Vinbero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinberoj sur vito
Vinberoj

Vinbero, uvo (el la latina Ūva) aŭ traŭbo (el la germana Traube) estas bero rikoltata de vito el la familio Vitacoj. Ĝi estas ofte uzata por suko (mosto), vino, ĵeleo, sekvinberoj, aŭ manĝebla krude. Vinberoj konsistigas proksime 50% de ĉiu frukto kreskata en la mondo.

Uzataj specioj

jen vinberoj elpremiĝontaj cele al kreado de mosto kaj poste de vino
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vito.

Vinberoj por la homa konsumado estas normale nur la fruktoj de Vitis vinifera, planto kultivita ĉirkaŭ la Mediteraneo ekde antaŭ miloj da jaroj. Nuntempe, tiu specio estas kultivata en pluraj landoj kun taŭga klimato, ekzemple Kalifornio kaj Aŭstralio.

Multe gravas tamen ankaŭ alia specio, Vitis labrusca, kiu nature kreskas nur en Nordameriko. Preskaŭ ĉiuj la vitoj kultivataj estas plantoj de Vitis vinifera greftitaj sur Vitis labrusca, ĉar la unua produktas pli bonajn fruktojn sed la dua pli bone kontraŭstaras plurajn malsanojn. La beroj de Vitis labrusca, kvankam malpli bongustaj ol tiuj de Vitis vinifera, estas manĝeblaj.

Ĉefaj specioj kultivataj estas:

La uva kokolobo Coccoloba uvifera, estas la nomo de frukto tute ne rilata kun la vituvo ĉar tiu apartenas al la familio Poligonacoj, kvankam ĝi montras guston iom simila al tiu ĉi, ankaŭ ties formo estas simila, sed kun ununura granda semo. Ties planto estas arbo kiu povas atingi grandan grandon, kaj estas ofta en Karibio. Ĝi gravas ankaŭ pro komponanto nome acidomitozo kiu kontribuas al kresko kaj vigligo de korpaj muskoloj.

Priskribo de la planto

Vita ĉiro

La vito (aŭ vinberujo) estas grimpoplanto: la radikoj estas en la tero, sed la trunko ne kreskas rekte, tamen sin apogas sur iu subtenanto, natura aŭ artefarita. La vito ne estas parazita, ĉar ĝi ne elprenas sukojn aŭ nutraĵon el la subtenanto. Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.

La folioj estas grandaj, manformaj, vintre falantaj.

La floroj estas malgrandaj, verdaj aŭ flavaj, kunigataj en floraroj, kiuj poste naskas fruktarojn. Ofte oni nomas tiujn arojn "grapoloj", sed la vera grapolo estas pli simpla; science ĉe Vitis estas tirsoj (grapoloj de cumetoj).

La fruktoj estas beroj, kun blua, ruĝa aŭ verda ŝelo (eĉ preskaŭ nigra aŭ preskaŭ blanka). Ili kreskas grupigitaj en grapoloj de 6 al 300 vinberoj. Ili povas esti nigraj, violaj, flavaj, orkoloraj, purpuraj, rozkoloraj, brunaj, onanĝkoloraj aŭ blankaj, kvankam tiuj lastaj estas reale verdaj kaj evolue ili devenas el ruĝaj vinberoj per mutacio de du genoj kiu faras ke ili ne disvolvigas antocianojn, kiuj estas kio havigas pigmentadon.

Koloroj de vinberoj
Tre malhelaj, preskaŭ nigraj
Ruĝaj
Helaj
Verdaj

Produktado

Vitejoj ĉe la rivero Mozelo, Germanio.

La produktado de vinberoj en la tuta mondo dum 2012 estis, laŭ FAO[1] de 67 milionoj da tunoj (35% en Eŭropo, 33% en Azio, 23% en Ameriko). Ĉinio produktis preskaŭ 10 Mt, Usono ĉirkaŭ 6.7, Italio ĉ. 5.8, Francio ĉ. 5.3. Laŭ informoj de FAO la tutmonda produktado de vinberoj okupas ĉirkaŭ 75 866 kvadratajn kilometrojn. Proksimume 71 % de la produktado estas uzata por fabrikado de vino, 27 % por freŝa konsumo kaj 2 % kiel sekigitaj fruktoj. Parto de la produktado de mosto estas uzata kiel sukersurogato (dolĉigaĵo) por sukoj komercigitaj sub la motoj "sen aldonita sukero" kaj "100 % natura". La tereno dediĉita al la vitoj kreskas ĉiujare ĉirkaŭ 2 %.

La produktado de vinberoj malrapide kreskis dum la lastaj jaroj. Antaŭ 20 jaroj, la monda produktado estis ĉirkaŭ 60 milionoj da tunoj. Tamen, la listo de la plej gravaj produktantaj landoj ege ŝanĝis: en 1992 Italio estis la unua produktanto, Eŭropo produktis pli ol 50% de vinberoj tutmonde kaj Ĉinio produktis nur la dekonon de sia nuntempa produktado.

Vinberoj estas kultivataj nur en regionoj kun klimato mediteranea aŭ modere varma. La planto toleras vintre temperaturojn ĉirkaŭ ĝis -15°C, sed dum la printempo la temperaturo ne devas fali sub -5°C, kaj la varma sezono devas daŭri sufiĉe longe[2][3]. Tamen, la eltenkapablo dependas de la kulturvario.

La vinbero estas rikoltata preferinde fine de somero al komenco de aŭtuno en la mediteraneaj klimatoj de la Norda Hemisfero.

La jena tabelo de la ĉefaj produktantoj de vino montras la korespondon kun la areoj dediĉitaj al plantado de vitejoj:

Produktado de vinberoj en 2005.
Vitejoj de Montrachet en Burgonjo, Francio.
Lando Dediĉita areo
Hispanio 11.750 km²
Francio 8.640 km²
Italio 8.270 km²
Turkio 8.120 km²
Usono 4.150 km²
Irano 2.860 km²
Rumanio 2.480 km²
Portugalio 2.160 km²
Argentino 2.080 km²
Ĉilio 1.840 km²
Aŭstralio 1.642 km²
Anglio 1.053 km²

Fonto: FAO, Internacia Organizo pri Vito kaj Vino, Aŭstralia Organizo pri vino kaj brando.

Kelkaj vinberejoj
Vidu ankaŭ la voĉon "vinkultivado"

Konsumado

Permana rikolto de vinberoj

Vinberoj estas konsumataj en du ĉefaj manieroj:

  • krude, kiel freŝaj fruktoj;
  • post aparta prilaborado, kiel vino.

Pli malofte, vinberoj estas konsumataj alimaniere:

Ankaŭ la plej kutima vinagro kaj iuj likvoroj devenas de vinberoj, kvankam nerekte (pere de vino).

Ekzemploj de uzo de vinberoj
Recepto kun freŝaj vinberoj
Vinbareloj en toskana kelo
Sekvinberoj
Tri tipoj de vinberaj vinagroj
Vinbera suko (tre simila al vino!)

Notoj

  1. FAOSTAT angle,france,hispane
  2. Istruzione Agraria Online - Vite - Vitis vinifera L. itale
  3. Iowa State University - Cold Climate Cultivars angle

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Creasy, G. L. kaj L. L. Creasy. (2009). Grapes (Crop Production Science in Horticulture). CABI. ISBN 978-1-84593-401-9
  • Bernd Altmayer: Veränderungen der Inhaltsstoffe von Traubenmosten und Mykotoxin-Bildung durch Weintrauben besiedelnde Pilzarten. Dissertation an der Universität Kaiserslautern, Kaiserslautern 1982.
  • Gemmrich: Anwendungsorientierte Forschung und Entwicklung an Fachhochschulen: Entwicklung eines Optisensors zur automatischen Qualitätskontrolle bei der Anlieferung von Weintrauben in der Kelter. (Kurztitel: Optisensor für Weintrauben; Schlussbericht nach Nr. 3.2 BNBest-BMBF.) Fachhochschule Heilbronn, Heilbronn 1999.