Ĝankojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ĝankojo
ruse Джанкой
ukraine Джанкой
krime-tatare Canköy
Apartenas al: Ĝankoja municipo
Koordinatoj: 45° 43′ N, 34° 24′ O (mapo)45.70861111111134.393333333333Koordinatoj: 45° 43′ N, 34° 24′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~20 m
Areo: 26 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
39 700 (laŭ 2006)
1526,92 hom/km²
Poŝtkodoj: 96100 — 96114
Telefonkodo: +380-6564
Hor-zono: UTC+3
Urbestro Valentin SINICKIJ

Oficiala paĝaro

Ĝankojo (Krimeo)
Ĝankojo (Krimeo)
DMS
Ĝankojo
Ĝankojo
Ĝankojo
Situo de Ĝankojo sur la mapo de Krimeo
vdr

Ĝankojo (ruse Джанкой, ukraine Джанкой, krime-tatare Canköy) estas urbo en Krimeo, administra centro de la Ĝankoja municipo kaj de la Ĝankoja distrikto. Ĝankojo estas grava fervoja nodo (ĉi tie kruciĝas du fervojaj linioj:Sebastopolo-Melitopolo kaj Armjansko-Kerĉo) kaj industria centro.

La nomo de la urbo venas el la krime-tatara lingvo kaj signifas "animo-vilaĝo" aŭ "ĉarma vilaĝo" (can — animo, köy — vilaĝo).

Ĝankojo ricevis statuson de urbo en la jaro 1926. En la urbo estas kelkaj uzinoj, inter ili: maŝin-konstrua, fer-betona, fabriko de mastrumaj varoj, kelkaj nutro-uzinoj. En la urbo estas kelkaj bazaj lernejoj, faka lernejo kaj regionstuda muzeo.

La urbo estas grava transporta centro, ĝi havas fervojan kaj aŭtobusan stacidomojn. Nuntempe en la urbo loĝas ĉ. 40 mil homoj.

Ligoj

La urba paĝaro