Józef Tischner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Józef Stanisław Tischner (naskiĝis la 12-an de marto 1931 en Stary Sącz, mortis la 28-an de junio 2000 en Kraków) – pola katolika presbitero kaj filozofo.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Infanecon pasigis en la vilaĝo Łopuszna, kie lia patro – Józef, estris lernejon, kaj la patrino – Weronika Chowaniec devenanta de Jurgów en Spiš, estis instruistino. Post fino de la 1-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo de Seweryn Goszczyński en Nowy Targ en 1949 decidis eniri seminarion.

Edukiteco[redakti | redakti fonton]

Dum unu jaro studis juron ĉe Jagelona Universitato kaj poste en la jaroj 1950-1955 en Teologia Fakultato. Ankaŭ finis Superan Animzorgan Seminarion de Krakova Ĉefdiocezo. Sacerdote ordiniĝis junie 1955 en la katedrala baziliko de Vavelo.

En Varsovio studis plu en Fakultato de Kristana Filozofio ĉe Kristana Akademio de Katolika Teologio, kaj ekde 1957, en Fakultato Filozofi-Historia de Jagelona Universitato. Tie sub gvidado de Roman Ingarden en 1959 magistriĝas, kaj en 1963 doktoriĝas pri Transcenda egoo en la filozofio de Edmund Husserl. Aŭtune 1968 la unuan fojon ekveturis eksterlanden al Loveno, por unujara stipendio. Rezulte de tio verkis laboraĵon Studoj pri konsci-teorio (Fenomenologio de egoa konscio), surbaze de kiu habilitiĝis en 1974 ĉe Akademio de Katolika Teologio.

De 1982 estis kelkfoje dekano de Filozofia Fakultato de Papa Akademio Teologia (nun Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a). Elektita rektoro, pro animzorgaj taskoj, rifuzis la funkcion. Plurjara prezidanto de la Viena Instituto de Sciencoj pri Homo. Ricevis honoran doktorecon de Lodza Universitato kaj de Supera Lernejo Pedagogia en Krakovo. Lekciis en la krakova Ŝtata Supera Teatra Lernejo (PWST), kie komence de 1980 monografie lekciis pri Filozofio de dramo. Membro de Collegium Invisibile.

Filozofiaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj kun Solidareco

En 1980 entreprenis pli vastan publicistan agadon. Oktobra prediko sur la Vavelo dum meso por gvidantaro de sindikatoj iĝis komenco de serio da tekstoj publikigataj en Tygodnik Powszechny (Universala Semajnrevuo) kaj poste eldonitaj kiel Etiko de Solidareco (1981), kie disvolvis pripenson pri la etika dimensio de tiutempaj eventoj. De tiu ĉi momento estis ĝenerale konsiderata kiel kapelano (militpastro) de "Solidareco". Lia prediko dum la 1-a Kunveno de Solidareco iĝis oficiala dokumento. En sia liturgia prediko la papo Johano Paŭlo la 2-a en 1987 en Gdańsk citis tekstojn de pastro Tischner, kiuj plej bone atestis la veron pri "Solidareco".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]