Campinas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Campinas
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato San-Paŭlo
Regiono Metropolitana de Campinas
Fondita 14 jul. de 1774
Komunumaro Urbestrejo
Poŝtkodo 13000-000
Telefonkodo 19
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Hélio de Oliveira Santos (ĝis 2012)
Demografio
Loĝantaro 1,056,644 (2 008)
Loĝdenso 1 328 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 22°54′21″S 47°03′39″U  /  22.90583°S, 47.06083°U / -22.90583; -47.06083 (Campinas) (mapo) Koordinatoj: 22°54′21″S 47°03′39″U  /  22.90583°S, 47.06083°U / -22.90583; -47.06083 (Campinas) (mapo)
Alto 580 - 1.050 m (INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 795,667 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-3
Campinas (Tero)
Campinas (Tero)
DEC

Eraro: nevalida titolo en ligilo ĉe linio 2

Situo de Campinas
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campinas [+]
vdr


Campinas /kã'pinaz/ (kio signifas "Kamparoj"), foje esperantigita per Kampino, foje ankaŭ per la evitinda Kampinaso, estas la plej granda urbo de la landinterno de ŝtato/federaciero San-Paŭlio, kun 1,045 miliono da loĝantoj (laŭ taksado de 2005). En ĝi oni fondis la unuan Esperanto-grupon de Brazilo en 1906, Suda Stelaro. Tie estas la grava universitato UNICAMP. Ĝi estis alinomata "Urbo de Hirundoj", pro la amaso de tiuj birdoj, kiuj ĉiujare revenis kiam la urbo estis malpli granda. Ĝi fondiĝis en la 14-a de julio 1774.

Malnova fervoja stacidomo, nun kultura kaj kleriga centro
La katedralo de Campinas, dediĉita al Nia Sinjorino de Koncipo, konstruita inter 1803 kaj 1883, kun riĉaj internaj lignoskulptaĵoj.
Urbocentro de Campinas - urbodomo Palaco de Jequitibás

Ĝemelurboj

Esperanto en Campinas

En Campinas, la 17-an de Marto 1906, João Keating kaj Tobias Rabelo Leite fondis klubon “Suda Stelaro”, la unua esperantista grupo en Brazillando.

Fine de la 1940-aj jaroj refondiĝis Suda Stelaro, kies unuan kunsidon atestis unu el niaj plej eminentaj brazilaj pioniroj, Ismael Gomes Braga. Inter ĝiaj aktivaj membroj estis ĵurnalisto Paulo Botelho Camargo.

En la 1960-aj jaroj Oscar Hoff estis la fondinto de Campinas Esperanto-Grupo. Li instruadis Esperanton en “Centro de Ciências, Letras e Artes”. Li redaktis bultenon kaj prelegadis.

En 1981 estis grupo de Esperanto en la Instituto pri Fiziko Gleb Wataghin de Unicamp. La instruistoj Gerald Weber kaj Augusto (el Maceio) instruis tie. En 1982 la kurso de Esperanto translokiĝis al la Instituto de Estudos da Linguagem (IEL) sub la gvidado de Emilio Cid, kiu instruis ĝis 1983.

Cele revigligi la movadon, en 1984 okazis Brazila Kongreso de Esperanto, en Campinas, kunordigita de Prof-ro Walter Francini, el EASP, kaj la tiama instruisto en Campinas, João Aguilera. Oficiale oni starigis, en la placo Napoleão Laureano, kvartalo Botafogo, monumenton kun medalo de Zamenhof.

En la jaro 1986 estis fondita Kultura Centro de EsperantoKCE, fare de João Aguilera, David Bianchini, João Otávio V. Rodrigues, Fabrício Possebon kaj aliaj samideanoj.

En la posta jaro KCE ricevis la titolon de Publika Utileco, urba leĝo 5790/87, donita de urba registaro. En 1993, post ekspozicio pri aŭtomata tradukado en UNICAMP – Ŝtata Universitato de Campinas, KCE gajnis retadreson, kiu estis kultura@turing.unicamp.br, kaj tiel iĝis la unua Esperanto-grupo en Brazilo kiu disponis pri tiu komunikebleco.

Danke al “Estação Aleph”, unu el la interretaj provizantoj de Campinas, KCE gajnis en Marto 1996 la spacon (kaj nelimigitan kaj senpagan!) por sia TTT-paĝo. Tiel kreiĝis, fare de James Rezende Piton, la unua institucia paĝo pri Esperanto en la portugala, verŝajne en la mondo (http://www.aleph.com.br/kce). Nuntempe eblas atingi ĝin per la adreso http://www.esperanto.cc.

KCE kunordigis, kune kun EASP, la 16-an Ŝtatan Renkontiĝon de Esperanto, okazinta en 1992, en publika lernejo de la urbo, nomata “Culto à Ciência”. Tien alvenis proksimume 250 esperantistoj.

Pere de la reto KCE aperigis, en Julio 1996, kurson por brazilanoj: CER – Curso de Esperanto pela Rede (Kurso de Esperanto per la Reto), kunordigita de Prof-o José J. Lunazzi – ĝi estisadaptita kun aldonoj el franca versio. Vere, per interreto ĝi fariĝis kurso internacia kun lernantoj el diversaj landoj.

Inter aliaj agadoj ankoraŭ reliefas la preparo por starigo de kablo-televidkanalo por la komunumo. En Oktobro 1996 KCE komencis, kune kun aliaj neprofitaj organizoj de Campinas, la preparon por starigo de TV Fenikso. KCE estas fondinta membro de la asocio kiu administrus ĝin.

Diversaj aliaj projektoj restas, kiel ekzemple: Projekto Kelter, Kulturaj Kajeroj, ktp, (Detaloj, vizitu TTT-paĝon www.esperanto.cc).

Cele labori por Esperanto ĉe Universitato UNICAMP, Ivanhoé Baracho kunlaboris por la movado ĉefe en la 1980-aj jaroj kaj nuntempe José J. Lunazzi.

Aliaj grupoj ekzistis por instruado de la lingvo, ekzemple, João Aguilera fondis klubon de Esperanto siahejme kaj Juscelino Gama gvidis kursojn en “Tribunal do Trabalho” (Laboro-Tribunalo). Juscelino kaj Nazareno instruadis ankaŭ en “Casa D’Italia”.

Gravas la laboro por Esperanto ene de Spiritisma Movado en Campinas. “Grupo Espírita-Esperantista João Ernesto” okazigis, de la 21-a ĝis la 27-a de Junio 1987, “1ª Semana Espírita-Esperantista”. Reliefas la apogo al Esperanto fare de USEICUnião das Sociedades Espíritas Intermunicipal de Campinas, kies laboro, pere de sia ĵurnaloAlavanca” kaj departemento pri Esperanto, ĉiam diskonigadis informojn pri Esperanto, instruadis kursojn kaj kunordigadis eventojn, precipe rilate al Esperanto, Spiritismo kaj Evangelio. Tie deĵoris ekde 1986 Maria Manuela Andrade Silva Santos, João Otávio V. Rodrigues, Ada de Almeida Leite, Sérgio Luiz de Campos, David Bianchini kaj Anita Zimmerman.

ZEOj en Campinas

  • Strato D-ro Lazaro Zamenhof – kvartalo Jardim Lisa I – Poŝtkodo 13058-372;
  • Strato Suda Stelaro – kvartalo Jardim Novo Maracanã – Poŝtkodo 13058-443;
  • Strato Esperanto – kvartalo Vila Carlito – Poŝtkodo 13043-080;
  • Strato João Keating – kvartalo Botafogo – Poŝtkodo 13070-320.
  • Ekde 2003 prof. d-ro David Bianchini instruas Esperanton en Universitato PUC-Campinas kiel kurson libere elekteblan de la studentoj ĉe praktikoj pri klerigo (Práticas de Formação).

Kampinaj esperantistoj

Eksteraj ligiloj

http://www.aleph.com.br/kce/niaurbo.htm

(en la Portugala kaj Angla): http://www.psg.com/~walter/campinas.html