Entropa
Entropa estas satira skulptaĵo kreita de kontroversa ĉeĥa artisto David Černý kiun la registaro de la Ĉeĥa respubliko taskigis verki artaĵon por celebri la okazon de ties prezidanteco de la Konsilio de Eŭropa Unio. Laŭplane la verko estis kreota per kunlaboro de 27 artistoj kaj artistaj grupoj el ĉiuj membroŝtatoj de EU; sed baldaŭ post ĝia instalo evidentiĝis, ke ĝi estas verko sole de Černý kaj liaj du asistantoj.
La artaĵo estis instalita la 12-an de januaro 2009. Moviĝo kaj plurmediaj komponentoj estos aktivigitaj kadre de "solena inaŭguro" en la 15-a de januaro 2009. La verko estas ekspoziciata en la konstruaĵo Justus Lipsius en Bruselo; kopio eble aperos sur muro de la Nova scenejo de la Nacia teatro en Prago.[1]
La Konsilio de Eŭropa Unio uzas sistemon de cirkulanta prezidanteco, en kiu la registaroj de unuopaj landoj alterniĝas en la regado, ĉiu por periodo de ses monatoj. Estas kutimo, ke la prezidantaj landoj kreas ekspoziciojn en la konstruaĵo Justus Lipsius, kutime nekontroversajn. Francio, kiu prezidis antaŭ Ĉeĥio, simple starigis grandan balonon en la francaj naciaj koloroj.[2]
Montrataj landoj
Pro manko de klaraj indikoj flanke de la verkinto aŭ la oficiala prezentaĵo, eblas diversmaniere interpreti la aspekton de ĉiu lando en la verko. Jen ekzemplaj interpretoj:
- Aŭstrio, konata kontraŭulo de atomenergio, estas verda kampo dominata de la malvarmigaj turoj de atomcentraloj.
- Belgio estas prezentata kiel duonplena skatolo da duonmanĝitaj pralinoj.
- Bulgario estas montrita kiel serio de interkonektitaj "turkaj" necesejoj.
- Cipro estas distranĉita en la mezo.
- Ĉeĥio mem estas prezentata per LED-ekrano, kiu montros kontroversajn eldirojn de la prezidento Václav Klaus, post kiam la skulptaĵo ekfunkcios.
- Danio estas vizaĝo de Mohamedo kunmetita el Lego-brikoj.
- Estonio estas prezentata per martelo kaj falĉilo, ĉar la lando prikonsideris malpermeson de komunistaj simboloj.
- Finnlando estas montrata kiel ligna plafono kun bestoj, eble parto de saŭno.
- Francio estas kovrita en banderolo kun surskribo "GRÈVE!" ("STRIKO!")
- Germanio estas serio de interkonektitaj rapidvojoj, priskribataj kiel "iom similantaj al la svastiko", kvankam ne ĉiu konsentas. Post aktiviĝo, la aŭtoj verŝajne ekmoviĝos.
- Grekio aperas kiel arbaro kiu estas tute forbrulita.
- Hispanio estas tutkovrita en betono, kun betonmiksilo situita apud la Eŭska regiono.
- Hungario montras Atomion faritan el ĝiaj kutimaj agrikulturaj produktoj melonoj kaj kolbasoj, sur plafono de kapsikoj.
- Irlando aspektas kiel bruna sakŝalmo eliranta el Norda Irlando; post aktiviĝo, la sakŝalmo ludos ĉiujn 5 minutojn muzikon.
- Italio estas montrata kiel futbala kampo kun ludantoj kiuj tenas la pilkon en la "strategiaj pozicioj".
- Latvio aperas kaŝita inter montoj, kontraste kun ties vera ebena tereno.
- Litovaj soldatoj aperas pisantaj direkte al Rusio.
- Luksemburgio estas montrata kiel ora nugeto kun etikedo "For Sale" (angle "Vendata").
- Malto estas malgranda insulo kun sia prahistoria nanelefanto kiel sola dekoraĵo.
- Nederlando malaperis sub la maro kaj plu videblas nur kelkaj turoj de minaretoj; post aktiviĝo ili emitos la kantadon de muezinoj.
- Pollando, konata pri sia tradicia katolikismo, enhavas sur sia tereno pastrojn starigantajn la ĉielarkan flagon de la samseksemula movado.
- Portugalio aperas kiel ligna tranĉbreto kun tri pecoj da viando en formo de ties eksaj kolonioj Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.
- Rumanio estas amuzparko en formo de Drakulo.
- Slovakio aspektas kiel hungara salamo (aŭ kiel homo ŝnurita per hungara trikoloro).
- Slovenio estas montrata kiel roko kun vortoj first tourists came here 1213 (angle "unuaj turistoj venis ĉi tien en 1213").
- Svedio estas granda skatolo de IKEA kun aviadiloj Gripen
- Unuiĝinta Reĝlando, konata pro sia eŭroskeptikismo kaj relativa izoliĝo de la kontinento, estas "enhavigita" pere de sia foresto en la aro.
Fontindikoj
- ↑ I Slováci kritizují Entropu, přesto ozdobí Národní divadlo. ČT24.cz (ĉeĥe) (14-a de januaro 2009). Alirita 14-a de januaro 2009.
- ↑ . Czech Republic chooses a bit of provocation to herald its EU presidency. International Herald Tribune (11-a de januaro 2009). Alirita 14-a de januaro 2009.
Eksteraj ligiloj
- Entropa: Stereotipoj estas barieroj malkonstruendaj – oficiala retpaĝo kun PDF-manualo kun detaloj pri la artaĵo - vidu ligilon sube de la paĝo (ĉeĥe, angle, france)
- En bildoj: Instalado de Entropa BBC News Online