Belorusa lingvo
Belorusa lingvo | ||
беларуская мова | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Orientslavaj lingvoj | ||
Parolata en | Belorusio, Latvio, Litovio, Pollando, Rusio, Ukrainio | |
Parolantoj | 7 milionoj | |
Skribo | belorusa alfabeto, latina alfabeto, araba skribo, Łacinka, beloruslingva araba skribo | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa Slava | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Belorusio, Pollando (kiel helplingvo en komunumoj Czyże, Orla, Narewka kaj Hajnówka) | |
Reguligita de | Instituto de Lingvo kaj Literaturo de Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio, Nacia Akademio de Sciencoj de Belorusio | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | be | |
ISO 639-2 | bel | |
ISO 639-3 | bel | |
SIL | BEL | |
Glottolog | bela1254 | |
Angla nomo | Belarusian | |
Franca nomo | biélorusse | |
Vikipedio | ||
La Patro Nia (Ойча наш) (taraŝkevica):
|
La belorusa (aŭ belarusa) lingvo (beloruse: беларуская мова) estas slava lingvo kaj la oficiala lingvo de Belorusio. Ĝi kun la rusa kaj ukraina lingvoj apartenas al Orienta slava lingvaro.
Laŭ informoj de censo farita en 1999 entute el 8.159 milionoj da belorusoj vivantaj en Belorusio nomis la belorusan lingvon kiel gepatra 85,6% (ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj), kaj 41,3% nomis ĝin kiel lingvo uzata hejme. Aldone la belorusa estas gepatra por 67,1% el 395.7 mil popoloj vivantaj en Belorusio, 57,6% el ili hejme parolas beloruse.
Pro densaj kaj multjaraj kontaktoj kun la rusa lingvo en Belorusio kreiĝis lingva fenomeno nomata трасянка (trasjanka): mikso de la belorusa lingvo kun rusa leksiko, kaj foje kun sintakso. Tiu miksita formo estas simila al piĝino kaj kreola lingvo.
Alfabeto
En la belorusa lingvo nun estas uzataj la cirila alfabeto kaj latina alfabeto. Antaŭe tataroj vivantaj tie ĉi skribis beloruse per la araba alfabeto.
En la tabelo ordigo estas laŭ la cirila alfabeto
Belorusa cirila alfabeto | Belorusa latina alfabeto | Esperanta prononco | Belorusa cirila alfabeto | Belorusa latina alfabeto | Esperanta prononco | |
А а | A a | a | П п | P p | p | |
Б б | B b | b | Р р | R r | r | |
В в | V v | v | С с | S s | s | |
Г г | H h | h | Т т | T t | t | |
Д д | D d | d | У у | U u | u | |
Е е | Je je | je | Ў ў | Ŭ ŭ | ŭ | |
Ё ё | Jo jo | jo | Ф ф | F f | f | |
Ж ж | Ž ž | ĵ | Х х | Ch ch | ĥ | |
З з | Z z | z | Ц ц | C c | c | |
І і | I i | i | Ч ч | Č č | ĉ | |
Й й | J j | j | Ш ш | Š š | ŝ | |
К к | K k | k | Ы ы | Y y | i | |
Л л | L l | l | ь | |||
М м | M m | m | Э э | E e | e | |
Н н | N n | n | Ю ю | Ju ju | ju | |
О о | O o | o | Я я | Ja ja | ja |
Notoj.
- La belorusa cirila skribo ankaŭ uzas apostrofon ' aŭ ’, sed oni ne alkalkulas ĝin al la aboco kaj malagnoskas dum laŭalfabetigo.
- Foje oni uzas la literon ґ por la sono [g] (plejparte en pruntitaj vortoj). Antaŭe en la cirila skribo tiu sono estis reprezantata ankaŭ kiel кг. En la belorusa alfabeto ĝi sekvas post la litero Г.
- Ekzistas duliteraĵoj : дж / dž = [ĝ], дз / dz = [dz] (voĉa ekvivalento de c = ts), ĉiu el ili estas unu fonemo, kvankam skribata per du literoj.
- La latinskribaj supersignoj (se neeblas aŭ malfacilas uzi la ĝustajn simbolojn) anstataŭeblas per surogatoj. Ne ekzistas standarto por tio, jen estas unu el la sistemoj uzataj: ć = c', č = cz, l = l', ł = l, ń = n', ś = s', š = sz, ŭ = u / w, ź = z', ž = rz.
Kelkaj belorusaj literoj havas molan kaj malmolan variantojn. En la cirila skribo por moligaj vokaloj ekzistas apartaj literoj: я, ё, ю, і, е (koresponde la malmoligaj: а, о, у, ы, э). La konsonantoj estas molaj (palatalaj), kiam ili aperas antaŭ moliga vokalo aŭ speciala litero "mola signo": ь. Kiam konsonanto antaŭ moliga vokalo estas prononcata malmole, ili estas apartigataj per apostrofo. Ekzemploj:
- пяць (kvin), пятніца (vendredo), п'яніца (drinkemulo)
- ялавічына (bovaĵo), лёс (sorto), лось (alko)
En la latina skribo la malmoligaj vokaloj estas: a, o, u, e. La moligaj vokaloj estas signataj per j plus koresponda mola se la vokalo aperas komence de vorto aŭ post alia vokalo, kaj estas signataj per i plus koresponda moliga vokalo, se la vokalo aperas post konsonanto. Moleblaj konsonantoj antaŭ alia konsonanto aŭ finvorte havas apartan literon (malmola/mola): c/ć, ł/l, n/ń, s/ś, z/ź. La apostrofo kaj "malmola signo" ne uziĝas en la latinskribo. La samaj ekzemploj latinskribe:
- piać, piatnica, pjanica
- jałavičyna, los, łoś
Ortografio
En 1933 estis akceptita lingva reformo, kiu forte ŝanĝis la ortografion de la belorusa lingvo direkte al plia pecizeco. Tiu reformita varianto estas oficiale uzata ĝis nun, kaj uzantoj de la malnova varianto de ortografio nomigas ĝin наркамаўка (narkamaŭka). Oficiale ĝi simple nomiĝas (nuntempa) ortografio . La antaŭreforma varianto nomiĝas тарашкевіца (taraŝkevica). Ĝi estis daŭre uzata ekster Soveta Belorusio kaj nun estas vanaj atempoj renovigi ĝian pli aktivan uzadon en interreto kaj tiel nomataj sendependaj periodaĵoj. Aliaj nomoj: "(nov)klasika", "tradicia". Respektive ekzistas du vikipedioj en la du ortografioj: la oficiala be.wikipedia.org kaj neoficiala be-x-old.wikipedia.org (estis kreita speciala ISO-kodo "be-x-old").
Eksteraj ligiloj
- Esperanta-belorusa kaj belorusa-esperanta vortaroj
- Esperanta-belorusa vortaro fare de Zmicier Lapcionak
- eVortaro — programo kun kelkaj esperantaj vortaroj, inluzive de esperanta-belorusa
- Prilingvaj artikoloj, diskutoj, programoj (angle kaj beloruse)
- Кalita I. V. Современная Беларусь: языки и национальная идентичность. Ústí nad Labem, ISBN 978-80-7414-324-3, 2010, 300 s. s. 112-190.
- English-Belarusian dictionaries, in Lacinka
- Metrica of GDL
- Statutes of GDL
- Padlaska cyberwioska (latina skribo)
|