Galilejaj satelitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 4 Galilejaj satelitoj de Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn kun la grandeco de Jupitero. De supre al malsupre estas Ioo, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalistoo.

La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili estis unue observitaj far Galilejo je la 7-a de januaro 1610.

La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon Marius, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn.

La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ĉiuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero. Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko.

Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedoj MerkuroPlutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo.[1] Ioo kaj Tero estas la solaj astroj de la sunsistemo, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.


La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima:

Nomo Bildo Diametro
(km)
Maso
(kg)
Meza orbita
radiuso (km)
Orbita
periodo
Tipo
Ioo Ioo 3643 8,93×1022 421 800 1,77 tagoj vulkana
Eŭropo Eŭropo 3122 4,8×1022 671 100 3,55 tagoj oceana
Ganimedo Ganimedo 5262 1,48×1023 1 070 400 7,16 tagoj oceana
Kalistoo Kalistoo 4821 1,08×1023 1 882 700 16,69 tagoj oceana

Notoj kaj referencoj

  1. Naked-Eye Observations of Jupiter’s Moons (nudokulaj observoj de Jupiteraj lunoj) el "Sky & Telescope" (angle)