Evoluismo kaj Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

"Antaŭ la fundamenta problemo nesolvebla per la teorio de la evoluo mem – ĉu estras la sensenco aŭ la senco – la kristana kredo esprimas la konvinkon laŭ kiu la mondo en sia tuteco, kiel diras la Biblio, eliras el la Logos, tio estas el la kreanta senco, kaj reprezentas la kontingencan formon de Lia propra plenumiĝo." (Joseph Ratzinger, Kredo je la kreo kaj teorio de evoluismo).[1]

Ekde la publikigo de La origino de specioj de Charles Darwin en 1859, la katolikaj ekleziaj regantoj iom post iom difinis kaj rafinis sian pozicion pri la teorio de evoluismo, evitante ekde komence ligiĝi en oficiala deklaro, malsame ol tio kion faris la protestantaj eklezioj kiuj, pli ligitaj al la laŭlitera interpreto de la Biblio, tuj kontraŭis la darwinan penson,[2]

Ĝis la unuaj jaroj de la 20-a jarcento, en la katolika mondo renkontiĝis vasta opono al evoluismo, tamen tiuepoke la Eklezio oficiale silentis. Komence de la sama jarcento iuj gravaj asertoj de katolikaj hierarkiuloj kaj oficialaj dokumentoj ekasertis ke la katolika kredo kaj evoluismo, kun la apartaĵo de la origino de la homo, ne konfliktas; diversaj papoj sin esprimis favore rilate la akordigeblecon de evoluismo kun la katolika kredo. Aparte post la Dua Vatikana Koncilio, la katolika teologio, sin komparante kun la evoluisma teorio, plenumis gravajn progresojn kaj definitive malplekti kredajn problemojn rilate la originon de la homo, la aktivecon de Dio en la mondo kaj la doktrinon pri la origina peko.

Historio de la katolika penso pri la evoluismo: 1859 - 1900[redakti | redakti fonton]

Historiografia problemo[redakti | redakti fonton]

Sinteza analizo de la rilatoj inter la teorio de evoluismo kaj la katolika religio, kaj pri la pozicio de la Eklezio de Romo ĉiteme dum la unuaj jardekoj de la ensceniĝo de la tezoj de Charles Darwin, prezentita unuafojon en La origino de specioj de (1859), rezultas preskaŭ neebla. Ĝis ĉirkaŭ la fino de la dua duono de la 20-a jarcento, la plejofta sinteno estis jeno: enkadrigi, haste kaj supraĵe, la historiajn rilatojn inter scienco kaj religio en skemo multe simpla: la konstanta konflikto inter scienco kaj religio! [3].

En la lasta jardekoj de la sama jarcento, male, tiu kadro estis superita [4]. Skribas John Hedley Brooke nel suo libro Science and Religion: Some Historical Perspectives (1991):
La historiografio plej moderna jam tendencas samliniiĝi sur la tieldirita tezo de la komplekseco. anoncita unuafojn fare de la historiisto de la scienco John Hedley Brooke en libro Science and Religion: Some Historical Perspectives (1991). La nura ebla juĝo, laŭ tiu teorio, estas: temas pri materio kompleksa!

La rilatoj inter scienco kaj religio estis. tial, historie, realo tiel malsama kaj kompleksa ke ĝi ne povas esti reduktita al iu ajn skemo simpla kaj obeanta al definitivaj vidpunktoj. Pro tio ankaŭ la interpreto de tiu kontrasto ne eblus!

Pri la scienca kulturo, ekzemple, en la Papa Ŝtato en la 19-a jarcento, skribas Pietro Redondi[5]: «Solidiĝis tiel ĉe la duono de la 18-a jarcento firma kultura programo. Ĝi baziĝos sur la ebleco akordigi sciencon kaj religian kredon pere de akcepto de iuj kategorioj de la pozitivista epistemologio, aŭ per alproksimiĝo al la teista koncepto de eksperimentismo kaj de la kontraŭmetafizika kritiko de hazardismo antaŭenigitaj de pozitivistoj. Deklarita celo de tiu kultura programo estis la enfosado de la materialismaj ideoj de la klerismo por ebligi realan penetradon de la katolika teologio en la modernan penson, tio estas la penso kaj kulturo de industria socio naskiĝanta, kaj akceli al granda konsento por la pozitivaj sciencoj. [...] La problemo de la scienco en la finiĝo de la papa Ŝtato ne povas esti supraĵe likvidita per simple supozita obskurantismo, kaj meritas ekzamenon pli profundon».

Multaj katolikaj intelektuloj okupiĝis pri evoluismo en la lastaj kvar jardekoj de la 19-a jarcento, tio estas en la jaroj kiuj vidis la disvastiĝon de la teorioj de Darwin, kaj iliaj diversaj kaj multfacetaj pozicioj pri tiu temo estos ĉi-sube pritraktataj individukaze.
Krome, rilate la pozicion de la Apostola seĝo, oni devas konsideri ke la dokumentoj de la Sankta Ofico kaj de la Kongregacio de la Indekso koncernantaj la debaton pri la evoluismo, estas alireblaj nur ekde 1998, kiam la arĥivoj estis malfermitaj al la esploristoj. Antaŭe necesis profiti de paralelaj dokumentoj en ekleziaj revuoj kiel la La Civiltà Cattolica. Kiam oni povis aliri la vatikanajn arĥivojn, oni konstatis ke neniu dokumento estis promulgita rilate evoluismon fare de la tiama Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Sintezo de la rezultoj de la studoj pri la dokumentoj de la “Sankta Ofico” kaj Indekso de "malpermesitaj libroj"[redakti | redakti fonton]

La fundamenta rezulto de Artigas, Glick kaj Martinez (vidu bibliografion), kies spurojn oni sekvas en tiu artikolo, historie konstatis ke la Katolika Eklezio ne nur ne havis, tiam, oficialan pozicion rilate evoluismon kaj ne sintenis kontraŭ tiun teorion, sed ke pritraktante tiun problemon ne kondutis laŭ antaŭdifinita politiko.[6] Analizante la diversajn priteologiajn tekstojn de tiu epoko oni malkovris ke la plejgranda parto de la teologoj estis neindulgaj kritikantoj de evoluismo, sed nur malmultaj el ili, aparte Matthias Joseph Schebeen (1835 - 1888), kaj Jezuitoj Camillo Mazzella (1833 - 1900) kaj Giovanni Perrone (1794 - 1876) asertis ke la senpera kreo de la korpo (Adamo) el la terkoto devus esti konsiderita “katolika doktrino”.

Necesas, ĉiukaze, antaŭmeti ke tiutempe la Eklezio sin sentis, laŭvorte, sieĝata [7]. Post 1861, jaro de la unuiĝo de Italio, de la Papa Ŝtato restis nur la urbo “Romo” defendita de la francaj soldatoj de Napoleono la 3-a; la 20-an de septembro 1870 la itala armeo okupis la urbon: la Tera Povo de la papoj finiĝis kaj antaŭeniris nova epoko de gravaj konfliktoj inter la Eklezio kaj Itala Ŝtato.

Charles Darwin

En la sciencula mondo alvenis, krome, akraj kritikoj al la Katolika Eklezio, ofte priskribita kiel kaŭzo de la nescio, postrestinteco kaj bremso al la progreso. La evoluisma teorio estis abunde utiligita, kun la aserto pri nefidindeco kaj falseco de la Biblio, por detrui la fundamentojn de la katolika doktrino; la darwinaj teorioj, kiuj por ekspliki la evoluismon turniĝas nur al naturaj kaj kontingencaj kaŭzoj, permesis subteni filozofiojn ateistajn kaj materialistajn. Darwinismo, tial, en la katolika mondo estis vidita, dekomence, kun profunda senfidindeco kaj timo.[8] Laŭ teologoj, Dio ĉiam aktivas en la mondo, eĉ en tiu science interpretita; laŭ la natura teologio, fakte, la konstato pri la ordo en la mondo, kiu montriĝas el la studo pri la naturaj sciencoj, liveras la pruvon de la ekzisto de Dio kaj de lia providenca agado. Male, la teorioj de Darwin estis ludataj, spite de ilia nekontraŭeco al la dia kreado, kiel tranĉilpiko al tiu koncepto.

En tiu situacio facilas kompreni la alestiĝon, en la katolika mondo, de ĝenerala etoso de suspekto aŭ opono al evoluismo. Sed spite de tiuj kondiĉoj la Eklezio nek esprimiĝis pri evoluismo, nek ĝenerale dispoziciis ion cenzuran kontraŭ tiuj katolikaj intelektuloj akceptantaj la novajn teoriojn kaj publike subtenantaj ties akordiĝeblecon kun la katolika doktrino. Tiuj lastaj estis akre kritikataj de La Civiltà Cattolica, sed, kiel pensigite plisupre, ĝi ne reflektis la poziciojn de la Apostola Seĝo. “La Civiltà Cattolica” vive partoprenis en la polemiko kontraŭ evoluismo [9];kiam la darwinaj teorioj ekdisvastiĝis tra la katolika mondo, ĝi intervenis kun kritikoj kaj precizigoj praktike rilate ĉiun novan libron aŭ epizodon tuŝantan aspektojn de la filozofia-teologia-scienca ĉitema debato.

Sed se ne intervenis la Apostola Seĝo, intervenis la Kongregacio de la Indekso, okupiĝante pri tri kazoj de katolikaj aŭtoroj subtenantoj de evoluismo (Raffaello Caverni, Dalmace Leroy kaj John Augustine Zahm), tamen la kongregacio ne intervenis siainiciate sed pro denunco de “skandalizitaj fideluloj”. Oni vidu en tri kazoj interesitaj:

Rilate Caverni, lia libro estis enŝovita en la Indekso ne akompanate de la “motivoj” tiel ke malmulte interesis Historiistojn.

Rilate O'Leroy kaj Zahm oni limiĝis postuli korektojn.

Kroma kazo de katolika esploristo: George Mivart, elstara biologo de la teamo de Darwin, estis kritikata de la Kongregacio de la Indekso ne propre pro liaj evoluismaj tezoj, sed pro aliaj doktrinaj punktoj.

Diversaj katolikaj aŭtoroj (iuj cititaj ĉi-sube), kiuj subtene pritraktis evoluismajn teoriojn, neniam estis objekto de enketo ĉe la Apostola Seĝo, spite ke iuj el ili estis akre kritikitaj ĉe “La Civiltà Cattolica”.

Enciklikoj kaj koncilioj dekretantaj pri evoluismo[redakti | redakti fonton]

En 1860, la regiona koncilio de Kolonjo (Germanio) aprobis kanonon entenantan la sekvan formulon [10]: ”La unuaj gepatroj estis senpere kreitaj de Dio. Tial ni deklaras kontraŭa al la Sanktaj Skriboj kaj al la kredo la opinion de tiuj kiuj ne timas aserti ke la homo, rilate lian korpon, formiĝis, tra spontanaj mutacioj, el iu naturo malperfekta al iu naturo pli perfekta kaj ke, en daŭra procezo, fine fariĝis homa”. [11]

La kanonoj de tiu regiona koncilio estis aprobitaj, kiel el kutima proceduro, far la Kongregacio de la Koncilio en Romo. Sed Artigas, Glick kaj Martinez, rimarkigas, citante Ius Decretalium de Franz Xaver Wernz, grava verko pri kanona juro, ke la aprobo de la decidoj de regiona koncilio ne havas doktrinan konsenton kaj ke la “konstato” (recognitio) fare de la Apostola Seĝo ne liveras al ili pli fortan aŭtoritatecon; la aprobo de la Kongregacio estas normala proceduro por ĉiu regiona koncilio kaj celas nur kontroli ĉu ĝi efektiviĝis en la respekto de la kanonaj leĝoj. Artigas, Glick kaj Martinez subtrekas ke la decidoj de tiu koncilio monstras la ĝenerelan opinian etoson, en la katolika mondo, rilate la evoluismajn teoriojn.

En septembro de 1863, dum kongreso de katolikaj studuloj efektivigita en Munkeno kaj prezidita de sacerdoto, historiisto kaj teologo Ignaz von Döllinger (kiu poste fariĝis unu el la epigonoj en la movado de Kristankatolika Eklezio), kritikis la komplican silenton de la katolikaj aŭtoritaj pri tiu temo.[12]

La 8-an de novembro 1893 papo Leono la 13-a promulgis la Providentissimus Deus (La tre providenca Dio) kiu estis tute dediĉita al la studoj pri biblia ekzegezo. En tiu encikliko estas reasertataj precipe la nerareco de la Skriboj kaj la aŭtoritateco de la eklezia instruofico, sed en ĝi, praktike, estis akceptita la metodo de la ekzegeza kriterioj proponitaj, en lia epoko, de Galileo (vidu ties faman leteron al Kristina el Loreno 1615), jam tamen anoncitaj de sankta Aŭgusteno de Hipono.[13]

Leono la 13-a skribas: "En aferoj kiuj ne koncernas la kredon decis al la sanktuloj, tiel ankaŭ al ni, pensi malsame", laŭ la maksimo de Tomaso de Akvino kiu admonas: "Al mi ŝajnas afero plej justa kaj ĝusta rilate la opiniojn komune akceptitajn ĉe filozofoj kaj ĝenantajn nian kredon, ilin nek aserti kiel dogmojn, ankaŭ se enkondukitajn foje subnome de filozofoj, sed nek ilin negi kiel kontraŭajn al nia kredo: kaj tio por ke ne estu ofertita al la saĝuloj de tiu mondo la okazo malŝati la doktrinon de la kredo."

Pozicioj de katolikaj intelektuloj rilate evoluismon[redakti | redakti fonton]

Raffaello Caverni[redakti | redakti fonton]

Raffaello Caverni[14] (1837 - 1900) estis itala sacerdoto, profesoro pri fiziko kaj matematiko kaj historiisto de scienco, aŭtoro de la rimarkinda eseo Storia del metodo sperimentale in Italia (1888) (Historio pri la eksperimenta metodo en Italio), kiu por li gajnis premion.

Okupiĝinte pri la evoluismaj teorioj de Charles Darwin en tiu verko kaj aliaj, li substance vidigis ne kontraŭaj al kristanismo la novaĵojn de Darwin. Kaj se iuj teorioj ŝajnis kontrasti kun la Biblio, li proponis la solvon de Galileo, laŭ kiu tie “estas instruate kiel aliri la ĉielon, ne kiel la ĉieloj estas faritaj". Caverni akceptos evoluismon pro ĉiuj estaĵoj sed hezitis rilate la formiĝon de la homa korpo el bestoj: laŭ li, eĉ evoluo estas dia kreitaĵo kaj de li gvidata en la evoluiĝo mem. Tamen tio altiris la atenton kaj cenzuron de La Civiltà Cattolica kaj aliaj penscentroj ekkritikis[15] kaj postulis la intervenon de la superaj katolikaj instancoj, kiuj intervenis kaj cenzuris kaj enŝovis lian verkon en la listo de la libroj malpermesitaj 1878, sed male ol la kutimo, sen sciigi la motivojn de la decido.

Tri jarojn poste Caverni povis senprobleme publikigi alian libron pri la origino de la homo (Dell'antichità dell'uomo secondo la scienza moderna = Pri la antikveco de la homo laŭ la moderna scienco), kie li eksplikis ke darwinismo estas nur scienca hipotezo ankoraŭ tre necerta; krome deklaris ke la dikredantoj devus partopreni en la scienca debato sentime, ĉar la scienco ne povas pretendi kontraŭdiri la dian revelacion.

Dalmace Leroy[redakti | redakti fonton]

Dalmace Leroy (1828 - 1905), estis franca dominikana sacerdoto. En sia verko L'Evolution des Espécies Organiques (1887), Dalmace Leroy konsentas kun evoluismo, akceptante tamen la ideon pri la perkrea origino de la mondo tuta kaj de la komenciĝo de la surtera vivo. Ankaŭ D. Leroy opinias ke la homo ekskludendas el la normala evolua procezo; sed, pere de distingoj, li alproksimiĝas al ĝi; li skribas fakte: “Se la korpo de la homo estis formita rekte de Dio mem, ĉu ni tamen ne rajtas pensi ke la “substratum” (substrato) destinita ricevi la homan animon kaj sekve fariĝi la korpo de la homo aŭ de homa organismo – kiuj fine estas la unuaĵo - ...ĉu ni ne povas supozi ke tiu substrato estas rezulto de “duaj nerektaj kaŭzoj” kaj ke ĝi estis pretigita, ĉiam sub la gvido de la Kreinto, pere de evoluo?

En Francio la debato inter la katolikaj intelektuloj kaj scienculoj estis intensa aparte kiam ekinteresiĝis pri iuj verkoj la roma Kongregacio de libroj malpermesitaj. En diversaj raportoj komisiitaj de la sama Kongregacio, la opinioj forte inklinadis por la cenzuro; sed la Kongregacio limiĝis postuli publikan malkonfeson pri la subtenataj doktrinoj: kion Leroy skribe faris en la ĵurnalo Le Monde la 26-an de februaro de 1895.[16]

John Zahm[redakti | redakti fonton]

John Augustine Zahm[17] (1851 - 1921), sacerdoto kaj scienculo, adheris', en sia verko Evolution and Dogma (1896). al Darwismo apogiĝante sur la aŭgustena teorio de “raciaj semoj” (kiuj, semitaj de Dio en la aĵoj, iom post iom kreskiĝas) kaj sur la tomasa doktrino laŭ kiu Dio aktivas en naturo pere de aliaj kreitaĵoj. Laŭ Zahm, la evoluo povas esti interpretita kiel dia ago pere de naturaj leĝoj, kies efikoj tamen ne estas miraklaj, kaj, malsame ol Caverni kaj D. Leroy, li akceptis ke la homa korpo povas esti rezulto de longa evoluo, asertante ke nur la animo estas rekte kreita de Dio ĉi-kaze.

La kritikoj, eĉ severaj, ne mankis, kiuj tamen klopodis resti nivele de scienco: laŭ kiu, ĝuste, la teorioj de Darwin kaj Zahm difektas: la scienco, kaj ne la Biblio, ilin eventuale forŝipigis.

En aŭgusto de 1897 Zahm partoprenis en la kvara internacia scienca kongreso de Katolikoj Teologoj kaj Scienculoj en Friburgo, kie li defendis siajn tezojn tra la preskaŭ ĝenerala konsento.

Ŝajnas ke tiutempe ĉe la Kongregacio de la Indekso oni komencis “interesiĝi” pri la libro Evolution and Dogma, kio efektive okazis tujpost. La libro estis analizita kaj estis proponita la cenzuro kaj eble oni redaktis la motivon de la cenzuro, sed ĝi neniam estis publikigita. Laŭ supre cititaj historiistoj estis rekte la papo leono 13-a kiu blokis almenaŭ dufojojn la cenzuran dekreton. Do: cenzuro por la du hezitantoj pri la perevolua formiĝo de la homa korpo, kaj necenzuron por la subtenanto de tiu formiĝo.

La komplekseco de la problemo kaj la risko ripeti la kazon “Galilei” konsilis atendi pluajn konsiderojn kaj studojn. Dume la ideo de la akordiĝebleco inter Biblio kaj evoluo de specioj pluiris plialtirante konsentojn.

George Mivart[redakti | redakti fonton]

George Mivart[18] (1827 - 1900) estis katolika biologo samtempulo kaj kunlaboranto de Darwin. Li certe konsentis kun la evoluisma darwina ideo; li ankaŭ estis amiko kaj de Thomas Hŭley (laŭfame tre kritika rilate religion), kaj de Darwin mem. Tamen li konsciiĝis ke la evoluisma teorio povis esti akceptita ĉe la Katolika Eklezio senkolizie kun ties doktrino kaj senadhere al ateisma aŭ materialisma filozofioj. La rilatoj kun Darwin kaj Hŭley, eksuferis krizon post la publikigo de la darwina The Descent of Man al kiu Mivart reagis per la eseo On the genesis of species (1871).

Mivart verkis ke, laŭ li, la koncepto pri natura selektado ne kapablas ekspliki la evoluiĝon de la specioj. Krome li opiniis ke evoluismo ne liveras kriteriojn sufiĉajn por konsideriĝi la kaŭzo de iuj karakterizoj de la homa specio, kiel la inteligento, la konscienco kaj morala sento. Liaj kritikoj devenis de estimata kompetentulo (li iam estis difinita “elstara biologo” de la sama Darwin) tiom ke en la sesa eldono de la The Descent of Man Darwin devis aldoni ĉapitron por pridiskuti tiujn obĵetojn. Pro liaj sciencaj meritoj en 1876 Mivart estis distingita, de papo Pio la 9-a, per la titolo de “Doktoro en Filozofio”.

Pliposte, tamen, Mivart estis cenzurita pro iuj tezoj nekatolikaj, eĉ kontraŭkatolikaj, sed neniam pro lia akcepto de la evoluismaj tezoj. Li estis cenzurita pro jena tezo: la infero ne estas eterna. Lia libro Happiness in Hell (Feliĉo en la infero) estis inkluzivita en Indekso de la malpermesitaj libroj. Sed fine Mivart refuzis sian elpensaĵon.

Tamen, pliposte Mivart reprenis polemikon kontraŭ la hierarkio pro la metodo de interpreto pri la Biblio kaj aŭdacis apliki modernajn evoluismajn doktrinojn al la katolika doktrino: eĉ la dogmoj estu laŭevoluisme kribitaj. Li defendis tiun pozicion ĝis la morto.

Al nia temo interesas ke lia adhero al la evoluismaj teorioj de Darwin ne trovis reagan obstaklon ĉe la katolikaj aŭtoritatuloj.

Jeremia Bonomelli[redakti | redakti fonton]

Jeremia Bonomelli, episkopo de Kremono (Italio)[19] (1831 - 1914) komencis interesiĝi pri evoluismo post la prelego de Antonio Fogazzaro en marto de 1893 pri la temo Origino de la homo kaj religio sento. Bonomelli, estante amiko de Fogazzaro, havis la eblecon legi la antaŭprelegon antaŭ ĝia publikiĝo: tio permesis sugesti al la aŭtoro gravan modifon; laŭ Bonomelli, necesis distingi pli klare ĉu ankaŭ la animo estus frukto de la evoluo kaze de perevolua formiĝo de la homa korpo. Fogazzaro akceptis.

Bonomelli, sekve, adheris tute al la evoluisma teorio post la lego de Evolution and Dogma de John Augustine Zahm 1898. Tial antaŭ publikigis la unuan volumon de sia verko Seguiamo la Ragione (Ni sekvu la racion), li decidis al ĝi aldoni apendicon pritraktantan evoluismon, kiu plej klare marku la distingon de evoluismo kiel scienca teorio el ĝiaj ideologiaj aneksaĵoj, nome ateismaj kaj materialismaj.

Tiuperiode bedaŭrinde Bonomelli estis forte kontrastata de la vatikanaj regantoj pro liaj pozicioj rilate la Roman problemon; Bonomelli konsilis al la papo definitive rezigni kaj do nerevenĝi la papan ŝtaton, retiri la non expedit kaj repaciĝi kun la itala ŝtato; sed lia libro Roma e l’Italia e la realtà delle cose (1889) estis inkluzivita en la listo de la libroj malpermesitaj.

Bonomelli decidis tiam malkonfesi kaj tiun “politikan” vidpunkton (kiu praktike ne proponis solvon por la sorto de papado en “fremda ŝtato”) kaj sian adheron al la teorio de evoluismo 22-a de oktobro 1898. ‘’Notindas tamen ke tiu lasta malkonfesaĵo ne estis postulita de la vatikanaj aŭtoritatuloj’’.

John Cuthbert Hedley[redakti | redakti fonton]

Episkopo John Cuthbert Hedley[20] (1838 - 1915) ne okupiĝis senpere pri evoluismo (li fakte ne estis scienculo), tamen eniris la debaton kiam en 1898 publikigis sur Dublin Review artikolon pri la libro de John Augustine Zahm, Evolution and Dogma. Sustance Hedley konsentis kun la tezoj de Zahm, sed ankaŭ opiniis ke ili bezonis iujn korektojn. Ekzemple, li distanciĝis el la tro optimisma Zahm kiu senhezite subtenis ke el la sama evoluo eblas £konstati" la kreon kaj la dian aktivecon en la mondo. Hedley proponis ke la teorio de evoluisma limiĝu al la faktoj kaj ne inokulu Dion. Krome li ne konsentis pri la adaptiĝoj elpensitaj por interpreti la Biblion por ĝin akordigi kun la evoluisma teorio.

Tamen tiu recenzo ne plaĉis al La Civiltà Cattolica kiu kritikis 1899 la sekurecon per kiu Hedley konsentis kun la evoluismaj tezoj. Kiam Hedley sciis pri tiuj kritikoj decidis ne plu interesiĝi pri tiu temo, kvankam neniu oficiala cenzuro devenis el la vatikanaj kongregacioj.

Antonio Stoppani. Ekzegezisto kaj apologetiko[redakti | redakti fonton]

Abato Antonio Stoppani (1824 - 1891) estis unu el plej elstaraj italaj tiuepokaj geolologoj kaj paleontologoj; li estis ankaŭ elstara intelektulo kiu pritraktis la temon de la rilatoj inter religio kaj scienco disvolvante siajn ideojn en du verkoj: Il Dogma e le Scienze Positive (La Dogmo kaj la Pozitivaj Sciencoj) de 1884 kaj Sulla Cosmogonia Mosaica (pri la Mosea Kosmonogio) de 1887. Lia pensado altiris atenton kaj konsentojn de la katolikaj aŭtoritatuloj: papo Leono la 13-a en marto 1879 lin ricevis en privata aŭdienco kaj poste oni konstatis ke liaj ideoj pri la pribiblia ekzegezo kaj sciencaj problemoj poste aperis en la encikliko Providentissimus Deus de 1893.

En Il Dogma e le Scienze Positive, Stoppani absolute konfidas en la principo, jam de Sankta Tomaso de Akvino, laŭ kiu ne eblas kontrasto inter scienco kaj revelacio ĉar ili havas la saman aŭtoron; kaj enkampigas la principon laŭ kiu “la senpera motivo per kiu scienca propozicio estas malvera ne kuŝas en la fakto ke ĝi kontraŭas la kredon; oni prefere diru ke ĝi kontraŭas la kredon ĉar ĝi estas malvera.

Li distanciĝas, eĉ moke kritikas du kategoriojn de katolikaj apologiuloj, kiujn Stoppani difinas [21] laŭliteralistojtradiciistoj, kiuj pretendas rifuzi sciencajn propoziciojn oponante al ili laŭliteran interpreton de bibliaj pasaĵoj: laŭ Stoppani tiu sinteno estas ridinda ĉar la Biblio ne estas libro por la scienco sed por la eterna savo; kaj konkonrdistoj kiuj engaĝiĝas distreĉi la sencon de la Skriboj ĝis pretendi ke ili entenas, enembrie, sciencajn proponindajn teoriojn pri la origino de la mondo kaj alestiĝo de la vivo ktp: ili celas savi la historian karakteron de la Biblio ruinigante la tekston mem kaj submetante la dian revelacion al ŝanĝiĝeco kaj provizoreco de la sciencaj teorioj, kiuj ofte ankoraŭ ne estas stabilaj.

Kaj enirante la specifan teritoriojn de evoluismo de la specioj, li sin allasas al la malkovroj de la scienculoj ĉar la objektivaj malkovroj ne kontraŭas la kredon; kaj eĉ rilate la originon de la homo el bestoj li trovas ke eĉ ĝi ne kontraŭus la kredon ĉar la revelacio diras ke Dio kreis la homon sed ne diras kiel. Li eksplicite diras ke se mem ĝin oponis – kelfoje rilate ĝiajn biologiajn kaj paleontologiajn interpretojn – tio okazis pro sciencaj motivoj kaj ne pro religiaj motivoj. Sume lia opinio transpasas la problemon ĉu science veraj aŭ malveraj la darwinaj teorioj, lia opinio estas ke ili ne povas ĝeni aŭ senfundamentigi la religion ĉar la evoluismaj eventoj kaj la Biblio havas la saman aŭtoron.

Tiuj tezoj de Stoppani pri evoluismo de la specio kun hipotezo ke la homo devenus, rilate la korpon, el bestoj, ĉiam pli disvastiĝintaj en la katolika mondo, neniam ricevis cenzuron kaj rezervojn ĉe la la regantoj de la Katolika Eklezio.

Jozefo Aŭgusto Tuccimei, katolika kontraŭevoluismulo[redakti | redakti fonton]

La debato en la katolikaj medioj inter la akceptantoj kaj rifuzantoj de la evoluismo kiel scienca fakto estis ĉiam vigla, sed la historiistoj pri la scienco rimarkas ke la kontraŭeco pro religiaj motivoj iom post iom malaperis kaj plurestis nur la scienca motivoj Unu ekzemplo: scienculo, geologo kaj paleontologo kiel Stoppani, kaj eminenta profesoro pri medicinaj sciencoj en diversaj universitatoj kaj ĉe la Pontifika Laterana Universitato kaj membro de la Papa Akademio de la Linkoj, povas esti prezentata kiel reprentanto de tiu vasta kategorio de la scieculoj katolikaj kontraŭaj aŭ hezitantoj fronte al la teorioj evoluismaj. Temas pri Jozefo Aŭgusto Tuccimei

Lia argumentado troviĝas el liaj verkoj "Teoria dell'evoluzione e il problema dell'origine umana" (1897), "La decadenza di una teoria" (1908) kaj "Storia dell'Evoluzione dal Darwin sino al presente" (1915). Laŭ Tuccimei. kvankam asertanta ke mem rekonas la simplecon de la teorio kaj ĝian eblan etendiĝon al la tuta universo, ĝi ne sukcesus ekspliki la faktojn sur kiuj ĝi sin bazas kaj falus en kontraŭdirojn.[22]

Iompostioma akcepto de evoluismo inter la katolika intelektularo: 1900 - 1950[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, la ĝenerala kontraŭeco de la mondo katolika al la evoluismo komencis malstreĉiĝi [23]. Ne kreiĝis ĝenerala konsento, male diversaj teologoj daŭrigis oponi al tiuj novaj teorioj, nek alvenis oficialaj deklaroj flanke de Apostola Seĝo, kiuj alvenos, ja jes, sed plimalfrue kun la enciklikoj Humani generis (1950 de papo Pio la 12-a.[24] raportas pri la atesto de la episkopo Carlo Colombo, kiu asertadis ke fortaj premoj provis altiri la Papon al la flanko de la kritikistoj pri evoluismo, kiu, tamen, rifuzis dirante: “Al la Eklezio sufiĉas unusola kazo Galileo!]].

Tiu nova etoso elmerĝis tra multaj verkoj akceptantaj aŭ ne rifuzantaj evoluismon, kaj tio reflektiĝis ankaŭ en literaturaj verkoj de katolikaj verkistoj, precipe en la priteologiaj tekstoj. La pri tiutema etoso estas bone sintezita en la literatura verko de Antonio Fogazzaro de 1898.[25]

La diskutoj, do, daŭrigis sen bremsoj fare de la ekleziaj aŭtoritatuloj. La etoso de tiuj diskutoj percepteblas el tiuj momentoj: du deklaraj dokumentoj de la Pontifika Biblia Komisiono pri la interpreto de la Biblio kaj aparte pri la Genezo; la verkoj de teologoj Henri de Dorlodot kaj Ernest C. Messenger; la ennovita koncepto pri evoluismo ellaborita de jezuita paleontologo Pierre Teilhard de Chardin..

Direktivoj de la Pontifika Biblia komisiono[redakti | redakti fonton]

La Pontifika Biblia Komisiono eksterigis sian penson du fojojn, en 1905 kaj en 1909, rilate problemojn koncernantajn “Biblion kaj evoluismon”. Unuakaze, la respondenda demando (resumite) estis: ”Eblas allasi kiel principo de la justa ekzegezo ke kelke da fojoj en libroj taksataj historiaj, la aŭtoroj prezentis ion historivestitan por aludi al io diferenca ol la laŭlitera senco de la vortoj?”

La respondo estis: “Ne, escepte de la kazo, ne facile allasenda, [...] ke oni pruvu per solidaj argumentoj ke la hagiografo ne intencis rakonti veran historion, sed nur sub vesto kaj formo de ĝenra historio, parabolon aŭ historion aŭ iun ajn alion malsaman ol la laŭliteran aŭ historian signifon de la vortoj”. Entute, estas akceptata la principo de la ne-historieco de la rakonto prezentita subveste de historio!

La dua kazo koncernas specife la Genezon kaj signalas gravajn limojn ene de kiuj eblas interpreti ties pasaĵojn. En la du unuaj dokumentaj ĉapitroj estas klare dirate ke ne eblas ekskludi la laŭliteran sencon de la unuaj ĉapitroj de la Genezo, kaj ke ne licas aserti ke ili entenas ne la rakonton de eventoj reale okazintaj, sed fabelojn ĉerpitajn el antikvaj mitoj aŭ simbolojn aŭ alegoriojn, utiligatajn, laŭforme de historio, pro transdoni religiajn kaj filozofiajn verojn”.

En la tria ĉapitro estas malpermesite pridubi jenajn fundamentajn instruojn:

  • La kreado de ĉiuj aĵoj efektivigita de Dio komence de la tempoj: aparte la kreo de la homo, la formiĝo de la unua virino el la unua viro, la unueco de la homa genro, la origina feliĉo de la gepatroj en la stato de justeco, integreco kaj senmorteco, la ordono altrudita de Dio al la homo por elprovi lian obeon, la transgreso de la dia ordono pro instigo de la diablo sub la ŝajnoj de serpento, la perdo de la origina stato de senkulpeco kaj la promeso pri estonta Elaĉetinto”.

En la sinsekvaj ĉapitoj estas allasata libero de interpreto en tiuj tekstaj eroj en kiuj ne intervenis unuanima konsento de la Patroj kaj Doktoroj de eklezio. [26] En la kvina estas allasita la ebleco malproksimiĝi el la senco propra de la vortoj kaj frazoj kiuj al la racio aperus klare neakcepteblaj, malpropraj kaj klare aludantaj al metaforo. En la sesa ĉapitro la komisiono permesas, kvankam ĉiam supozante la fundamentan historian karakteron, pensi ke iuj pasaĵoj povas esti interpretataj alegorie kiel jam faris la Patroj de la Eklezio. En la sepa estas asertate ke ne necesas serĉi la sciencan kongruecon en la rakontoj de la kreado. Fine, en la oka, rilate la rakonton pri la kreado en ses tagoj, oni akceptas ke la hebrea vorto Yom (Tago) povas esti interpretita kiel nedifinita tempa periodo.

Henri de Dorlodot[redakti | redakti fonton]

En 1909 ĉe la Universitato de Kembriĝo estis celebrata la centjara jubileo de la naskiĝo de Charles Darwin kaj kvindekjariĝo de la publikigo de la Origino de la specioj[27]. En tiu okazo ankaŭ la Katolika universitato de Loveno estis invitita sendi sian reprezentanton.

Estis taskita la kanoniko Henri de Dorlodot (1855 - 1929), paleontologolo, teologo kaj direktoro de la departemento de geologio kaj profesoro pri teologio de la dogmoj. En lia prelego estas subtenate tio kion li subtenos en sia libro Le Darwinisme au point de vue de l'orthodoxie catholique (Darvinismo vidpunkte de la katolika ortodoksio), publikigita poste en 1921: laŭ li la evoluisma teorio de Darwin estis neniam taksata hereza ĉe la Katolika Eklezio; laŭ li la sciencaj detaloj kaj la fizikaj meĥanismoj de la evoluo ne estas renversoj por la teologio; la teorio de Darwin, konsiderita laŭ strikta scienca vidpunkto kaj malpezigita el filozofiaj interpretoj, koncernas la rolon de la “Duaj Kaŭzoj” de la evoluo, kaj ne reĵetas la rolon de la Kaŭzo Unua.

La pensado de Dorlodot, apogiĝinta ankaŭ sur la De Genesi ad litteram de sankta Aŭgusteno de Hipono kaj precipe sur la distingo de la Kaŭzo Unua el la Kaŭzoj Duaj, multe influis en postaj katolikaj pensuloj, kvankam tie kaj tie ĉe katolikaj intelektuloj (kaj eĉ pli ĉe la fideluloj) rezistis opono al evoluismo ĉiuspeca. [28]

Ernest C. Messenger[redakti | redakti fonton]

La sintezo de Messenger[redakti | redakti fonton]

La eseo plej grava pri la rilatoj inter teologio kaj evoluismo estis certe [29], en 20-a jarcento, tiu de teologo Ernest Charles Messenger, Evolution and Theology: the problem of Man's origin (1932). En tiu libro Messenger prisdiskutas le sciencajn evidentojn pri la spontana generiĝo de la vivo kaj evoluo de la homa estulo, kaj poste ilin kribras sub la ekzegeza kaj teologia profiloj. Li mem prezentas sintezon pri sia eseo.

Pri la spontana generiĝo de la vivo, Messenger ne rifuzas la eblecon ke ĝi povas esti okazinta en fizikaj kondiĉoj taŭgaj, ankaŭ pro tio ke ne eblas science pruvi ke ĝi ne okazis, kio laŭ li akceptis ankaŭ iuj Patroj de la Eklezio.

Rilate la evoluon de la specioj li allasis ke evoluisma hipotezo ne mankas je konvinkaj motivoj kaj konstatoj; pri la origino de la homo li, tamen, dubas pro manko de pruvoj apogantaj la teorion, ankaŭ se ĝi science hipotezebla. Ĉiukaze, vidpunkte de la teologio, la Biblio ne pruvas kaj ne malpruvas la evoluon de la homa korpo: fakte se la Biblio asertas ke Dio modlis la homon el polvo de la tero” (Gen 2,19) kaj la aliajn estaĵojn sammaniere, estas ankaŭ dirate ke li ordonis [[Gen 1, 24) ke La tero aperigu vivajn estaĵojn laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel.”

Laŭ li, tiu problemo estis en la Eklezio ankoraŭ priskutata objekto kaj do ne ekzistas oficiala pozicio de la Eklezio kaj tial li ne konsentas kun la laŭlitera ekzegezo praktikata de iuj katolikaj ekzegezistoj.[30]

Ĉi-punkte Messenger engaĝiĝas ellabori pruvon por montri ke Dio povis aktivadi laŭ la principo Dio potuit, decuit, ergo fecit (Dio povis, tio estis konvena, do li tion faris). Ke li potuit evidentas; ke decuit bezonas kompleksajn pruvojn, kiujn li ellaboras supozigante ke “kristana naturalismo” sugestus ke Dio en ĉio uzas la kaŭzojn duajn: por tiu dedukto li profitas de tezoj similaj de Sankta Tomaso de Akvino; kaj ke li ergo fecit allasas demandpunkton kvankam pli favoran ol kontraŭan, kaj prudente atendas, se okazos, juĝon de la "Instrua Neerareco" de la Eklezio.
Tiujn pensojn de katolika pensulo neniam trafis riproĉoj aŭ cenzuroj!

La sinsekva debato pri la pozicio de Messenger[redakti | redakti fonton]

La “evoluismaj” tezoj de Messenger tre stimulis pridiskutojn, preskaŭ ĉiujn favorajn. Memorindas la recenzo de pastro P. G. M. Rhodes publikigita en la revuo Clergy review. Rhodes daŭrigis esprimi dubojn pri la ebleco ke ankaŭ la homa korpo povu alestiĝi tra malgrandaj mutacioj pere de la duaj kaŭzoj, kaj ankaŭ konstatis ke jam en ĉiuj lernejoj katolikaj de la Unuiĝinta Reĝlando la teorio pri evoluismo estis akceptita (1952).

Kelkaj ekleziuloj rimarkigis, kvankam akceptante la evoluisman teoriojn, ke la referenco al la Patroj de la Eklezio rilate aferojn de evoluismo ne estis tute helpa ĉar ili ne konsciis pri tiuj problemoj.

Inter la centoj, de la tuta eklezio, da konsentantoj, John O'Brien, profesoro ĉe la Newman Foundation de la Ilinojsa universitato publikigis libron Evolution and religion[31]. Li konstatigis ke jam 91%, laŭ li, de la katolika sciencula mondo akceptas evoluismon kaj ke, aprobite de la Providentissimus Deus kaj, implicite, de Galileo Galilei, la Biblio ne celas lanĉi sciencajn doktrinojn.

En libro Religion and evolution since 1859 (1939)[32], Mary Frederick, sciencula fratino, provis establi kia estus la grado de akcepto pri evoluismo en 1935 ĉe apologiuloj kaj konstatis ke se iuj el ili ankoraŭ oponas evoluismon tio okazas pro la ideoj nesciencaj kiuj ĝin akompanas kaj spicas.

En 1951 Ernest C. Messenger publikigis la volumon Theology and evolution, daŭrigaĵo de la antaŭa Evolution and theology en kiu li povis rimarkigi kiel la saĝis la sintenon de la katolika mondo rilate evoluismon, kun atento al la reala kaj konkreta scienco kaj kun la samaj konkludoj; li rimarkis ankaŭ kiel, malsame ol en la tria eldono (1940) kaj la kvara (1948) de la Tractatus de Deo Creante (Traktato pri Dio Kreinto) de jezuita Charles Boyer, profesoro ĉe la Pontifika Gregoria Universitato, ne sekvis la antaŭajn du, rigide kritikajn al evoluismo, inspirante pordiskutan sintenon. Tiam ŝajnis ke ankaŭ la ĉevala argumento de la transira fosilio” (ringo mankanta) komencis fariĝi febla pro la malkovro de la Homo de Jovo kaj de la Homo erectus pekinensis (rektakorpa homo), taksataj tiam la praaj antikvuloj de Homo sapiens.

Messenger priesploras, meditas, proponas, aparte rilate la interpreton pri la biblia virina deveno el la ripo de Adamo, antaŭ kio li sentas embarason; kaj informite ke Pio la 12-a estis pretiganta enciklikon “Humani Generis”, li estas aserti ke mem pretas akcepti eventualan juĝon malsaman de la Eklezio.

La pensado de Pierre Teilhard de Chardin[redakti | redakti fonton]

Teilhard de Chardin (1881 - 1955), sciis el siaj studoj, ke la vivo surtera ne estis laŭlitere kreita en ses tagoj, kiel raportas Genezo.
Li kredis, ke la homo ricevis de Dio la rajton esplori ĉion, sed ne la garantion, ke la rezulto plaĉos al li; tial li provis akordigi la sciojn de scienco kun la katolika teologio.

La konflikto inter la katolika doktrino kaj la teorio pri evoluismo, ĉe iuj katolikoj, ne estis tiom en historiaj okazintaĵoj, sed en la fakto, ke en la evoluo efikas selekta procezo, kiu eliminas la malfortajn kaj malbone adaptitajn individuojn. Tiu selekto estas laŭ homa vidpunkto kruela kaj malfacile kongruigebla kun la imago de senlime bona kaj amanta Dio.

Teilhard de Chardin provis transponti tiun konflikton per la hipotezo, ke la evoluo de la vivo strebas al pli kaj pli granda komplekseco; en tiu strebado li vidis la amon, kiu ankoraŭ ne superis la kruelecon de la materia mondo. Celo de evoluo estas, laŭ li, "punkto Omega", la perfekta amo, kiun li vidis realigita en la persono de Jesuo Kristo (Apokalipso 21, 6: "Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino."). Do, laŭ li, ne nur la evoluismo, ĉe rilate la origino de homa korpo, estas kunsona kun kristanismo, sed la evoluo mem havas kiel celo Jesuon Kriston. Pli kristana ol tio, evoluismo ne povus atingi! Kvankam la eklezio ne akceptis ion el tiuj pensoj dum la vivo de Teilhard de Chardin, li pretigis la vojon por similpensantoj, kiuj venis post li. Lia pensado ka sintenolaŭirias tra jenaj principio

a) Homiĝo kaj humaniĝo Teilhard de Chardin kredis, ke la biologian evolucion paralelas aŭ kompletigas spiritan evoluiĝon; kiel la unua kulminis per la ekesto de homo (homiĝo), la dua kulminos en la kreiĝo de paca kunlaboro kaj interhelpo de homoj.
Li kredis, ke la komplekseco de la homaj cerbo kaj menso ebligos al la homo ekkonscii ka ekkonvinki pri la avantaĝoj de tia paca kaj ama kunekzistado kompare al konkurenco, batalo kaj milito.

b) La noosfero Inter la konvinkoj de Teilhard de Chardin estis, ke la penso-kapablo de la homoj akiris ekziston iuspece sendependan de unuopaj homoj. Por tiu ekzisto li transprenis la terminon "noosfero", (Jam kreita de Vladimir Ivanoviĉ Vernadskij).
La noosfero perfektiĝis en pensa medio, kiu ekestis kiel rezulto de ĉiuj ĝisnunaj homaj pensaj elpensaĵoj kaj kiu pro la pliiĝanta tutgloba komunikado pli kaj pli influas ĉiujn homojn.

c) Obeo El la biografio oni vidas, ke Teilhard de Chardin estis sendependa pensulo, tamen montris humilan obeon al sia ordeno kaj al la eklezio. Tio klariĝas per la fakto, ke obeo "kvazaŭ kadavro" (latine perinde ac cadaver) estis funda principo de la jezuitoj. Tial Teilhard de Chardin ne nur dufoje akceptis ekziliĝon, sed eĉ rezignis pri publikigo (ekstere de la ekleziaj medioj) de siaj verkoj, eĉ pli kreado de pliaj verkoj.

Kontraŭ li, krom kritikoj kaj malpermeso instrui filozofion aŭ teologion kaj publikigi ion pri tiuj studobjektoj flanke de liaj superuloj, en 1962 la tiama Sankta Ofico publikigis la jenan Monitum (Admonon)[33]: “Iuj verkoj de pastro Petro Theilard de Chardin, inkluzive ankaŭ de iuj postmortaj, estas publikigitaj kaj renkontas favoron neniel malpli ol altan (neniel malkonvenan, tamen). Sendepende el la juĝo pri la fundateco de la sciencaj objektoj, tasko de la spertuloj pri pozitivaj sciencoj, tamen en objektoj de Filozofio kaj Teologio oni klare vidas ke la menciitaj verkoj inkluzivas tiajn ambiguecojn kaj ankaŭ erarojn iom gravajn, ke ili ofendas la katolikan doktrinon. Tial, la tre eminentaj kaj tre respektindaj Patroj de la Supera Kongregacio de la Sankta Ofico instigas ĉiujn diocezepiskopojn kaj superulojn de la Religiaj Institutoj, Rektorojn de Seminarioj kaj Universitatoj, defendi la spiritojn, aparte de junulojn, el la danĝeroj devenantaj el la verkoj de P. Theilard de Chardin kaj de liaj disĉiploj.

Tiu Monitum ne specifas kiuj reale estas la eraroj kaj ambiguecoj, sed eblas hipotezi ke ili referencas al implicita, eĉ senvola, panteismamonisma vizio, al nesufiĉa ontologia distingo inter materio kaj spirito, al determinisma ideo pri la celoj de la Enkarniĝo kaj al erara kompreno pri la prapeko.

En 1962 kardinalo Henri-Marie de Lubac (La pensée religieuse du Père Teilhard de Chardin, Aubier, Paris) deklaris pruvebla la ortodokseco de Teilhard de Chardin

Papo [[Paŭlo la 6-a) en sia prelego de 1966 [3] diris ke Teilhard de Chardin liveris eksplikon de la universo kaj, ja jes inter fantaziaĵoj kaj tiom da malprecizaĵoj, sciis legi ene de la aĵoj principon inteligentan kiu devas esti nomata Dio”.

Aliaj ekleziuloj, spertaj pri sciencoj kaj teologio, diris ke la intuicio de Teilhard de Chardin estas profunda poezia intuicio pri la intrinseka valoro de la naturo, akuta percepto pri la dinamismo de la kreitaro, ampleksa vizio de la “fariĝo” de la mondo en kiu interplektiĝas, en li, kun evidenta religia fervoro.

Sed ĉu la ombro de panteismo kaj maltaltigo de la elaĉeto de Kristo en la Punkto Omega estas akordigeblaj kun la kristana doktrino? Tamen li ne estis riproĉita pro lia adhero al la teorioj de evoluismo.

La Eklezio akceptas Evoluismon[redakti | redakti fonton]

Pio la 12-a kaj la encikliko Humani Generis[redakti | redakti fonton]

La teologia debato antaŭ la publikigo de la Humani generis[redakti | redakti fonton]

En la duono de la 20-a jarcento elmerĝis en la teologia debato apartaj pozicioj ne devenantaj el la tradicio kaj ekscitis maltrankvilojn en la Eklezio de Romo[34]. Multas la problemoj pri kiuj, ne nur evoluismo, enparolis la instruo de Pio la 12-a en 1950 per la encikliko Humani generis[35]

Aparte estis cirkuligitaj, ene de katolikaj universitatoj kaj skoloj pri teologio, diversaj anonimaĵoj en kiuj estis asertataj filozofiaj kaj teologiaj interpretoj pri evoluismo tute neortodoksaj. En iu el tiuj tekstoj,ekzemple, estis asertate ke jam evoluismo konstituas, sendube, novan manieron pensi kaj rezonadi kaj ke, super ĉio, ne plu klaras kio estas la materio kaj en kio ĝi distingiĝas el la vivo kaj el la spirito (allasite ke efektive diferencoj ekzistus). Tiamaniere oni riskis negi la ekziston de la firmaj punktoj en la teologia penso, kiu eĉ mem estus submetita al evoluismaj kriterioj, kaj oni inokulis fakte monismon en kiu materio kaj spirito estus ne diferencaj. En alia teksto oni eksplikis ke Kristo mem estus la gvido, la direkto kaj la celo al kiu konverĝus la universala evoluo; la homo havas la saman sorton de la tuta universo, kiu pere de la evoluo alproksimiĝus kaj fine unuiĝus kun Dio, realigante tiel specon de panteismejon.

La 30-an de novembro de 1941, Pio la 12-a paroladis, antaŭ la Papaj akademianoj, dum kiu liveris al la teologoj iujn gvidajn principojn pri la problemo “evoluismo” [36] La papo substrekis tri elementojn konsiderendajn asertataj de la sankta Teksto, kaj nesubigendajn al simbola interpreto: 1) la supereco de la homo kompare kun ĉiuj bestaj specoj ŝuldita al lia spirita animo; 2) la deveno de la korpo de la unua virino el tiu de la unua viro; 3) la neebleco ke la patro kaj generanto de homo povas esti iu alio ol homo, nome la ne-ebleco ke la unua homo povis esti filo de besto, generita, laŭsence de la vorto, de ne-homo. Tamen fine konkludis eskplikante:
La multformaj esploroj, kaj de la paleontologio kaj biologio kaj morfologio pri aliaj problemoj koncernantaj la originon de la homo, ne jam enkondukis ion pozitive klaran kaj certan. Elfarendas, do, nenio alio ol allasi al la estonteco la respondoj al tiu problemo, se eventuale iun tagon la scienco, lumigita kaj gvidita de la revelacio, povos anonci certajn kaj definitivajn rezultojn pri tiu gravega temo.

Komente pri tiu teksto Molari [37] notis: la formo estas tre singardema, la limoj estas ankoraŭ fikse indikataj, sed la pordo estas malfermita.

De tiam, sed eĉ ekde antaŭe, la nombro de teologoj asertantaj la akordigeblecon de evoluismo kun la katolika kredo konstante pliiĝis, kaj ankaŭ kiuj rezistis en la kontraŭeco iumaniere mildigis siajn kritikojn. Tion rimarkis “La Civiltà Cattolica”, kvankam substrekante ke tiuj fundiĝis nur sur la espero ke la scienco atingu certecojn.[38]

En 1948, teologo de la Pontifika Gregoria Universitato, Maurizio Flick resumis la kurantan debaton post tia parolado de la papo: laŭ li estas akcetinda ke en la pretiĝo de la homa korpo Dio utiligis la intervenon de la duaj kaŭzoj, nome de evoluaj meĥanismoj. La dia interveno konsiderindas bezona sed sur la vivanta besta korpo Flick aldonis ke, rilate la evoluisman problemon, ne eblas preni lumon el la Patroj de la Eklezio ĉar ilia interpretado pri la unuaj ĉapitroj de la Genezo ne estas certa kaj unuanima, Tamen certas ke la interpretoj tute laŭliteraj estas ĉiukaze kontraŭ la pribibliaj sciencoj. Kaj tion li diradis apogiĝante, laŭ sia opinio, sur la dekreto Pontificia Commissione Biblica en 1909 kaj sur la encikliko Divino Afflante Spiritu de Pio la 12-a, koncernantaj pribibliajn studojn kaj ekzegezon. (Kompleta teksto). Fine li konkludis, tamen, ke por definitiva juĝo necesas kroma konfirmo de la scienco kunigita kun la lumo de la kredo.

Ankoraŭ sufiĉe probleme daŭrigis, male, esti la interpreto pri la rakonto koncerne la devenigon de la unua virino el la korpo de Adamo. Rilate tion ne ĉesis la rezisto de teologoj. Tamen, laŭ Flick, “ankaŭ en tiu kazo oni povos utiligi interpreton nestrikte laŭliteran de la geneza rakonto se temas pri la maniero de la deveno, sed respektante la literon se temas pri la nura deveno.”[39]

Ne mankas, hodiaŭ, kiuj vidas en la laŭlitera rakonto de la origino de la virina korpo artifikon per kiu la aŭtoroj de la Genezo volis pruvi la egalecon de la virino kun la viro en epoko en kiu neniu aŭdacis tion pensi.

Encikliko Humani generis[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aŭgusto 1950, Pio 12-a publikigis la Humani Generis (De la homa genro), pri iuj malveraj opinioj kiuj minacas renversi la fundamentojn de la katolika doktrino. Skribas la papon:
Kiu ajn observas la hodiaŭan mondon, kiu kuŝas ekster la ŝafejo de Kristo, facile povas vidi la precipajn vojojn tra kiuj kleruloj elpaŝas. Iuj senprudente kaj sendiskriminacie, akceptas kaj disvastigas originon de ĉiuj aĵoj la evoluisma sistemo, spite de manko de definitivaj pruvo en la kampo mem de la naturaj sciencoj, kaj temerare subtenas la monisman hipotezon kaj panteisman kaj faras ĝin pruvo por materialismo.

En tiuj premisoj li konsciigas pri tiu minaca risko filozofojn, teologojn kaj scienculojn katolikajn; sed santempe urĝas por ke ili pliprofundigu la sciencajn datenojn rilate evoluismon, kiu el si mem ne kontraŭas la Biblion kaj la kristanan tradicion ĉar, kiel jam estis dirite, la sciencaj konstatoj kaj revelacio havas la saman aŭtoron,

"'Ĉiu hipotezo kiun la fizikistoj, rilate la naturon de la aĵoj, montrus science pruvita, teologoj katolikaj kaj scienculoj devas pruvi ke ĝi eĉ ne oponas la katolikan kredon, sendepende el la "'fakto ke, kiel diras moderna epistemologio, ĉiuj sciencaj hipotezoj validas nur ĝis kiam alia hipotezo solvas la krizojn de la antaŭa hipotezo.

Se la “humani Generis” ne malpermesas akcepti jam fundata la hipotezon de evoluismo, en Providentissimus Deus kaj Divino Afflante Spiritu de 1945 duras ke ĝi ĉiukaze ne kontraŭas la Biblion..

Lastaj rezistoj[redakti | redakti fonton]

|

Papo Pio la 12-a

Spite de la Humani Generis, ĝis la fino de la jaroj 50-aj, granda parto de la teologoj emis suspekte rigardi al evoluismo.[40]. Certe jam malaperis la malamikeca opono, tamen ĝi ekmoviĝis modere prudente. En 1951, Réginald Garrigou-Lagrange skribis ke [41] La senpera (flanke de Dio) kreado de la homa animo el nenio estas kredodogmo, laŭ la instruo de la universala Eklezio kaj Koncilioj, kaj laŭ la komuna doktrino de la Ekleziaj Patroj, de teologoj, kaj ankaŭ 'la korpo de la unua homo estis formita de Dio el la tero sen ĉiuspecaj transformiĝoj per aparta kaj senpera interveno"; kaj konkludis: "'Vere ne ŝajnas absurde ke Dio enmetis apartan energion en besta organismo. Sed tiu estas pura kaj simpla hipotezo, ne fundita sur faktoj kaj kontraŭas la laŭliteran sencon de la Biblio."'

Ankaŭ aliaj teologoj marŝis tra tiu pensado, kiel F. Sagües kiu sugestis [42], ke se la ekskludo de la “”natura transformiĝo”” de la homa korpo estis "opinio teologie certa kaj juĝebla probabla, ankaŭ la opinio komplete rifuzanta evoluismon estas tia."

Laŭ germana M. Schmaus [43]: "La nuna stato de la scienco konsilas atendi ke novaj malkovroj konfirmu aŭ ne la hipotezon lasitan senresponda de la Biblio, pri la deveno de la homo el besto."'

Malsame ol teologoj, la biblistoj, post la encickliko Divino Afflante Spiritu, komencis moviĝi kun ennoviga spirito, kiel aperas el diversaj manlibroj tiutempe publikigitaj, spite de tiu de Simón-Prado[44] kiu plumarŝis tra la malnova vojo..

Moderna biblia ekzegezo[redakti | redakti fonton]

La teologoj okupiĝantaj pri Biblio ekprofitis de la granda libero, rajtigite en tio de encikliko Divino Afflante Spiritu (Per influo de inspiranta Spirito) (1943) de Pio la 12-a, kiu antaŭmetis kiel nepran kondiĉon de korekta ekzegezo la precizan determinon de la literatura ĝenro de la Skriberoj pritraktataj. En tiu dokumento oni legas: "'La katolika ekzegezisto, por respondi al la hodiaŭaj bezonoj de la pribibliaj studoj, por prezenti la Sanktan Skribon kaj por ĝin komenti senerare, kiel estas lia devo, libere profitu de prudenta uzu de tiu nova kriterio, nome li priserĉu kiom la dirmaniero aŭ la literatura ĝenro adoptitaj de la hagiografiisto povas enkonduki al la ĝusta kaj senerara interpreto [...]. Fakte, por enkonduki ekzemplon, kiam uloj aŭdacas riproĉi al la Sanktaj Tekstoj historian eraron aŭ senekzaktecon en raportado, se oni rigardas tre atente trovas ke simple temas pri tiuj originaj dirmanieroj aŭ rakontmaniero, kiuj la antikvuloj uzis en la reciproka ideinterŝanĝo en la homa konsorcio [...] Kiam, do, oni renkontas tiujn dirmanierojn en la dia vorto, kiu por la homoj uzas la homan lingvaĵo, juteco postulas ke ilin oni akuzu pri eraro ne pli ol kio oni faras en la ĉiutaga lingvaĵon... Per la supre aludata kompetenteco kaj ekzakta taksado pri la dirmaniero kaj verkado ĉe la antikvuloj, oni povas solvi multajn jetegitajn obĵetojn kontraŭ la vereco kaj la historia valoroj de la Diaj Skriboj, kaj plue puŝos tiun studon al plena kaj lumiga kompreno pri la penso de la sankta aŭtoro."'

Tiu pozicio estas reasertata en la koncilia Konstitucio pri la Revelacio nome la Dei Verbum[45]

Konsiderinte tiujn kriteriojn, oni vidas en la geneza rakonto multajn analogion kun la orientaj tiutempaj kosmogonioj per kiuj estas rakontata la sorto de la homaro. Ĉu licas vidi en ĝi iujn kombinaĵojn "mitajn" kiel en aliaj kosmogonioj? Al tiu demando praktike, ĉe sciencistoj kaj ekleziaj aŭtoritatuloj, venis konsento. Sume en la jaroj 50-aj kaj 60-aj la geneza origina stato de la homo estis komplete senmitigita; oni agnoskis ke la kutimaj priskriboj pri la kondiĉoj de la origina homaro ne apartenas al la kredo, sed referencas al tradicioj kaj popolaj mitologiaj sistemoj: aparte tio videblas rilate la komencan feliĉon kaj la senmortecon... La vero estas nur ke la homo estas pekulo kaj bezoananta de elaĉeto. [46].

Novaj problemoj teologiaj en la jaroj '60-aj kaj '70-aj[redakti | redakti fonton]

Poligenismo kaj monogenismo[redakti | redakti fonton]

Kvankam en la Humani Generis estas akceptita, la evoluismo daŭrigis resti problemo en la teologia kampo pro aneksaj branĉoj: ĉu la homo devenas el unika paro aŭ el pluraj paroj? La “Humani Gerneris” mem deklaris ke antaŭ tiu problemo la filioj de la Eklezio ne havas la saman liberon kiel rilate evoluismon: fakte, poligenismo kuntrenus revizion de la doktrino de la prapeko, kiu laŭ la Eklezia Tradicio kaj la Koncilio de Trento temas pri persona peko kiu transdoniĝas per generado, kaj ne per imitado, kaj enestiĝas en ĉiu homo kiel sia propra.[47]

Ankaŭ Paŭlo la 6-a reasertis tiun doktrinon:[48] “Evidentas, tial, ke al vi ŝajnas neakordigeblaj kun la konstanta doktrino de la Katolika Eklezio eksplikoj pri la origina peko aranĝitaj de iuj modernaj aŭtoroj, kiuj, startinte el la antaŭsupozo, kiu ne estas pruvita, de poligenismo, negas, pli aŭ malpli aperte, ke peko, el kiu devenis tioma plenfluo da malbonoj falintaj sur la homaron, estis la malobeo de Adamo «unua homo», laŭ la Dua Vatikana Koncilio (en Gaudium et spes, n. 22; kaj ankaŭ n. 13), plenumita komence de la historio. Tial, tiaj eksplikoj eĉ ne akordiĝas kun la instruo de la Sankta Biblio, de la Sankta Tradicio kaj de la Instruo de la Eklezio laŭ kiuj tiu peko transdoniĝas per generado kaj ne per imitado...”.[49]

Ĉu temas pri teologiaj problemoj ne supereblaj? Oni opinias ke jes, ili estas supereblaj: fakte, por esti komplete, ili jam estis superitaj ĝis fariĝi “sensignifaj”, kiel oni vidos pliposte.

La Aktiveco de Dio en la mondo kaj la kreado de la animo[redakti | redakti fonton]

Kutime laŭ teologoj la evoluismo estis ero de pli ĝenerala problemo, tiu: “kiel kompreni ke la "'plio"' procedus el la "'malplio"', kiel “pliperfektaĵo povus deveni el malperfektaĵo?” [50]; kiel en la origino de la vivo eblus pasi el la senorganika materio al la vegeta vivo kaj poste el la besta vivo al la homa korpo kaj al la alestiĝo de la animo? En tiuj kazoj la teologoj agnoskis ĉiam ke la efiko ekscedus sur la kaŭzo, tial ili postulis apartan intervenon de Dio. Jen male la nova solvo per koncepto pri precipa, ne nur unua, kaŭzo.

Dio estas precipe kaŭzo unua, aŭ fundamento de ĉiuj estaĵoj diritaj duaj kaŭzoj”. Sed en la kazoj en kiuj la efikoj ekscedas la kapablojn de la duaj kaŭzoj, tiam intervenus Dio kiel precipa kaŭzo utiligante la kreaĵojn kiel instrumentajn kaŭzojn, kiel la skulptilan ĉizilon (instrumenta kaŭzo) por fari la statuon [51]. Sed se unuatempe tiu aparta interveno de Dio estis konsiderita kiel vera kaj propra miraklo, sekve tiu koncepto estis tute forlasita, kaj oni akceptis la principon laŭ kiu la ago de Dio estas ne videbla kaj nenikaze povas esti perceptita de la homaj sensoj [52], enkondukante tiel la koncepton pri evolua kunhelpo, kiel proponite de la citendaj aŭtoroj [53]: "Dio ne aktivas tiel, nome per kaŝitaj frapoj, por anstataŭi la kreitajn duan kaŭzojn, kaj la ermeneŭtika rezonado nin instruis ke ne ekzistas teologiaj argumentoj por subteni ke tiu "'interveno"' implicus la interrompon de la ĉeno de la duaj kaŭzoj. La koncepto pri dia krea kunhelpo [...] povas esti utiligita ankaŭ por trovi la kaŭzon kaze de la homiĝo, kaj ĝenerale kaze de la evoluo el la malsuperaj specioj al la superaj. Dio nome aktivas, ne paralele aŭ sinsekve de la agado de la organismo generanta, sed pere de ĝi, ne anstataŭante kaŭzon senefikan, sed igante la generantan organismon kapablan ekzerci kaŭzecon kiu superas sian naturan kapablon. Dio per tiu “evolua kunhelpo”, jam aktivis kiel "'kaŭzo unua kiu provizis la kaŭzon kreitan per la kapablo produkti efikojn ne proporciajn kun ĝi."'"

Tiamaniere malaperas la distingo la inter kaŭzo unua kaj kaŭzo neprecipa, kaj ili fariĝas, ĉe Dio, samafero. La aktivado de Dio en la kosmo ne plu estas vidita kiel senpera interveno, sed ĝi fariĝas aktivado pure kreiva kaj transcenda, Laŭ tiu nova koncepto ne «Dio produktas la aĵojn», [54], sed Li nur igas ke ili, pere de rilatoj, fariĝu kaj disvolviĝu. Dio estigas kaj gvidas sian mondon sen interrompi aŭ anstataŭi la serion de la kaŭzoj duaj, kvazaŭ sin kaŝante malantaŭe de la duaj kaŭzoj, al kiuj li donis kapablon agi kaj efiki.

Sur la sama linio, laŭ kiu Dio dotis la kaŭzojn duajn per povoj nekonformaj al la ilia naturo kaj efikajn laŭ la diaj celoj, ekmaŝadis, kaj donis altiran puŝon. Karl Rahner [55] laŭ kiu pri kiu ajn efiko observata en la mondo oni povus kaj devus serĉi la kaŭzon en la mondo mem, konsiderante ke Dio intervenas ĉiam pere de la duaj kaŭzoj, skribas: Fakte, se en la kazo, de la kreado de la animo, tiu fundamenta regulo – proponita kiel “ebla kaj deva” - estus ignorita, la dia interveno alestiĝu kiel miraklo anstataŭ kiel “transcenda fundamento”.

Entute, en tiu nova perspektivo la problemo de la kreado de la homa animo, anstataŭ postuli miraklan dian intervenon, povas esti solvita laŭmaniere tute nova; fakte la materio, pro sia origino proksima al la spirito, estas momento de la spirito, momento de la Logos eterna, kia li estas per sia libera elekto, sed efektive kaj por ĉiam.

Dume kreskis la ero da teologoj adherantoj al tiu opinio diversmaniere montrata valida.

Tiel estas sintezita la nova pozicio fare de Angelo Scola, Gilfredo Marengo, Javier Prades López[56] : "In tiu evento (la generado de nova kreitulo) tute aparta, la homa kaŭzeco substance superas siajn proprajn limojn” – la memtranscendo - pro la dia agado substaranta kiel transcenda fundamento de la intermonaj kaŭzecoj.

La origina peko[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Vatikana Koncilio, la plej grava diskutenda problemo ĉe teologoj estis la origina peko [57]. La surkampe problemoj estis esence du: 1) Certiĝi pri ĉu vere necesas agnoski veran specifan eventon originan (aŭ la pekon de Adamo kaj Evo kiel rakontite en la Genezo ĉap. 3; 2) Certiĝi pri ĉu la aŭtenta doktrino pri la Origina Peko, dogme difinita de la Koncilio de Trento[58], estas akordiĝebla kun la hipotezo de poligenismo.

Laŭ la tradicia doktrino, la origina peko enirus la mondon per la malobeo de Adamo kaj Evo, kaj disvatiĝus poste al la tuta homaro per la komuna deveno el tiu praparo. Sed tiu “interpreto” komencis ŝanĝiĝi en la jaroj 60-aj, kaj, plievidente, en la 70-aj; la pozicio plej ofta inter la teologoj fariĝis tia: la nuna situacio de malbono kaj peko de la tuta homaro ne estas origina, sed dependas de serio da eraroj sinsekvantaj kaj multiĝantaj laŭlonge de la historio; tia serio da eraroj devis havinti komenciĝon, kiu ne povas esti identigita laŭcerte." Dokumento de la Kongregacio por la doktrino de la kredo apendice aldonita al la “Nederlanda kateĥismo” [59] de 1966 eksplikis: “Diversaj el tiuj - (popolaj kaj mitaj) - rakontoj provas ekspliki, ilustri aspektojn de la homa kondiĉo pere de eventoj de la komenciĝo. Takseblas tiel ankaŭ la pekan falon de Adamo kaj Evo. Laŭ la homaj juĝoj temas pri hezitemaj provoj. Sed Dio per ili profitis por nin instrui, se ne pri precizaj cirkonstancoj almenaŭ pri centraj eventoj, ion pri la komenco de la religia historio de la homaro.

Do la biblia rakonto pri la origina malobeo estas nur unu el la multaj, do tiu biblia ne pretendu esti la vera!

Ankaŭ rilate la problemon de poligenismo helpis nova teologio: ekzemple Karl Rahner, kiu ekvidis akordigebla poligenismon kun la doktrino de la Trenta Koncilio. Laŭ li. tiu ĉi ne intencis ligi la originan pekon al monogenismo.[60] La analizo de Rhaner trovis konsenton ĝenerale ĉe teologoj.[61].
La unueco de la homa raso ne plu apogiĝas sur la unueco de origino, sed prefere sur la unueco de la dia bildo donita de Dio kreinto kaj sur la komuna fina destino al kiu direktigas Jesuo Kristo.

Iuj teologoj sugestis ke oni ne plu uzu la sintagmon “origina peko”, kiu tradicie ekscitas la edenan eventon: prefereble uzi ĉirkaŭlokuciojn kiel “aparteno al la regno de la peko kaj de la morto, forigo el Dio, nekapablo orienti la vivon al Dio ktp”.

Per tiu akcepto de la solvo pri la origina peko, ekaperis senfundamenta la kontrasto inter monogenismo kaj poligenismo, nome la afero restas nur ĉe la scienco.

Laŭ tiu generacio de teologoj, la doktrinaj ellaboraĵoj kaj teologiaj konkludoj valoras eĉ en la kazo ke evoluiĝo el bestoj de la koma korpo perdus sciencan konsiston, kaj eĉ ankaŭ se perdus komsenton la tuta teologio de evoluismo. Kaj tio spite ke la evoluisma hipotezo, rilate la homon, fariĝis ebla hipotezo ankaŭ por katolikaj teologiaj skoloj kaj inter la katolika intelektularo.

Sinteno de Johano Paŭlo la 2-a[redakti | redakti fonton]

La pozicio de tiu papo ĉerpeblas el la parolado eldirita dum la simpozio “Kristana kredo kaj evoliuisma teorio” efektivigita en Romo la 26-an de aprilo de 1985,[62]. Li rimarkigis ke tiu teorio jam investas ne nur la biologian mondon sed tendencas disvastiĝi al ĉiuj scio-kampoj etendiĝante eĉ al la etiko kaj al la sociologio kiel ĝenerala paradigmo pri la interpreto de tuta la homa vivo kaj historio.
Tiu vidpunkto naskis novan rilaton inter evoluismo kaj religio malsaman ol tiu de la pasintaj jarcentoj. Sed evoluismo, senigita je ĉio ideologia, ne kontrastas kun la katolika kredo, Ĝi povas fajriĝi nova minaco pro la tendenco ligi al tiu evoluismo ankaŭ la etikon kaj eĉ la homan moralan konscienon kaj eĉ la koncepton pri Dio, kvazaŭ ili estus rezulto de hazardo. Tial evoluismo estas pli afero de teologio kaj filozofio ol de simpla elprovo pri la biologia mondo. “Necesas tial ke la kristana penso okupiĝu pri tiu nova koncepto pri evoluisma mondo, kiu transiras siajn naturajn fundamentojn, por ke oni povu establi kia estas la enhavo de vero de la teorioj sciencaj kaj la valoro de la filozofio kiu sur ĝi nestiĝas.

En 1996, Johano Paŭlo la 2-a reparolis pri evoluismo okaze de la 60-a datreveno de refondo de la Papa Akademio de la Sciencoj [63]. Li profitis por konsciigi kiom la temo de la evoluismo estas grava por la Eklezio ĉar tiu ĉi, same kiel la Revelacio enhavas elstarajn instruojn pri la origino de la homo: kaj komentis kiel la encikliko “Humani generis” de Pio la 12-a jam en tiu epoko juĝis evoluismon hipotezo serioza, dum hodiaŭ akiris eĉ pli krediton. Kaj donove vidigis en ĝi la eblecon de spirita legado fundita ankaŭ sur la filozofio kaj teologio. Se la fakto de evoluismo estas esplora tasko de scienculoj, ankaŭ kristanaj, ĝia valoro teologia kaj filozofia estas tasko de alispecaj scienculoj kaj, fine, por kristanaj, ankaŭ de la Eklezio.

Pozicio de Beenedikto la 16-a[redakti | redakti fonton]

Pozicio kiel episkopo de Munkeno[redakti | redakti fonton]

En 1981, kiel episkopo de Munkeno en Bavaria, la kardinalo Joseph Ratzinger homilie prelegis kvarfoje pri la origino de vivo kaj evoluismo, prelegoj poste kolektitaj en libro de 1986 (“Kreado kaj peko. Katekizado pri la origino de la mondo kaj ĝia falo”)

Ratzinger distanciĝis el “vizio” nure metafora de la biblia rakonto de la Kreado, subtenante (vidu la saman verkon, p. 17):
Ankaŭ hodiaŭ la kredo je la Kreo ne estas sena je realeco: ankaŭ hodiaŭ ĝi estas racia; ankaŭ sublume de datenoj de la naturaj sciencoj ĝi estas la “hipotezo plej akordiĝebla kun ili”. tiu kiu ofertas eksplikon plej kompletan kaj kontentigan inter tiuj ofertitaj de aliaj teorioj.

Ratzinger citas Jacques Monod rilate la biologian evoluon, memorigante kiel Ankoraŭ hodiaŭ inteligentulaj homoj ne sukcesas akcepti kaj eĉ ne kompreni kiel la natura selektado, tute sola, ne povintus eltiri el fonto de bruo ĉiujn muzikojn de la biosfero', kaj resumas la riskan modernan kurantan koncepton pri evoluismo per la frazo: Ni estas la produkto de hazardaj eraroj'.

Estas tasko de la naturaj sciencoj klarigi tra kiuj faktoroj la arbo de la vivo diferenciĝis kaj disvolviĝis elmetante novajn branĉojn. Ne estas tasko de la kredo. Tamen ni devas havi la kuraĝon proklami ke la grandaj projektoj de la vivo ne estas rezulto de la hazardo: tiuj reirigas al racio kreanta, spektigas la Spiriton kreantan kaj tion faras laŭ maniero ĉiam pli klara kaj brila.

Pozicio kiel Papo[redakti | redakti fonton]

En la Homilio eldirita en la Placo Sankta Petro de 24-a de aprilo 2005 okaze de la komenciĝo de sia papado, li asertis: Ni ne estas la hazarda kaj sensenca produkto de la kazo.[64].

Benedikto la 16-a, en Kastelo Gandolfo (2006), antaŭ siaj eksaj disĉiploj, dum seminario pri “Evoluismo kaj ĝia kompusiĝo kun la katolika doktrino de la Kreo[65][66], komentante kaj resumante le nombrajn eseojn prelege eldiritajn (kaj poste publikigitajn en 2007 per la titolo Creazione ed evoluzione = Schöpfung und Evolution) de siaj studentoj kaj prinaturaj sciencistoj kaj teologoj, deklaris:
La problemo ne alternativas inter preni decidon por kreismo kiu fundamente ekskludu la sciencojn, aŭ por evoluisma teorio kiu kaŝas siajn lakunojn kaj ne volas vidi la problemojn kiuj kuŝas trans la metodologiaj eblecoj de la naturaj sciencoj. Laŭ mi gravas substreki ke la evoluisma teorio implicas problemojn kiujn devas esti destinitaj al la filozofio, ĉar la samaj pelas trans la sciencoj.

Li diris krome: Certe, veras ke la teorio de evoluismo ne estas teorio kompleta kaj science pruvita”. Sed kvankam ŝatante la celojn de “kreistemuloj”, li ne samopinias kun “kreismo”, nome li konfesas la biblian doktrinon de la “kreo”, sed rifuzas la sciencan teorion de “kreismo”, laŭ kiu oni science povas konstati ke Dio intervenis por ke la evoluo atingu la celon: temas pri la inteligenta dezajno aŭ projekto. Sume li defendas la naturan akordon inter kredo kaj scienco ankaŭ rilate la evoluismon, kaj vidas en la nuna kompusiĝo, kun la katolika kredo, de la evoluismo, superafektaĵon kiu tamen povas malaperi kiam senfajriĝos la nunaj ideologioj kiuj igas, ĉe diversaj akademiaj teoriuloj, la evoluon frukto de hazardo kaj kazo. .[67][68][69]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Ratzinger, el Wer ist das eigentlich - Gott? (1969).
  2. Tiu dekomenca malsama prudenta pozicio de la Katolika Eklezio estas rimarkigita ankaŭ de Margherita Hack en sia eseo "Libera scienza in libero stato" kiu tamen tion atribuas al ruza konduto por eviti la riskon ripeti la la malsaĝan sperton de la kazo Galileo.
  3. Kontribuis fiksi tiun juĝon, akademinivele kaj ĉe la publika opinio du verkoj History of the Conflict between Religion and Science (1874) de John William Draper kaj History of the Warfare of Science with Theology in Christendom (1896) de Andrew Dickson White, kunfondinto kaj unua prezidano de Cornell University. Tiuj verkoj forte inklinas prezenti la “distingon” similan al konflikto.
  4. David C. Lindberg, Ronald L. Numbers, God and nature: historical essays on the encounter between Christianity and science, University of California Press, 1986 - David C. Lindberg, Ronald L. Numbers, When science & Christianity meet, University of Chicago Press, 2003 - John Hedley Brooke, Science and religion: some historical perspectives, Cambridge University Press, 1991 - Gary B. Ferngren Science and religion: a historical introduction, Johns Hopkins University Press, 2002
  5. Pietro Redondi (vidu bibliografion), parto tria: Aspetti della cultura scientifica negli Stati pontifici
  6. Oni vidu aparte la ĉapitrojn 1 kaj 8.
  7. Don O'Leary (vidu bibliografion), ĉa. 3: A Church under Siege (Eklezio sub sieĝo)
  8. Molari (vidu bibliografion), p. 219.
  9. Artigas, Glick, Martinez, ĉa. 1 - Molari, p. 222 (vidu bibliografian)
  10. Gian Domenico Mansi et al, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, volumo 48, Concilium provinciale Coloniense, 1860, Decreta Concilii - Titulus IV: De homine; caput XIV: De humani generis origine hominisque natura. Teksto integra elŝutebla el http://www.documentacatholicaomnia.eu/
  11. Latine: “Primi parentes a Deo immediate conditi sunt. Itaque scripturae sacrae fideique plane adversantem illorum declaramus sententiam, qui asserere non verentur, spontanea naturae imperfectioris in perfectiorem continuo ultimoque humanam hanc immutatione hominem, si corpus quidem spectes, prodidisse.
  12. Molari (en suba bibliografio), p. 220.
  13. Kiel klare eksplikas O'Leary (vidu bibliografion), ĉa. 3.
  14. Artigas, Glick, Martinez ĉ. 2.
  15. La kritiko apogiĝis precipe sur la obĵeto laŭ kiu sperte oni konstatas ke el estaĵo vivanta devenas ĉiam el estaĵo simila, kaj krome ke en la Biblio malfacilas, plejprobable ne eblas, distingi la erojn “instruajn” el la eroj neinstruaj kun la risko ke la tuta revelacio fariĝu necerta.
  16. Sekve D. Leroy klopodis aprobigi ĉe la sama kongregacio reviziitan eldonon de sia verko, sensukcese tamen.
  17. Artigas, Glick, Martinez ĉa. 4.
  18. Artigas, Glick, Martinez (vidu bibliografon), ĉ. 7
  19. Artigas, Glick, Martinez ĉpiatro 5.
  20. Artigas, Glick, Martinez (vidu bibliografion), ĉa. 6.
  21. Al tiu kritiko estas dediĉitaj la ĉapitroj 5-a kaj 6- a de la dua parto de Il Dogma e le Scienze Positive.
  22. Cfr. D. Nys, recensione di Teoria dell'evoluzione e il problema dell'origine umana en Persée: Bulletin cosmologique, p. 451-452, 1900.
  23. O'Leary - oni vidu ĉe ĉefinaj paragrafoj de la 5-a kaj ĉe la tuta ĉapitro sepa - Molari, dua parto
  24. Molari p, 254
  25. Molari (vidu bilbiografion), p. 251; Orazio Mazzella (1860 - 1939) Praelectiones scholastico-dogmaticae.
  26. Tiu principo malfermas la pordojn al multaj novaĵoj ĉar maloftas tia unuanimeco.
  27. AA. VV., Darwin and modern science: essays in commemoration of the centenary of the birth of Charles Darwin and of the fiftieth anniversary of the publication of the Origin of species, Cambridge University Press, 1909.
  28. Humphrey John Thewlis Johnson, Anthropology and the fall, Blackwell, 1923 - Hermann Muckermann, Attitude of Catholics towards Darwinism and evolution, 4-a eldono, B. Herder, 1924
  29. O'Leary, ĉ. 7 - Artigas, Glick e Martinez, p. 2, 26, 278 (vidu bibliografion)
  30. Messenger, Evolution and Theology p. 251.
  31. John Anthony O'Brien, Evolution and religion: a study of the bearing of evolution upon the philosophy of religion, The Century Co., 1932.
  32. Mary Frederick, Religion and evolution since 1859: some effects of the theory of evolution on the philosophy of religion, University of Notre Dame, 1935.
  33. Acta Apostolicae Sedis 54 (1962) p. 526.
  34. O'Leary (Vidu bibliografion), ĉa. 8; Cyril Vollert, Humani Generis and the Limits of Theology, Theological Studies, 12.1 (1951) 3-23 ([1]). O'Leary prezentas malgrandan resumon pri de debato koncernanta evoluismon, dum la artikolo de Vollert prezentas diversajn problemojn enkampigitajn en la teologia debato de tiutempo, inkluzive, certe. evoluismon.
  35. La enciklikoj, kiel sciate, neniam eksplicite referencas al personoj, tekstoj aŭ specifaj okazaĵoj. Cyril Vollert, en sia komento pri Humani generis, raportas, tamen, pri diversaj aŭtoroj kaj tekstoj verkitaj antaŭ 1950 kiuj certe provokis la enhavojn de la encikliko. Iuj, ekzemple, rifuzis la ideon ke la peko povas esti ofendo al Dio, dum aliaj dubis pri la koncepto de transsubstancigo.
  36. Acta Apostolicae Sedis, 43 (1941) 506-507 - citita en Molari (vidu bibliografion), p. 254-255
  37. Molari p. 255
  38. .Civiltà Cattolica, en artikolo de 1946.
  39. Intertempe oni rimarkigis ke tiu deveno de la vivino el la korpo de la viro, tiam, en la ĝenerala malŝateco pri la virino, estis socia kaj kultura konkero kiel averto ke, finfunde, viro kaj virino havas la saman naturon kaj la malŝatanta viro funde malŝatas sin mem.
  40. Molari (vidu biografion), p. 259
  41. Réginald Garrigou-Lagrange, De Deo trino et creatore, Marietti, “Augustae Taurinorum”, 1951, dua eldono, p. 405-406 – kiel citite en Molari.
  42. J. F. Sagües, in Sacrae Theologiae summa, B.A.C., Matriti, 1958, tria eldono, p. 647 – Citaĵo en Molari.
  43. M. Schmaus, Dogmatica cattolica, Marietti, Torino, 1959 125, p. 646-651
  44. Hadriano Simón, Juan Prado, Praelectiones biblicae ad usum scholarum a H. Simón incoeptae I, De sacra veteris Testamenti historia, Marietti - El perpetuo socorro, Torino-Madrid, I, III, n. 75, p. 76-81
  45. Paŭlo la 6-a kune kun la Konciliaj Patroj ĝin promulgis la 18-an de novembro 1965. Oni vidu la ĉapitran. 3-an.
  46. Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Fondamenti di una antropologia teologica, Fiorentina, Firenze, 1969, pagina 182.
  47. Vidu: Epistolo al la Romanoj ĉa.5-a, 12-15; Koncilio de Trento kunsido V, kanono 1-4).
  48. Acta Apostolicae Sedis 58 (1966) 469 ([2]
  49. Molari (vidu bibliografion), p. 266.
  50. Molari p. 270-273, 289
  51. Charles Boyer, Tractatus de Deo Creante et Elevante, 5-a eldono, Editrice Pontificia Università Gregoriana, 1957, paĝo 177: Dio ne nur estis la kaŭzo unua, sed ankaŭ precipa kaj do malveras ke la homo estis propre generiĝinta el besto.
  52. Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Fondamenti di una antropologia teologica, Fiorentina, Firenze, 1969, p. 127 - Charles Boyer, Tractatus de Deo Creante et Elevante, kvina eldono, Editrice Pontificia Università Gregoriana, 1957, p. 185
  53. Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Fondamenti di una antropologia teologica, Fiorentina, Firenze, 1969, p. 127
  54. Molari, paĝo 289
  55. Karl Rahner, Il problema dell'ominizzazione, Morcelliana, Brescia, 1969, paĝo 96
  56. La persona umana: antropologia teologica, Editoriale Jaca Book, 2000, paĝo 136.
  57. Molari (vidu Bibliografion), p. 280-286, 291-293.
  58. Sesio V (17-a de januaro de 1546), Deekreto pri la Origina Peko (testo completo),
  59. Molari, p. 282, noto 247
  60. Karl Rahner, Theologisches zum monogenismus, Zeitschrift fur katholische Theologie 76 (1954); Peccato originale ed evoluzione, Concilium 3 (1967) numero 6
  61. Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Il peccato originale, Queriniana, 1972, p. 224.
  62. Giovanni Paolo II, Discorso ai partecipanti al Simposio internazionale “Fede cristiana e teoria dell'evoluzione” (vidu bibliografion).
  63. Giovanni Paolo II, Messaggio alla Pontificia Accademia delle Scienze in occasione del 60º anniversario della rifondazione (vidu bibliografia).
  64. http://www.zenit.org/italian, codice ZI05042401.
  65. Pope to Dissect Evolution With Former Students, Stacy Meichtry, Beliefnet
  66. Benedict's Schulerkreis, John L. Allen Jr, National Catholic Reporter Blog, Sep 8, 2006
  67. Pope says science too narrow to explain creation, Tom Heneghan, San Diego Union-Tribune, April 11, 2007
  68. Evolution not completely provable: Pope, Sydney Morning Herald, April 11, 2007
  69. Pope praises science but stresses evolution not proven, USA Today, 4/12/2007

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Historiografiaj referencoj:

  • Mariano Artigas, Thomas F. Glick, Rafael A. Martínez, Negotiating Darwin: the Vatican confronts evolution, 1877-1902, Johns Hopkins University Press, 2006
  • Carlo Molari, La teologia cattolica di fronte all’evoluzionismo darwinista ieri e oggi, in Gianfranco Ghiara (ed.), Il darwinismo nel pensiero scientifico contemporaneo, Napoli, Guida, 1984
  • Don O'Leary, Roman Catholicism and modern science: a history, Continuum International Publishing Group, 2006
  • Pietro Redondi, Cultura e scienza dall'illuminismo al positivismo, in Storia d'Italia. Annali 3, Scienza e tecnica nella cultura e nella società dal Rinascimento a oggi, a cura di Gianni Micheli, Torino, Einaudi, 1980.
  • Martina Kölbl-Ebert, Geology and religion: a history of harmony and hostility, Geological Society of London, 2009

Saggi che trattano del rapporto tra evoluzionismo e religione cattolica

  • AA. VV.,Creazione ed evoluzione. Un convegno con papa Benedetto XVI a Castel Gandolfo, EDB, 2007
  • Stefano Bertani, L'ascensione della modernità. Antonio Fogazzaro tra santità ed evoluzionismo, Rubettino, Soveria Mannelli 2006, ISBN 88-498-1516-6
  • Henri de Dorlodot, Le Darwinisme au point de vue de l'orthodoxie catholique, Vromant & C., 1921 (traduzione inglese di Ernest C. Messenger, Darwinism and Catholic thought, Benziger Brothers, 1923)
  • Fiorenzo Facchini, Le sfide dell'evoluzione: in armonia tra scienza e fede, Editoriale Jaca Book, 2008
  • Filippo De Filippi, L'uomo e le scimie: lezione pubblica detta a Torino la sera dell'11 gennaio 1864 da F. de Filippi, Milano, G. Daeli, 1864
  • Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Fondamenti di una antropologia teologica, Fiorentina, Firenze, 1969
  • Maurizio Flick, Zoltan Alszeghy, Il peccato originale, Queriniana, 1972
  • Antonio Fogazzaro, Ascensioni umane, Baldini e Castoldi & C., Milano, 1899
  • Ernest C. Messenger, Evolution and theology: the problem of man's origin, The Macmillan company, 1932
  • Ernest C. Messenger, Theology and evolution: a sequel to Evolution and theology, Sands, 1952
  • Rafael Pascual, Raffaele Pisano (curatori), Atti della Giornata di studio sulla relazione: Scienze e Religioni, Editrice UNI Service, 2008
  • Karl Rahner, Il problema dell'ominizzazione, Morcelliana, Brescia, 1969
  • Joseph Ratzinger/Benedetto XVI, In principio Dio creò il cielo e la terra Riflessioni sulla creazione e il peccato, Edizioni Lindau, Torino, 2006
  • Christoph Schönborn, Caso o disegno? Evoluzione e creazione secondo una fede ragionevole, Edizioni Studio Domenicano, Bologna, 2007
  • Angelo Secchi, L'unità delle forze fisiche, seconda edizione, Milano, 1874 (nella prima edizione, del 1864, l'evoluzionismo non viene trattato)
  • Antonio Stoppani, Il Dogma e le Scienze Positive, Fratelli Dumolard Editori, Milano, 1884
  • Antonio Stoppani, Sulla Cosmogonia Mosaica, Lodovico Felice Cogliati Editore, Milano, 1887
  • Pierre Teilhard de Chardin, Le phénomène humain, Editions du Seuil, Paris, 1956 (Traduzione italiana: Il fenomeno umano, Queriniana, Brescia, 1995)

Magistero della Chiesa Cattolica:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]