Kantaŭtoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantaŭtoro Woody Guthrie

Kantaŭtoro estas nocio el la anglalingva tradicio, kie ĝi laŭvorte signifas:
"singer-songwriter" angle - kantisto kaj samtempe lirikisto kaj komponisto, do artisto, kiu verkas siajn proprajn tekstojn, komponas kaj kantas ilin kaj kutime mem akompanas sin per gitaro aŭ aliaj instrumentoj.

Kantaŭtoroj en tiu vasta senco havas longegan tradicion ĝis la mezepokaj trobadoroj kaj kredeble ĝis la komenco de muziko en prahistoriaj epokoj.

En Usono la tradicio de kantaŭtoroj komenciĝas en la 1930-aj jaroj kun Woody Guthrie, Leadbelly kaj Pete Seeger. Laŭstile iliaj kantoj estis folklormuzikaj, laŭteme ofte socikritikaj, kio influis la pluan evoluon de la kantaŭtora ĝenro.

Pro tiu tradicio la termino kantaŭtoro reduktiĝis al "kantisto de propraj kantoj pri socikritika temo".

Norda Ameriko, Britio

En la 1960-aj jaroj daŭrigis tiun tradicion multaj kantistoj-kantaŭtoroj en Usono kaj Britio, inter ili Bob Dylan, Paul Simon, Neil Young, John Denver, Jackson Browne, Dave Mason, Jim Croce, Joni Mitchell, David Crosby, Leonard Cohen, Donovan, Randy Newman, Gordon Lightfoot, Nick Drake, Carly Simon, Cat Stevens, Bruce Cockburn, Harry Chapin, James Taylor, kaj Dan Fogelberg.

Kantaŭtoraj tradicioj en aliaj landoj

Gilberto Gil

Esperantaj kantaŭtoroj

Ĵomart kaj Nataŝa, UK 2008