Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Aŭtomate aldonitaj polurindaj artikoloj pri matematiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novaj polurindaj artikoloj pri matematiko[redakti fonton]

Mi kreis 96 novajn artikolojn:

Abelaj polinomoj Kompaktigo Konkuraj linioj Kristalografia grupo Cikle reduktita vorto Cifereca sumo Dominanta decida regulo Rudimenta enigo Rudimenta matematiko Elipsa γ funkcio Egalpeza punkto Eksponenta funkcia pova distribuo Hilberta dukto Pligrandiĝanta procezo Ena derivaĵo Logo-konkava Maksimume dividebla nombro Ara sistemo de finia signo Plenumanta la kvadrato Feliĉa primo Unuagrada idealo Stela bonmaniereco Severe pozitiva Rada teorio Aŭtonoma sistemo (matematiko) Kandidata solvaĵo Karakteriza ekvacio Kondiĉa probabla denseca funkcio Derivaĵo (ekzemploj) Ekliptika latitudo Fibonacci polinomoj Gaŭsa lemo Entjera polinoma Inverso (matematiko) Lebega punkto Lineareco de diferencialado Ne-vaganta punkto Piki matrico Altebenaĵo (matematiko) Probablo kaj statistiko Pozitiva ĝiri funkcio Pseŭda algebre fermita kampo Ringa vastigaĵo Simpla (abstrakta algebro) Minuskla cirklo Uniforma distribuo Absoluta geometrio Borela regula mezuro Koŝia teoremo Koŝia konverĝa provo Kolumna vektoro Konstanta faktora regulo en integralado Centono Lebega lemo Listo de integraloj de malraciaj funkcioj Listo de integraloj de racionalaj funkcioj Matematika diversaj Ununormigita nombro Parametra derivaĵo Q-eksponenta funkcio Solida toro Stela primo Unuobla disko Nula modulo Banda sumo Koŝia ĉefa valoro Gottfried Wilhelm LEIBNIZ-a integrala regulo Ebena geometrio Vektoraj identoj Lame harmona Ŝanĝi de bazo Cirkvita rango Klasifika problemo Kompleksa geometrio Direkta interrilato Hiperbola spiralo Λ abstraktado Matematika Asocio Normala kerno Pozitiva ero Ripetita cifereca sumo Analitiko diversaj Fermita-cikla adaptilo Kombinaj principoj Cilindro (algebro) Diskreta optimumigo Fundamenta teoremo sur homomorfioj Integralo (ekzemploj) Integralanta faktoro Mu operatoro Kvadrato (algebro) Algebra ero Inversa rilato Rilata modulo Suplementoj

Ili estas ne tre bonaj lingve, sed:

Ili estas pri gravaj temoj
Ili estas pli grandaj ol la ĝerma nivelo
Ili estas kategoriitaj
Ili havas intervikiajn ligojn

Mi havas ankoraŭ tiajn artikolojn kaj planas ilin envikiigi. Maksim 18:00, 8. Mar 2006 (UTC)

Tiuj artikoloj estas veraj katastrofoj: vort-al-vorte aŭtomataj tradukoj (ĉu la vorto "traduko" indas, por tiu parodio)? el la angla (mi ne trarigardis ĉiujn): lingve, ili NE estas "ne tre bonaj": ili estas tutsimple fekaj ! Kaj mi suspektas ke ili restos longtempe en tiu stato. Tiu kread-diareo senvalorigas la tutan eo:vikipedion. --Ssire 20:48, 8. Mar 2006 (UTC)
Ni bezonas lingve spertajn matematikistojn por elkribri la erarojn kaj kontroli la ĝustecon de la klarigoj en tiu ĉi kategorio. Bonŝance ili troviĝas en unu kategorio, tiel ke eblas retrovi la fuŝajn artikolojn. Mi provos levi kelkajn kun interesa titolo al pli bona nivelo. Sed certe necesas forstreki partojn de aliaj artikoloj kaj mallevi ilin al nivelo de ĝermETo kun limigita "vivdaŭro". Biciklanto 21:51, 8. Mar 2006 (UTC)
Mi estas lingve sperta matematikisto, sed kompreneble havas limigitan tempon. Tamen mi kredas, ke ĝis la somero mi povas trairi ĉiujn ĉi artikolojn kaj lingve korekti ilin. (Se iu helpos, ni kompreneble povos fini la taskon pli rapide). Tamen, mi petas al Maksimo estonte ne plu krei tiajn fuŝ-artikolojn sen antaŭa averto, ĉar ili kreas multan laboron por aliaj (eĉ se oni decidas forigi ilin - tio ankaŭ estas laboro (kvankam pli malgranda)). Marcos 23:54, 8. Mar 2006 (UTC)
Bone, mi plu ne alŝutos tiel ĉi tiajn artikolojn. Sed mi petas ne forigu jam alŝutitajn artikolojn. Mi mem baldaŭ okupiĝos pri ilia plibonigo (kaj certe ne rifuzos se la aliaj ankoŭ ion plibonigos). Maksim 10:22, 9. Mar 2006 (UTC)
Mi jam prilaboris kelkajn artikolojn kaj vidas ke ĉi tio estas sufiĉe facila, pli facile ol prilabori ilin antaŭ alŝutado (ekzemple pro tio ke videblas formuloj). Do mi planas fari tiel: krei paĝon ekzemple Vikipedio:Projekto matematiko kaj alsŭti artikolojn kiel ĝiaj subpaĝoj "Vikipedio:Projekto matematiko/< nomo >". Kaj poste ilin redakti kaj movi al la normalaj nomoj. Maksim 15:54, 9. Mar 2006 (UTC)
En ordo. Marcos 16:35, 9. Mar 2006 (UTC)