Annone (elefanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skizo de Annone fare de Rafaelo, ĉirkaŭ 1514.

Annone (itale) aŭ Hanno (portugale) (naskiĝis ĉirkaŭ 1510; mortis la 8-an de junio 1516) estis blanka azia elefanto, kiun donacis la portugala reĝo Emanuelo la 1-a al la papo Leono la 10-a okaze de ties enposteniĝo.

Ĝi alvenis al Romo en 1514 kaj iĝis la dorlotbesto de la papo. Ĝi mortis post konstipo kaj ties kuracadprovo per orriĉigita laksaĵo.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Emanuelo la 1-a de Portugalujo sur Hanno (titolilustraĵo de Leitura Nova)

Jam de ĉirkaŭ 800 jaroj elefantoj alvenis kiel diplomataj donacoj aŭ tributoj al Eŭropo, senditaj de orientaj regantoj, hindaj princoj aŭ vasaloj el la norda Afriko. Tiel Karolo la Granda ricevis elefanton nomitan Abul Abbas kaj Frederiko la 2-a posedis la elefanton de Cremona. Post la sesa krucmilito Ludoviko la 9-a venigis hejmen al Francujo elefanton.

Ekde la frua moderno la granda besto estis viva kaj atrakcia valoraĵo, ŝatata ilo por enscenigi efike la politikon de eŭropaj regantoj. Tiel ekzemple la vojaĝo de la imperiestro Maksimiliano la 2-a per la elefanto Soliman de Hispanujo al Vieno en 1551/52 eniris la historion de diplomatio. Ludoviko la 14-a tenis dum 13 jaroj maloftan afrikan elefanton en Versailles.

Tamen la bestoj supervivis ofte nur mallonge la nekutiman klimaton kaj la streson de la reprezentadoj. Ĉefe la kutimo de la pludonacado uzata en Eŭropo malhelpis la bonfarton de la bestoj.[1]

La estiĝo de la portugalaj kolonioj post la malkovro de la orienta marvojo al Hindujo en 1498 instigis la reĝon sin ĉirkaŭi de ŝtatelefantoj en sia loĝejo en Lisbono kiel maharaĝo. Laŭdire akompanis lin al la katedralo ĉiam almenaŭ kvin elefantoj.[2] Kiel laŭ kutimo necesis fari donacon al la novelektita papo, Emanuelo tiel donacis al li elefanton nomitan Hanno.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Tristão da Cunha, en la fono, Hanno. La ĉapelo kovrita de perloj kaj juveloj kaj la kolĉeno estis parto de la ŝtata vesto, kiun portis da Cunha dum la triumfa ceremonio en Romo en 1514.[3] Basel, 1575
Hanno (sur flugfolio de Philomathes, Romo, 1514)

Afonso de Albuquerque, guberniestro de Hindujo sendis en 1511 du elefantojn el Koĉi al Lisbono. Unu el la bestoj estis donaco de la reĝo de Kochi al Emanuelo la 1-a, la duan aĉetis Albquerque mem. En 1513 li akiris du aliajn elefantojn, kiujn li same sendis al la reĝo, per du malsamaj ŝipoj por ke almenaŭ unu el ili alvenu vive. Postaj rimarkoj el Romo, kiu mencias Hanno-n kiel junan beston, supozigas, ke ĝi estis unu el la du jam en 1511 senditaj bestoj, el kiuj unu estis juna. Ĉu tamen ĝi estis la donacita aŭ la aĉetita elefanto ne eblas scii nun. La bestoj vivis en Lisbono en la menaĝerio de la reĝa palaco Ribeira. Unu el ili prepariĝis por nova fora vojaĝo.

La vojaĝo al Romo[redakti | redakti fonton]

Rafaelo: Kreado de la bestoj (ero). Ĉe la arbo Hanno, malantaŭe ankaŭ la rinocero, kiu atingis Romon ne viva, sed pajloŝtopita. Vatikano
La poeto kaj bufono Baraballo sur Hanno. 16-a jarcento. Vatikano.
Kvar desegnaĵoj pri Hanno, kopiitaj ofte de aliaj artistoj. Unue oni supozis ilin de Rafaelo, sed nuntempe kutime de Giulio Romano.
Paĝo el la tiel nomata testamento de Hanno, satiro disvastiĝinta en 1516, kiu parolis pri misaĵoj en la papa ĉirkaŭo tutmonde konataj. Manuskriptkopio. Muzeo Correr, Venecio[4]

Emanuelo la 1-a starigis delegacion de sepdek nobeloj, kiuj gvidataj de Tristão da Cunha devis venigi en 1514 tutan ŝipŝarĝon de valoraj donacoj kaj 43 maloftajn sovaĝajn bestojn al Romo. La kialo de tia granda diplomata entrepreno, kies klimakso estis la alveno de elefanto en Romo, estis la aparta rolo, kiun ludis la papo ekde la traktato de Tordesillas en 1494 rilate al la disigo de la hispanaj kaj portugalaj posedaĵoj transmaraj. Emanuelo tiel volis certigi al si la favoron de la nova papo.

La vojaĝpreparadoj necesis multajn semajnojn kaj altiris la atenton de la loĝantaro de Lisbono. La iel malfacila transporto de la ŝajne nervoza elefanto de la menaĝerio al la ŝipo iĝis legenda kaj kreigis sekve diversajn rakontojn. Ĝia forvojaĝo iĝis popolfesto.[5]

La bonege preparita ŝipvojaĝo de la elefanto de Lisbono al la itala marbordo estis senproblema. Malfacilaj estis la restadoj en la havenoj, ĉar la scivolemo de la popolo pri la fremduloj kaj la bestego estis granda. Sensacio iĝis la elefanto dum la surtera vojo. En gastejo en Tarquinia, kie la senditaro paŭzis, homamaso, kiu volis ekvidi la elefanton faligis la tegmenton de la gastejo.

Sekve la vojaĝo iĝis pli kaj pli malfacila. Pro karavanoj de scivolemuloj la logistiko iĝis portempe eksterkontrola. La decido konservi la horaron kontraŭ la deziroj de urboj kaj nobeloj, kiuj invitis la senditaron kaj la beston al restado, ŝajne pligrandigis la videmon. Kiam la lastaj kamparaj domoj antaŭ Romo estis damaĝitaj la papo Leono la 10-a sendis kompanion de pafarkistoj de sia svisa gvardio, kio tamen altigis la scivolemon de la romaj nobeloj, kiuj nun hastis renkonte al la alvenontoj. La haltejo de Hanno kaj de la senditaro antaŭ la pordegoj de Romo atendante la triumfan eniron en la urbon, similis al fortikaĵo.

Tamen sukcesis la senditaro sub la gvido de da Cunhas triumfege eniri Romon la 19-an de marto 1514 kun la elefanto ŝarĝita de kastelforma konstruaĵo sekvata de grandega sekvantaro. La ceremonia protokolo estis modele respektata kaj la donacoj kaj la bestoj transdonataj al la papo. Pleje plaĉis laŭdire al la papo la elefanto.[6]

La novaĵo pri la sukcesa diplomata misio igis Emanuelon de Portugalujo sendi la postan jaron, do en 1515, ankaŭ de Albuquerque al Lisbono senditan rinoceron al Romo. Tiu tamen neniam alvenis vive en Romo, sed estis bildigita de Albrecht Dürer.

En Romo[redakti | redakti fonton]

La elefanto ricevis en Romo la nomon Annone (Hanno) kaj iĝis tuj la dorlotbesto de la papo Leono la 10-a. Ĝi ricevis propran konstruaĵon en la vatikanaj ĝardenoj. Ĝia flegisto estis Giovanni Battista Branconio dell’Aquila, ĉambelano de la papo kaj amiko de Rafaelo, kiu verkis desegnaĵon de la elefanto, kiu tamen perdiĝis. Du similajn desegnaĵojn oni taksas kopioj de la originalo.[7] Kvar desegnaĵoj de la besto estis longe supozitaj de Rafaelo, sed fakuloj intertempe agnoskas la verkiston Giulio Romano. Ankaŭ tiuj desegnaĵoj estis kopiitaj kaj iĝis modeloj por multaj pentraĵoj, freskoj kaj ilustraĵoj, kiel ekzemple la kuprogravuraĵo La batalo de Zama, kiun verkis Cornelis Cort en 1567 laŭ pentraĵo de Romano. Fresko ĉe la plafono de la Loggia di Raffaello en la apostola palaco de la Vatikano, kiu montras la kreadon de la bestoj kaj en la fono elefanton estiĝis ĉirkaŭ 1515/17, estis verŝajne verkita de Giovanni da Udine; la skizon prezentus Rafaelo.[8]

Eŭropaj regantoj ofte tenis ekzotajn sovaĝbestojn en menaĝerioj. La papo Leono la 10-a kutimis vivi ĉirkaŭata de maloftaj bestoj; lia patro Lorenzo de Mediĉo havis faman tian menaĝerion en Florenco kaj multe okupiĝis kaj informiĝis pri sovaĝaj bestoj. Kiam Leono translokiĝis al la Vatikano, tuj instaliĝis malgranda zoo, kiu entenis krom urso kaj du dresitaj leopardoj ankaŭ malgrandan kameleonon.[9]

Ne nur al la papo, sed ankaŭ al la popolo plaĉis la elefanto. La papo de tempo al tempo publike prezentis ĝin. Hanno laŭ alvoko de sia hinda flegisto kaj edukisto kliniĝis kaj surgenuiĝis, disŝprucis akvon, dancis laŭ muziko ktp.[10]

Ke la papo aparte ŝatis sian elefanton scieblas el tekstoj de spektantoj, kiuj vidis lin ludi dimanĉon, kiam la popolo rajtis viziti la menaĝerion, kun Hanno kaj rimarkis la sentemon de la diketa viro al la besto.[11] Kiam Lorenzo la 2-a de Mediĉo, nevo de la papo, deziris pruntepreni la elefanton jam en 1514 por ekspozicio en Florenco, rifuzis la onklo, ĉar li timis, ke la longa vojaĝo malhelpu la sanon de Hanno. Li zorgis, tiel argumentis Leono, pri la piedoj de Hanno; li ja pensis pri konstruado de piedvesto, sed la besto ne povintus iri sufiĉe rapide, eĉ per ŝuoj.[12]

Dokumentita estas triumfaĵo por la poeto kaj bufono Baraballo.[13] Giacomo (aŭ Jacopo) Baraballo, abato de Gaeta, estis unu el la konataj homoj ĉe la kortego de Leono. Liaj rimoj arte improviziitaj laŭ la modelo de Francesco Petrarca ofte ridigis la papon kaj ties invititoj kaj pro tio oni ofte honoris lin, kio plaĉis al ĉiuj, sed ankaŭ al li.[14] Ĉar li mem konsideris sin egala al Petrarca kaj venis al Romo por ricevi la poetan kronon poeta laureatus, la papo uzis la okazon al ege humuraĉa prezentado kaj kronis lin la 27-an de septembro 1514 en ceremonio, el kiu multaj detaloj konserviĝis.[15] La klimakso estis la rajdado sur Hanno, kion la elefanto komence pacience eltenis. Tamen la spektantoj allogitaj de la spektaklo tiom bruegis, ke la elefanto nervoziĝis kaj faligis la poetan princon; la evento estis literare fiksita kaj tiel neforgesita.[16] Postaj fontoj atestas, ke Baraballo, ŝajne ne plu mense sana, mortis iom poste.[17]

Dum alia okazo Hanno havis akcidenton, kies sekvoj estis gravaj. Julio la 2-a de Mediĉo edzigis la 25-an de januaro 1515 al Filiberta de Savojo, la fratino de la mortinta reĝo Ludoviko la 12-a de Francujo kaj estis atendita kun sia edzino en Romo marte. Por ilia alveno la vojo estis ornamita de triumfaj arkoj kaj granda nobelaro akompanita de Hanno, ŝarĝita de turo en kiu sidis armitaj viroj, iris por akcepti ilin. La salutpafoj kaj la bruego de la amaso panikiĝis la elefanton, kiu provis turniĝi, kio faligis la turon al la Tibero. Alkurantaj homoj estis tretitaj de ĉevalhufoj kaj vundiĝis. Oficiala raporto indikis dek tri mortintojn.[18]

Morto[redakti | redakti fonton]

Hanno kaj ĝia Mahout. Plumdesegnaĵo, 17-a jarcento; Angers, Muzeo de la belartoj

En 1516 mortis neatendite Julio, la frato de Leono. Leono mem suferis pro febro kaj doloris lin fistulo. Hereza monaĥo antaŭdiris al li kaj lia besto baldaŭan morton.[19] Komence de junio Hanno malsaniĝis, ĝi povis apenaŭ spiri kaj havis spasmojn. La papo Leono alvokis siajn proprajn kuracistojn, kiuj diagnozis pro la spirmalfacilaĵoj anginon. La besto estis krome tute konstipita kaj la kuracistoj decidis doni al ĝi laksaĵon, la kiu ili aldonis laŭ la tiama kutimo orpulvoron, pro la grando de la elefanto en tre granda kvanto. La terapio estis senefika kaj pligrandigis la premon al la digestsistemo. La elefanto fine mortis la 8-an de junio 1516.[20]

Laŭpete de la papo, ĝia flegisto Branconio starigis epitafon kun surskribo de Filippo Beroaldo[21], kiu mencias kiel mortokaŭzo de la elefanto anginon; la memortabulo, iam fiksite ekstere sur la vatikanan muron perdiĝis, kaj nur desegnaĵo atestas pri ĝi. Mokskriboj cirkulantaj en Romo, sed ankaŭ en la protestanta nordo, supozigas ke la papo publike vidigis sian ĉagrenon pri la morto de la besto, tiel ekzemple la testamento de Hanno, laŭdire de Pietro Aretino aŭ la rimarkoj de Marteno Lutero rilate al la elefantamo de la papo.[22]

Pri Hanno oni raportis ekde ĝia alveno en Romo ree kaj ree. Ekzistas manskribitaj atestoj, ankaŭ de Albuquerque rilate al ĝia deveno.[23]

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La epitafo de Hanno kun surskribo (desegnaĵo de Franciso Orlando, 1538 laŭ perdita desegnaĵo de Rafaelo.

Jam la nomado de Hanno ne klaras. Oni supozas, ke la deveno de la vorto estas kartaga[24] kiel ankaŭ la uzo de la malabara termino „ana“ por elefanto.[25]

Pri la malfacilaĵoj enŝipigi Hannon en Lisbono baldaŭ estiĝis pluraj rakontoj. Unue, laŭdire, Hanno tute ne volis eniri la ŝipon. Por ne forlasi sian amatinon, ĝia hinda flegisto rakontus al li nur aĉajn aferojn pri Romo. Sub minaco de mortopuno li poste rakontis belegan estontecon al Hanno, kiu tiam obee sekvis ĉiujn ordonojn kaj kondukis pace dum la vojaĝo. En alia versio oni promesis al Hanno, ke ĝi fariĝu la ĉefo de la kristana mondo, kaj la malrespekto de tiu promeso fine kaŭzis la morton de la elefanto. Duboj pri tio, ĉu vere okazis malfacilaĵoj pri Hanno estas pravaj.[26]

Supozoj, ke Hanno partoprenis batalon kontraŭ rinoceron aŭ transvivis kune kun tiu ĉi ventegon dum ŝipvojaĝo, kie ĝi dronis, verŝajne devenas de la erara dato de la surskribo de la fama rinocero de Dürer el 1515.[27] Ĉe iuj alteriĝoj dumvojaĝaj la elefanto ne nur allogis homamasojn, sed ankaŭ postlasis falontajn stalojn; tamen la priskriboj de la eventoriĉa vojaĝo de Hanno al Romo ne ĉiam kongruas pri kie kaj kiam postrestis falontaj konstruaĵoj.[28]

La lernemo de Hanno kaj la emo de la papo, kiu plenumis sian postenon en luksa vivostilo, certe influis la aspekton. Kiam Hanno fine alvenis ĉe la papo, laŭdire, li ekzekutis artaĵon, tio estas ke ĝi surgenuis trifoje, kion oni supozis neebla, ĉar el antikvaj verkoj oni opiniis scii, ke elefantoj ne havas genuajn artikojn. Krome Hanno tute memstare prenis akvon el sitelo kaj per ĝi surŝprucis la tutan klerikaron, kio ege plaĉis al Leono la 10-a.[29] La rakontoj de Baraballo, la bufono de Leono la 10-a, estis miksitaj kun la akcidento okaze de la vizito de Julio de Mediĉo; tiel oni raportis, ke dum la ceremonia kronigo de Baraballo kiel poeta laureatus, tiu rajtis rajdi sur la elefanto, kiu tute fiaskigis la eventon, ĉar li vole faligis la fieran poeton en la riveron Tiber, amuzigante la popolon.[30]

Pri la morto de Hanno ekzistas diversaj versioj. La angino menciita en la epitafo supozigas, ke la kuracistoj de Leono ŝajne ne eblis rekoni la problemon de la grava konstipo de la elefanto. Famoj cirkulantaj en Romo post la morto de Hanno supozas, ke la malseketa aero de Romo estis kaŭzo de la subita morto de la elefanto, aŭ pensigas, ke la flegisto Branconio malbone flegis ĝin; ankaŭ supozoj pri misnutrado estiĝis.[31] alia fonto disvastigis, ke Hanno estis orumita okaze de triumfado kaj tial mortis.[32]

Sciencaj esploroj[redakti | redakti fonton]

La elefanto estis foje priskribita kiel blanka elefanto. Ĉar ne ekzistis kompareblo en la Eŭropo de la 16-a jarcento oni supozas, ke ĝi almenaŭ estis helkolora.[33] Blankaj elefantoj ricevis en Hindujo kaj Sri-Lanko dum sia tuta vivo apartan traktadon. La fontoj, kiuj atestas pri la deveno de Hanno ja supozigas, ke ĝi estis jam edukita, juna elefanto, kio sendube altigis la valoron de la donaco; indikoj pri aparta statuto de la besto kiel blanka, tamen ne ekzistas.[34]

La rakontoj kaj legendoj pri Hanno, kiel ankaŭ ĝia ĉeesto en fontoj, desegnaĵoj kaj pentraĵoj[35] konservis la memoron pri ĝi tra la jarcentoj. Ekde la 1980-aj jaroj ekzistas du esploroj pri la elefanto de la papo surbaze de moderna fontesploro: Stephan Oettermann, Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa (1982, p. 104–109) kaj Silvio A. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo) (1997/2006).[36]

Bedini sin dediĉas al la demando pri la deveno de la kadavro de la elefanto. En 1962 okaze de konstrulaboroj sur la grundo de la apostola biblioteko de la Vatikano estis trovitaj ostoj kaj dentego, kiujn oni klasigis kiel ŝtoniĝo de Elephas antiquas kaj enmetis en la kolektojn de la vatikanaj muzeoj. Nova esploro de Bedini en la 1990-aj jaroj post observado de la trovejo kaj la fonoj de la trovaĵo[37] evidentigis, ke ne temas pri ŝtoniĝintaj osto kaj dentego, sed pri restaĵoj de juna elefanto. Du ornamitaj dentegoj, kiuj ĝis tiam restis neatentitaj en la Sala des Archivo Capitolare de la baziliko sankta Petro estis tiam esploritaj kaj oni supozas nun, ke la ostoj, dentegoj kaj la dentego estas la restaĵoj de Hanno.[38]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silvio A. Bedini: The Pope’s Elephant (La elefanto de la papo). Carcanet, Manchester 1997, ISBN 1-85754-277-0 (dt. Der Elefant des Papstes. Klett Cotta, Stuttgart 2006, ISBN 3-608-94025-1, Rezension)
  • Donald F. Lach: Elephants (Elefantoj). En: Asia in the Making of Europe. Vol. 2. A century of wonder. Book 1. The Visual Arts. University of Chicago Press, Chicago 1970, ISBN 0-226-46750-3, S. 123–158
  • Stephan Oettermann: Die Schaulust am Elefanten. Eine Elephantographia Curiosa. Syndikat, Frankfurt am Main 1982, ISBN 3-8108-0203-4, S. 31, 97ff., 104–109
  • Mathias Winner: Raffael malt einen Elefanten (Raffael pentras elefanton). En: Mitteilungen des kunsthistorischen Instituts in Florenz 9, 1964, Teil 2–3, S. 71–109

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, S. 31.
  2. G. de Brito, Os pachidermes do estado d’el rei D. Manuel, en: Revisto de educação e ensino 9, 1894, citita en Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 105 laŭ Lach, Elephants, 1970.
  3. Komparu Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 60, 66.
  4. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), raportas erojn de tiu vasta teksto (p. 191–192) kaj klarigas la sencon.
  5. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 41−43; p. 46–52.
  6. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), priskribas detale la vojaĝon kaj la eniron en Romon surbaze de tiamaj fontoj en la ĉapitro Die Straße nach Rom (La vojo al Romo) (p. 53–78); komparu ankaŭ al la citaĵo en Oettermann, Die Schaulust am Elefanten , p. 107 el L. A. Rebello da Silva, Corpo diplomatico Portuguez, Lisbono, 1862; I, p. 236.
  7. Vidu ankaŭ Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), kaj Bedini, The Pope’s Elephant (La elefanto de la papo).
  8. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 202
  9. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 107f.
  10. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 111; laŭŝajne tiu elefanto estis jam "edukita", kaj tiel, ĉar li estis juna, tiam estis aparte valora donaco al Emanuelo la 1-a.
  11. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 101.
  12. Vidu Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 111f.; la letero de Leono al lia nevo, reproduktita per detala resumo, estas modela ekzemplo de nea diplomatio.
  13. Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 87; cit. en Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 108; Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 115ff.
  14. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 115.
  15. Vidu Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 118–125; kie la ceremonio estas detale priskribita.
  16. En soneto Donato Poli starigis al la akcidentita Hanibalo mokeman memoraĵon, legeblan ĉe Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 124.
  17. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 125.
  18. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 135ff.
  19. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 170ff.
  20. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 176f.
  21. Laŭ Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 91f.; traduko ĉe Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 108.
  22. G. Scheil, Die Tierwelt in Luthers Bildersprache (La besta mondo en la bildlingvo de Lutero), Bernburg, 1857; Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 108.
  23. Vidu la bibliografioj kaj referencoj ĉe Oettermann, Die Schaulust am Elefanten kaj Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo).
  24. Vidu Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 81, komento 82; referencita ĉe Oettermann, Die Schaulust am Elefanten.
  25. Vgl. Lach, Elephants, S. 138, Anm. 78.
  26. Vidu Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 106; Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 47ff.
  27. P. Valeriano: Hieroglyphia sive sacris Aegyptiorum literis. Basel, 1556; Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 83f. cit. Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 106. Mencio de Torquato Tasso en siaj Dialogoj eble ankaŭ firmigis tion.
  28. Valeriano laŭ Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 106; pri la eniro de Hanno en Romon: Paulus Jovius (kuracisto de Leono la 10-a kaj historiisto): Elegia virorum belle virtute illustrium.. .. Basel 1575;, p. 229; laŭ Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), komento 20. Paris de Grass: Il diario de Leone X. si Paride de Grassi…. Rom, 1884, p. 16; laŭ Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton); ambaŭ cit. en Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 106; vidu ankaŭ la raporton de la portugala sendito Johano de Faria al Lisbono; laŭ Rebello da Silva
  29. Johann de Faria, laŭ Rebello da Silva
  30. Rebello da Silva, laŭ Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 87 cit. en Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 108.
  31. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 186.
  32. Cit. ĉe Winner, Raffael malt einen Elefanten (Rafaelo pentras elefanton), p. 89 laŭ Oettermann, Die Schaulust am Elefanten, p. 108; vidu ankaŭ Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 186 kaj la tie listigitaj fontoj.
  33. Vidu Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 104.
  34. Albuquerque: Cartas laŭ Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 46f.
  35. Vidu Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 199ff.: Erinnerungen und Reflexionen.
  36. Bedini ne parolas pri la esploro de Oettermanns en sia bibliografio; Oettermann ne estis tradukita al la angla. Kompareblaj esploroj pri historiaj elefantoj troveblas nuntempe nur pri Soliman, la unua elefanto en Vieno.
  37. Fare de la paleontologo Frank C. Whitman jr., Smithsonian Institution.
  38. Bedini, Der Elefant des Papstes (La elefanto de la papo), p. 276–280; kun bildo de ambaŭ dentegoj p. 279.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.