Františkovy Lázně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Františkovy Lázně
germane: Franzensbad
urbo
Kolonaro en Františkovy Lázně
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Františkovy Lázně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Františkovy Lázně
 - alteco 442 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 13″ N 12° 21′ 06″ O / 50.12028 °N, 12.35167 °O / 50.12028; 12.35167 (mapo)
Areo 25,74 km² (2 574 ha)
Loĝantaro 5 742 (29.08.2008)
Denseco 223,08 loĝ./km²
Fondo 1793
 - fondinto Francisko la 1-a
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 351 01
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0411
NUTS 5 CZ0411 554529
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj sidejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Františkovy Lázně
Retpaĝo: www.frantiskovy-lazne.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Fonto de Francisko

Františkovy Lázně ([Frantiŝkovi Laznje]), germane Franzensbad, estas konata kuracloko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Okcidenta Bohemio, en Regiono Plzeň, distrikto Cheb. Kune kun Karlovy Vary kaj Mariánské Lázně ĝi formas "banlokan triangulon". En 2008 ĝi havis 5742 loĝantojn.

Historie la unua torfa banloko en la mondo. Pro sia unike unueca klasikisma aspekto en 1992 proklamita kiel urba monumentrezervejo.

Kuracefikoj de la lokaj malvarmaj akvofontoj estis konataj jam ekde la 15-a jarcento. La urbo estis fondita en la jaro 1793 sub la (germanlingva) nomo Kaiser Franzensdorf ([KAJza FRANcensdorf], = vilaĝo de imperiestro Francisko). En 1807 ĝi estis alinomita al Franzensbad [FRANcensbat] (= Franciska banejo). Tio estas ankaŭ la signifo de la ĉeĥa nomo. La honorata Francisko estas Francisko la 2-a Jozefo Karlo de Habsburgo, kiu iĝis (germana) imperiestro en 1792.

Františkovy Lázně havas 24 kuracajn fontojn (parte marĉajn), el kiuj 12 estas uzataj por kuracado.

Esperantista tradicio

Memortabulo pri d-ro Zamenhof

En 1914 okazis en tiama Franzensbad Esperanto-kongreso de Aŭstrio-Hungario, al kiu la urbo kun la tuta Bohemio apartenis. Tiam oni inaŭguris la unuan monumenton dediĉitan al L. L. Zamenhof, konstruitan laŭ iniciato de Jakob Hechtl kaj detruitan de nazioj en 1938.

En 1991 estis inaŭgurita memortabulo pri tiu monumento, donaco de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj. Je 1994-06-10 ĝi estis vandalece detruita, sed donacoj ebligis starigon de alia tabulo.

Z-monumento en Franzensbad.jpg

Pri la urbo

  • Franzensbad (Bohemujo) La Plej fama banurbo de la mondo rilate al la torfaĵaj banoj (traduko), Eldonejo: J. Kobrtsch & Gschihay, Eger-Franzensbad
  • Franzensbad - La plej fama banurbo de la mondo rilate al torfa banoj. La plej efíka kuracloko por kormalsanoj esperantigis J Hechtl Franzensbad Kuracdirekcio 1914 8 p 41 il 20 cm sur la kovrilo fervoja skizo mapo

Galerio

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Aleje-Zátiší | Dlouhé Mosty | Dolní Lomany | Františkovy Lázně | Horní Lomany | Krapice | Slatina | Žírovice Ŝablono:PiedoMunicipoNav