭmonopatio, Epilepsio, Gastroenterito, Vakcino, Elektromagneta radiado, Lineara algebro, Pomo, do totale 20. Kompreneble kompense estas markitaj kiel havendaj artikoloj kelkaj kiuj ne estis en la origina listo, nome Pulmo, Aŭtosporto, Elefanto, Fosilia brulaĵo, Jean Baptiste Joseph Fourier, Golfo (sporto), Homaranismo, Kosmoflugo, Paŭlo de Tarso, Traktato de Versajlo, Tridekjara milito, Modo, Penicilino, Realo, Spiro, Ĥolero, Animeo, Anuroj, Aztekoj, Bildliteraturo kaj Centjara milito, totale 21, el kiuj plej parto estis tiel markita en la jaro 2010 per roboto de Vikipediisto:Castelobranco. Mi supozas, ke li uzis pli ĝisdatigitan liston. Mi konsentas, ke la dua listo (aldonitaj artikoloj) estas ĝenerale pli interesa ol la unua (forigitaj artikoloj), sed mi volas ke tion oni sciu kaj ke oni diskonigu kriteriojn por modifo (aŭ pli bone por malmodifo) de la listo por eviti fuŝaĵojn. Ĉar tiuj artikoloj estas libere modifeblaj ĉiu ajn povas fuŝi la aferon. Mi tute ne deziras la restarigon de la forigitaj artikoloj (eble nur kelkjan malmultajn, sed kontraŭ kiuj?), inter alie ĉar dum tiuj naŭ lastaj jaroj multaj el la aldonitaj ege plialtigis sian enhavon, dum la aliaj ne tiom. Do, mi profitas la okazon por rememorigi, ke neniu, kiu scias, ĝisdatigas la statistikan tabelon. Kaj ke eble iu teknikisto povus instali programon, ke evitu forigojn aŭ aldonojn.--kani (diskuto) 18:08, 2 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Granda laboro kaj bona ideo! Dankon kara. Bedaŭrinde mi mem estas teknika nula, sed espereble iu el administrantoj sukcesos plenumi tiun taskon per roboto aŭ alimaniere. RG72 (diskuto) 09:20, 4 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi ne scias multe pri tio. Bonvolu korekti min, se mi malpravus. La laboro havas tri fazojn:
  1. Unua fazo - Ĝisdatigo de listoj:
  2. Dua fazo - Ĝisdatigo de artikoloj en ĉi tiuj listoj - aldono aŭ forigo de Ŝablono:Havenda artikolo
  3. Tria fazo - Ĝisdatigo de tabelo de historio de stato - Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj#Kresko de la Vikipedio en Esperanto
Laŭ mi, la dua fazo estas facila por mia roboto. Mi povas prepari ion por la tria fazo kaj fari tion duonaŭtomate (eĉ por malnovaj monatoj). Sed la unua fazo ŝajnas pli malfacila. Mi devos pli analizi tion.--LiMr (diskuto) 19:43, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi uzas alian sistemon de ĝisdatigo. Mi havas aŭtomatajn helpajn listojn, sed mi faras tion permane.--LiMr (diskuto) 11:40, 7 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas. Mi perdiĝas en tiaj teknikaĵoj. Mi scias nur, ke nun estas 998 artikoloj anstataŭ 1000. Mi povus simple elekti inter tiuj originaj artikoloj kiuj perdis sian markilon. Tamen mi vidas, ke kelkaj artikoloj kiuj havis la markilon antaŭ unu semajno jam ne havas ilin kaj inverse.--kani (diskuto) 01:13, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, nuntempe la unua kaj dua fazo estas farita. Tio estis pli malfacila, ĉar listoj havis aliajn strukturojn. Nuntempe la strukturoj estas samaj. Ĉefe precize 1000 artikoloj estas en la angla listo, precize 1000 artikoloj estas en esperanta listo kaj precize 1000 ŝablonoj (markiloj) estas en artikoloj. Sed mi forigis du alidirektojn kaj kreis ĝermojn. Oni devas plilongigi ilin: Nuklea armilo (Nuclear weapon) kaj Elektromagneta radiado (Electromagnetic radiation). Oni povas uzi originajn artikolojn: Atombombo kaj Elektromagnetismo (aŭ Elektromagneta ondo).--LiMr (diskuto) 08:10, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi esperas, ke la tria fazo (la tabelo) estos pli facila. Mi faros tion. Mi supozas ke esperanta Vikipedio akiros pli bonan pozicon en listo de ĉiuj Vikipedioj :) --LiMr (diskuto) 08:17, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
La tria fazo (Ĝisdatigo de tabelo de historio de stato) estas farita. Nun iu povus plilongigi ĉi tiujn artikolojn. :) --LiMr (diskuto) 16:14, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon. Nun estas certe 1000 artikoloj. Krome la tabelo estas ĝisdatigita. Dankon. Mi faros mian eblon por plibonigi la rezulton en tiu listo. Estus konvena ke iu kiu povas helpi en artikoloj pri matematiko, fiziko kaj kemio helpu ĉefe en la artikoloj kiuj estas sub 10 000 bitokoj. Tio ne estas malfacila kaj traduko helpas.--kani (diskuto) 01:05, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, mi devis anstataŭi vian redakton de Elektromagneta radiado per Elektromagneta ondo. Plue mia roboto plibonigis 747 el 1000 ĉi tiuj artikoloj. --LiMr (diskuto) 19:35, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]