Bazo (lineara algebro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri aro da lineare sendependaj vektoroj kies lineara kombinaĵo povas egali al iu ajn vektoro en donita spaco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Bazo.

En lineara algebro, bazo estas minimuma aro da vektoroj, kiuj, kiam kombinitaj, povas adresi ĉiun vektoron en donita spacon. Pli detale, bazo de vektora spaco estas aro da lineare sendependaj vektoroj, kiu generas la tutan spacon.

Difino[redakti | redakti fonton]

Estu B subaro de vektora spaco V. Lineara kombinaĵo de B estas finia sumo de la formo

kie la vk estas malsamaj vektoroj de B kaj la ak estas skalaroj. Alivorte, la linearaj kombinaĵoj de B estas la vektoroj, kiujn oni povas skribi kiel funkciojn de elementoj de B (per la elementoj de B kaj la operacioj de V).

B estas bazo se ĝi plenumas la sekvajn kondiĉojn:

1. Ĉiu vektoro en V estas lineara kombinaĵo de vektoroj en B. Tiukaze oni diras ke B estas generanta aro por V.

2. La vektoroj en B estas lineare sendependaj, t.e., la nuraj linearaj kombinaĵoj kiu egalas la nulan vektoron havas . Tio indikas ke .

La unua kondiĉo postulas ke B generas V. Do, necese la grandeco de B kreskas laŭ la komplekseco de V. Malgraŭ tio, oni scias ke ne eblas forpreni elementojn el B. Fakte, pro la dua kondiĉo, ĉiu vektoro b de B estas neesprimebla kiel lineara kombinacio de la aliaj vektoroj de B. Tial, forpreno de iu elemento de B kaŭzas ke B ne plu plenumas la unuan kondiĉon.

Unufraze, B estas ne malgrandigebla generanta aro. Simile, B estas negrandigebla lineare sendependa.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Denove B estas subaro de vektora spaco V. Tiam, B estas bazo nur se validas iu el jenaj ekvivalentaj kondiĉoj:

  • B estas minimuma generanta aro de V, do ĝi estas generanta aron sed ne strikta subaro de B estas.
  • B estas maksimuma aro de lineare sendependaj vektoroj, do ĝi estas lineare sendependa aro sed neniu alia lineare sendependa aro enhavas ĝin kiel subaron.
  • Ĉiu vektoro en V povas esti esprimita kiel lineara kombinaĵo de vektoroj en B en unika vojo.

La teoremo, ke ĉiu vektora spaco havas bazon sekvas el la bon-orda teoremo, aŭ ĉiu alia ekvivalento de la aksiomo de elekto. (Pruvo: Bone ordu la erojn de la vektora spaco. Konsideru la subaron de ĉiuj eroj ne lineare dependaj je iliaj antaŭuloj. Facile pruveblas ke tiu subaro estas bazo.) Oni povas ankaŭ montri ke, pli ĝenerale, ĉiu generanta aro (de V) inkludas iun bazon. Ekzemple, en tridimensia spaco, en ĉiu aro kiu estas inkludata en neniu ebeno, oni povas trovi bazon (tri maldependajn elementojn).

Ĉiuj bazoj de vektora spaco havas la saman kvantonombron (kvanton da elementoj), kiun oni nomas la dimensio de la vektora spaco. Ĉi-asta rezulto estas konata kiel la dimensia teoremo, kaj postulas la lemon de ultrafiltrilo, severe pli malforta ol la aksiomo de elekto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Konsideru R² la vektoran spacon de ĉiuj koordinatoj (a, b) kie ambaŭ a kaj b estas reelaj nombroj. Tiam tre natura kaj simpla bazo estas simple la vektoroj e1 = (1,0) kaj e2 = (0,1): supozu, ke v = (a, b) estas vektoro en R², tiam v = a (1,0) + b (0,1). Sed iuj ajn du lineare sendependaj vektoroj, kiel (1,1) kaj (−1,2), ankaŭ formos bazon de R² (vidu la sekcion Pruvado, ke aro estas bazo pli sube).
  • Pli ĝenerale, la vektoroj e1, e2, …, en estas lineare sendependaj kaj generas Rn. Pro tio, ili formas bazon por Rn kaj la dimensio de Rn estas n. Ĉi tiu bazo estas nomita la norma bazo.
  • Supozu ke V estas la reela vektora spaco generita de funkcioj et kaj e2t. Ĉi tiuj du funkcioj estas lineare sendependaj, do ili formas bazon por V.
  • Supozu ke R[x] signifas la vektoran spacon de reelaj polinomoj; tiam (1, x, x², …) estas bazo de R[x]. La dimensio de R[x] estas pro tio egala al alef-0.

Baza vastigaĵo[redakti | redakti fonton]

Inter iu ajn lineare sendependa aro kaj iu ajn generanta aro estas bazo. Pli formale: se L estas lineare sendependa subaro de la vektora spaco V kaj G estas generanta aro de V enhavanta L, tiam ekzistas bazo de V, kiu enhavas L kaj estas enhavita en G. Aparte (prenante G = V), iu ajn lineare sendependa aro L povas esti "etendita" por formi bazon de V. Ĉi tiuj vastigaĵoj ne estas unikaj.

Pruvi ke aro estas bazo[redakti | redakti fonton]

Kiel facilan ekzemplon, ni montras, ke la vektoroj (1,1) kaj (-1,2) formas bazon por R². Jenaj pruvmanieroj postulas pligrandiĝantajn kvantojn da matematika sperto kaj malkreskantajn kvantojn da peno.

Per laŭŝtupa kalkulado[redakti | redakti fonton]

Ni devas pruvi, ke ĉi tiuj du vektoroj estas lineare sendependaj kaj ke ili generas R².

Parto I: Por pruvi, ke ili estas lineare sendependaj, supozu, ke estas nombroj a,b tiaj, ke:

Tiam:

  kaj  
  kaj  

Subtrahante la unua ekvacion de la dua, ni ricevas:

  do  

Kaj de la unua ekvacio tiam:

Parto II: Por pruvi, ke ĉi tiuj du vektoroj generas R², ni supozas ke (a,b) estas ajna elemento de , kaj devas montri, ke ekzistas nombroj x,y tiaj, ke:

Por tio ni devas samtempe solvi la ekvaciojn:

Subtrahante la unua ekvacio de la dua, ni ricevas:

          kaj tiam
        kaj fine

Per la dimensia teoremo[redakti | redakti fonton]

Ĉar (-1,2) estas klare ne multoblo de (1,1) kaj ĉar (1,1) ne estas la nulvektoro, ĉi tiuj du vektoroj estas lineare sendependaj. Ĉar la dimensio de R² estas 2, la du vektoroj formas bazon de R² laŭ la dimensia teoremo.

Per la inversigebla matrica teoremo[redakti | redakti fonton]

Simple kalkulu la determinanton

Ĉar la pli supra matrico havas nenulan determinanton, ĝiaj kolumnoj formas bazon de R². Vidu en inversigebla matrico.

Orditaj bazoj[redakti | redakti fonton]

Bazo estas simple aro de vektoroj sen ordo. Por multaj celoj estas oportune labori kun ordita bazo. Ekzemple, kiam oni laboras kun koordinata prezento de vektora estas kutime paroli pri la "unua" aŭ "dua" koordinato, kio faras sencon nur se ordigo estas precizigita por la bazo. Por findimensiaj vektoraj spacoj oni kutime indicas bazon {vi} per la unuaj n naturaj nombroj.

Supozu ke V estas n-dimensia vektora spaco super kampo F. Elekto de ordita bazo por V estas ekvivalento al elekto de lineara izomorfio de la koordinata spaco Fn, kun ĝia norma bazo, al V. Por vidi ĉi tion, lasu ke

A : FnV

estu lineara izomorfio. Difinu orditan bazon {vi} por V per

vi = A(ei) por 1 ≤ in

kie {ei} estas la norma bazo por Fn. Male, donita iun ajn orditan bazon {vi} por V difini lineara surĵeto A : FnV per

kie estas elemento de Fn.

Ne malfacilas kontroli ke A estas lineara izomorfio. Tial orditaj bazoj por V estas en 1-al-1-rilato kun linearaj izomorfioj FnV.

La inverso de la lineara izomorfio A determinita de ordita bazo {vi} atribuas al V koordinatojn: se, pri vektoro vV, A−1(v) = (a1, a2,...,an) ∈ Fn, tiam la komponantoj aj = aj(v) estas la koordiantoj de v tielmaniere v = a1(v) v1 + a2(v) v2 + ... + an(v) vn.

La transformoj sendantaj al vektoro v la komponantojn aj(v) estas linearaj transformoj deV ĝis F, ĉar A−1 estas lineara.

Rilataj nocioj[redakti | redakti fonton]

En kuntekstoj en kiuj la esprimo "bazo" povas havi diversajn signifojn, oni uzas ankaŭ la esprimojn Hamel-bazo (laŭ Georg Hamel) aŭ algebra bazo por la koncepto traktita en ĉi tiu artikolo.

En hilbertaj spacoj kaj aliaj banaĥaj spacoj, necesas laboro kun linearaj kombinaĵoj de senfine multaj vektoroj. En senfindimensia hilberta spaco, aro de vektoroj perpendikularaj unuj al la aliaj neniam povas generi la tutan spacon tra iliaj finhavaj linearaj kombinaĵoj. Kio estas nomita ortan bazon estas aro de reciproke ortaj unuoblaj vektoroj, kiuj "generas" la spacon tra iam-senfinaj linearaj kombinaĵoj. Escepte de la findimensia kazo, ĉi tiu koncepto estas ne pure algebra, kaj estas malsama al la Hamel-bazo; ĝi estas ankaŭ pli ĝenerale utila. Orta bazo de nefinisenfindimensia hilberta spaco estas pro tio ne bazo de Hamel.

En topologiaj vektoraj spacoj, sufiĉe ĝenerale, oni povas difini nefiniajn sumojn (nefinia serio) kaj esprimi elementojn de la spaco kiel certajn befiniajn linearajn kombinaĵojn de aliaj elementoj. Por teni klara la distingon de bazoj uzantaj finhavan kaj senfinan kombinaĵon, la unuaj estas nomitaj -Hamel-bazoj kaj la duaj Ŝaŭder-bazoj, se la ĉirkaŭteksto postulas tion. La respektivaj dimensioj estas analoge nomataj Hamel-dimensio kaj Ŝaŭder-dimensio.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

En la studo de furieraj serioj, oni lernas ke la funkcioj {1} ∪ { sin(nx), cos(nx) : n = 1, 2, 3, … } estas "orta bazo" de la aro de ĉiuj komplekso-valoraj funkcioj, kiuj estas kvadrate integraleblaj sur la intervalo [0, 2π], kio estas, funkcioj f kontentiganta

Ĉi tiuj funkcioj estas lineare sendependaj, kaj ĉiu funkcio kiu estas kvadrate integralebla sur tiu intervalo nefinia lineara kombinaĵo" de ili. Tio signifas, ke

por taŭgaj koeficientoj ak, bk. Sed plejparto de kvadrate integraleblaj funkcioj ne povas esti prezentita kiel finhavaj linearaj kombinaĵoj de ĉi tiuj bazaj funkcioj, kiu pro tio ne havas Hamel-bazojn. Ĉiu Hamel-bazo de ĉi tiu spaco estas multa pli granda ol ĉi tiu nure kalkuleble senfina aro de funkcioj. Bazoj de Hamel de spacoj de ĉi tiu speco estas apenaŭ interesaj; ortaj bazoj de ĉi tiuj spacoj estas gravaj al la furiera analizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]