Azerbajĝana lingvo
Azerbajĝana lingvo | |
Azərbaycan dili | |
Lokiĝo de azerbajĝanaj parolantoj en Kaŭkazo | |
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Western Oghuz • tjurka lingvaro | |
Parolata en | Azerbajĝano |
Parolantoj | 23 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 23 milionoj |
Skribo | En Azerbajĝano: latina; en Dagestano: cirila; en Irano: araba |
Lingvistika klasifiko | |
Tjurka
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Azerbajĝano, Dagestano ( Rusio) |
Reguligita de | Azerbajĝana nacia akademio de la sciencoj |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | az |
ISO 639-2 | aze |
ISO 639-3 | aze |
Glottolog | mode1262 |
Angla nomo | Azerbaijani |
Franca nomo | azéri |
Parto de serio pri la Azeria popolo |
Kulturo |
Arkitekturo • Arto • Filmo • Kuirarto
Dancoj • Vestoj • Folkloro • Literaturo Kulturo • Muziko • Religio • Sporto • Teatro |
Laŭ landoj aŭ regionoj |
Irano • Kartvelio • Rusio |
Religio |
Islamo • Kristanismo • Judismo |
Lingvo |
Azerbajĝana |
Persekutado |
Martaj Tagoj • Nigra Januaro |
Portalo pri Azerbajĝano
|
La azerbajĝana lingvo (aŭ azeri-turka lingvo) estas lingvo de tjurka lingvaro, parolata en Azerbajĝano, norda Irako, Irano, orienta Kartvelio, Rusio kaj Turkio. Ĝi estas la oficiala lingvo de Azerbajĝano.
La parolantaro de la lingvo estas taksata inter 45 kaj 50 milionoj.
La azerbajĝana lingvo estas forte ligita kun la turka lingvo, kies dialekto ĝi foje estas konsiderata. Mem azerbajĝanparolantoj en Irano nomas sian lingvon torki (la turka, do); kaj por distingi ĝin dis-de la turka nomas la lastan "Istanbul-turka".
Skribo
Ĝis 1924 la lingvo estis skribita en la araba alfabeto. Poste ĝi estis skribita en la latina alfabeto. Ekde 1939 ĝi estis skribita en la rusa, cirila alfabeto. Ekde 2001 ĝi estas skribita en la latina alfabeto. Tiu estas bazita sur la alfabeto kaj skribmaniero de la turka lingvo. Ĝi enhavas kelkajn diakritajn signojn. Ekzemple Ŝ kaj ŝ estas Ş kaj ş. Ankaŭ enestas la literoj ö kaj ü, prononcataj kiel en la germana. Do Azerbajĝanio ŝanĝis sian skribsistemon nun la trian fojon dum 75 jaroj.
La cirila alfabeto plu estas uzata inter popolanoj. Inter la signoj de ambaŭ alfabetoj ekzistas bona kohero (ĉiu litero de unu trovas samsignifan literon en la alia). Vidu la liston:
(Aa Аа), (Əə Әә), (Bb Бб), (Cc Ҹҹ), (Çç Чч), (Dd Дд), (Ee Ее), (Ff Фф), (Gg Ҝҝ), (Ğğ Ғғ), (Hh Һһ), (Xx Хх), (Iı Ыы), (İi Ии), (Jj Жж), (Kk Кк), (Qq Гг), (Ll Лл), (Mm Мм), (Nn Нн), (Oo Оо), (Öö Өө), (Pp Пп), (Rr Рр), (Ss Сс), (Şş Шш), (Tt Тт), (Uu Уу), (Üü Үү), (Vv Вв), (Yy Јј), (Zz Зз).
La azerbajĝana lingvo, kiel multaj aliaj tjurkaj, transskribas ĉiujn alilingvajn vortojn laŭ la reguloj de sia skribsistemo: ekzemple "Bush" iĝas "Buş" kaj "Schröder" — "Şröder".
-
Turkoj de suda Azerio uzas la araban skribsistemon
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke azeri.org
greke Pri Suda azera lingvo en Ethnologue (angle)
greke Pri Norda azera lingvo en Ethnologue (angle)
|
|