Ŝaul Ĉerniĥovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝaul Ĉerniĥovskij
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1875 (1875-08-20)
en Mykhailivka
Morto 14-an de oktobro 1943 (1943-10-14) (68-jaraĝa)
en Jerusalemo,  Brita mandato Palestino
Tombo Trumpeldor cemetery vd
Religio juda ateismo vd
Lingvoj rusahebrea vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioBrita mandato Palestino vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Laŭzano • Imperial University of St. Vladimir vd
Subskribo Ŝaul Ĉerniĥovskij
Profesio
Okupo poeto • tradukistokuracistoverkisto • tradukinto de Iliado vd
Laborkampo poezio • translating activity • medicino vd
Aktiva dum 1888– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝaul ĈERNIĤOVSKIJ (hebrea: שאול טשרניחובסקי; en skribo rusa : Саул Гутманович Черниховский; 20-a de aŭgusto 1875 - 14-a de oktobro 1943) estis kuracisto, hebrea poeto kaj tradukisto, unu el la elstaraj hebreaj poetoj. Identigita kun poezio pri naturo kaj multe influita de la klasika kulturo de antikva Grekio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Milita kuracisto Ŝaul Ĉerniĥovskij en 1915, kun la rango de "atestita konsilisto" (civila rango ekvivalenta al la rango de majoro en la armeo) de la militista medicina servo en la Imperia Rusa Armeo.

Li naskiĝis en la vilaĝo Miĥailivka, Taurida Gubernioe (nun en Zaporiĵa provinco, Ukrainio). Li frekventis modernan judan bazlernejon kaj translokiĝis al laika rusa lernejo je la aĝo de 10 jaroj.

Li publikigis siajn unuajn poemojn en Odeso, kie li studis de 1890 ĝis 1892 kaj ekaktivis en cionismaj rondoj. Lia unua publikigita poemo estis "En mia sonĝo". En 1898 aperis lia unua poemaro Ĥezjonot umanginot (Vizioj kaj melodioj). En 1900 aperis la dua parto de la libro.

De 1899 ĝis 1906 li studis medicinon en la Universitato de Hajdelbergo, kaj finis siajn medicinajn studojn en la Universitato de Laŭzano en Svislando, krome diplomiĝis ĉe la fako de medicino en la Imperia Universitato de Sankta Vladimir en Kievo. Dum siaj studoj en Hajdelbergo, li edziĝis al Melania (Maria) Karlovna von Guzias-Gurevtsewicz (1879-1971), filino de la kristana rusa aristokrato de pola-germana-ukraina deveno, kiu estis malliberigita en Rusio pro anarkiista agado kaj venis al studado de historio kaj filozofio ĉe Hajdelbergo. La paro havis nur unu infanon en 1905, nome Isolde (Iza). En 1907 li estis arestita dum ses semajnoj pro politika agado.

Ekde kiam li diplomiĝis ĝis la fino de sia vivo li servis kiel kuracisto kaj krome faris siajn agadojn kiel poeto. Diplomiĝinte, li revenis en Ukrainion, kaj estis kuracisto en Ĥarkivo kaj Kievo. En 1910 li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kaj malfermis klinikon tie. Dum la unua mondmilito li militservis kiel armea kuracisto en Minsko kaj Sankt-Peterburgo. En 1919 li translokiĝis al Odeso. En la jaroj 1929–1930 li restis en Usono kaj la 18-an de majo 1931, li enmigris al Brita Palestino kaj ekloĝis tien definitive en Tel-Avivo.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Memortabulo sur la domo de Ŝaul Ĉerniĥovskij en Tel-Avivo

La poezio de Ĉerniĥovskij estas kunfandiĝo de la influo de juda heredaĵo kaj monda kultura heredaĵo. Li verkis pri hebreaj temoj kiel "En Ein Dor ", poemo pri la vizito de reĝo Saul al la sorĉistino de Ein Dor, dramece priskribanta la staton de Saul fine de sia vivo. Ĉerniĥovskij estis aparte identigita kun la rolulo de Saul, eble pro sia nomo, kaj li ankaŭ priskribas en la kanto la tragedian falon de Saul kaj liaj filoj sur Monto Gilboa. Aliflanke, en la poemo "Antaŭ la Vizaĝo de la Statuo de Apolono" evidentiĝas la ŝato de la poeto al greka kulturo kaj la beleco, kiun ĝi reprezentas.

Ĉerniĥovski estas pli identigita ol iu ajn alia hebrea poeto kun la poezia formo de la soneto. Unu el la ĝenroj, en kiuj li verkis, estas kronaj sonetoj - verko kunmetita de 14 sonetoj, kiel la nombro de linioj en regula soneto, kaj alia soneto, en kiu la unuaj linioj de la antaŭaj 14 formas memstaran soneton. La sonetoj de Ĉerniĥovskij temas pri specifa temo (kiel "pri la sango", "pri la suno" ktp).

Malgraŭ sia allogo al monda kulturo, Ĉerniĥovskij ankaŭ identiĝis kun la sorto de sia popolo. En 1938, dum la Granda Araba Ribelo, li verkis la kanton "Rai, Adama" (Vidu, Tero) kiu funebras la multajn viktimojn de la ribelo per la fama frazo "Rai, Adama, ĉar ni estis tre malŝparemaj!". Post kiam alvenis la unuaj novaĵoj pri la holokaŭsto en Eŭropo, li verkis la kantojn "La Murdo de la Tirmoniano" kaj la "Vormaj Balladoj" [1] kiuj esprimis liajn elkorajn sentojn pri la tragedia sorto de la juda popolo. En iuj liaj poemoj li esprimis simpation por cionismo kaj la reviviĝon de la juda popolo en sia lando, kiel li skribis en la kanto Ani Maamin (Mi kredas) (konata kiel "Ŝaĉak Ŝaĉki"): "Tiam mia popolo floros denove, kaj generacio ekestos en la lando. La fero de liaj katenoj estos forigitaj de li. Per ambaŭ okuloj ili vidos la lumon."

En sia verkado, Ĉerniĥovski emfazis la kompleksecon de la rilato inter la judoj kaj la ne-judoj, la gojoj, kiel ili apudvivis en la Diasporo. En historiaj baladoj kaj epopeoj, Ĉerniĥovskij kruele priskribis murdan antisemitismon, sed aliflanke, iom idilie priskribis najbarajn rilatojn kaj amikecojn.

Ĉe la centro de kelkaj idilioj verkitaj de Ĉerniĥovskij estas bildoj de lia infanaĝa pejzaĝo, kiel ekzemple "Brit milah", "Kaĥum Hayom" kaj "Levivot", kaj tiuj estas konsideritaj parto de la pinto de lia poezia verko. Liaj idilioj servas kiel ekzemplo kaj rolmodelo por ĉiuj idilioj verkitaj en la hebrea lingvo.

Multaj de liaj poemoj ricevis muzikon kaj multajn jardekojn post lia morto ankoraŭ estas famaj ĉe la hebrealingva publiko en Israelo.

Ĉerniĥovskij estas konata ankaŭ kiel bonega tradukisto. Liaj tradukoj de la Homera Iliado kaj Odiseado ricevis specialan agnoskon. Li ankaŭ tradukis en la hebrean la Kalevala, nome la finna nacia epopeo, la epopeon pri Gilgameŝ kaj la islandan epopeon de la Edda-poemoj.

Foto de Ĉerniĉovskij sur bileto de 50 NIS

Ĉerniĥovskij montriĝis, kune kun Lea Goldberg, Natan Alterman kaj la poetino Rachel, en monbiletoj de novaj israelaj sikloj. La monbiletoj kun lia figuro havas la nominalan valoron de 50 NIS eniris en cirkuladon en septembro 2014.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. בלדות וורמיזא, באתר פרויקט בן-יהודה

Literaturo[redakti | redakti fonton]