Lány (distrikto Kladno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lány
Lány
germane: Lana
municipo
Municipo Lány vidita de okcidento
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lány
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Kladno
Administra municipo Kladno
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Lány kastelo
Eksa fervojo Ĉevaltira tramo Lány
Situo Lány
 - alteco 421 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 23″ N 13° 57′ 02″ O / 50.12306 °N, 13.95056 °O / 50.12306; 13.95056 (mapo)
Areo 34,09 km² (3 409 ha)
Loĝantaro 1 695 (31.12.2007)
Denseco 49,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 270 61
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0203
NUTS 5 CZ0203 541991
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lány (Kladno District)
Retpaĝo: www.lany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lány (legu Lani) estas municipo situanta en Bohemio, 5 km sudoriente de Nové Strašecí, en distrikto Kladno.

En la 14-a jarcento situis en loko sinjora burgaro, kiu ŝirmis vojon el Rakovník ĝis Prago. En la jaro 1589 akiris Lányon imperiestro Rudolfo la 2-a kaj la burgaro estis alikonstruita en ĉasistan kasteleton. Post Valdŝtejnoj venis Fürtenberkoj, kiuj lasis alikonstrui la kastelon en hodiaŭan aspekton. Ekde la jaro 1921, kiam la ŝtato aĉetis la objekton, ĉi tie estas somera restadejo de prezidento de la respubliko. Dum prezidentado de Tomáš Garrigue Masaryk la burga arkitekto Josip Plečnik reguligis ankaŭ kastelparkon. La kastelo estas per kovrita koridoro kunigita kun baroka preĝejo Nomo de Jesuo (17471752). Okcidente de la kastelo situas palma forcejo. La kastelparko, la preĝejo kaj la forcejo estas alireblaj por publiko.

En la municipo estas memorĉambro de Tomáš Garrigue Masaryk, bildgalerio kaj muzeo de historiaj aŭtomobiloj.

Al la kastelparko ligas Ĉirkaŭbarita arbaro de Lány, kiun fondis en areo 9 000 ha Valdŝtejnoj en la jaro 1713. En la jaroj 18161817 ĝi estis apartigita en du partojn: por nigra bestaro kaj por alta bestaro. La hodiaŭa areo estas 2 144 ha.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Lány | Vašírov Ŝablono:PiedoMunicipoNav