Berlina orĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La berlina orĉapelo

La berlina orĉapelo estas arkeologia artefakto el la bronzepoko, kiu estas farita el maldika orlado. Ĝi estis ekstera ornamaĵo al alta ĉapelo, kiu verŝajne estis el organa materialo kaj stabiligis la eksteran maldikan orladon.

Ĝi estas la plej bone konservita ekzemplero el aro de ĝis nun kvar konataj konusformaj orĉapeloj el la bronzepoko. Ili estis trovitaj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en suda Germanujo (orkonuso de Ezelsdorf-Buch, orĉapelo de Schifferstadt) kaj Francujo (orkonuso de Avanton) en pli-malpli bona stato.

Oni supozas nuntempe, ke la orĉapeloj estis konsiderataj religiaj simboloj de dioj aŭ utilis al sacerdotoj por sunkulto disvastiĝinta en la malnova bronzepoko en centra Eŭropo. Tion subtenas bildo reprezentanta ŝajne konusan ĉapelon sur ŝtonplato el la tombo de Kivik en Schonen, suda Svedujo, kiu evidentigas la religian kaj kultan kuntekston.[1]

Post parta malĉifrado de la ornamaĵo de la konusformaj orĉapeloj tiaj, kiaj estas tiu de Schifferstadt, oni aldonas al la reprezenta kaj kulta funkcioj vastajn kalendarajn ecojn. Ĉu ili fakte estis uzataj kiel kalendaro aŭ ĉu ili nur reprezentis la rilatan astronomian scion, ne estas klare.

La berlina orĉapelo estis akirita de la muzeo pri praa kaj frua historio de Berlino en 1996 kiel trovaĵo sen konata trovejo. Helpe de komparo de ornamaĵoj de aliaj trovaĵoj pli ekzakte dateblaj, ĝi estis verŝajne kreita fine de la bronzepoko, tio estas inter 1000 kaj 800 a.K.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Detalo de la berlina orĉapelo

La berlina orĉapelo estas per stampo kaj ornamradetoj ornamita, 490 gramojn peza orĉapelo kun longa, maldika fusto kaj aldonita rondo. Laŭece ĝi similas al la antaŭe malkovrita orkonuso de Ezelsdorf-Buch

La lado de la ĉapelo estas en la malsupera parto plifortigita per ĉirkaŭ 10 milimetrojn larĝa ringo el plata bronzlado. La ekstera rando de la ĉapelo konsistas el turnita kvarangula drato, ĉirkaŭ kiu la lado estas faldita supren.

La alto de la orladkonuso estas 745 mm. Ĝi havas mezan dikecon de 0,6 mm kaj estas farita el alojo el 89,7 % de oro, 9,8 % de arĝento, 0,4 % de kupro kaj 0,1 % de stano.

La orlada konuso estas ornamita sur ĝia tuta surfaco kaj longeco per horizontalaj ornamaĵoj. Estis uzitaj 14 malsamaj stampiloj kaj 3 malsamaj ornamradetoj aŭ rulstampiloj. La horizontalaj ornamaĵoj ricevis sisteme samspecajn stampmodelojn.

La vida disigo de la unuopaj ornamaĵoj okazis per rulstampado. La ornambendoj konsistas ĉefe el tuberaj kaj cirklaj motivoj, kun ena rondforma tubero kaj kun ĝis ses eksteraj cirkloj.

Apartaĵa estas po unufoje aperinta ornambendo el kuŝantaj lunserpoj kun ena tubera kaj subaj okul- aŭ migdalformaj tuberoj. Sur la konuspinto troviĝas okbraka stelo, kies fono konsistas el punkttuberoj.

Fine de la fusto troviĝas larĝa vertikale strukturita bendo, antaŭ la same ornamita konuspiedo aŭ rando de la ĉapelo.

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

Kalendarfunkcio de la berlina orĉapelo (maldekstre sunmonatoj, dekstre lunmonatoj)

Laŭ nunaj scioj la konusformaj orĉapeloj de la tipo Schifferstadt, al kiu apartenas ankaŭ la berlina orĉapelo, montras sisteman sinsekvon laŭ nombro kaj speco de la ornamaĵoj sur la unuopaj ornambendoj.

Kadre de tio evidentiĝis, ke estas bildigita sur la orĉapeloj verŝajne astronomiaj kalendarfunkcioj surbaze de lunsuna sistemo. Pro tia lunsuna eco eblas rekte legi tempospacojn laŭ lunaj aŭ sunaj unuoj.[1][2]

Ĉar la ekzakta dato de la sunjaro gravis por kultaj momentoj, kiel la somera kaj vintra ekvinoksoj, estis alte taksata en la bronzepoka socio la astronomia scio prezentita sur la orĉapeloj. Ĉu oni fakte uzis ilin kiel kalendarojn, aŭ ĉu ili nur reprezentis tiajn sciojn, tio ankoraŭ ne klaras.

La ĝis julio 2005 malĉifritaj funkcioj entenas la eblon nombri tempoperiodojn ĝis 57 monatoj. Per simpla kvaroblo de tiuj valoroj eblas ankaŭ reprezenti pli vastajn tempoperiodojn, kiel ekzemple la metonikan ciklon.[1][2]

Tiukaze unu simbolo aŭ nur unu ringo de cirklo reprezentas unu tagon. Krom la ornamringoj kun simboloj kun malsama ringcirkla nombro apartaj simboloj troviĝas en kromzonoj, kie laŭ la supre cititaj tempoperiodoj estu laŭkaze aldonataj aŭ subtrahataj.

Ne finiĝis la malĉifrado de la funkcioj integritaj en la ornamaĵoj. Skizan superrigardon de la ĝis nun trovitaj kalendarfunkcioj kaj de la unuopaj tempoperiodoj de la berlina orĉapelo vidiĝas sur la apuda bildo.

La principo estas jena: estas sumitaj ekde la zono i laŭ ĝusta parto de n najbaraj ornamzonoj Z_i..Z_i+n. De tiu sumo se necese estas subtrahata la nombro de simboloj de unu aŭ pluraj kromzonoj ene de tiu parto por ricevi la korespondan valoron laŭ suna aŭ luna tempokalkulado.

Sur la bildo troviĝas maldekstre la legmaniero de la sunaj monatoj, dekstre tiu de la sinodaj lunmonatoj. La ruĝe aŭ blue prezentitaj kampoj el la zonoj 5, 7, 16 kaj 17 estas la kromzonoj de la kalendarsistemo per kiu eblas montri diverslongajn tempoperiodojn.

La valoroj, kiuj korespondas al la kampoj estas la produto el la nombro de simboloj en la ornamota zono kaj la nombro de la cirkloj aŭ cirkloringoj en la ĉefa unuopa simbolo. Al la kromsimboloj de la zono 5 aldoniĝas laŭ ilia nombro la valoro "38".

Ekzemple:
La zono 12 havas kiel ĉefsimbolon entute 20 stampojn de la tipo numero 14, cirkloronda disksimbolo, kiu estas ĉirkaŭita rande de 5 cirkloj.
La valoro de tiu zono estas do la produto de 12 kaj 5, tio estas 60.

La pli malgrandaj ringocirkloj en la intersticoj de la ĉefaj simboloj estas rigardataj kiel nura ornamaĵo kaj ne eniras la kalkulon.

Ĉar estas bildigita sur la orĉapeloj lunsuna kalendarsistemo, eblas tuj legi aŭ traduki inter lunaj kaj sunaj unuoj.

Por kalkuli laŭ tagoj sunan aŭ lunan tempoperiodon (sur flava fono en la tabelo) necesas adicii la valorojn de la kampoj sur kolora fono de la supera kolumno. Kiam troveblas ruĝaj kromzonoj, la sumo de la valoroj sur ruĝa fono estu subtrahata de la sumo. Tiel eblas montri tempoperiodojn kun maksimuma longeco de 12, 24, 36, 48, 54 kaj 57 sinodaj lunmonatoj kaj de 12, 18, 24, 36, 48, 54 kaj 57 sunmonatoj (kiel dekduono de tropika jaro laŭ la sunsistemo.

Ekzemple:
Por montrado de 54-monata ciklo en la luna sistemo, la nombroj sur verda aŭ blua fono el la zonoj 3 ĝis 21 estas adiciitaj. Rezultas sumo de 1739 tagoj. De tiu rezulto necesas subtrahi la valorojn de la ruĝfonaj zonoj 5, 16 kaj 17. La rezulto de 1739−142=1597 tagoj kongruas sufiĉe bone al tiu de 54 sinodaj lunmonatoj kun po 29.5305 tagoj.

La diferenco de 2 tagoj inter la kalkulo kaj la astronomie ĝusta valora devenas de la ĝusteco de observado de luna kaj suna monatolongoj en la bronzepoko.

Trovejo kaj trovado[redakti | redakti fonton]

La berlina orĉapelo estis ofertita en 1995 sur la internacia artmerkato kaj aĉetita en 1996 kiel bronzepoka artefakto fare de la berlina muzeo pri praa kaj frua historio. Laŭ indikoj de la vendinto la ĉapelo estis origine parto de anonima svisa kolekto, kiu estiĝis en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Oni supozas, ke la berlina orĉapelo estis trovita en suda Germanujo aŭ en Svislando. Aliaj detaloj rilate al la trovejo aŭ trovado ne estas konataj.

Laŭ la stato de la orlada konuso supozeblas, ke ĝi, kiel ankaŭ la ora ĉapelo de Schifferstadt, estis enterigita starante, ene plenigita de terocindro.

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la orpezo de la konuso, konsiderante la mankan randaĵon, eblas dedukti ke la originala materio konsistis el orkubo kun randlongeco de malpli ol 3 cm. El tiu bazo estis forĝita orlado kun meza dikeco de 0,6 mm.

Pro la tribologiaj ecoj de la materio, ĝi solidiĝas laŭ altiĝanta transformgrado kaj inklinas al fendiĝemo. Por malhelpi tiajn fendojn, necesis aparte homogene transformi la materialon dum la forĝado. Krome necesis dum la fabrikado ree varmegigi la verkon al almenaŭ 750°.

Dum tio necesis, pro la malalta fandopunkto de la oralojo (ĉirkaŭ 960° C), sufiĉe bone kontroli la temperaturon kaj varmigi la aĵon izotemperature por malhelpi fandiĝon de la surfaco. Bronzepoka metiisto utiligis por tia procezo lignokarban fajron aŭ fornon similan al tiujn por ceramikaĵoj, kies temperaturo estis tamen nur pli-malpli regulebla per aldono de oksigeno per balgo.

Konsiderante la triblogiajn ecojn de la materialo kaj la malmultajn teknikajn rimedojn, jam la fabrikado de neornamita aĵo el tiel maldika orlado indikas superan metiistan lertecon.

Kadre de posta prilaborado la berlina orĉapelo estis proviziita de ornamaĵbendoj. La malplena enaĵo estis verŝajne, simile al la ora ĉapelo de Schifferstadt, plenigita por stabiligado de mastiko el arba rezino kaj vakso. Poste la maldika orlado estis de ekstere per rea stampado de entute 17 malsamaj negativaj stampiloj kaj rulado de 3 malsamaj rulstampiloj strukturita al la nuna formo.

Nuna konservejo[redakti | redakti fonton]

La berlina orĉapelo troviĝas nuntempe en la muzeo pri pra- kaj fruhistorio en Berlino kaj estas kerna ekspoziciaĵo de la tiea bronzepoka kolekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Gold und Kult der Bronzezeit. (AusstellungsKatalog). Germanisches Nationalmuseum, Nürnberg 2003. ISBN 3-926982-95-0
  2. 2,0 2,1 Wilfried Menghin (Hrsg.): Acta Praehistorica et Archaeologica. Unze, Potsdam 32.2000, S. 31–108. ISSN 0341-1184

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter Schauer: Die Goldblechkegel der Bronzezeit – Ein Beitrag zur Kulturverbindung zwischen Orient und Mitteleuropa. Habelt, Bonn 1986. ISBN 3-7749-2238-1.
  • Gerhard Bott (Hrsg.): Der Goldblechkegel von Ezelsdorf. Ausstellungskatalog. Theiß, Stuttgart 1983. ISBN 3-8062-0390-3.
  • Mark Schmidt: Von Hüten, Kegeln und Kalendern oder Das blendende Licht des Orients. In: Ethnographisch-Archäologische Zeitschrift. Berlin 43.2002, S. 499–541. ISSN 0012-7477

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.