Jeanne Barseghian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeanne Barseghian
Persona informo
Jeanne Barseghian
Naskiĝo 6-an de decembro 1980 (1980-12-06) (43-jaraĝa)
en Suresnes
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Janson-de-Sailly • Lycée Jean-Baptiste-Say • Université Paris-NanterreUniversitato PotsdamUniversitato de Strasburgo vd
Partio Eŭropo Ekologio La Verduloj vd
Familio
Parencoj Perchouhi Partizpanyan-Barseghyan • Sargis Barseghyan vd
Profesio
Okupo politikisto • mediprotektulo • juristo • kompania administra kaj komerca oficulo vd
Laborkampo konservado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jeanne BARSEGHIAN (/baʁ.se.ɡjɑ̃/), naskiĝis en Suresnes kaj estas franca politikistino.

Ano de la verda partio Europe Écologie Les Verts (EELV) de post 2013, ŝi estis elektita en 2014 en la urba konsilio de Strasburgo kaj en la konsilio de la Eŭrometropolo de Strasburgo, en kiu ŝi estis delegito pri sociala kaj solidara ekonomio. Ŝi estas elektita urbestro de Strasburgo sekve de la venko de la listo EELV, kiun ŝi tiam direktis dum la urbaj balotoj de 2020.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familia deveno[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en 1980 de jurista patrino kaj de advokada patro, ŝia patrina familio devenas de la urbo Gennes-sur-Seiche, en la departamento Ille-et-Vilaine, kaj ŝia patra familio anas en la komunumo de la armenoj de Turkio. Ŝia praavo Sarkis Barseghian estis unu el la unuaj homoj, kiuj estis arestitaj la 24an de aprilo 1915 dum la razio de armenaj intelektuloj de Konstantinoplo, kiu stampas la komencon de la armena genocido. Li estis deportita kaj mortigita. Ŝia praavino, la verkistino Berdjouhi Barseghian (1889-1940), deputino de la demokrata Respubliko de Armenio, ekloĝas en Francio ĉirkaŭ 1924 post pluraj ekziljaroj, kune kun sia filo, Armen Barseghian (1914-2003), tiam 10 jaraĝa, avo de Jeanne Barseghian.

Studvojo[redakti | redakti fonton]

Jeanne Barseghian estas diplomita pri juro en la Universitato Paris-Nanterre, fakiĝinta pri franc-germana juro kaj poste pri naturmedia juro, kies fakdiplomon ŝi sukcesis ĉe la Universitato Robert Schuman en Strasburgo. Ŝi ankaŭ sekvis trejnadon por iĝi ekokonsilisto, kaj findiplomiĝis ĉe la Instituto ECO Conseil en Strasburgo.

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Jeanne Barseghian ekloĝas en Strasburgo en 2002 por fakiĝi pri naturmedia juro. Dum sia studperiodo en Strasburgo, ŝi estis vendistino ĉe la kristnaska bazaro kaj organizis lernejajn ekskursojn en la bestomuzeo de Strasburgo.

Post sia studperiodo, ŝi konsilas entreprenojn, lokajn komunumajn aŭtoritatojn, kaj asociojn pri la ekonomiaj, socialaj kaj naturmediaj defioj dum pluraj jaroj. Ŝi laboris interalie por la regiona konsilio de Alzaco koncerne disvolvadon de daŭrpova turismo ĉirkaŭ la Rejno.

En 2012, ŝi aliĝas al la nova regiona konsilio de Alzaco, kaj laboras por la grupo de ekologiistaj elektitoj, interalie pri la unika konsilio de Alzaco aŭ pri la estonteco de la teritorio de Fessenheim (kie oni fermis kaj malmuntas atomkernan centralon ). Ŝi daŭrigis poste siajn konsilajn aktivaĵojn, laborante interalie sur la sankampo, pri ekologia transiro de pluraj malsanulejoj.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Jeanne Barseghian havas vivkunulon kun germana civitaneco, kiu laboras en Frajburgo-en-Brisgaŭ. Ŝi loĝas en la Neudorf-kvartalo. La magazino Décideurs rimarkigas post ŝia elekto, ke kiel urbestrino, ŝi « malmulte elstarigas sian intimecon, tiel okaze de publikaj kunvenoj kiel ĉe la sociaj retoj, ĉe kiuj ŝiaj oficialaj X- kaj Facebook kontoj ĝis nun estas malmulte zorgataj », male al ŝia ĉefaj konkurenculoj dum la urbaj balotoj.

Politikaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

Asociaj devontiĝoj por ekologio[redakti | redakti fonton]

Ŝi engaĝiĝas en 2002 sine de la asocia medio, en Alsace Nature kaj en la Grupo por la studado kaj protektado de mamuloj en Alzaco (GEPMA).

Engaĝiĝo favore al Armenio[redakti | redakti fonton]

En 2009, sojle de ŝia tridekjariĝo, Jeanne Barseghian eksentas bezonon religi sin kun ŝiaj armenaj radikoj. Ŝi engaĝiĝas en pluraj kooperaj projektoj kun Armenio, sur kampo kiel ekoturismo, rubaĵzorgado kaj socikulturaj defioj. Ŝi kreis en Strasburgo taĉmenton de la asocio Sevak, kies nomo devenas de la armena poeto Parouir Sévak, kaj laboras dum du jaroj por tiu asocio. Dum tiu periodo, ŝi lernas la armenan lingvon kaj ensorbas tiun kulturon. En 2016, ŝi ankaŭ partoprenas en la filmado de la dokumentfilmo de la ARTE-televidkanalo, Voyage en Anatolie.

Politikaj komencoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi aliĝas al verda partio Europe Écologie Les Verts (EELV) en 2013, dum la kampanjo de la urbaj balotoj en Strasburgo. Ŝi estas nomumita respondeculo pri la politika programo de la kampajno kaj situas ĉe la 4a vicrango de la listo. En 2015, ŝi iĝos denove kunrespondeculo de la programo de Sandrine Bélier, kiu kandidatas por la prezidanteco de la grandorienta Regiono (Grand-Est).

Dum la urbaj balotoj de 2014 en Strasburgo, ŝi troviĝas ĉe la 4a vicrango de la listo, kiun direktas Alain Jund. Ŝi estas elektita konsiliano de la strasburga urbo kaj de la Eŭrometropolo de Strasburgo. Ŝi estas nomumita kunprezidanto de la ekologiista grupo de la urbo Strasburgo kaj estas delegito pri la socia kaj solidara ekonomio pri kaj reduktado de rubaĵproduktado ĝis 2018.

Urbaj balotoj de 2020[redakti | redakti fonton]

En oktobro 2019, ŝi estas vokita de « civitana asembleo » kiel list-estrino dum la urbaj balotoj de 2020 en Strasburgo, laŭ la konsiloj de Alain Jund, loka elstarulo de EELV. Ŝia listo « Strasburgo ekologiema kaj civitema » estas subtenata de maldekstremaj politikaj partioj, interalie de Europe Écologie Les Verts. La kampajno interalie memorfrape distingiĝas per afiŝo « Jeanne Barseghian, jen nova espero » inspirita de la princino Leïa, dum la ekapero kinejen de la lasta Star Wars. Ŝia listo enhavas interalie multnombrajn antiracistajn aktivistojn, elektitojn de la komunista partio PCF kies Hulliya Turan, departementa sekretario de la partio en la [[Bas-Rhin[Malalt-rejno]], kaj de Caroline Zorn, prezidantino de la strasburga sekcio de la sindikato de la advokatoj de Francio aŭ de Alexandre Feltz, vicurbestroj de la tiam eksoficiĝonta politika plimultanaro.

Antaŭ la unua balotvico, voĉdon-enketoj montras Jeanne Barseghian kaj Alain Fontanel ĉefajn konkurenculojn, anoncitaj ŝultron al ŝultro.

Ŝia listo unuarangiĝas ekde la unua balotvico per 27,87 % de la esprimitaj voĉdonoj. Ŝia voĉprocentaĵo superas 8 ĝis 10 poentoj tiujn de ŝiaj ĉefaj konkurenculoj : Alain Fontanel (La République en Marche : 19,86 %), Catherine Trautmann (Parti socialiste : 19,77 %) kaj Jean-Philippe Vetter (Les Républicains : 18,26 %). La deviga hejmrestado, kiun trudis la registaro kadre de la kronvirusa pandemio en 2019-2020 kondukas al prokrasto de la dua balotvico.

Dum la dua balotvico, Jeanne Barseghian alfrontas Alain Fontanel (La République en Marche, Les Républicains) kaj Catherine Trautmann (Parti Socialiste). Kunfandiĝo de la listo de Jean-Philippe Vetter (Les Républicains) kun tiu de Alain Fontanel rezultas el tio, ke ĝi aritmetike aperas favorigita al venko ĉe la dua vico, dum la intertraktadoj cele al kunfando de la listoj de Jeanne Barseghian kaj de Catherine Trautmann fiaskis. La listo de Jeanne Barseghian tamen venkas per 41,70 % de la ĉiomaj voĉdonoj.

Ŝi estas elektita urbestrino de Strasburgo la 4an de julio 2020. Ŝi iĝas la unua ekologiista urbestrino de Strasburgo kaj la unua urbestrino, kiu ne havas alzacan devenon. La grupo de Catherine Trautmann aliĝas al la plimultanaro.

Jeanne Barseghian akiras cetere la unuan vic-prezidantecon de la Eŭrometropolo de Strasburgo, taskigita por la translimaj, eŭropaj kaj internaciaj rilatoj, la metropola konsilio estas prezidata de Pia Imbs, urbestrino de Holtzheim, elektita ĉe tiu posteno kun ŝia subteno.

Urbestrino de Strasburgo[redakti | redakti fonton]

Strebrimedoj favore al naturmedio[redakti | redakti fonton]

Klimata krizostato[redakti | redakti fonton]

Dum ŝia unua alparolo kiel urbestrino, ŝi deklaras la « ekologian krizostaton» kaj konfirmas strebrimedojn sur kiu ŝi bazis sian kampanjon, tiajn kiajn senmineralizi la urbocentron, krei parkojn, biciklajn vojojn, forpeli dizelmotorajn veturilojn el la urbocentro antaŭ 2025 (strebrimedo jam alprenita de ŝia antaŭulo Roland Ries), aŭ helpi feministajn asociojn. Magazine Décideurs indikas, ke « dum ŝia kampanjo kaj dum la tagoj post ŝia balota venko, ŝi ne hezitis trankviligi la ekonomiajn mediojn, konfirmante interalie la pligrandigon de la stadiono de la Meinau », kaj taksas, ke ŝi « deziras regadi laŭ la maniero de la germanaj verduloj, tio estas emfazante transpartian diskutadon kaj kunlaboradon kun la medio de firmaestroj ».

Kanopea plano[redakti | redakti fonton]

La kanopea plano konsistas el tio, plantadi dek mil arbojn por profitigi 30 % de la strasburga teritorio de ilia ombro kaj ilia evapotranspirado kadre de luktado kontraŭ pintvarmoj kaŭzitaj de la klimatŝanĝiĝo, laŭ la ritmo de mil arboj plantitaj ĉiujare. Al tio aldoniĝas senmineralizado de grundoj por ilin vegetaĵizi kaj ebligi pli bonan enfiltriĝon de pluvakvoj. Kvin milionoj da eŭroj estas dediĉitaj por tiu plano. Jean-Philippe Vetter, politika kontraŭulo de la partio Les Républicains, opinias la nombron da plantotaj arboj tro malalta kaj pridubas la nemoveblajn konstruprojektojn, kiuj estas kondukataj paralele en la kvartaloj Neudorf, Neuhof kaj la Robertsau.

Grasa hepataĵo[redakti | redakti fonton]

De post la komenco de ŝia mandato, en julio 2020, Jeanne Barseghian decidas ne plu proponi grasan hepataĵon dum la oficialaj gastakceptoj de la urbo Strasburgo, pro la kritikoj rilataj al la trudnutrado de anasoj kaj anseroj. Ĉi tiu strebrimedo favore al la besta bonfarteco estas aplikita en la urbo Grenoble jam de post 2014 kaj en Liono.

Sociaj strebrimedoj[redakti | redakti fonton]

Fino de la kontraŭalmozpeta dekreto[redakti | redakti fonton]

En julio 2020, Jeanne Barseghian ĉesekifigis la kontraŭalmozpetan dekreton, kiun alprenis ŝia antaŭulo Roland Ries.

Malpliigo de la ofic-rilata kompensmono[redakti | redakti fonton]

La municipo voĉdonis por redukti ŝian kompensmonon kompare kun tiu, kiun ricevis ŝia antaŭulo (malnete 4 861,75 eŭroj kontraŭ 6 000), samkiel tiun de ŝia unua vicurbestro, profite al aliaj urbaj konsilianoj de la politika plimultanaro.

Ŝirmgastigado de inaj viktimoj pro perforto[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno 2020, partnere kun la asocio SOS Femmes Solidarité, kiu estas unu el la kvar asocioj, kiuj gajnis la municipan projekt-alvokon, 74 ŝirmloĝejoj estas kreitaj por virinoj sen aŭ kun infanoj viktimaj de intrafamiliaj perfortoj.

Urĝkaza ŝirmgastigado[redakti | redakti fonton]

Inter 2020 kaj 2023, 500 urĝkazaj ŝirmgastlokoj estis kreitaj en Strasburgo. En 2020, 104 urĝkazaj ŝirmgastlokoj estis kreitaj, el iuj 74 por virinoj viktimaj de intraparaj perfortoj. Krome, la nova urba skipo forlasas la persekutajn procedurojn, kiujn iniciatis la urbestro dum la antaŭa mandatperiodo kontraŭ la « ĉestrata hotelo », memmastrumata ŝirmhejmo, kiu povas gastigi pli ol 300 senhejmulojn. La loĝantoj de la ĉestrata hotelo iom post iom estis alihejmigitaj en dediĉitajn loĝejojn ĝis la fino de la ŝtelokupado planita fine de septembro 2021. Post tiam, la 86 lastaj loĝantoj devis forlasi la lokon.

Cetere, cele al luktado kontraŭ sendignaj kaj nesanaj loĝejoj, la urbo de Strasburgo kreis lupren-permesilon aljuĝitan post kontrolo de la laŭnormigo de la koncernaj loĝejoj. Tiu strebrimedo estas limitigita je la stacidoma kvartalo de Strasburgo.

Plendo kontraŭ la ŝtato pro misfunkcio de senhejmula ŝirmgastigado[redakti | redakti fonton]

En 2022, la urbo Strasburgo plendas kontraŭ la franca ŝtato pro misfunkcio garantii loĝejon al ĉiuj senhejmaj personoj, kies garantikompetentecon posedas normale la ŝtato. Kiel urbestro, Jeanne Barseghian paralele alvokas elektitojn kaj asociojn por ke ili aliĝu al la respondec-agnoskpeta ago.

Rifuzo apliki la leĝon pri enmigrado de 2023[redakti | redakti fonton]

Taksinte la leĝon pri enmigrado adoptitan la 19 de decembro 2023 de la nacia asembleo kontraŭa al la valoroj de la respubliko, la urbo de Strasburgo deklaras ekrezisti kaj rifuzas apliki la novan jurkadron. Jeanne Barseghian rebatas, ke la prezpolitiko koncerne transportimedojn dependas de la principo pri libera administrado fare de la komunumaj aŭtoritatoj kaj ke la ŝtato ja ne estas rajtigita decidi pri eksigo el solidara prezpolitiko de ne laŭregulaj personoj. Krome, ŝi asertas ke malpermesado al senpaperuloj profiti urĝkazan ŝirmgastlokon surbaze de la leĝo pri enmigrado kontraŭas la konstitucion, la principojn pri libereco, egalecon, frateco kaj la homa digno. La urbo engaĝiĝas ne observi ĉi tiun dispozicion de la leĝo pri enmigrado gastigante en la urĝkazajn ŝirmhejmojn ĉiun personon, sendepende de ŝlia deveno, sekso aŭ religio.

Transport-rimedoj[redakti | redakti fonton]

Senpageco por neplenaĝuloj de kolektivaj transport-rimedoj[redakti | redakti fonton]

Ekde septembro 2021, la kolektivaj transport-rimedoj de Strasburgo kaj en la Eŭrometropolo de Strasburgo estas senpagaj por la junuloj, kiuj aĝas malpli ol 18 jarojn. La strebrimedo koncernas 30 000 nepliaĝulojn.

Kreo de novaj tramlinioj[redakti | redakti fonton]

De post la fino de 2025, la linio F atingos la komunumojn de Eckbolsheim kaj de Wolfisheim okcidente de Strasburgo, tio estas plilongigo de 4 km kun kreo de 8 novaj tramstacioj. Ĝis 2027, nova branĉo etendiĝos al la nordo de la urbo travojante komunumojn de Schiltigheim kaj Bischheim kaj tra la avenuo de la vogezoj, kiu estos de post tiam malpermesita al veturiloj. Temas pri la plej multekosta plilongigo en la strasburga tramhistorio, tio estas 268 milionojn da eŭroj, kio superas la antaŭan rekordon registritan por la tramlinia plilongigo al Kehl en 2017, kiu kostis 110 milionojn da eŭroj.

Disopiniaj debatoj[redakti | redakti fonton]

Moskeo Eyyup Sultan[redakti | redakti fonton]

La 22an de marto 2021, la municipa plimultanaro alprenas « la principon de subvencio » de 2,5 milionoj da eŭroj por daŭrigi konstruadon de moskeo komencitan en 2014 en la Meinau-kvartalo dum la mandato de la antaŭa socialista urbestro Roland Ries. Tiu moskeo, kies konstrubuĝeto atingas 32 milionojn da eŭroj, estis antaŭvidita la plej granda moskeo de Eŭropo kaj estis konstruota de turka asocio, taksita politikema pro ĝia proksimeco kun la turka povo, la islama konfederacio Millî Görüş. La islama konfederacio Millî Görüs rifuzis subskribi la ĉarton pri la principoj por la islamo de Francio.

Pro la konkordato, tiu ĉi voĉdono konformas al la strasburgaj municipaj praktikoj, kio estas financi 10 % de la konstrukostoj por starigi diservejon, principo ekvalidiĝinta de post 1999, kondiĉe ke la projekto havas lokan utilon kaj post debatpripensado. La ministro pri la internaj aferoj, Gérald Darmanin, denuncas apogon plenumitan por « moskeo subtenata de federacio, kiu rifuzis subskribi la ĉarton pri la principoj por la islamo de Francio kaj kiu defensas politikeman islamon». La pozici-alpreno de Jeanne Barseghian favore al asocio proksima al la turka povo provokas « akutegan emocion » en la armena komunumo, despli ke la praavo de Jeanne Barseghian estis unu el la multnombraj viktimoj de la amasbuĉado de la armenoj fare de la turka ŝtato en 1915. Laŭ IFOP-enketo por la framasona Grand Orient de France, 81 % de la alzacanoj malaprobas tiun subvencion, dum 52 % estas favoraj al nuligo de la konkordato de Alzaco-Mozelo.

En letero adresita al Emmanuel Macron, Jeanne Barseghian indikas, ke ŝi ricevis « nenian averton » de la ŝtato pri la polemika statuso de la asocio. Ŝi finfine laŭkondiĉigas la urban helpon al « klara reaserto » de la respublikaj principoj kaj al « fortika » financplano. Aperas cetere, ke la ŝtataj servoj plurfoje jam intertraktis kun Millî Görüş dum la antaŭaj monatoj, antaŭ ol la asocio rifuzis subskribi la « ĉarton pri la principoj por la islamo de Francio ». Roland Ries, antaŭulo de Jeanne Barseghian, jam konsentis pri konstrupermeso en 2014, kaj ĉeeestis la surmurigon de la unua konstruŝtono en 2017, sed indikis, ke li ne aljuĝus subvencion post komenco de la konstruado.

Le 6an de aprilo, la prefektino de la Malalt-Rejno privokis la administran tribunalon surbaze de la « kontestebla debatpripensado » de la urbodomo. La saman tagon, la priakuzita asocio neas dum gazetarkonferenco la akuzojn pri islama politikemo kaj la fidel-obeema submetiĝo al Turkio, kaj indikas ne esti subskribinta la « ĉarton pri la principoj por la islamo de Francio » pro malfruo de la aŭtoritatoj. La 8an de aprilo, la senato favore voĉdonas amendon de la leĝpropono, kiu plifirmigas la observemon de la respublikaj principoj, submetita de ministro pri internaj aferoj Gérald Darmanin, kiu antaŭvidas, ke urbestro, kiu deziras favorigi konstruadon de diservejo devas informi la prefekton 3 monatojn antaŭ la subskribo de longperspektiva ĝurajtiga kontrakto aŭ de pruntgarantio.

La 15an aprilo, Jeanne Barseghian anoncas, ke Millî Görüş reprenis sian subvencipeton kaj ke ŝi engaĝiĝas en « kontruema prilaborado » de la proceduroj, kiuj atribuas financon por diservejoj. Sekve de la polemiko, Jeanne Barseghian iĝas la celo de ripetaj minacoj kaj insultoj fare de la ekstremdekstro. Tiu situacio kondukas ŝin al tio, peti kaj obteni funkcian protektadon, kiel definitan de la artikolo L 2123-35 de la Code général des collectivités territoriales.

En novembro 2022, la administra tribunalo nuligas la debatpripensan rezulton, kiu atribuas la subvencion pro miskonforma proceduro.

Difino de antisemitismo[redakti | redakti fonton]

Dum la kunsido de la 22a de marto 2021, la urba konsilio de Strasburgo, al kiu ankaŭ anas la urbestro Jeanne Barseghian, malakceptas rezolucion favoran al adopto de difino de antisemitismo laŭ la Internacia Holokaŭsta Memora Alianco, male al tio, kion decidis la nacia asembleo. Tiu rifuzo estas kritikita de la prezidanto de la reprezenta konsilio de la judaj institucioj de Francio, Francis Kalifat vidas tiun ĉi malakcepton kiel indikon, ke la urbodomo « rifuzas ataki ĉiajn formojn de antisemitismo ». La 26 de marto, la Eŭropa kolektivumo de Alzaco adoptas tiun difinon de antisemitismo.

Balotrezultoj[redakti | redakti fonton]

Urbaj balotoj[redakti | redakti fonton]

La jenaj rezultoj ĉi-sube koncernas nur la balotojn, dum kiuj Jeanne Barseghian estis listestrino.

Jaro Listo Urbo 1a voĉdonvico 2a voĉdonvico Akiritaj seĝoj
% Rango % Rango Urba konsilio EMS
Municipaj balotoj de 2020 en Strasburgo EELV-PCF-Génération.s-Place publique Strasburgo 27,87 1a 41,70 1a 47/65 35/49