Annette von Droste-Hülshoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Droste-Hülshoff 2.jpg

Annette VON DROSTE-HÜLSHOFF, aŭ plennome: Anna Elisabeth FREIIN VON DROSTE ZU HÜLSHOFF (naskiĝis la 10-an de januaro 1797; mortis la 24-an de majo 1848) estis germana verkistino.

Annette von Droste-Hülshoff naskiĝis en la kastelo Schloss Hülshoff apud Münster. Ŝi vivis en ege konservativa nobela medio, kontraŭ kiu ŝi neniam malferme povis ribeli. Ŝia verkaro ofte respegulas la konflikton inter la interna pasio de la aŭtorino kaj la ligoj de la socia vivo tiutempa. La verkistino mortis en Meersburg apud la lago Bodensee.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Judenbuche (1842)
  • Das geistliche Jahr (1839, eldonita 1851)
  • Gedichte (1844)
  • Letzte Gaben (1860)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La fago de la judoj / Annette von Droste-Hülshoff
En: Germanaj klasikaj noveloj / Trad.: Reinhard Haupenthal. - Saarbrücken : Iltis, 1992; p.[59] - 106. - (Iltis-Serioj : 2, Beletro Tradukita ; 7)
ISBN 3-927613-25-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

esperante

germane