Saltu al enhavo

Itala kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj italaj manĝaĵoj.
Kuirita spageto kun aldono de tomatosaŭco kaj raspita fromaĝo
Pico
Parma ŝinkoj en merkatejo
Parma fromaĝo
Lasanjoj
Ravioloj
Rizoto
Tiramiso
Polento kun kolbaso kaj fungoj
Mocarelo el origina, bubala lakto
Memfarita Focaccia / fokaĉo kun olivoj kaj herboj
Nokoj kun tomatosaŭco
Panna cotta kun fraga saŭco
Zabajono - frandaĵo el sukero, ovoflavo, vanilo kaj likvoro, kuirbanita.
Minestrono

La itala kuirarto estas unu el ĉefaj internaciaj kuirartoj. Ĉi tiu kuirarto estas konata pro siaj pladoj de pastoj (spageto, pico). La itala kuirarto disvastiĝis ĉefe en Ameriko kaj en Eŭropo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La itala kuirarto karakteriziĝas pro la uzo de pastoj (spageto, pico), viando (ĉefe fiŝoj ĉe la marbordaj regionoj, sed ankaŭ parma ŝinko, aliaj viandoj ene de la lando), fromaĝoj (parma fromaĝo, mocarelo, rikoto), legomoj, kiel bazaj materialoj kaj nefajna mara salo, nigra pipro, bazilio, rosmareno kiel spicaĵoj. Oni uzas olivoleon por fritado de viandoj kaj kiel spico verŝita sur legomoj.

La itala pico estas fama dismonde, ĝi evoluis el la plata pano el la romia epoko. Post kiam oni iomete refaldis la randon por ke la surmetaĵo ne elfalu, jam elformiĝis la nun konata pico.

Focaccia ([foˈkattʃa] do en Esperanto fokaĉo) estas plata fornbakita itala pano, kiu povas esti spicita per herboj aŭ aliaj ingrediencoj.

En Italio la ĉefa manĝada tempo estas la vespero - kiam la tuta familio estas ĉehejme -, kiam oni manĝas antaŭmanĝaĵon (antipasto), ĉefmanĝaĵon kaj postmanĝaĵon. Tion ofte akompanas trinkado de itala vino. La konsumado de supo ne estas karakteriza, eble krom minestrono.

Diversaj pladoj

[redakti | redakti fonton]

Minestrono estas itala legomsupo. Minestra estas itale por (legom)supo, minestrone la aŭgmentativo de tio. Minestrono ankaŭ estas nomata "la granda supo" pro la multaj ingrediencoj ĝi povas enhavi. Minestrono estas densa supo, kiu depende de la regiono ofte estas manĝata kun rizopasto. Ne ekzistas vera recepto por minestrono, ĉar ĝi estas preparata kun freŝaj legomoj kiuj estas haveblaj en la sezono. Antaŭe ĝi ofte estis farata kun la legomoj kiuj restis post preparado de aliaj manĝaĵoj.

Gorgonzolo (itale: Gorgonzola) estas bluŝima fromaĝo el plengrasa bovina lakto el la nordo de Italio kiu jam dum jarcentoj estas farata.

Gorgonzolo taŭgas kiel deserto, sed ankaŭ estas uzata kiel ingredienco de spagetoj-saŭco kaj kelkaj picoj.

Marfruktoj estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj - tre oftaj en la itala kuirejo.

Panna cotta (f.) (itale „kuirita laktokremo“) estas norditala deserto el kremo, sukero kaj gelateno. Ofte oni aldonas vanilon.

Zabajono estas frandaĵo el sukero, ovoflavo, vanilo kaj likvoro, kuirbanita. Ĝi estas unu el la plej famaj desertoj de la itala kuirarto. Temas pri vinŝaŭmaĵo: oni unue ŝaŭmkirlas ĝis blanko ovoflavojn kaj sukeron, antaŭ ol aldoni Marsala-vinon, rumon kaj eble cinamon kaj ŝaŭmkirli en akvobano. Oni servas zabajonon plej ofte en per sukero pulverigitaj glasoj (pokaloj) kun biskvitoj au pannetone (lombarda pankuko).

Karpaĉo (sen rilato al karp-aĉo) el la itala carpaccio [karpAĉo] estas plado de kruda viando aŭ fiŝo (kia bovaĵo, bovidaĵo, cervaĵo, salmo aŭ tinuso), tre fajne distranĉita aŭ batofrapita kaj servita ĉefe kiel aperitivo. Carpaccio estas la internacia nomo de tiu tipa itala plado farita ĉefe el kruda viando foje spicita kun salo, papriko kaj citronsuko.

La gvanĉalo de porko estas la vango de porko, tranĉaĵo de porka viando kun malgrasaj strioj (muskolo) kaj altkvalita graso, kun konsisto malsama de tiu de lardo (graso de la dorso) kaj de tiu de panĉeto (graso de la ventro).

Gorgonzola
Diversaj marfruktoj, oftaj en itala kuirejo
Kianto-vino en tipa botelo (flasko)

Pastaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Nokoj (itale: gnocchi [njoki]) estas itala pastospeco. La vorto gnocchi, pluralo de gnocco, signifas "bulon". Nokoj antaŭ ĉio ili estas konataj en la varianto el terpomoj; gnocchi di patate (terpomaj nokoj).

La kanelonoj estas pastaĵo kun cilindra formo aŭ nudelo kutime prezentita kiel bakaĵo farĉita kaj kovrita per saŭco. Oftaj farĉaĵoj inkludas spinacon, rikotan fromaĝon, kaj hakitan viandon.

La bolonjezo (itale bolognesa, 'ragù bolognese' [raˈɡu boloɲˈɲeːze]) estas saŭco tre ofte uzata por akompani la pastaĵojn (unu el la plej konataj estas tagliatelle alla bolognese) aŭ la tipa polento.

La termino vermiĉelo signifas italian pastaĵon el sekigita malmola tritiko, kies formato estas longa kun ronda sekcio kun diametro pli dika ol spageto]; dum ekzistas tamen vermiĉelo pli maldika ol spageto, kiu estas nomita fajna vermiĉelo. Vermiĉelo ankaŭ uzatas malsame kaj estis adoptita en diversaj landoj, tial tutmonde oni trovas malsamajn preparojn por formo kaj komponaĵo.

Vidu ankaŭ artikolon pi Kanoloj.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Pellegrino Artusi, La scienza in cucina e l'arte di mangiare bene - Giunti Eldono (1998)
  • Gualtiero Marchesi, Il grande ricettario. Oltre 2300 ricette della cucina italiana e internazionale - De Agostini (2003)
  • AAVV, Alimentazione: Enciclopedia della cucina regionale italiana - Boroli Eldono (2004)
  • Guía de Italia. El País/Aguilar. 1996 Dorling Kindersley Limited, Londres. 1997 Ediciones El País, S.A./Santillana S.A. ISBN 84-03-59439-9
  • Especialidades de Italia, el atre en la cocina . 2004 Culinaria Koneman. ISBN 978-3-8331-3448-7

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]