Karolo la 6-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo la 6-a

Karolo la 6-aKarlo la 6-a (naskiĝis la 1-an de oktobro 1685 en Vieno; mortis la 20-an de oktobro 1740 en Vieno) estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de 1711 ĝis sia morto. Krome li estis ankaŭ:

Karlo estis la dua filo de Leopoldo la 1-a, kies unua filo, Jozefo la 1-a, regis antaŭ Karlo.

Li havis tri filinojn, Maria Teresia, Maria Anna kaj Maria Amalie, sed lia sola filo mortis kiel infaneto. Ĉar laŭ la tradicio de la Sankta Romia imperio virinoj ne povis heredi la regadon, li je la 19-a de aprilo 1713 dekretis la Pragmatan Sankcion, laŭ kiu liaj filinoj ne nur ricevis la rajton heredi la regadon, sed eĉ la prioritaton al la filinoj de lia frato Jozefo. La Sankcio krome fiksis, ke la habsburga regno ne estu dividita.

Post la morto de Karlo kelkaj regnoj (Bavario, Francio, Prusio, Saksio) kontestis la Sankcion, per kio ekestis la Aŭstria Hered-Vica Milito (Aŭstria Sukcedo-Milito). Post tiu milito la Dua Paco-Traktato de Aĥeno en 1848 agnoskis la regadon de Maria Terezo; jam en 1845 Francisko la 1-a Stefano, la edzo de Maria Terezo, estis elektita kiel Imperiestro de la Sankta Romia imperio.

Karlo, kiu antaŭe estis reganto de la hispana parto de la habsburga regno, en Aŭstrio enkondukis la hispanan kortegan ceremoniaron kaj konstruigis la Hispanan Kortegan Rajdlernejon. Li alkonstruigis al la kastelo Hofburg la Mikaelanan Alon, en kiu troviĝis ĝis 2005 la Internacia Esperanto-Muzeo.

Bazaj informoj


Antaŭe:Imperiestroj de la Sankta Romia ImperioPoste:
Jozefo la 1-a1711-1740Karolo la 7-a
Antaŭe:Reĝo de BohemioPoste:
Jozefo la 1-a1711-1740Karolo la 3-a
Antaŭe:Reĝo de HungarioPoste:
Jozefo la 1-a1711-1740Maria Terezia