Émile Masson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Masson
Persona informo
Émile Masson
Naskiĝo 28-an de julio 1869 (1869-07-28)
en Brest
Morto 9-an de februaro 1923 (1923-02-09) (53-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Pariza tombejo de Ivry vd
Lingvoj bretonafrancaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Rennes vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistofilozofo • mediprotektulo • politikistoverkisto • anglisto vd
Laborkampo politikoangla lingvoanglistikoliteraturo • philosophy and politics • traduko el la angla • translation from French vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Émile MASSON (naskiĝis la 28-an de julio 1869 en Brest, mortis la 8-an de februaro 1923 en Parizo) estis franca bretona verkisto, filozofo, humanisto, pedagogo, anarkiisto, pacisto, defendanto de la bretona lingvo kaj de Esperanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Émile Masson naskiĝis en Brest, en Bretonio, la bretona ne estis lia denaska lingvo. Li lernis ĝin nur pli malfrue. La horizonto de lia penso evoluis kaj plivastiĝis dum restado en Parizo pro la frekventado de anarkiistoj, kolektivistoj, antimilitaristoj, Dreyfus-anoj, pro amikiĝo kun Petro Kropotkin, Louise Michel, Jean Grave, Romain Rolland, konatiĝo kun la sindikatistoj Pierre Monatte kaj Alfred Rosmer, Gustave Hervé, la unuaj instruistaj sindikatanoj de l'École émancipée Louis kaj Gabrielle Bouët, kun poetoj, verkistoj kaj artistoj kiel André Spire, Jean-Julien Lemordant. Kiam li loĝis en Rennes, la urbo kie kapitano Dreyfus estis juĝita, li kun Charles Péguy defendis lin, sed li rompis tiun amikecon ekde kiam Péguy subtenis naciistan vidpunkton. Diversgrade inspiris lin kaj influis lian penson ankaŭ Konfuceo, Leo Tolstoj, Gandhi, Thomas Carlyle, Henry David Thoreau, Walt Whitman, Nietzsche kaj ĉefe Élisée Reclus....

Junaĝe, Émile Masson seniluziiĝis pri la civiliza rolo de Francio kaj de ties armeo; malfermiĝis liaj okuloj pri la "socia mensogo de egaleco kaj frateco" [1]. Li partoprenis en la fondo de popolaj universitatoj (1899-1905) por eduki laboristojn kaj kamparanojn. Licenciulo pri filozofio kaj angla lingvo, li fariĝis profesoro pri angla lingvo en la liceo de Pontivy.

Kiel verkisto kaj ĵurnalisto, Émile Masson uzis ankaŭ, ekde 1899, la pseŭdonomojn "Brenn", "Ewan Gweznou" kaj "Ion Prigent". En 1911, li fariĝis prezidanto de la literatura sekcio kaj de la Bretona Regionista Unuiĝo kaj, paralele, li estis membro de la redakta komitato de "Breiz Dishual", la gazeto de la Naciista Bretona Partio. En 1913, li kreis la ununan bretonlingvan liberecanan revuon "Brug" (eriko) per kiu li celis "helpi la kamparanojn kaj kamparaninojn de Malalta Bretonio[2] plibonigi sian materialan vivon, plialtiĝi morale kaj intelekte, turnante sin al ili en iliaj propraj dialektoj". La eldonkvanto de "Brug" progresis de 500 ekzempleroj ĝis 2 200 en 1914, kiam ĝi malaperis pro la Unua Mondmilito.

Tre internaciistema, li strebis akordigi tiun ideon kun la bretona identeco : "La lingvo de popolo, tio estas la haŭto de ĝia animo !"[3]. Kvankam profesoro pri la angla kaj subtenanto de la bretona lingvo, Émile Masson bone perceptis la eblan reciproke kompletigan rolon de etna lingvo kaj de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto en la rolo de interetna komunikilo : "La liberecana propagando, kie ajn ĝi fariĝas, devas alpreni la landan dialekton, eĉ se nur por la sola celo disvastigi la ideon, la alprenon de internacia lingvo.""Estas memkompreneble ke necesas internacia lingvo, ke necesas per ĉiaj rimedoj disvastigi ĝin"[4]… . Novelo preferata de li, "Le rouge-gorge", el lia filozofia novelaro "Les Rebelles" (La Ribelantoj) aperis en Esperanto-traduko sub la titolo "La rubekolo" en 2003, la Memorjaro Émile Masson.

Neŭrastenio trafis lin ekde 1909 kaj malebligis al li daŭrigi sian agadon post la milito. Émile Masson mortis 54-jara en malsanulejo de la strato Picpus, en Parizo. Li estis entombigita en la Pariza tombejo de Ivry sen paroladoj nek floroj, sen religia ceremonio, same kiel okaze de lia edziĝo. Lia edzino Elsie mortis en 1953 en Pontivy. Unu el iliaj du filoj, Michel Masson, estis urbestro de Pontivy de 1971 ĝis 1983.

Momente forgesita[redakti | redakti fonton]

Émile Masson estus falinta en forgesejon sen la pionira esplorado kaj laboro de Jean-Yves Guiomar kies eseo "Antée : les Bretons et le socialisme" (Anteo[5] : La bretonoj kaj la socialismo) rivelis lian multfacetan humanece engaĝitan kaj riĉan personecon kaj verkaron. Pliaj kontribuoj venis de Lucien Raoul, Faňch Broudic, Jacques Gury. Siavice, Marielle kaj J.-Didier Giraud zorgeme esploris, dum pli ol 15 jaroj, aldone al tiu materialo, amason da dokumentoj kaj korespondaĵoj, kiujn Émile Masson interŝanĝis kun eminentaj pensuloj de sia epoko. La unua frukto de tiu laŭdinda laboro estis la publikigo, en majo 1991, de 384-paĝa libro riĉa je referencoj sub la titolo "Émile Masson, professeur de liberté" (Émile Masson, profesoro pri libereco). Tiun laboron, ili kompletigis en 2003 per internacia kolokvo ariginta dudek esplorantojn pri la vivo kaj verkaro de Émile Masson, ne nur el Bretonio aŭ Francio, sed ankaŭ el Belgio (Maria Chiara Gnocchi), Britio (Sharif Gemie, Kimrio; Ronald Creagh : anglo-franco vivanta en Francio), Ĉinio (LIU Xiaojun), Germanio (Brunhilde Wehinger), Japanio (Haruo Takahashi) kaj Usono (John Clark, Lewis R. Pyenson, Francis McCollum Feeley (usonano vivanta en Francio).

Ekologiista pedagogo[redakti | redakti fonton]

Same kiel Komenio, "la patro de la moderna pedagogio", Émile Masson volis ke la edukado estu alirebla por ĉiuj infanoj sen distingo de socia klaso kaj sekso. Tiujn principojn li trovis en studado de Konfuceo. Estas esence konsciigi infanojn pri neceso de reciproka estimo inter knaboj kaj knabinoj, estontaj viroj kaj virinoj. Lia romano "L’Utopie des îles bienheureuses dans le Pacifique en l'an 1980" (La utopio de la feliĉegaj insuloj en Pacifiko en la jaro 1980) spegulas respekton al la naturo, antaŭtempajn ekologiistajn principojn. En ĝi, Émile Masson lokigis studadon de la naturo samrange kiel sciencoj, artoj, filozofio, ktp.

Feministo, ne nur en teorio[redakti | redakti fonton]

La plej granda kaj bela bonŝanco en la vivo de Émile Masson nomiĝis Elsie Wright (nask. en 1878 en Dunkerque - mort. en 1953 en Pontivy). Elsie estis neagnoskita infano de anglaj gepatroj. Pri ŝi kaj ŝia edukado zorgis Louise Wright ("Onklino Emma") en Kimrio. Elsie trovis laboron kiel tradukistino en Francio. Ŝi havis okazojn legi skribaĵojn de Émile Masson kaj konstati kongruecon de vidpunkto kun li. Ŝi admiris lin. Émile ne emis vidi por edzino la rolon de servistino. Li tuj sentis ke Elsie estos tiu virino "kies ĉeesto ne estos ĉefe malfortigo por li, plipezigo, sed, male, kiel blovo de aŭdaco kaj de vivo". "Ili ne fianĉiĝis por la feliĉo, sed por la agado" [6]. Esenca rolo de viro kaj virino troviĝas en reciproka rivelado de latentaj kvalitoj. Viro kaj virino plifortigas sin, kiam ili strebas reciproke valorigi siajn kapablojn kaj kvalitojn malprofite al siaj mankoj anstataŭ humiligi kaj vundi sin reciproke. Émile Masson ne atendis la estontecon por praktike apliki siajn ideojn kaj principojn pri la rilato inter viroj kaj virinoj. Kun Elsie, li konkrete aplikis en praktiko la principojn de feminismo, t.e. seksa egaleco, per dispartigo de la hejmaj taskoj, i.a. prizorgado de la du infanoj, hejma purigo, ktp. Ankaŭ Elsie multe verkis, tradukis kaj korespondis. Same kiel Émile, ŝi admiris la anglan pensulon kaj socialiston John Ruskin. Post la morto de Ruskin, Elsie verkis biografian artikolon pri li en la revuo "Pages libres"[7] (Liberaj paĝoj, januaro 1902). Ambaŭ kune tradukis en la francan verkojn kaj leterojn de la skota verkisto, poeto, eseisto, antaŭvidanto Thomas Carlyle[8]. En letero al Gabrielle Bouët, li skribis pri edukado de junaj patrinoj : "Mi konfesas ke mi estas mirigita vidi ke, ĝenerale, tiujn ideojn pli bone komprenas la virinoj ol la viroj. Ekzistas tipo de virino naskiĝinta sklavino. Ekzistas da ili pli ol ni kredas, eble pli ol ekzistas da viroj, kiuj estas intuiciaj kaj iniciemaj. La unuaj estigas la malfeliĉon de la tempoj; la aliaj faros al ni, ni tion esperu, novan vivon." [9]

Profesoro pri libereco[redakti | redakti fonton]

"En estonta socio, sen dioj nek mastroj, kio okazos ? La absoluta libereco de la individuistoj, tio estas certigita subpremo por la plej malfortaj, ĉar, kiu kredas je spontana harmonio inter la homoj ?"… "Hierarkioj kaj anarkio ne estas por mi neakordigeblaj, male ! Sufiĉas ke la herooj estu veraj herooj, t.e. ke ili ne sentu kontraŭheroan bezonon trakti la homojn kiel aĵojn"…

Émile Masson deziras la aperon de "profesoroj pri libereco, kiuj vekas la konsciencojn". Li rifuzis baloton kaj naciismon (kiun Albert Einstein konsideris kiel "la morbilon de la homaro") : "Ĉiu nacio estas komparebla al ĉirkaŭbarita kampo sub gardado de soldatoj kie akaparistoj amasigas ĉiaspecajn riĉaĵojn, kaj eĉ la homajn estulojn, kiuj kreas tiujn riĉaĵojn. La intereso de tiuj kiuj superregas kaj akaparas estas pluteni kaj plifortigi sian potencon. La plej certa kaj malplej danĝera rimedo por ili mem estas reprezenti la homojn de najbaraj nacioj kiel menshandikapitoj kun plej perversaj intencoj aŭ kun homa esenco entute morale malsupera. Kiam la homoj de iu ajn nacio estas persvaditaj ke tiuj de la najbara nacio estas speco de sovaĝbestoj malsataj je vivantaj predoj aŭ kiel banditoj, kiuj ne havas aliajn kialojn aŭ rimedojn por vivi ol la krimo, la agresado, la ŝtelo… estas tute nature ke ili gardas sin kontraŭ tiuj rabobestoj, tiuj banditoj, kaj eĉ sentas sin devigataj peli ilin ĝis ilia hejmlando…"[10].

Por Émile Masson, la revolucio, "Tio estas vi !", tio ne estas procezo sub ies gvidado sed persona, individua strebo. Li ne entuziasmiĝis por la rusa revolucio de 1917, kiu vekis tiom grandan tutmondan sed iluzian esperon. La faktoj kaj la historio pravigis lian sintenon. Kial tiom da suferoj, da kruelaĵoj, da detruoj por rezultato poste ŝtelita fare de nova speco de same senskrupulaj kaj kruelaj regantoj ?

Komparinda estas la penso de Émile Masson, amiko de Kropotkin, kun tiu de la ĉina esperantista anarkiisto Bakin, fervora disĉiplo de Kropotkin [11]. Interretaj ligiloj estas aldonitaj tiucele fine de tiu ĉi artikolo.

Pacisto[redakti | redakti fonton]

En 1915, en manskribitaj "Notoj por miaj filoj", Émile Masson skribis ke "necesas pli da kuraĝo por eduki unu homon ol por buĉi dek" kaj, al sia amiko la poeto André Spire : "La milito, la murdo, la perforto solvas nenion. Nur la ekzemplo, mil kaj milfoje ripetita, de individuaj energioj rifuzantaj ĉiun perfortan agon povas kaj devas solvi ĉiujn batalojn de la homo.[12]" Ĝuste en la sama periodo, D-ro Zamenhof lanĉis sian "Alvokon al la diplomatoj" Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine. Kvankam Zamenhof kaj Masson neniam renkontiĝis[13], ili estis eksterordinare proksimaj laŭ penso rilate al la problemoj de naciismo, kiel atestas la respondo de Zamenhof al la Tutmonda Hebrea Ligo (1914) : "Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti : krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda ago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj ; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta ; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala." (Zamenhof kaj la juda demando Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine")

La unuan tagon de 1916, Émile Masson redaktis dupaĝan artikolon sub la titolo "Alvoko al paco". La 5-an de januaro 1915, en Ĝenevo, la Esperanto-pioniro Hector Hodler lanĉis analogan alvokon sub la titolo "Super" Arkivigite je 2007-02-09 per la retarkivo Wayback Machine . Eliri el la venena spiralo de malamo estis por ambaŭ necesa. Émile Masson strebis senigi la spiriton de la homoj je ambaŭflanke ekzistanta ŝovinisma influo :

"Se vi estas, en via koro, kontraŭ la milito kaj por la paco, ne timu, luktante per ĉiuj viaj fortoj por la paco kaj kontraŭ la milito, agi kvazaŭ malbonaj civitanoj. Retenu nek vian langon, nek vian koron. Kiu ajn luktas kontraŭ la milito kaj por la paco luktas por Francio kaj por la Homaro. Luktante por la paco, kontraŭ la milito, vi ne luktas, kiel oni mensoge diras tion, por ke via lando estu humiligita fare de aliaj landoj… Kiam francoj mortigas germanojn, el la sango de mortigitaj germanoj fermentas hato kaj venĝemo en la koro de la fratoj kaj de la filoj de tiuj, kiujn ili mortigis… tiel, do, kiam francoj mortigas germanojn, tio estas kvazaŭ ili irus serĉi murdistojn, aŭ aperigi rabobestojn, por veni tranĉi la gorĝon al ili kaj al ĉiuj kiujn ili amas… Kaj kiam la germanoj mortigas francojn, ili faras ekzakte la saman aferon; ili ekscitas senkompatajn murdistojn kontraŭ siajn proprajn fratojn aŭ siajn proprajn infanojn. Por ĉiam malbenata estu la milito !". [14]

En tio, Liu Xiaojun[15] vidis konfucean influon [16]. Tiun fakton ilustris, jardekojn poste, la usona financisto George Soros kiam li diris pri la milito de Irako kaj la kontraŭterorista politiko de la usona prezidento George W. Bush : "Ni estas kreantaj pli da teroristoj pro la milito en Irako ol ni povos mortigi da ili."

Kiuj profitas el la fabrikado kaj komerco de armiloj, tiuj bone scias kiom profitodona kaj neelĉerpebla estas tiu psikologia mekanismo, el kiu rezultas emo al perforta solvado de konfliktoj, al sinsekvaj venĝoj kaj revenĝoj. Sed la viktimoj ne tiagrade konscias kiom necesa estas neperforta kaj konstanta strebado por rompi tiun inferan cirklon.

"Mi scias ke la aliancitaj armeoj estas plenaj je bonaj animoj kiuj volas morti por ke la vivo estu vivinda. Sed mi ne estas nescianto pri tio ke samaj animoj ne mankas ankaŭ en la malamikaj vicoj. (…) Ĉu la milito, kiu devigas samajn homojn sin mortigi reciproke, ne estas la plej granda krimo ?" (1917).

Dum la rusa Revolucio de 1917 vekis grandan esperon tra la mondo, dum aliaj intelektuloj sen scio pri kio vere okazis, vokis al subteno de la revoluciaj fortoj, Émile Masson jam antaŭvidis en ĝi iluzian vojon : "Tio kio violente naskiĝas violente pereos." La revoluciuloj ne imagis ke devojiĝoj okazos post la nekalkulebla forofero de fortoj, post suferegoj, teroraĵoj, detruoj, kaj ke regantoj ne pli skrupulaj ol la antaŭaj iam akaparos al si la profiton. Li opiniis ke vera revolucio estas individua afero, ke ĝi komenciĝas en ĉiu individuo, ke ĝi konsistas en memregado por ĉiu individuo, ke la homaro povas antaŭeniri nur per la ekzemplo kaj la pedagogio.

Émile Masson pri si mem[redakti | redakti fonton]

"La pastroj konsideras min sanktulon;
kaj la aliaj … anarkiiston !
Pri kio mi demandas al mi malserene
ĉu sanktulo povas esti anarkiisto,
aŭ ĉu anarkiisto estas sanktulo ?
Eble ! Eble !
Ĉiukaze, mi estas kaj unu, kaj la alia !"'
(1920)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La devizo de Francio estas "Libereco, Egaleco, Frateco".
  2. Malalta Bretonio konsistas el departementoj kie estas parolataj diversaj dialektoj de la bretona lingvo, t.e. , pli malpli, Finistère entute, plejparto el Côtes-d'Armor kaj Morbihan (mapo videbla en la franclingva Wikipedia Basse-Bretagne).
  3. Letero al Yves Le Febvre, 28-an de septembro 1913.
  4. "Temps nouveaux" (Novaj Tempoj), 6-an de julio 1912, citita de Marielle kaj J.-Didier Giraud en "Émile Masson, professeur de liberté", p. 195.
  5. Anteo : filo de Geo (La Tero) en la greka mitologio.
  6. "Journal d'Yves Madec pendant la guerre" ("Ĵurnalo de Yves Madec dum la milito").
  7. "Pages libres" : semajngazeto aperinta de la 5a de januaro 1901 ĝis la 2-a de oktobro 1909, kaj poste kiel suplemento al "La Grande Revue" ĝis 1914, kaj post la Unua Mondmilito.
  8. Thomas Carlyle nask. la 4-an de decembro 1795 – mort. la 5-an de februaro 1881.
  9. "Émile Masson, prophète et rebelle", "Le monde d'Émile Masson : du côté des femmes" (La mondo de Émile Masson : ĉe la flanko de la virinoj; unu el la kontribuaĵoj al la kolokvo okazinta en Pontivy en 2003). Marielle Giraud, p. 131-132.
  10. (El "Irlande et Bretagne", verkita en 1916", citita en "Emile Masson, professeur de liberté").
  11. La pseŭdonomo "Bakin", trovebla ankaŭ kun ortografio "Ba Jin", "Pa Kin", "Pa Chin", aŭ "Ha Kin" en Japanio, konsistas el la familia nomo de amiko lia sinmortiginta kaj el la fino de la nomo de Kropotkin.
  12. Letero al André Spire, 7-an de marto 1915.
  13. Renkontiĝo estus povinta okazi, ĉar Zamenhof venis al Parizo kaj Boulonjo ĉe Maro en 1905 kaj en 1913 en Montrouge okaze de la entombigo de Carlo Bourlet.
  14. "Émile Masson, professeur de Liberté", p. 272-273
  15. Liu Xiaojun, estas profesoro pri franca lingvo kaj pri Esperanto, prezidanto de la Shandong-a Esperanto-Asocio, direktoro de la Departemento de franca lingvo en la Instituto pri fremdaj lingvoj de Jinan, provinco de Ŝandong, Ĉinio.
  16. "Émile Masson et la pensée de Confucius : un enseignement de la non-violence" (Émile Masson kaj la penso de Konfuceo : instruado pri neperforto), en "Émile Masson : prophète et rebelle". p. 302.

Ĉefaj verkoj kaj publikaĵoj de Émile Masson[redakti | redakti fonton]

  • "Yves Madec, professeur de collège". Eld : Cahiers de la Quinzaine. Februaro 1905.
  • "Antée : Les Bretons et le Socialisme". Guingamp : Eld. Toullec kaj Geffroy 1912. Parizo : Eld. Maspero, kun prezento kaj notoj de Jean-Yves Guiomar. Novembro 1973. ISBN 270710616X
  • "Les hommes illustres et leurs paroles inouïes". 1919.
  • "L’Utopie des îles bienheureuses dans le Pacifique en l'an 1980". Plomelin : Eld Caligrammes. 1984 (Unua eldono - Parizo : Eld. Rieder & Cie 1921.
  • "Les rebelles". Sub la pseŭdonomo Brenn. Parizo : Eld. Librairie les pages libres. 1909.
  • (eo) "La rubekolo". Eltiraĵo el la novelaro "Les rebelles" (La Ribelantoj). Esperantigis Marielle Giraud kaj Monique Fraboulet. Rennes : Esperanto-Bretagne. 2003. 90 p..
  • Verkoj ankoraŭ ne eldonitaj, multaj artikoloj en diversaj revuoj kaj gazetoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Por kompari la penson de Émile Masson kun tiu de la ĉina esperantista anarkiisto Bakin

Omaĝe al Émile Masson[redakti | redakti fonton]

Francaj urboj, ĝis nun (nov. 2008) nur bretonaj, atribuis la nomon de Émile Masson al vojoj ("rue" : strato, "impasse" : sakvojo)

  • Brest, Departemento Finistère, Bretagne : Rue Emile Masson
  • Pontivy, Dep. Morbihan, Regiono Bretagne : Rue Emile Masson
  • Saint-Brieuc, Dep. Côtes-d'Armor, Reg. Bretagne : Rue Emile Masson
  • Nantes, Dep. Loire-Atlantique, Reg. Bretagne : rue Émile Masson
  • Rennes, Dep. Ille-et-Vilaine, Reg. Bretagne : Rue Émile Masson
  • Ergué-Gabéric, Dep. Finistère, Reg. Bretagne : Impasse Emile Masson
  • Lorient, Dep. Morbihan, Regiono Bretagne : Impasse Emile Masson