Distrikto Waldshut
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Baden-Virtembergo |
distriktaro: | Frajburgo |
regiona ligo: | Alta Rejno-Konstanca Lago |
administra sidejo: | Waldshut-Tiengen |
areo: | 1131 km² |
enloĝantoj: | 163.141 (fine de decembro 2011) |
aŭtokodo: | WT (Waldshut) |
La distrikto Waldshut situas en la pleja sudo de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waldshut-Tiengen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.
Najbaras la germanaj distriktoj Lörrach okcidente, Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Schwarzwald-Baar nordoriente, sed krome ankaŭ la svisaj kantonoj Ŝafhaŭzo oriente, Zuriko sudoriente kaj Argovio sude. En la sudo la rivero Rejno konsistigas la limon de la distrikto, sed ankaŭ inter Germanio kaj Svisio.
Administra divido
La distrikto konsistas el 32 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.
Urboj:
- Bad Säckingen (16.819)
- Bonndorf (6.862)
- Laufenburg (Badeno) (8.520)
- St. Blasien (4.032)
- Stühlingen (5.250)
- Waldshut-Tiengen (22.667)
- Wehr (12.998)
Neurbaj komunumoj:
- Albbruck (7.312)
- Bernau im Schwarzwald (1.911)
- Dachsberg (Nigra Arbaro) (1.407)
- Dettighofen (1.119)
- Dogern (2.327)
- Eggingen (1.729)
- Görwihl (4.479)
- Grafenhausen (2.335)
- Häusern (1.311)
- Herrischried (2.787)
- Höchenschwand (2.571)
- Hohentengen am Hochrhein (3.670)
- Ibach (396)
- Jestetten (5.186)
- Klettgau (7.445)
- Küssaberg (5.489)
- Lauchringen (7.415)
- Lottstetten (2.183)
- Murg (6.973)
- Rickenbach (3.888)
- Todtmoos (2.073)
- Ühlingen-Birkendorf (5.183)
- Weilheim (3.159)
- Wutach (1.243)
- Wutöschingen (6.646)
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|