Filipo la 6-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filipo la 6-a de Francio
1293 – 1350
Reĝo de Francio
Reĝado 1328 - 1350
Antaŭulo Karlo la 4-a
Posteulo Johano la 2-a
Patro Karlo de Valois
Patrino Margareta de Anĵuo
Edzinoj *Johana de Burgonjo
*Blanka de Navaro

Filipo la 6-a de Francio (n. en 1293 - m. la 22-an de aŭgusto 1350 en Nogent-le-Roi), alinomita Filipo de Valois (franclingve Philippe VI de Valois) estis la reĝo de Francio ekde 1328 ĝis 1350. Li estis la unua franca reĝo, kiu devenis de la Valois-branĉo de la kapetida dinastio.

Filipo estis la plej aĝa filo de Karlo de Valois, la duenaskita frato de Filipo la 4-a la Bela. Li estis do la kuzo de la tri filoj de Filipo la 4-a (Ludoviko la 10-a, Filipo la 5-a kaj Karlo la 4-a), kiuj sinsekve reĝis Francion inter 1314 kaj 1328.

Kiam mortis sen heredanto Karlo la 4-a en 1328, la heredado estis rifuzita al Eduardo la 3-a de Anglio pro la salfranka leĝo, kiu malpermesis la heredadon de franca reĝeco per virino. La trono anstataŭe iris al Filipo la 6-a. Tiu kontestita heredado estis la ĉefa kaŭzo de la Centjara milito, kiu ekis dum la reĝado de Filipo.

La fino de la reĝado de Filipo estis plie markita en 1349 de la komenco de la "nigra morto", tio estas vasta eŭropa epidemio de pesto.

Vidu ankaŭ

Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte