Afrika arbustosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Afrika arbustosilvio
Afrika arbustosilvio,  ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Afrika arbustosilvio, ĉe Pietermaritzburg, Sudafriko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. baboecala'
Bradypterus baboecala
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Afrika arbustosilvio (Bradypterus baboecala) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Tiu birdo estas tre timida kaj malfacile videbla. Ĝi estas malhele nigrecbruna supre (iom ruĝecbruna en dorso kaj vostobazo kaj pli malhele en flugiloj kaj resto de vosto) kaj grizecblanka sube kun iom da strieco en brusto. La flankoj kaj la subvostaj kovriloj estas helruĝecaj. Ĝi havas larĝan voston, kiu estas videble malferma dumfluge – kion ĝi faras nevoleme kaj por mallongaj distancoj. Ĝi havas ioman helan superokulan strion.

Ĝi estas komuna loĝanto.

Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Ruando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togo, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas marĉoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]