La princo Filipo estis duenaskita, kaj do principe ne devis reĝi : la oficiala heredanto li fariĝis nur kiam mortis lia plejaĝa frato, Ludoviko, en 1260. Li estis tiam dekkvinjara kaj ŝajnis multe malpli taŭga ol sia frato por fariĝi reĝo : li onidire montriĝis milda kaj timida.
Filipo partoprenis la okan krucmiliton kun sia patro, okaze de kio mortis Ludoviko la 9-a en Tunizo pro malsano. Filipo estis do proklamita kiel la nova reĝo Filipo la 3-a en Tunizo. Sian kromnomon li akiris ne pro forta personeco, sed pro sia kuraĝo dum bataloj.