Handroanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Handroanto
Floranta handroanto de la specio Handroanthus serratifolius
Floranta handroanto de la specio Handroanthus serratifolius
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj Bignoniaceae
Genro: Handroanthus
Specio: 30 specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ligno de Handroanthus serratifolius - Naturhistoria Muzeo de Tuluzo

La handroantoj estas genro de florplantoj en la familio bignoniacoj,[1] konsistanta el 30 specioj. Ĉiuj estas arboj. Ili havas multajn etnolingvajn nomojn, interalie lapacho (hispane), puy (hispane), cañahuate (hispane), ipê (portugale), pau d'arco (portugale) kaj poui (angle). La genronomo Handroanthus devenas de neniam ĝenerale akceptita klasifiko proponita en 1970, kaj estis revivigita en 2007 kiam oni trovis ke la genro Tabebuia, en kiu la handroantoj estis inkludataj, ne estis monofiletika je sia tiama difino.

Handroantoj estas indiĝenaj en Latinameriko de Centra Ameriko ĝis norda Argentino, Paragvajo, kaj Ĉilio, kun unu specio (Handroanthus billbergii) ankaŭ en la Antiloj. Ili ofte estas kultivataj malproksime de sia natura arealo kiel ornamarboj pro siaj grandaj kaj belaj floroj. Ili facile ennaturiĝas kie ili estas enmetitaj tial, ke iliaj semoj estas abunde produktataj kaj disportataj de vento.[2] Pluraj specioj estas gravaj fontoj de konstruligno.[3] Handroantoj estas uzataj plurmaniere en kuracado, sed ĝiaj efikoj kaj kromefikoj ne estas rigore studitaj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sekva priskribo estas ĉerpita el la artikolo kiu proponis la nunan sencon de Handroanthus en 2007.[4]

Handroanthus estas distingebla de Tabebuia per pluraj morfologiaj karakteroj. La ligno estas unu el la plej malmolaj kaj pezaj konataj lignoj. La kernligno estas malsama de la sukligno kaj enhavas grandan kvanton da lapaĉolo. Handroanthus havas la samajn skvamojn kiel Tabebuia, sed ankaŭ diversspecajn harojn. La sepalaro estas 5-denta kaj sonorilforma ĝis kupolforma. La petalaro estas flava, krom la kvar specioj ĉe kiuj ĝi estas maĝenta kun flava gorĝo. Tabebuia havas nur du flavaflorajn speciojn, Tabebuia aurea kaj Tabebuia nodosa. La frukto de Handroanthus malofte estas senhara kiel ĉe Tabebuia. Ĝi kutime gamas de maldense hareta ĝis dense implikhara.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Handroantoj estas ofte uzataj kiel ornamarbo en la tropikoj por pejzaĝismo de ĝardenoj, placoj, kaj stratoj pro sia imponaj kaj helkoloraj floroj. Multaj floroj aperas sur ankoraŭ senfoliaj tigoj fine de la seka sezono, kio faras la floradon eĉ pli okulfrapa. Handroanthus impetiginosus, Handroanthus chrysotrichus, kaj Handroanthus ochraceus estas bone konataj tra la tropikoj.[2] Handroanthus chrysanthus, Handroanthus guayacan, Handroanthus serratifolius, Handroanthus umbellatus, kaj Handroanthus vellosoi estas plantataj ankaŭ en varmaj klimatoj.[5]

Handroanthus heptaphyllus, Handroanthus serratifolius, Handroanthus guayacan, Handroanthus chrysanthus, kaj Handroanthus billbergii estas gravaj fontoj de konstruligno en la Neotropiso.[3] La ligno de Handroanthus billbergii estas ŝatata por ĉizado.[1] Amazonaj indiĝenoj faris ĉasarkojn el handroanta ligno, kio estigis la portugalan nomon pau d'arco "arkligno".[6]

Specioj[redakti | redakti fonton]

La specioj de Handroanthus estas:[7]:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 David J. Mabberley. 2008. Mabberley's Plant-Book third edition (2008). Cambridge University Press: UK. (ISBN 978-0-521-82071-4)
  2. 2,0 2,1 George W. Staples and Derral R. Herbst. 2005. "A Tropical Garden Flora" Bishop Museum Press: Honolulu, HI, USA. (ISBN 978-1-58178-039-0)
  3. 3,0 3,1 Alwyn H. Gentry. 1992. "A Synopsis of Bignoniaceae Ethnobotany and Economic Botany". Annals of the Missouri Botanical Garden 79(1):53-64.
  4. Susan O. Grose kaj Richard G. Olmstead. 2007. "Taxonomic Revisions in the Polyphyletic Genus Tabebuia s.l. (Bignoniaceae)". Systematic Botany 32(3):660-670.
  5. Anthony Huxley, Mark Griffiths, and Margot Levy (1992). The New Royal Horticultural Society Dictionary of Gardening. The Macmillan Press, Limited: London. The Stockton Press: New York. (ISBN 978-0-333-47494-5) (set).
  6. M. Costanza von der Pahlen. (1986) “Chapter 7. Pau d'arco (Tabebuia spp.)”, Patricia Shanley: Tapping the Green Market: Certification and Management of Non-timber Forest Products. London: Earthscan Publications. ISBN 9781853838712.
  7. The Plant List. Alirita 3-a de junio 2014.